Vicreĝlando de Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vicreĝlando Peruo)
Vicreĝlando de Peruo
1542 – 1824

viceroyalty of the Spanish Empire
Geografio
la vicreĝlando de Peruo inter la jaroj 1542 kaj 1818) Kolora areo sume: jura teritorio dum la fonda jaro 1542 Malhele kolorigita areo: fakte regata areo en la momento de plej granda amplekso (ĉirkaŭ la jaro 1650) Hele kolorigitaj areoj: teorie postulataj, sed fakte neniam hispane kontrolitaj areoj Bruna areo: Amplekso en la momento de la vicreĝlanda pereo en 1818
la vicreĝlando de Peruo inter la jaroj 1542 kaj 1818)

Kolora areo sume: jura teritorio dum la fonda jaro 1542
Malhele kolorigita areo: fakte regata areo en la momento de plej granda amplekso (ĉirkaŭ la jaro 1650)
Hele kolorigitaj areoj: teorie postulataj, sed fakte neniam hispane kontrolitaj areoj

Bruna areo: Amplekso en la momento de la vicreĝlanda pereo en 1818
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La vicreĝlando de Peruo, kiu unue nomiĝis vicreĝlando de Nova Kastilio (hispane Virreinato del Perú respektive Virreinato de Nueva Castillia), estis hispana kolonio en Sudameriko. Ĝi fondiĝis en la jaro 1542 kaj komence ampleksis la plej grandan parton de la sudamerika teritorio kontrolata per la Hispana Reĝlando, ĝis per la fondiĝo de la vicreĝlando de Nova Granado (nuntempe Kolombio, Ekvadoro, Panamo kaj Venezuelo, la lasta lando antaŭe estis parto de la vicreĝlando Nova Hispanio) en 1717 kaj per la fondiĝo de la vicreĝlando de Río de la Plata (Argentino, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo) en 1776 ĝi perdis je grandeco. La vicreĝlando pereis, kiam en 1818 sendependiĝis la ŝtato Ĉilio kaj en 1821 la ŝtato Peruo.

Dum la 17-a jarcento la vicreĝlando ampleksis ses reĝajn provincajn administrajn unuojn, tiutempe nomataj Real Audiencia: Panamá, Santa Fé de Bogotá (Kolombio), Real Audiencia de Quito (Ekvadoro), Limo (nuntempa Peruo), Charcas (Bolivio, Paragvajo, Argentino kaj Urugvajo) kaj Ĉilio.

Antaŭkolumba epoko[redakti | redakti fonton]

La areo de la pliposta vicreĝlandoe ampleksis la teritoriojn de diversaj antaŭkolumbaj socioj, kiuj parte havis simplan triban organiziĝon, en la kazo de la inkaa imperio tamen ankaŭ karakteriziĝis per komplikaj ŝtataj strukturoj.

Komence de la 11-a jarcento inter la ajmaroj, la indiĝenaj loĝantoj de la Lago Titikako, laŭlegende aperis homo de nomo Manco Cápac, kiu nomis sin filo de la suno, konstruigis la urbon Cuzco kaj kun sia same mita edzino Mama Ocllo laŭlegende fondis la imperion de la inkaoj. La inkaaj imperiestroj post li per konkero de najbaraj triboj pli kaj pli grandigis la imperion tie, ke en la momento de sia pereo ĝi ampleksis la areon de Kito norde ĝis la rivero Río Maule en Ĉilio kaj de la Pacifika Oceano okcidente ĝis la praarbaroj de la regiono Marañón oriente.

Malkovro fare de la soldataro de Francisco Pizarro kaj konkero de la inkaoj[redakti | redakti fonton]

Post kiam la hispanoj en Centra Ameriko dum 1522 aŭdis pri potenca imperio en la sudo, kiun ili laŭ la unue atingita regioneto Biru nomis Peruo, la konkeristo Francisco Pizarro, la aventuristo Diego de Almagro kaj la katolika pastro Hernando de Luque en 1524 el Panamo ekorganiziĝis esplorajn vojaĝojn. Per du simplaj ŝipoj kaj 114 armitaj maristoj Pizarro kaj Almagro velŝipis suden ĉe la okcidenta marbordo de Sudameriko, sed en 1924 nur avanĉis ĝis la regioneto Biru kaj en 1526 ĝis Tumbes, sed tiam ambaŭkaze revelis al Panamo, ĉar ŝajnis al ili ke la nombro de armitoj ne sufiĉus por konkero.

Pizarro sekve vojaĝis al Hispanio. En julio 1529 li de la hispana imperiestro Karlo la 5-a ricevis la permeson konkeri Peruon kaj tie regi je la titolo de generala kapitano, sub la kondiĉo ke li devus mem financi la necesan soldataron. En 1531 Francisco Pizarro kun tri ŝipoj, 280 infanteriaj soldatoj kaj 27 ĉevaloj albordiĝis en la golfeto San Matheo. En 1525 la 12-a inkaa imperiestro, Huayna Cápac, estis mortinta kaj estis transdoninta al sia pli aĝa filo Huáscar (Ŭaskar) la regionon de Peruo, kaj al la pli juna filo, Atahualpa (Ataŭalpo), la inkae nove konkeritan regionon de Kito (nuntempa Ekvadoro). Huáscar per soldataro provis konkeri la regionon de la pli juna frato, sed lia soldataro malvenkis en batalo piede de la monto Ĉimborazo kaj Huáscar malliberiĝis.

La interna milito kaj en la popolo cirkulanta aŭguro pri baldaŭa pereo de la inkaa imperio, pere de blankhaŭtaj, barbaj viroj, en la aŭguro nomataj "infanoj de la suno", favorigis la kuraĝan avencon de la je nombro de batalantoj teorie senŝancaj hispanoj. De la golfeto San Miguel, kie Pizarro en 1532 fondigis la unuan hispanan kolonion en Peruo, li en septembro komencigis konkeran marŝon en la internan, malmarbordan parton de la lando, kaj post malfacila vojo tra la Kordiljeroj atingis la lokon Cajamarca, kie estis la armea bazo de Atahualpa. Tie li sukcesis kapti la inkaan imperiestron, kaj sub falsa akuzo ke la inkao organizis ribelon, la 29-an de aŭgusto 1533 verdiktis la mortpunon de la inkao.

Por simpligi la konkeron de Peruo, Francisco Pizarro nomumis fraton de Huáscar, Manco Cápac la 2-a, pseŭdoreĝo sub hispana kontrolo, kaj armee okupis la historian inkaan ĉefurbon Cusco. La nova ĉefurbo en 1934 iĝis la urbo Jauja, kaj en 1535 la nove fondita urbo Limo. La peruanoj komence rezignacie toleris la regadon de la hispanoj kaj la perforta disvastigo de la kristanismo, en 1536 ili sub la gvido de Manco Cápac la 2-a entreprenis senesperan provon de ribelo, sed ne sukcesis rekonkeri la urbon Cusco de la hispanaj konkerintoj, kaj eĉ la malferma konflikto inter la hispana konkerinto de Ĉilio, Almagro, kaj la familio Pizarro, kiu en 1538 finiĝis per la malvenko kaj mortigo de Almagro, ne plibonigis la situacion. La peruanoj en la krutaj montodeklivoj kaj valoj de la Andoj ankoraŭ longe batalis malgrandan militon, sed ĉe la marbordo kaj en la fekundaj ebenaĵoj la hispanoj plubatalis unu kontraŭ la aliaj, sen ke la peruanoj havus ŝancon je ajna venko, kaj Pizarro tre lerte organizis la pluan koloniigon de la lando.

Morto de Pizarro kaj fondiĝo de la vicreĝlando Nova Kastilio, kiu pli poste iĝis la vicreĝlando de Peruo[redakti | redakti fonton]

La 26-an de junio 1541 Francisco Pizarro estis murdita pro konspiro de la filo de Almagro kaj de ties amikoj. La registaro de la Hispana Reĝlando nomumis Cristóbal Vaca de Castro vicreĝo. Ties posteulo Blasco Núñez de Vela, kiu regis ekde la jaro 1542, en 1544 estis senpostenigita fare de Gonzalo Pizarro, sed tiu malvenkis kontraŭ la nova vicreĝo Pedro de la Gasca kaj en 1548 estis ekzekute mortigita. Ekde la jaro 1667 kiel vicreĝo regis Pedro Antonio Fernández de Castro Andrade. La vicreĝlando Nova Kastilio pli poste renomiĝis vicreĝlando de Peruo, ĉar en Eŭropo estis ekestinta hispana provinco Nova Kastilio, kaj ofte okazis konfuziĝoj inter la du teritorioj. La nomon vicreĝlando de Peruo la teritorio tenis ĝis la ŝtata sendependiĝo de la unuopaj landoj de la Hispana Reĝlando en la 19-a jarcento.

Dispartiĝo de la vicreĝlando[redakti | redakti fonton]

Vicreĝo kun rezidejo en la urbo Limo ekde tiam helpe de la plej alta vicreĝlanda jura kortumo en Limo, nomata Audiencia, regis la teritorion, al kiu ankoraŭ estis aldonita la teritorioj Ĉilio, Paragvajo, Bonaero kaj istmo de Panamo. Nur en 1739 la regiono ĉirkaŭ la istmo de Panamo kaj la regiono ĉirkaŭ la urbo Kito estis aparta rega unuo je la nomo de Nova Granado kaj en 1776 la regiono ĉirkaŭ la urbo Bonaero iĝis memstara rega unuo nomata vicreĝlando de Río de la Plata. En la rezidejo de la vicreĝo en Limo regis riĉeco kaj brila lukso, dum la indianoj estis perfortitaj je plej severa laborado en la minejoj, kaj ili amase mortiĝis pro la mizeregaj laborkoniĉoj. La alte evoluita agrikulturo de la inkaa periodo kaj la florantaj metioj pereis, la inkaaj vojoj kaj akvokondukiloj disfalis. Trafiko al eksterlando estis komplete malpermesita, kaj la loĝantaro enlande estis malliberigita kvazaŭ katenegite. Plurajn indianajn ribelojn la hispana soldataro neniigis, kaj poste la loĝantaro vole-nevole falis en flegman staton... tiom amplekse, ke n la vicreĝlando ankoraŭ regis trankvilo kiam ĉiuj aliaj amerikaj landoj antaŭe hispane konkeritaj jam estis sukcesintaj pri sendependiĝo de la Hispana Reĝlando.

Lukto pri sendependiĝo[redakti | redakti fonton]

De la vicreĝlando Peruo, la hispanoj en 1809 rekonkeris la regionon de Nova Granado kaj en 1813 la regionon de Ĉilio, kaj la hispanoj en Argentino sentis sin sekuraj dum ankoraŭ fortis la vicreĝlando de Peruo. Post kiam gvide de la argentina generalo José de San Martín venkis la revolucio en Ĉilio, la alianciĝintaj revoluciaj argentinanoj kaj ĉilianoj en septembro 1820 albordiĝis en Pisco, sude de Callao. La ĉilia oficiro Arenales kun soldataro en decembro konkeris la montarajn provincojn oriente de la urbo Limo. La loka loĝantaro forte subtenis lin, la ribelo ankaŭ disvastiĝis al la nordaj provincoj de la vicreĝlando, kaj perfidoj inter la propraj anoj plidanĝerigis la situacion de la vicreĝo. La lokaj hispanaj armeestroj, komence malamikaj inter si, fine interkonsentis senpostenigi la vicreĝon Pezuela kaj deklari kiel posteulo la generalon La Serna. Tamen la soldataro de La Serna devis forlasi la urbon Limo kaj retiriĝi al la montara urbeto Jauja. Sekve en julio 1821 deklariĝis la ŝtata sendependeco de Peruo kaj en aŭgusto la ĉilia armeestro San Martín nomumiĝis "protektanto de la nova respubliko".

San Martin tamen baldaŭ montris inklinon je senlima potenco, kaj en majo 1822 en Limo ekflamis forta ribelo kontraŭ li. En aŭgusto li forlasis la landon kaj revojaĝis al Ĉilio. Armea puĉo malfortigis la respublikon, kaj la hispanaj reĝanoj plifortiĝis: en 1823 ili venkis la respublikanojn en pluraj bataloj, kaj en junio senbatale rekonkeris la ĉefurbon Limo. Kvankam la hispanaj reĝanoj jam en julio devis reforlasi la urbon Limo, ili venkis en plej multaj sekvaj bataloj, kaj rekonkeris grandan parton de la eksa vicreĝlando. Sekve tamen la hispanaj reĝanoj disfalis en du grupojn, en kiu unu volis rekrei senkondiĉan hispanan regon en la regiono, kaj la alia celis kompromison je limigita aŭtonomio de la loka loĝantaro. Kiam la du grupiĝoj malferme komencis interbatali, la respublika armeestro Simón Bolívar, kun en februaro 1924 la respublika kongreso de Peruo nomumis diktatoro, kun 11 000 soldatoj enmarŝis la landon. Lia armeo en aŭgusto kaj decembro venkis kontraŭ la hispanaj reĝanoj. La vicreĝo mortis malliberigite, kaj la 10-an de decembro la hispana armeo kapitulacis. Nur la marborda urbo Callao ĝis januaro 1826 restis regata fare de la hispanaj reĝanoj. En decembro 1925 sendependiĝis la regiono de Supra Peruo, kies provincoj Charcas, La Paz, Cochabamba, Potosí kaj Santa Cruz sub nomo Bolivia, do Bolivio, unuiĝis al aparta respubliko. Simon Bolívar strebis unuigi Peruon kaj Bolivion kun Kolombio al komuna ŝtato, kaj premis al Bolivio kaj iom poste al Peruo kontraŭdemokratian konstitucion. Sed la peruanoj ribelis kontraŭ tio, elektis Andrés de Santa Cruz anstataŭ Simon Bolívar prezidanto de Peruo kaj en 1829 per enmarŝo en Ekvadoron komencis militon kontraŭ la landa liberigito, kiu fine rezultis en la daŭra ŝtata sendependeco de Peruo.

Vicreĝoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]