Vicreĝlando de Nova Granado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicreĝlando de Nova Granado
12-a de oktobro 1717 – 27-a de septembro 1819
viceroyalty of the Spanish Empire • eksa ento
Geografio
la teritorio de Nova Granado 1723 kun la postulata Miskita Marbordo
la teritorio de Nova Granado 1723 kun la postulata Miskita Marbordo
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La vicreĝlando de Nova Granado (hispane Virreinato de Nueva Granada) estis vicreĝlando de la Hispana Reĝlando en Sudameriko: la vicreĝlando ampleksis la teritoriojn de la nuntempaj ŝtatoj Venezuelo, Kolombio, Panamo kaj Ekvadoro. Krome ĝi postulis la Miskitan Marbordon kontrolitan fare de la Reĝlando Anglio respektive Reĝlando Britio. Ĉefurbo de la vicreĝlando komence estis Cartagena de Indias kaj poste Santa Fé de Bogotá (nuntempa Kolombio). La teritorio konstruiĝis el partoj de la jam antaŭe ekzistintaj vicreĝlandoj Nova Hispanio kaj Peruo: ĝi la 29-an de majo 1717 fondiĝis je la Virreinato de Santa Fé del Nuevo Reino de Granada. Post malfondo en 1723, ĝi en 1739 refondiĝis je la nomo Virreinato de Nueva Granada (Nova Granado). La teritorio estis la tria vicreĝlando de la Hispana Reĝlando en Ameriko: Nova Hispanio konsistis el granda parto de la nuntempa ŝtato Usono, el Meksiko, la karibia insularo, el Centra Ameriko escepte de Panamo, kaj el la Filipinoj, el Norda Borneo kaj el iuj insuloj de la Pacifika Oceano. Krome ĝi ĝis la fondo de aparta vicreĝlando de Nova Granado ankaŭ ampleksis Venezuelon. Peruo origine escepte de Venezuelo ampleksis la tutan parton de Sudameriko, kiun laŭ la traktato de Tordesillas ricevis la Hispana Reĝlando, krome al ĝi apartenis ankaŭ Panama kaj la Miskita Marbordo, kiu en 1655 estis cedita al Anglio respektive Britio.

la Miskita Marbordo (ruĝe)

Necesis fondo de plia vicreĝlando, post kiam montriĝis ke tiom vastega teritorio kolonie ne bone regeblis. Ekzemple ĉiuj varoj sendindaj al Hispanio devis esti transportataj tra la istmo de Panamo al la vicreĝlanda ĉefurbo Limo, kie necesis pagi impostojn kaj nur poste la varoj povis pluvoji al Eŭropo. Tiu centrisma sistemo tre favorigis koruptecon.

La nova vicreĝlanda ĉefurbo Bogoto tamen rapide montriĝis trafike malfervora: la urbo en alteco de 2600 metroj super la marnivelo nur pene atingeblis ŝipe per la rivero Río Magdalena, aŭ simile malfacile atingeblis je malakva vojo ekde la urbo Honda.

Pli poste, en 1776, fondiĝis ankoraŭ kvara vicreĝlando, Río de la Plata, kiu ampleksis la teritoriojn de la nuntempaj ŝtatoj Argentino, Bolivio, Urugvajo kaj Paragvajo.

Post la ŝtata sendependiĝo de la vicreĝlando ekde la jaro 1810 la nuntempa respubliko Kolombio unue adoptis la nomon de Nova Granado, ĝis en 1819 ĝi iĝis parto de Granda Kolombio. Post la malfondo de tiu ŝtato per la disbranĉiĝo de la nunaj ŝtatoj Venezuelo kaj Ekvadoro, la ŝtato Kolombio ankoraŭ ĝis la jaro 1861 havis la nomon de la eksa vicreĝlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]