Víctor García

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Victor García)
Víctor García
Víctor García, kantisto de la metalroka grupo, WarCry
Víctor García, kantisto de la metalroka grupo, WarCry
Bazaj informoj
Naskonomo Víctor García González
Naskiĝo 5-an de junio 1970 (1970-06-05) (53-jaraĝa)
en Brisbano
Ĝenroj Metalroko, Potenca metalroko
Profesio Artisto
Instrumentoj Homa voĉo , Gitaro
Tipo de voĉo Tenoro
Aktivaj jaroj 1987 - Nuntempo
Eldoninto Xana Records, Jaus Records, Avispa Music
Retejo warcry.as
Signifa instrumento
Homa voĉo
Persona informo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo kantistokantoverkisto
vdr

Víctor GARCÍA González (naskiĝis la 5-an de Julio 1970 en Brisbano, Aŭstralio), estas plej konata kiel Víctor García, estas la kantisto de la asturia grupo de potenca metalroko, WarCry.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

En 1987 Víctor komencas en la mondo de la metalroka muziko kiam li malkovris grupojn kiaj EuropeBon Jovi; ĉisaman jaron li aĉetis sian unuan gitaron, de tiam, kune kun amikoj, li fondis metalrokan grupon kiu nomigis WarCry. En 1994, li eniris en la metalroka bando Avalanch kiel gitaristo. Tiam li songravuris album-skizon kaj faris serion de koncertoj ĉe diversaj lokoj de Asturio ĝis kiam, en 2001, la grupo decidis ne uzi lin plu kiel kantisto.

Poste sia eliro de la grupo, en Februaro de 2002 li refondis WarCry. Tiuokaze, Víctor okupis por unua fojo la kantistan kaj ĉef-komponistan oficon. Tiamaniere li songravuris sian unuan album-skizon kun WarCry, kiu nomiĝis Demon 97.

Laŭ sia kanto-registron, oni povas konsideri lin kiel tenoro.

Etapo en Avalanch[redakti | redakti fonton]

Ĉe la jaro 1998, Avalanch elpelis al Juan Lozano kaj al Mario Saiz en la turneo de sia KD "La Llama Eterna", do, Victor revenas al la asturia grupo, sed tiufoje kiel ĉef-kantisto. Li alternis WarCry kaj Avalanch ĝis kiam li decidis forlasi WarCry ĉar ĉiufoje plu Avalanch postulis lin pli da tempo. Kiel kantisto de Avalanch, Victor songravuris "Llanto de un héroe", kie li komponis du kanzonojn: "Por mi libertad” kaj “Aquí estaré”. Poste la sukcesa rondiro kiu permesis al Avalanch prezenti sian kodoon por la tuta Hispanio, ankaŭ dum la rondiro, ili songravuris la vivean muzikalbumon "Días de gloria". Post tio, Víctor songravuris sian lastan KD kun Avalanch, kiu nomiĝis “El ángel caído”.

Dum sia etapo en Avalanch, sia famo kaj rekono kiel kantisto kreskis. Li prenis la decidon ricevi kantan klason porperfektigi sian kanto-teknikon.

Etapo en WarCry[redakti | redakti fonton]

Kiam li finis la rondiron de la kodoo "El ángel caído", Victor kaj la drumisto de Avalanch, Alberto Ardines, enŝipiĝis en solan projekton, kiu aperis en Mardon de 2002 kaj ricevis la nomon de "WarCry". Malmulte antaŭ kiam la albumo aperis, ambaŭ estis elpelitaj de Avalanch, do li decidis formi denove WarCry.

La gitaristoj Pablo García, Adrian Ruiz, Fernando Mon kaj Jonathan Torres, kiujn kunlaboris en la kodoo kun la gitaraj soloj, eniras la grupon. Álvaro Jardón, de la asturia grupo "Darna", eniras al la grupo kiel basgitaristo, kaj fine aldoniĝis la galego Manuel Ramil kiel pianisto. Antaŭ ol finis tiu jaroj, estis publikiĝita El Sello de los Tiempos, kie denove Victor montris sian talenton de komponisto kaj sian karakteran voĉon. Ĉi tiu kodoo permesis ilin traveturi Hispanion en rondiro. Post tiu rondiro, Álvaro Jardón decidis forlasi la grupon. Je la komenco de 2004 ili denove eniris en muzikan studion por eldoni Alea Jacta Est.

Post la bonaj kritikoj de ambaŭ kodooj, Victor ricevis ĉe 2004 la premion "radial" kiu rekonis lin kiel la plej bona hispana kantisto je streĉa balotado kun Leo Jiménez, kantisto de Stravaganzza. Ĉe 2005 WarCry publikigis "Dónde está la luz" kaj Víctor atingis denove la premion "radial" kiel plejbona nacia kantisto. Ĉisaman jaron, Victor faris la plej vastan rondiron de sia profesio kun WarCry, krom tio, li kunlaboris denove kun la grupo Mägo de Oz por la songravuro de sia kodoo "Gaia II", kie li partropenis en la kanzono "La Cantata del diablo" kune kun aliaj elstaraj kantistoj de la Metalroka muziko kiel José Andrea kaj Leo Jiménez. De la ludado de WarCry ĉe Madrido la 5-a de novembro de 2005 ili publikos en 2006, vivan DVD kaj KD nomitan "Directo a la Luz”.

La 29-an de aŭgusto de 2007 per komuniko en sia oficiala interreta paĝo, la membroj de la grupo, Fernando Mon kaj Alberto Ardines, gitaro kaj drumo respektive, lasis la grupon pro nekonataj aferoj, kvankam ili insistis ke la fino estis amike kaj ke ne ekzistas rankoro inter ili. Manuel Ramil estis forpelita je la komenco de 2008 kaj la 30-a de aŭgusto eniris la grupon la drumisto Rafael Yugueros devenanta de Darksun.

La 20-an de septembro, estis akceptita al la grupo la kordovano José Rubio, gitaristo devenanta de la grupo Trilogy. Je komenco de 2008, WarCry eniris en muzikan studion por songravuri la kodoon "Revolución", sia sesa studio-albumo. Jam dum la rondiro de "Revolución", eniris kiel pianisto Santi Novoa, kio malmulte poste estus la nova oficiala pianisto de la grupo. Poste ĉe februaro de 2009 kaj dum la rondiro de "Revolución", José Rubio forlasis la grupon pro familiaj interesoj.

Ĉe la 2009 estis paro da grandaj koncertoj kiel tiu de Madrido kun pli da 5.000 personoj kaj sia partoprenado en la "Metalway" festivalo (kune kun elstaraj metalroka grupoj kiaj Heaven and Hell, Opeth, Saxon, Lita Ford,ktp) kaj ankaŭ denove sia partoprenado en la festivalo "Leyendas del Rock".

Sia sukceso de la jaro 2009 finis per rondiro tra Hispanameriko je kiu ili vizitis Kolombion, Ekvadoron kaj Venezuelon. La 15-a de Aprilo de 2011, ili publikigis sian kodoon nomitan "Alfa". En 2013 ili publikigis la albumon "Inmortal"

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Kun Avalanch
Kun WarCry
Tributoj
Kunlaboraĵoj
  • 2002: Mixture? — Relative Silence
  • 2002: El Retorno Del ReyNörthwind
  • 2002: Senda del Destino — Rivendel Lords
  • 2002: Rara Avis
  • 2002: Sombras del Este - Saurom Lamderth ("Trancos/Aragorn")
  • 2003: Darna - Darna ("Secuelas")
  • 2004: Destino — BlackBlood
  • 2004: BelfastMägo de Oz ("La rosa de los vientos")
  • 2005: Hacia la luz - Brecha ("Morir en el intento")
  • 2005: Gaia II: La Voz Dormida — Mägo de Oz ("la cantata del diablo")
  • 2008: Sueño o realidad - Infamia ("La luz del sol")
  • 2008: A Kiss From Hellaven - Absentia
  • 2010: Tocar el sol - Darksun (Ánima)