Victor Klemperer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Klemperer
Persona informo
Victor Klemperer
Naskiĝo 9-an de oktobro 1881 (1881-10-09)
en Gorzów Wielkopolski
Morto 11-an de februaro 1960 (1960-02-11) (78-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Germanio vd
Religio reformisma Judismo vd
Nacieco germano
Lingvoj germanafrancaitalahispanaportugala vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia RespublikoPollando vd
Alma mater Franca Gimnazio de Berlino vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Familio
Patro Wilhelm Klemperer vd
Gefratoj Georg Klemperer • Felix Klemperer • Grete Riesenfeld vd
Edz(in)o Eva Klemperer
Parencoj Otto Klemperer • Werner Klemperer • Doris Kahane vd
Profesio
Okupo verkisto
Laborkampo latinida lingvistiko • romanistiko vd
Verkado
Verkoj Compte-rendu sur le livre LTI - La langue du Troisième Reich
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victor KLEMPERER (naskiĝis la 9-an de oktobro 1881 en Landsberg an der Warthe, post 1945 alinomita Gorzów Wielkopolski, mortis la 11-an de februaro 1960 en Dresden) estis jud-germana filologo kaj verkisto de LTI - Notizbuch eines Philologen kaj de taglibroj, en kiuj li zorge dokumentis sian Ausgrenzung, lian ekskludon de la germana socio kiam la nazioj ekregis Germanion.

Klemperer, kuzo de la orkestrestro kaj komponisto Otto Klemperer, estis oka infano de rabeno. Li studis filozofion kaj filologion pri lingvoj romanaj kaj ĝermanaj en Munkeno, Ĝenevo, Parizo kaj Berlino. En 1912, li konvertiĝis al protestantismo. Li sukcesis doktoriĝi en 1912, kaj ricevis la kapablecon instrui en 1914. Dum la jaroj 1914 kaj 1915, Victor Klemperer laboris ĉe la universitato de Napolo kaj rekrutiĝis poste kiel soldato, en la artilerio, kaj poste en la cenzuro milita. En 1920, li iĝis profesoro pri filologio romana ĉe la teknologia universitato de Dresdeno.

Klemperer loĝis en Dresden dum la nazia epoko. Post vendo de la domo kiun ili konstruigis komence de la 1930-aj jaroj, Victor Klemperer kaj lia edzino, Eva, devis loĝi en Judenhaus (judodomo). Pro la "arjaneco" de Eva, ŝia edzo eskapas forsendon en koncentrejon ĝis la 13-a de februaro 1945. Fakte estis nur tiam, kiam la aliancanoj jam liberigis la koncentrejon Aŭŝvico, ke la naziaj aŭtoritatoj decidis forsendon de "miksitaj paroj". Victor kaj Eva Klemperer transvivis nur pro la aera atako de la nokto de la 13-a ĝis la 14-a de februaro 1945. Ili tiam decidis profiti de la kaoso por fuĝi, fuĝo kiu daŭros dum la lastaj militmonatoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lingua Tertii Imperii (lingvo de la tria imperio)[redakti | redakti fonton]

Dum la nazia epoko, Victor Klemperer ne rajtis labori intelekte pro sia juda deveno. Dum tiu periodo li ekverkis personan taglibron kie li notas ĉiutage la manipulojn de la nazioj pri la germana lingvo. Tiun lingvon de la tria imperio, Klemperer nomas Lingua Tertii Imperii (lingvo de la tria imperio), kies nomon li mallongigis al LTI pro sekuraj kialoj. En Lingua Tertii Imperii li sisteme analizis la lingvouzon en la Tria Regno, kiel ĝi venis al li en formo de broŝuroj, paroladoj kaj la lingvo de la homoj ĉirkaŭ li.

Li ankaŭ laboras pri sia historio de la literatura franca dum la 18-a jarcento, verko de sia vivo, ekverkita jam longe antaŭ la nazia periodo kaj kiu estis publikigita nur en la jaroj 1954 kaj 1960.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 1995 al li estis postmorte premiita kun la Geschwister-Scholl-Preis, kiu estas aljuĝita por verkoj "kiuj montras spiritan sendependecon kaj pruntedonas sin al la antaŭenigo de burĝaj liberecoj, etika, intelekta kaj estetika kuraĝoj kaj por doni impeton al la hodiaŭa sento de respondeco." La premio estas nomita laŭ Sophie kaj Hans Scholl, la iniciatintoj de la rezista grupo Die weiße Rose (La blanka rozo), kiuj estis ekzekutitaj pro rezisto al la nazia reĝimo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]