Victor Lebrun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktor Anatolevič LEBRUN [elp. viktor antoleviĉ lebru-en], konata en Rusio kiel Виктор Анатольевич Лебрун (naskiĝis en 1882 en Parizo; mortis komence de septembro 1979 en Le Puy-Sainte-Réparade, Francio) estis franca verkisto, esperantisto kaj iama sekretario de Leo Tolstoj. Li estis, kune kun Vladimir Čertkov, inter la plej konataj tolstojanoj. Gvidis lian vivon la pensoj de Tolstoj kaj de Henry George[1], la tiel nomataj ĝorĝistoj[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo en Uzbekio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Parizo, li loĝis en urbo Karakul (uzb. Qorako‘l - Korakol) (39° 32′ N 63° 50′ O / 39.533 °N, 63.833 °O / 39.533; 63.833 (mapo) Uzbekio)[3], urbo en Uzbekio de 1887 ĝis 1896. Tiam lia patrino kondukis lin je la aĝo de 5 jaroj al Vladivostoko, kie lia patro estris kiel inĝeniero diplomita de Franca Politeknika Lernejo [4] la konstruadon de sekcio de la transkaspia fervojo. Tie li restis de 1896 ĝis 1900 (ĝis la aĝo de dek ok) kune kun sia familio.

Dume Viktor ne vizitis lernejon kaj lernadis tre libere el la granda «libro de la vivo» de Leo Tolstoj, la patro aĉetis por li azenon kaj dungis buĥaranon[5] por varti lin, sed li fakte eskapis de la atento de tiu homo kaj tre libere esploris la ĉirkaŭaĵon laŭ sia deziro. Lebrun priskribas tiun regionon kiel apenaŭ tuŝita de eŭropa influo. Rusio estis ĵus konkerinta ĝin. Li trovis la regionon konservinta siajn islamajn tradiciojn: neniu alkoholo estis trovebla; neniu ŝtelo estis timinda: en neŝlositaj moskeoj tage kaj nokte troviĝis tre multekostaj tapiŝoj. Lebrun priskribas ankaŭ tiun regionon kiel tre fruktodonan kaj etprezan: oni tie povis akiri agrikulturajn produktojntre malmultekoste.

La familio abonis diversajn franclingvajn kaj ruslingvajn revuojn kaj akiris multajn librojn. La patro dungis sekretarion Vladimir Vladimirido Iskandeberk-Bulgarin el Bjalistoko al kiu la patrino diktis franclingve kaj kiu instruis al Viktor po du horoj ĉiutage. Tiel la juna Viktor ege legadis dulingve kaj ekkonis aŭtorojn kiaj Viktor Hugo kaj Jules Verne kies verkoj aperis felietone en gazetoj. Tamen la patro volis ke li ekvizitu lernejon en Tbiliso sed kiam li tien alvojaĝis li estis haltigita pro kvaranteno starigita pro ĥolera epidemio.

Junaĝo en Vladivostok[redakti | redakti fonton]

En 1896 la transkaspia fervojo estis preskaŭ finita kaj la patro de Viktor estis sendita al Vladivostok kie li estris la konstruadon de la manĉuriaj fervojoj. Viktor ekvizitis gimnazion en Vladivostok. Li ribelis kontraŭ la disĉiplino kaj la mallibereco pri kiuj li ne kutimis kaj kontraŭ la instruado kiun li tie ricevis, ĉar li konsideris ĝin stultiga. En 1899 forpasis la patro. Ĝuste tiam Viktor eklegegis la verkaron de Leo Tolstoj kiun li ekkonsideris kiel anstataŭanta spirita patro. Viktor povis eĉ legi kelkajn malpermesitajn verkojn presitajn en Ĝenevo kiujn li kontrabande ricevis tra Japanio. Li aplombis skribi al la admirata aŭtoro longan leteron. Tolstoj respondis al Viktor kaj komenciĝis korespondado kaj tre profunda amika rilato.

Renkontiĝo kun Tolstoj[redakti | redakti fonton]

En 1900 Viktor kun sia patrino veturis al Moskvo kaj Viktor vizitis Tolstojon unuan fojon en lia bieno en Jasnaja Polana (54° 04′ 34″ N 37° 31′ 34″ O / 54.07611 °N, 37.52611 °O / 54.07611; 37.52611 (mapo). Tolstoj konatigis al Viktor multajn el siaj amikoj kaj disĉiploj: Mario Aleksandridino Ŝmit (1843-1911 nobelino kiu forlasis luksan vivmanieron por labori kiel kamparanino laŭ la principoj de «la Majstro»), Doktoro Duŝan Petroviĉ Makovickij[6], Sergej Dimitrieviĉ Nikolaev tradukinto de la verkoj de Henry George al la rusa, kaj gvidanto de ĝorĝista klubo, kaj multaj aliaj. Tolstoj tiam estis granda pensulo alte konsiderata pro sia kritiko de la socio, kaj kies verkoj suferis por cara cenzuro.Nikolaev konsilis al Viktor sian metodon por lerni lingvojn: neniu lernolibro, memstara studado helpe de bona vortarego kaj gramatiko kaj tuja ektradukado per tri kajeroj: la 1a por laŭvorta traduko, la 2a por polurita traduko, la 3a por enskribi la vortojn serĉitajn el la vortaro. Vortaraj artikoloj estu atente legitaj ĝisfine.

Viktor mallonge restadis ĉe doktoro Makovickij en Jilino ĉe Karpatoj en tiama norda Hungario (Aŭstra Imperio); tie li renkontis la profesoron Masaryk, estontan prezidanton de Ĉeĥoslovakio. Lia patrino tiam ekloĝis en Mikolajivo (46° 58′ N 32° 00′ O / 46.967 °N, 32.000 °O / 46.967; 32.000 (mapo))en Ĥersona gubernio (tiam suda Rusio, nun Ukraino). Tie Viktor metilernis lignaĵiste.

Por provi realigi sian idealon Viktor dungiĝis en farmbieno en Kartvelio[7] kie li lernis la kamparajn laborojn dum tri jaroj, interalie abelbredadon. En 1906 li fariĝis la unua dungita persona sekretario de Tolstoj. Antaŭe Tolstoj ĉiam estis helpata nur de volontuloj, siaj filinoj kaj «disĉiploj». Viktor ĉiutage laboris por Tolstoj respondante la multajn leterojn ricevitajn de la «Majstro» kaj prizorgante presotaĵojn.

Viktor akiris bienon en Gelendĵik (44° 33′ N 38° 06′ O / 44.550 °N, 38.100 °O / 44.550; 38.100 (mapo), Ĉerkesio) tie forhakis arbojn konstruis domon kaj kulturis legomojn kaj cerealojn sur tre produktiva tereno. Li tiam rilatis kun aliaj homoj kiuj provis vivi laŭ la principoj de Tolstoj kaj Henry George (la tiel nomataj «ĝorĝistoj»).

En 1927 Lebrun migris al Francio kaj tie restadis ĝis la fino de sia longa vivo. Laŭ instrukcio de Tolstoj Lebrun lernis Esperanton, kaj poste li verkis en la Internacia Lingvo siajn memorlibrojn pri la verkisto, kies manuskripto troviĝas en la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno.

Libro pri Leo Tolstoj[redakti | redakti fonton]

Viktor Lebrun verkis libron pri siaj spertoj ligitaj al Tolstoj trilingve (france, ruse kaj Esperante) titolitan Lev Tolstoj Souvenirs d'ami et de secrétaire.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

En 1977 Tyburcjusz Tyblewski kaj Lina Gabrielli vizitis lin kaj promesis ke li vidos aperi en Esperanto lian verkon pri Tolstoj. Laŭ instigo de Tyburcjusz Tyblewski kiu pretigis polan tradukon, la verkistino kaj eldonistino Lina Gabrielli en 1978 version en Esperanto. Ekzistas ankaŭ verio en la itala kaj angla

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Viktor Lebrun: Leo Tolstoj: la homo, la verkisto kaj la reformisto (eld.1965, represita en 1978),

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]
  • (itala) Victor Lebrun: Devoto a Tolstoj, traduko de Dino Naldini, Lerici Editori, Milano, 1963.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Henry George : en:Henry George, ekonomisto 1839-1897, teoristo de unika terimpoŝto.
  2. Georgismo
  3. Lebrun nomas tiun regionon Turkestano, tamen la regiono kie li vivis nun apartenas al Uzbekio tute najbare de Turkestano
  4. Franca Politeknika Lernejo
  5. Lebrun skribas "buĥaro" kvazaŭ temus pri etno. La ĉefa etno en urbo Buĥaro estas taĝikoj.
  6. Duŝan Makovickij : fr:Dushan Makovitsky
  7. Lebrun nomas ĝin Gruzio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Leo Tolstoj

Lina Gabrielli