Victor Sadler
El Vikipedio
D-ro Victor SADLER estas brita esperantisto vivanta en Nederlando; li naskiĝis en 1937 kaj esperantistiĝis en 1951.
[redaktu] Esperanto kaj UEA
Post la doktoriĝo pri fonetiko en 1962, li dunĝiĝis fine de 1962 de UEA por prizorgi la revuon en Roterdamo. Depost la brita epoko de UEA li estis denove la unua redaktoro de Esperanto kiu laboris en la Centra Oficejo de UEA. Dum ĝia mallonga ekzisto, li redaktis ankaŭ Monda Kulturo, kaj li okupiĝis pri Biblioteko Hector Hodler.
En 1968 Sadler fariĝis ankaŭ direktoro, kiel posteulo de Marianne H. Vermaas por kiu la tasko fariĝis troa. Ĝis 1970 helpis ĉe la redaktado Akiko ŬUSINK-NAGATA, kaj en 1974 definitive nova redaktoro tranprenis la revuon Esperanto, nome Simo Milojeviĉ. Pro manko de KKS en tiu epoko, Sadler kunorganizis ankaŭ la Universalajn Kongresojn. Cetere li instalis la komputilan sistemon de UEA, parte ankoraŭ nun uzatan. En 1983 li demisiis.
En 1968 Sadler ricevis la premion "Arĝenta Sprono" por la poemaro Memkritiko, kvankam en la enkonduko li asertis, ke ĝi estas manuskripto trovita de li en la biblioteko.
En 1986 oni elektis lin UEA-estrarano pri financoj, sed pro sankialoj li devis eksiĝi jam en marto 1987. Sadler estis ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto.
[redaktu] Softvara laboro
De 1985 ĝis 1990 Sadler laboris por la nederlanda softvar-kompanio BSO (nun Atos Origin), pri elektronika tradukado helpe de Esperanto. Partoprenis tie en la projekto de multlingva komputila tradukado DLT (Distribuita Lingva Tradukado), en kiu Esperanto ludis kernan rolon.

