Victoria Koblenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victoria Koblenko
Victoria Koblenko en 2019. Foto: Marcel Krijger
Victoria Koblenko en 2019. Foto: Marcel Krijger
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1980
en Ukrainio Vinico, Ukrainio
Morto Victoria Koblenko in 2019.

Foto: Marcel Krijger

Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Familio
Edz(in)o Yevhen Levchenko vd
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • televida aktoro • filmaktoro • kolumnisto • verkistoprezentisto vd
Aktiva dum 2000-nuntempe
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victoria KOBLENKO (ukraine: Вікторія Кобленко; ruse: Виктория Кобленко) (Vinico, Ukrainia SSR, tiama Sovetio, naskiĝis la 19-an de decembro 1980) estas nederlanda aktorino, prezentistino kaj kolumnistino de ukraina deveno, kiu estas plej konata pro sia rolo de Isabella Kortenaer en la nederlanda sapserio Goede tijden, slechte tijden (Bonaj tempoj, malbonaj tempoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Je dektria jaraĝo ŝi transloĝiĝis kun sia familio al Nederlando kie ŝi studis je la gimnazio en Krimpen aan den IJssel. Malgraŭ sia komenca nescio de la nederlanda lingvo ŝi akiris la diplomon en kvin jaroj. Jam dum sia mezlerneja tempo ŝi kunlaboris al reklamfilmetoj. Post sukcesplena aŭdicio ĉe la rolul-oficejo Harry Klooster ŝi sufiĉe rapide akiris rolon en Goede tijden, slechte tijden (GTST).

Ŝi kombinis sian regulan rolon en GTST kun siaj ne finitaj studoj politikologio kaj rusologio je la Universitato de Leiden.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi atingis enlandan konatecon pro sia rolo de Isabella Kortenaer en la sapserio Goede tijden, slechte tijden, en kiu ŝi de 2000 ĝis 2005 rolis. Intertempe ŝi havis en 2001 gastrolon en la serio Costa! de BNN kaj dum 2004 en Het Glazen Huis (La vitra domo), la unua sapserio de la publika televido. Ŝi ankaŭ partoprenis en 2005 je la AVRO-programo Wie is de Mol? (Kiu estas la talpo?). En 2004 ŝi debutis en la filmo kun Stille Nacht (Silenta nokto), reĝisorita de Ineke Houtman laŭ la scenaro de Frank Ketelaar. Tiu filmo, bazita sur la intrigo ĉirkaŭ la seristupranto el Utreĥto, havis ĝian premieron je la nederlanda filmfestivalo en Utreĥto. Tie ŝi elektiĝis kiel la plej populara alkuranta aktorino de 2004.

Ŝi forlasis, en junio 2005, Goede tijden, slechte tijden –n por koncentriĝi pri aliaj aferoj. Krom aktori ŝi ankaŭ celas prezenti programojn. Ŝi prezentis Shock Doc de la stacio Yorin kaj estis apud Angela Groothuizen, Froukje de Both, Gordon kaj Winston Gerschtanowitz prezentisto de la Talpa-programo Thuis (Hejme) Ekde septembro 2005 ĝis januaro 2009 ŝi verkis semajnan kolumnon en la gazeto Metro. Ekde 2010 ŝi verkas kolumnon por la gazeto Trouw.

Koblenko, kiu parolas ruse, ukraine, nederlande, angle, france kaj germane, estas ambasadorino de la NCDO, organizo kiu sin dediĉas al jarmilceloj.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

Prezentado
Jaro Produktaĵo Rimarkoj
2005 Wie is de Mol? Partopreninto; 8-a
Shockdok
Thuis
2006 Ranking the Stars
2007-2008 Landroof
2008 De Uitlaatklep
2012 NOS Studio Sportzomer Reportistino el Ukrainio

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Filmo
Jaro Produktaĵo Rolo Rimarkoj
2004 Stille Nacht Marieke Kopermolen
2006 American Dreams Marina Kurtfilmo
Doodeind Laura
Sl8n8 Kristel Lodema
2012 De Club van Sinterklaas & Het Geheim van de Speelgoeddokter Nicole
Televido
Jaro Produktaĵo Rolo Rimarkoj
2000–2005, 2010 Goede tijden, slechte tijden Isabella Kortenaer ± 600 epizodoj
2001 Costa! Quirine Parto Zwoele nachten en Natte T-shirts
2004 Het Glazen Huis Danielle Parto Familiebanden
Kees & Co Knabino Parto Grote Jongens, Grote Macht
2006 Van Speijk Charmaine Parto Vlam in de pan
Parto Tweedracht maakt geen macht
Parto Liefde op het tweede gezicht
Parto De eerste klap is geen daalder waard
Parto Waar een wil is en geen weg
Parto Engelen die vallen en opstaan
Parto Slaap, kindje, slaap
Parto Het bloed kruipt niet waar het gaan kan
Parto Van je familie moet je het niet hebben
Boks Anke Parto Vergeten moord
2008-2009 Сёстры Королевы (Fratinoj de la Reĝino) Лена (Lena) 12 epizodoj
2009 Vuurzee Kim van Megen 12 epizodoj
Sorry Minister Tanje de Loo Parto Beheer, beleid & leefbaarheid
2010-Nuntempe Bloedverwanten Laura van Wieringen 24 epizodoj
2011 Van God Los Miranda Parto Reflex

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]