Victoria Lines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victoria Lines proksime al Mġarr
Mapo, kie videblas la murego

La Victoria Lines (angle: linioj de Viktorino) estas ĉ. 10,25 kilometrojn longa fortikaĵo sur la insulo Malto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tra la insulo Malto de Fomm-ir Rih (okcidente) al Fort Madliena (oriente), troviĝas geologia fosego, kiu disigas la kamparan nordon de la dense loĝita sudo. Laŭ tiu linio, la malta ordeno, kiu regis super la insularo ekde 1530, konstruis ĉirkaŭ 1722 kelkaj gvatturoj kaj protektejoj por soldatoj.

Kiam la angloj okupis Malton en la jaro 1800, oni iom post iom forgesis tiujn konstruaĵoj. Sed post kiam en 1875 tri fortikaĵoj estis konstruitaj laŭ la fosego, oni ekligis la malnovajn turojn per murego. En la jaro 1897 tiuj konstrulaboroj estis finitaj kaj honore al la reĝino Viktorino, kiu tiam festis sian 60-an tronjubilaron, ĝi estis nomita Victoria Lines (linioj de Viktorino).

La celo de la murego estis protekti la loĝantojn kontraŭ malamikaj atakoj, sed oni neniam sciis ĉu ĝi funkciis, ĉar pro la brita mararmea supereco, neniam okazis serioza atako.

Ekde 1907 ĝi tute perdis sian signifon. La Victoria Lines ruiniĝis iom post iom. La 27-an de aŭgusto [1998] ĝi estis - unue provizore - enlistigita en la Mondan Heredaĵon de UNESKO.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La plej multaj turistoj kaj eĉ multaj maltanoj ne sciis dum longa tempo, ke tiu murego ekzistis. Tiuj, kiuj konis ĝin, ofte opinis ĝin kampdisiga muro, kiel la kamparanoj konstruis ilin ĉirkaŭ siaj kampoj. Nur pro pluraj televidelsendoj en la 1990-aj jaroj kaj la agado de UNESKO la plej multaj homoj konsciis pri la historia signifo de la Lines. Ekde tiam oni tute liberigis la fortikaĵon kaj parte renovigis ĝin. En kelkaj lokoj eblas promeni sur la supera parto de la murego.

En escepte bona stato troviĝas tri kilometrojn longa parto inter Nadur kaj Falka Gap, kiun oni nomas Dwejra Lines.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: {{{2}}}