Victorinus Strigel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Victorinus STRIGEL (naskiĝinta en la 26-a de decembro 1524 en Kaufbeuren, mortinta en la 26-a de junio 1569 en Heidelberg estis germana teologo.

Komence li estis studanto ĉe la universitato de Freiburg im Breisgau kaj frekventis la prelegojn de la katolika humanisto kaj aristotelano Johann Zink. Poste li studis en Wittenberg kaj estis disĉiplo de Filipo Melanktono. En 1548 li iĝis profesoro pri teologio en Jena, post kiam li jam estis preleginta ĉe la Universitato de Erfurto. Ĉar li implikiĝis en la t.n. sinergia kverelo (demando, ĉu la homo devas aktive kunlabori por esti salvita au ne), li iris al Leipzig, kie li profesoriĝis en 1563.

En 1567, kiam li estis en Heidelberg, li konvertiĝis al kalvinismo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Loci theologici, Neustadt a. d. H. 1581-84

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch: das Stammbuch von Abraham Ulrich (1549–1577) und David Ulrich (1580–1623). Mitteldt. Verlag, Halle 1999, ISBN 3-932776-76-3
  • Johann Jakob Günter, Johannes Günther: Lebenskizzen der Professoren der Universität Jena seit 1558 bis 1858. Friedrich Mancke, Jena 1858

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]