Victorious

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Victorious estas usona situacia komedio kreita de Dan Schneider por la televida kanalo Nickelodeon. La televida serio temas pri viva epizodo de la aspiranta kantistino Tori Vega, ludita de Victoria Justice, kiu ĉeestas artan mezlernejon nomitan Hollywood Arts, dum okazas anekdotaj situacioj de ĉiutaga vivo. La serio komenciĝis la 27-an de marto 2010. La emblemo de la televida programo, bildigita dekstre, vidigas la vortludon ke ene de la titola vorto, kiu en la angla havas la adjektivan signifon "venka", aperas la persona nomo de la ĉefa rolulino, "Tori".

la ĉefrolulino Victoria Justice en 2011

Rolularo