Vid-ekologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Videkologio" de Vasilij FILIN. Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Publikigita je afabla permeso de la aŭtoro, ĉe la nepra kondiĉo pri indiko al lia paĝaro http://www.videoecology.ru (en la rusa lingvo). Legeblas ankaŭ kelkaj fragmentoj en la angla lingvo: http://www.videoecology.ru/b2.html

La problemo de homa ekologio iĝis ekonomie kaj socie grava en multaj landoj. Nuntempe ĝi estas tereno sub speciala atento de sciencistoj, publiko kaj parlamentanoj. Tamen, kiam temas pri ekologiaj problemoj, oni kutime parolas pri malbona aero, poluita akvo, trograndiĝintaj bruo kaj radiaktiveco. Sed ne estas menciata ne malpli grava ekologia faktoro, t.e. konstanta vidmedio kaj ties stato. Eĉ pli, nemalofte estas opiniate, ke sufiĉas havi freŝan aeron, puran akvon kaj silenton, dum rigardeblas kio ajn. Ĝuste ĉe tiaj konsideroj tre ofte oni solvas la taskojn pri urbomedia projektado, aranĝas laborlokojn kaj kreas internon de industriaj kaj loĝaj ejoj. Intertempe, sciencaj informoj atestas, ke konstanta vidmedio, ĝia abundeco je videblaj eroj forte efikas al la stato de la homo, precipe al ties vidorganoj, do efikas kiel ajna alia ekologia faktoro, konsistiganta la loĝmedion de la homo. La nova scienca branĉo esploranta diversaspekte vidpercepton de la medio estis nomita videkologio. Tiu ĉi branĉo tuŝas la sferojn de la interesoj de ekologoj, psikologoj, fiziologoj, kuracistoj, arkitektoj, pentristoj.

La videkologia problemo aktualiĝis precipe en la lastaj 50 jaroj pro la pliiĝanta urbeciĝo, kiu malkunigis la homon for de la natura vidmedio. Pri tia malkunigo konsiderinde helpadis apliko de novaj materialoj en urbokonstruado. Rezulte en multaj urboj draste ŝanĝiĝis la vidmedio: regas malhelgriza koloro, plioftas rektaj linioj kaj anguloj, la urbaj konstruaĵoj plej ofte estas statikecaj kaj havas grandegan kvanton da larĝaj surfacoj. Precipan malagrablon al la homo portas homogenaj kaj “agresivaj” kampoj. La unuaj estas nudaj muroj el betono kaj vitro, samecaj bariloj, transirejoj, kaj asfaltaj supraĵoj, la duaj estas dominado de samaj elementoj, ekzemple vicoj de fenestroj sur la plataj muroj de altaj domoj.

La vidmedio por la urbanoj aliiĝis ankaŭ pro la ecoj de ilia laboro. Homoj laboras en ejoj, do en fermita spaco: en metiejoj de uzinoj kaj fabrikoj, en lernejoj kaj universitatoj. Ties internoj enhavas multajn novajn materialojn, kiuj alias ol naturaj: poluritaj tabuletoj, plasto, linoleumo, filmoj, vitro, gofrita aluminio, retoj, kradoj ktp. Samaj materialoj formas la vidmedion ankaŭ en privataj loĝejoj. La apero de la televido eĉ pli akrigis la problemon pri videkologio: lahomo spektas televidilon ĝis 4 horojn tage, kaj oni prave nomas la aparaton “vida maĉgumo”. La bildserioj de la televid-elsendoj ne ĉiam kongruas al la normoj de la vidkapablo. Sen paroli pri la kadra kaj linia frekvencoj, pri kolorgamo alia ol en la naturo, de sur la ekrano al la homo efikas tiuj samaj rektaj linioj, rektaj anguloj, kradsimilaĵoj ktp. Malfavoran vidan influon alportas nun ankaŭ la amasa enkonduko de komputiloj en la ĉiutagan vivon: preskaŭ ĉiu deka homo sidas labortempe ĉe komputilekrano.

Ankoraŭa faktoro konstante ŝanĝanta la vidmedion de la homo estas funkciado de modernaj lumteknikaĵoj: taglumlampoj, impulslampoj, laseriloj. En koncertejoj kaj teatrejoj lumilaro estas pli komplika kaj pli multekosta ol sonaparataro. Similaj lumteknikaĵoj estas vaste uzataj en la urboj, kie multas reklamtabuloj kun kurlinioj kaj rapidaj kadroserioj.

La vidmedio de la moderna homo estas forte ŝanĝita per amasa penetro de diversaj trafikiloj en lian vivon. Aŭtostirantoj navas aldonan ŝarĝon por la okuloj rigardante al la moviĝantaj objektoj, alvenanta kaj forkuranta asfalto, preterantaj arboj, fostoj, domoj, al la kontraŭveturantaj aŭtomobiloj, signallumoj kaj vojsignoj. Saman bildon spektas la pasaĝeroj en la aŭtobusoj, trolebusoj, trajnoj, ŝipoj kaj aviadiloj. Homoj iĝis pli moviĝemaj, kaj pro tio estas pli da moviĝantaj objektoj en iliaj vidkampoj.

Homoj ofte spektas moviĝantajn objektojn ankaŭ dum industriaj procedoj, ekz. ruliĝantajn stablojn, eskalatorojn, rotaciantajn radojn, pakilojn, polurilojn, teksilojn, presilojn ktp. Aliflanke, dum la tuta labortago la homo estas ĉirkaŭata de unuformaj aĵoj kiel gazetoj, libroj, samkoloraj ŝtofoj, tegplatoj ks.

Aktualecon de la videkologiaj problemoj kontribuas ankaŭ tio, ke sciencistoj ankoraŭ ne ellaboris normigajn dokumentojn pri formado de vidmedio, postuloj pri permeseblaj devioj, speciale pri permeseblaj dimensioj de homogenaj kaj agresivaj kampoj en la arkitekturo de urbo. La rapidega ŝanĝiĝo de la vidmedio ekkontraŭas la eblojn de la vidkapablo. La homo mem kun la tuta kompleto de siaj bezonoj restas la iama, same kiel la fundamentaj mekanismoj de la vidkapablo, dum la vidmedio ĉirkaŭa ŝanĝiĝas malbonen.

Laŭ la informoj de Tutmonda San-Organizo la procezoj de pliurbeciĝo pli kreskigas la nombron de mensmalsanokazoj. Inter la ceteraj faktoroj ankaŭ la kontraŭnatura vidmedio ĉirkaŭanta nin kontribuas la procezon vere nemalmulte. La malkoheraĵoj de la scienk-teknika progreso riveliĝis nuntempe je kolosaj forto kaj evidentoj. Unuvorte, kiam okazas eraroj pri vivtenado de la homo, tiam nepre venontas negativaj konsekvencoj, kaj ofte ili estas tutmondskalaj.

La kvanto de la problemoj pri videkologio estas ne malpli granda ol en aliaj terenoj de la ekologio, kaj multaj el ili postulas urĝajn solvojn. Tamen, se paroli pri akvostato, aerpureco kaj kvanto de radiaktiveco, ni vidas ke ĉi tiujn aferojn esploras tutaj institutoj kaj grandaj fakoj, dum pri videkologio okupiĝas nur unuopuloj. Tial ĝi estas nekonata ne nur de urbanoj, sed eĉ de fakuloj kiel arkitektoj, dezajnistoj, pentristoj, desegnistoj, vestaĵistoj, kuracistoj. Ekzemple, dum la Konferenco Rio 92 la problemo pri la vidmedio ne estis rigardata.