Videbla spektro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La videbla spektro (aŭ iufofe nomata optika spektro) estas la parto de la elektromagneta spektro kiu estas videbla (povas esti sensita de) la homa okulo. Elektromagneta radiado en ĉi tiu bendo de ondolongoj estas nomata videbla lumo, aŭ simple lumo. La kutima homa okulo sensas ondolongojn ekde 400 al 800 nm.

Historio[redakti | redakti fonton]

Isaac Newton dividis la spektron laŭ sep kolornomoj: ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua, indiga, viola. Li elektis sep kolorojn, ĉar li kredis el la malnovaj grekaj Sofistoj ke ekzistis ligon inter koloroj, muziknotoj, aĵoj kiel la suna sistemo kaj la tagoj de la semajno. Li reprezentis ilin laŭ cirklo (la "kolorcirklo de Newton") montranta kolorosektorojn rilatajn kun muziknotoj. La spektraj koloroj de la ruĝa ĝis la viola estas priskribitaj kiel muzikaj notoj komencante de D. La cirklo kompletigas oktavon de D ĝis D. La cirklo de Newton lokas la ruĝan (al unu ekstremaĵo de spektro) ĉe la violan (al la alia ekstremaĵo).[1][2] . La homa okulo ne estas vere sensiva al la indigaj frekvencoj (inter 666 THz kaj 705 THz), kaj eĉ bonvidadaj personoj ne distingas la indigan inter la blua kaj la viola. Pro tio kelkaj komentariistoj, el kiuj Isaac Asimov, sugestis konsideri la indigan koloron ne kiel koloron sed nur kiel ombron de la blua aŭ de la viola.


Optika spektro kaj elektromagneta spektro[redakti | redakti fonton]

Tamen, la spektro ne enhavas ĉiujn kolorojn kiun la homa okulo povas vidi. Bruna, Rozkolora, kaj Purpura neestas, ekzemple, ĉar ili bezonas mikson de multaj ondolongecoj, ĉefe kun ruĝoj.

Spectrum roygbiv.jpg
Elektromagneta spektro : La videbla spektro estas la kolora parteto ĉe la centro de la elektromagneta spektro, dekstre estas la infraruĝaj radiadoj, maldekstre estas la ultraviolaj

Ne estas preciza limo de la videbla spektro. La homa okulo estas plej sensiva al lumo de ondolongo ĉirkaŭ 550 nm, tie estas la koloro flava-verda. Ĝi perceptas elektromagnetaj ondoj kies ondolongoj estas inter ĉirkaŭ 400 nm (viola) kaj ĉirkaŭ 750 (ruĝa).

La infraruĝaj kaj la ultraviolaj radiadoj , kvankam estante samnaturaj kiel la lumo, ne estas videblaj de la homoj.

La videbla spektro konsistas ankaŭ el la ondolongoj de la suna lumo, kiuj plej facile trairas la teran atmosferon (tra la tiel nomata optika fenestro)

Spektrokoloroj[redakti | redakti fonton]

Kutime oni difinas ses kolorojn kun tri primarajn (la ruĝa, la flava kaj la blua), dum ĉiuj aliaj estas sekundaraj . Per prismo aŭ per foraj pluvgutoj (ĉielarko) kiuj disigas la lumon, oni povas observi la spektrajn kolorojn.

sRGB rendering of the spectrum of visible light
Koloro Ondolongo Frekvenco
viola 380–450 nm 668–789 THz
blua 450–495 nm 606–668 THz
verda 495–570 nm 526–606 THz
flava 570–590 nm 508–526 THz
oranĝa 590–620 nm 484–508 THz
ruĝa 620–750 nm 400–484 THz

La spektro estas kontinua, kaj ne estas netaj limoj inter unu koloro kaj la sekvanta, oni devas konsideri la bendojn aproksimumaj.

Videbla lumo kun koloro kiu rilatas al nur unu ondolongo nomiĝas monokromata lumo kies spektro estas pura.

Vidu ankau[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2004)Music For Measure: On the 300th Anniversary of Newton's Opticks. Colour Music. Alirita 2006-08-11.
  2. (1704) Opticks.