Reta kunsido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Videokonferenco)
Ekzemplo de ekranbildo dum retkunsido.

Reta kunsido[1]retkunsidoretkunveno[1] (en: videoconference - videa konferenco[2]) estas "virtuala" renkontiĝo en formo de bildbabilado inter partoprenantoj, organizitaj kaj efektivigitaj per Interreto kaj kiuj efektive povas esti lokitaj en tre malsamaj lokoj. Kaze de retaj kunsidoj, la labortablo de la moderiganto prenas la lokon de la reala kunsida tablo.

Retajn kunsidojn ebligas ĝenerale interretaj teknologioj, nome TCP/ IP-konektoj. Servoj povas ebligi realtempajn komunikadon de unue punkto al alian, samkiel komunikadon de unu sendanto al multaj ricevantoj. Ĝi liveras datumfluojn de teksto-bazitaj mesaĝoj (en: CBUI) , voĉaj kaj vidaj babilejoj, kiuj povas esti kundividitaj samtempe, tra geografie disaj lokoj. Retkunsidaj aplikoj inkluzivas kunvenojn, trejnadojn, prelegojn aŭ prezentojn de retkonektita komputilo al aliaj retkonektitaj komputiloj.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Terminologio rilata al ĉi tiuj teknologioj estas malpreciza kaj ne ekzistas ĝenerale akceptata normiga organizaĵo por havigi establitan uzanto-referencon.

Retkunsido (en: webconferencing | angla vikipedio) povas esti uzata kiel ombrela termino por diversaj specoj de retaj kunlaboraj servoj, inkluzive retaj seminarioj (en: webinarswebcasts | angla vikipedio) kaj retkunsidoj laŭ modelo de samtavola komunikado (en: peer-to-peer).

La esprimo ankaŭ povas esti uzata en pli mallarĝa senco por sole referenci al la kunteksto de retkunsidoj unu-al-unu, provante distingi ilin de la aliaj specoj de kunlaboraj sesioj[3].

Retseminario[redakti | redakti fonton]

Retseminario (en: webinar - retinario) koncentriĝas sur la rolo de la preleganto (en principo "unu-al-multaj"), kontraste al retkunsido, en kiu pluraj partoprenantoj kune havas dialogon,

Retaj seminarioj estas ĉefe uzataj por interreta trejnado aŭ aliaj situacioj en kiuj parolanto prezentas informojn al granda nombro da partoprenantoj sen konstanta konsultado.

"Videokonferenco"[1][redakti | redakti fonton]

Iuj faras distingon inter konferenco kaj kunsido. Kvankam en Esperanto 'konferenco' estas interpretata kiel faka kunsido, en la kunteksto de vidbabilejaj rimedoj ĝi povas signifi ambaŭ, kvankam okazas ke iuj prefereas paroli pri 'videkonferencoj'[1] kiam la fokuso estas sur la transdono de vivaj elsendfluoj (en: life video-streams) de la partoprenantoj aŭ/kaj de la kongresaj prelegejoj. Videkonferencoj faciligas dedistancan trejnadon, administradon, gazetarajn konferencojn, estrarkunsidojn sen la neceso elspezi por vojaĝoj por povi vive ĉeesti kunvenojn.

Ne ĉiuj havas la saman komprenon kiam temas pri retkunsido (en: webconferencing) aŭ videa konferenco (en: videoconferencing). Iuj pensas pri simpla kaj rapida vizaĝ-al-vizaĝa konversacio pere de ekzemple SkypeZoom, sed ne fidinde rilate al la teknika kvalito, dum aliaj antaŭvidas dediĉitan videan konferencon kiu bezonas altkvalitan aparataron kiel multoblaj ekranoj, fotiloj kaj mikrofonoj. Ĝusta videa konferenco[1] estas teknike pli altŝtupa ol simpla retkunsido (webconferencing) kaj certigas altkvalitajn bildojn kaj sonon, kutime uzata el speciale ekipita kunvenejo aŭ laborejo kun specifa aparataro ligita al iu IT-infrastrukturo[4], uzante ekzemple grandformatajn ekranojn kaj Dolby Voice por egala, senbrua, seneĥoa komunikado inter teamoj en diversaj kontinentoj[5].

Retkunsidaj rimedoj[redakti | redakti fonton]

Jen superrigardo kaj priskribo de kelkaj, ĉefe senpagaj, programoj por retaj kunsidoj kaj babiladoj[6]:

  • ZOOM - estas unu el la plej konataj retkunsidaj programoj kiuj publikiĝis en 2019. Ĝi rapide fariĝis populara eblo kiu havas amasan kreskon de uzantoj depost la disvastiĝo de la kronviruso en 2020. Zoom facile uzeblas de komputilo aŭ tekokomputilo, sed ankaŭ ekzistas aplikaĵoj por saĝtelefonoj kaj tabulkomputilo.

+ : la senpaga versio povas gastigi ĝis 100 partoprenantoj por grupkunvenoj daŭrantaj ĝis 40 minutojn

+ : ĝi estas taŭga kaj facile uzebla kaj ebligas registri la sesiojn.

- : problemojn pri privateco kaj sekureco de datumoj de uzantoj: la defaŭlta agordo ne taŭge protektus konversaciojn kaj la programaro mem estas vundebla por atakoj de malfidaj kodumuloj. Rezulte, pluraj grandaj kompanioj kiel Google kaj NASA jam malpermesis siajn dungitojn retkunsidi kun Zoom. Momente (2020) ne tro konsulinda[7].

Skype estas unu el la plej konataj retkunsidaj helpiloj

Vidu ankaŭ sub Zoom: konsilaro pri la uzo de Zoom por organizantoj kaj partoprenantoj.

  • Skype (Skajpo) - publikigita en 2003, aĉetita de Microsoft en 2011, eblo por unu-al-unu aŭ grupaj kontaktoj.

+ : senpaga, facile uzebla kaj vaste konata.

- : la maksimumao da partoprenantoj estas 50 (sed ekde 10 duba)

- : netaŭga por grandaj organizoj aŭ grandaj renkontiĝoj.

  • Slack - ĉefe teksta babilejo, senpaga versio ebligas fari filmitan prezentadon al individuoj. Okazigi renkontiĝon inter pluraj homoj estas pagenda.
  • Microsoft Teams - 37% da kresko dum nur unu semajno, de 32 milionoj al 44 milionoj ĉirkaŭ la mondo.

+ : 250 homojn en kunveno aŭ ĝis 10.000 spektantoj per ĝia prezento, facile dividi dosierojn babili dum kunvenoj kaj ekran-dividi.

+ : senpaga, integriĝas kun Skype.

- : konstruita ĉefe por entreprenoj, aŭ "teamoj" (->Teams).

  • FreeConferenceCall - estas unu el la plej grandaj provizantoj de retkunsidaj servoj kaj ĝis retejo donas informojn pri ĝia uzo en 16 lingvoj. Ĝia premiita retkunsidilo ebligas al organizantoj de retkunsidoj 100 elcente senpage[9] organizi retkunsidojn tutmonde en manieroj fleksebla, facila kaj sekura (ĉifrado kaj fajromuro) pere de elŝutenda kunlaborilo. Aliaj partoprenantoj povas partopreni la kunsidon pere de alvoknumero kaj alirkodon kiun ili ricevas de la organizanto de la retkunsido, eĉ per unu klako
  • FaceTime - por produktoj de Apple: pozitiva estas ke iĝ estas konata pro siaj fortaj ĉifradaj praktikoj, senpaga por Apple-uzantoj. Negativa aspekto estas ke ĝi estas nur havebla por uzantoj, kiuj havas Apple-aparatojn, maksimume 32 uzantojn kaj ne permesas homojn aliĝi per ligilo.
  • Jitsi Meet - fondita en 2003 de studento en Francio: pli sekura alternativo al Zoom. Malfermitkoda platformo, facile renkonti interrete per simple navigado al la retejo kaj alklakado de "Iru." Ofertas funkciojn trovitajn en pli konataj programoj, kiel babilejo, registra sesio (al Dropbox ). Ĝis 75 partoprenantoj (ĝis 35 por la plej bona sperto). Publika aŭ privata babilejo. Integriĝas kun Slack, Google Calendar, kaj Office 365.
  • Avaya Spaces - konferenca kaj komunika kompanio. Senpaga: retkunvenoj por ĝis 200 partoprenantoj, kun aliro al filmetoj, voĉo,babilejo, enhavo por interŝanĝo kaj retaj kunvenoj.
  • Cisco Webex -retkunvena aplika[o de la '90-aj jaroj; akirita de Cisco en 2007. Kvankam ĝi estas plejparte konata kiel komerca apliko kaj daŭre koncentriĝas pri kompanioj, ĝi havas ankaŭ iu senpagan version, kiun valoras atenti. Ĝis 100 partoprenantoj; Senlima tempolimo por ĉiu kunveno.
  • Whereby - havas babilan funkcion, permesas dividi ekranon, silentigi aŭ elĵeti uzantojn. Ĝis kvar partoprenantoj en senpaga versio. Ekrano-dividado, YouTube-integriĝo, Kapablo "ŝlosi" ĉambrojn. Se vi havas imagon pri pli da homoj, la Avantaĝa versio ($ 9.99 por monato). Ofertas ĝis po 12 partoprenantojn por ĉambro en ĝis tri kunvenejoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Lucius Bobikiewicz: Virtual Meeting - [Vting]. Ein Praxisbuch für verteilte Teams, 1. Ausgabe, Loop-2.net GmbH, Halle (Saale) 2014, ISBN 978-1-497-33565-3.

David Biello, Can Videoconferencing Replace Travel? (Ĉu retkunsidoj povas anstataŭi vojaĝojn?), Scientific American, la 18-an de marto 2009.

Joe Sharkey, A Meeting in New York? Can't We Videoconference? (Renkontiĝo en Novjorko, ĉu ni retkunsidu?), The New York Times, la 11-an de majo 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Elsendfluo (en: (live) streaming)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Klerigado pri Zoom en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Klerigado pri Zoom kun Hoss (filmeto)

Klerigado pri mikrofonoj[redakti | redakti fonton]

Plibonigu vian sonon en Esperanto (Mikrofono-Komparo)

Klerigado pri la uzo de Zoom[redakti | redakti fonton]

(Esperanto) Konsilaro pri la uzo de Zoom por organizantoj kaj partoprenantoj.

(angla) Konsiloj por privatigi viajn ZOOM-retkunsidojn

Retaj kunsidoj inter Esperanto-parolantoj[redakti | redakti fonton]

Eventaservo.org/reta : servo de UEA kiu montras kalendaron de eventoj, interalie perretajn. Eblas libere anonci sian okazontaĵon. Eblas integrigi la retan kalendaron al sia propra persona elektronika kalendaro.

Komparo inter retkunsida programaro[redakti | redakti fonton]

(en) Comparison of web conferencing software (komparo) | angla vikipedio

(en) WeRockYourWeb Arkivigite je 2019-08-15 per la retarkivo Wayback Machine (komparo de retkunsidaj solvoj en 2020)

(en) Programaro por retaj kunsidoj kaj renkontiĝoj, recenzo

Listo de retkunsidaj programoj[redakti | redakti fonton]

  1. FreeConferenceCall.com (konsultebla en 16 lingvoj)
  2. Zoom (videokomunikilo)
  3. Skype
  4. Slack
  5. Meet (Google)
  6. Clickshare
  7. Microsoft Teams
  8. UberConference
  9. Teamviewer
  10. FaceTime
  11. Jitsi Meet
  12. 8 x 8 (videokomunikilo, aĉa sono, ĝi postulas la liberan retumilojn Chromium ('Kromio' en Esperanto) aŭ derivatan version kiel ekzemple Opera, Google Chrome ('Kromo' en Esperanto) aŭ la malfermitkodan retumilon Brave.
  13. Parlangi (filmeto), http://parlangi.net/eo/ (interesa retkunsida programo por praktikado de lingvo, senpaga por membroj de asocioj kiuj fariiĝis partneroj; momente ĉefe uzata inter gelernantoj kaj emerituloj)
  14. Avaya Spaces
  15. CISCO Webex Meetings
  16. Whereby
  17. Google Meet (fariĝis en 2020 senpaga por ĉiuj[10][11])
  18. Blizz (franca, senpaga ĝis 5 personoj) Pliaj provizantoj, sed ne eble ne tute senpage:
  19. Adobe Connect Meetings (por grandegaj grupoj)
  20. Amazon Chime
  21. AnyMeeting
  22. BlueJeans Meetings
  23. WebEx
  24. GoTo
  25. Baldaja CONNECT
  26. FreeConferenceCall
  27. Google Hangouts
  28. Google Duo (maks. 12 personoj)
  29. Highfive Arkivigite je 2020-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
  30. Livestorm
  31. GoToMeeting[rompita ligilo]
  32. GoToWebinar
  33. Join.Me
  34. Skedify.me Arkivigite je 2022-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
  35. Skype for Business
  36. GlobalMeet Arkivigite je 2018-10-01 per la retarkivo Wayback Machine
  37. ReadyTalk Arkivigite je 2020-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
  38. Blizz
  39. R-HUB
  40. TrueConf Arkivigite je 2020-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  41. Zoho Meeting
  42. Zoho ShowTime
  43. Pexip
  44. Q4
  45. Tencent QQ (ĉina: 腾讯 QQ), 4 lingvoj (ĉina, japana, angla, franca)
  46. Vectera
  47. Samepage
  48. Fuze
  49. MeetFox
  50. vFairs
  51. Calliflower Arkivigite je 2020-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
  52. ClickMeeting
  53. Signal (bona sekureco, nur por unu sur unu konversacioj)
  54. Framatalk (8 lingvoj, malfermitkoda)
  55. Discord (28 lingvoj, multe uzata de instruistaro, kvankam malsekura)

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Webkonferenz en la germana vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Lingva noto pri retkunveno, retkunsido, retkonferenco, videa konferenco. oni distingu prefere inter ĝenerala "X-'kunveno" (ia ajn renkontiĝo), pli specifa "X-kunsido" (labora k.s.) kaj plej specifa "X-konferenco" (eĉ se multaj renkontataj uzoj de videokonferenco' estas nespecifaj). Pri videa konferenco Kiam oni volas substreki, ke temas pri transsendo ne nur de sonoj aŭ tekstoj, sed ankaŭ bildoj, do per video, eblas aldono de "vide-/videa": videa retkunveno/ videa kunsido/ videa konferenco, kion oni en ĝusta kunteksto povas mallongigi kompreneble al videkunsido"* ktp. *Bv. atenti, ke la radiko estas VIDE/O, en kunmetoj kiel "videkonferenco" ne estas kaŭzo por enmetado de -o- kiel en la ofte renkontata "videokonferenco" (eble eĉ kun misa akcento sur la unua silabo). Fonto: Lingva Konsultejo de UEA.
  2. Lingva noto: Kiam oni volas substreki, ke temas pri transsendo ne nur de sonoj aŭ tekstoj, do per video, sed ankaŭ bildoj, eblas aldono de "vide-/videa": idea retkunveno/-kunsido/-konferenco, kion oni en ĝusta kunteksto povas mallongigi kompreneble al videkunsido"* ktp. *Bv. atenti, ke la radiko estas VIDE/O, en kunmetoj kiel "videkonferenco" ne estas kaŭzo por enmetado de -o- kiel en la ofte renkontata "videokonferenco" (eble eĉ kun misa akcento sur la unua silabo). Fonto: Lingva Konsultejo (UEA).
  3. (en) "Webinar Or Webcast - What's The Difference?".
  4. (nl) Rafael Klees, Wat is videoconferencing? (Kio estas videokonferenco?), MKB
  5. (en) Ekzemplo videblas en jenaj filmetoj de Dolby Voice mikrofonoj.
  6. Hamzeh Shafiee, La aplikaĵoj por virtuala babilado, Kadre de AMO-Seminario (AMO 63V Irano) uzante Elm akademion (angla versio Arkivigite je 2022-01-18 per la retarkivo Wayback Machine, persa versio Arkivigite je 2022-01-18 per la retarkivo Wayback Machine) - virtuala akademio en Irano kiu ofertas kursojn pri la plej diversaj temoj, interrete kaj eksterrete, samtempe aŭ nesinkrone.
  7. (nl) 11 apps om gratis te videobellen - Zoom (11 apoj por sekure bildtelefoni),Test-Aankoop (asocio kiu testas varojn), la 31-an de marto 2020.
  8. (de) Barco ClickShare Systeme - Interaktive Präsentationen mit nur 1 Klick
  9. (en) Gastigu vian venontan retkunsidon (senpage ekde 2011 por ĉiam ĝi tekstas..)
  10. (fr) Nicolas, L’outil de visioconférence Google Meet devient gratuit pour tout le monde, la 4-an de majo 2020.
  11. (en) Javier Soltero, Google Meet premium video meetings—free for everyone, Google, la 29-an de aprilo 2020.