Vidindaĵo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vidindaĵo estas signifa monumento de naturokulturo aŭ io alie alloga, spektaklaprominenta, ofte trovebla en turismaj programoj. Ofte temas pri objektoj, kiujn la vojaĝanto jam konas pro gazetartikolo, televidelsendaĵo, vojaĝromano ktp., kaj nun volas spekti mem.

Organizistoj de porindividuaj vojaĝoj kritikas la terminon "vidindaĵo", ĉar ĝi implikas, ke malmultaj spektaklaj objektoj valoras la rigardadon, dum aliaj ĉiutagaĵoj ne meritas ĝin - kvankam tiuj estas minimume same gravaj por sperti kaj kompreni la viditajn aferojn.

Kio estas aparta vidindaĵo, tio ankaŭ dependas de la vizitantoj mem - biologiistoj, muzikistoj, historiistoj trovas diversajn aferojn interesaj.

Tipaj kulturaj vidindaĵoj estas historiaj konstruaĵoj aŭ specifaj objektoj de aktuala historio. Naturaj vidindaĵoj ekzemple estas lagoj aŭ montoj, ekzemple Uluru.

Kelkaj vidindaĵoj en la mondo:

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]