Vidnava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vidnava
germane: Weidenau
urbo
Vidnava 01.jpg
Placo en Vidnava
Oficiala nomo: Vidnava
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Jeseník
Historiaj regionoj Nisa princlando, Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Rivero Vidnavka
Situo Vidnava
 - alteco 239 m s. m.
 - koordinatoj 50°22′12″N 17°11′14″E  /  50.37°N, 17.18722°O / 50.37; 17.18722 (Vidnava)
Areo 4,25 km² (425 ha)
Loĝantaro 1 398 (12.01.2010)
Denseco 328,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 55
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0711
NUTS 5 CZ0711 541303
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vidnava
Retpaĝo: www.vidnava.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Urbocentro

Vidnava estas urbo troviĝanta en norda parto de distrikto Jeseník. Nordo kaj oriento de la urbo kreas ŝtatlimon kun Pollando, okcidente ĝi najbaras kun vilaĝo Velká Kraš. La urbo konsistas el loka parto Vidnava kaj loka parto Štachlovice. En 2000 la urbo havis 1425 loĝantojn. La estiĝo de la urbo datiĝas en la komencon de la dua duono de la 13-a jarcento, la unua skribmencio estas el 1291.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtonepoko[redakti | redakti fonton]

Vidnava havas riĉan kaj movitan historion. La unuaj signoj de enloĝigo estas dokumentitaj jam en frua ŝtonepoko, pri kio atestas trovitaĵoj de iloj el fajro-ŝtonoj. La unua skribmencio pri urbo, fondita sur regula aksa bazplano, devenas el la jaro 1291. Jam tiam Vidnava estis signifa administra centrejo de regiono kaj centrejo de metia produktado.

La estiĝo de la nomo de vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Nomo Wydna, Vidna apartenis al rivereto, sur kiu estis fondita la samnomata urbo. Ĝi estas derivata de slava radiko vid-, kiu estas ankaŭ en verbo vidět (vidi). Wydna markis puran akvon, en kiu ĉio estas videbla. Germanaj almigrintoj plilongigis -i kaj fine de la 14-a jarcento ili ŝanĝis en diftongon -ei. La finaĵo -au estis aldonita al la nomo analogie laŭ nomoj kiel Schónau logante pli poste al interpretado, Weidenau estas kunmetita el Weide (saliko) kaj Aue (herbejo). Tiu ĉi erara interpretaĵo venis ankaŭ en urban blazonon. La ĉeĥa nomo Vidnava apogas sin je latinigita formo el fino de la 13-a jarcento.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La promesigan evoluon de la urbo, en kiu prosperis komerco kaj metioj, interrompis en la 14-a jarcento husanaj militiroj kontraŭ ilia plej granda konraŭulo - episkopo el Vroclavo. En 1428 la urbo estis konkerita de husanoj kaj forbruligita. a falo de la urbo daŭris ĝis komenco de la 16-a jarcento, kiam ĝi iom post iom komencis leviĝi el la antaŭaj plagoj. Okazis ekfloro de metia produktado, la urbo akiris rajton por kuiri bieron por la vasta ĉirkaŭaĵo (1529).

La florantan urbon trafis en la jaro 1574 katastrofa incendio, kiu, krom preĝejo, paroĥejo kaj lernejo, situantaj iom flanke de la urba kerno, forbruligis la tutan urbon. Dum la tridekjara milito la urbo estis kelkfoje okupita de svedoj, evitis al ĝi eĉ ne epidemio de variolo kaj pesto. Profunden en la historion de la Vidnava trafis ankaŭ militaj kaj politikaj eventoj ĉirkaŭ du militoj je Silezio en la jaroj 1741 - 1745. Per vroclava paco estis destinitaj novaj limoj de Silezio, kiuj senpere tuŝis ankaŭ Vidnavon farigante el ĝi limregionan urbon, fortranĉita de riĉaj vilaĝoj situantaj oriente de ĝi.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al la plej signifaj historiaj memorindaĵoj de la urbo apartenas konstruaĵo de kastelo kun renesanca arkitekturo el duono de la 16-a jarcento kun konservitaj volboj kaj multnombraj arkitektonaj detaloj.