Vido
El Vikipedio
La vido aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas observon kaj analizon de nia ĉirkaŭo per la ricevo kaj interpretado de lumaj radioj.
La okulo estas la vidorgano, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vido bezonas ankaŭ specifajn regionojn de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj.
Vidaj perceptaĵoj ne simple estas la rektaj rezultoj de impresoj de videbla lumo, kiel okazus en fotilo. Sed nur la plektiĝo kaj komparo de la akceptitaj lumaj impresoj kun la cerbe memorigitaj bildoj kreas la percepton, kiu post pli longa, atenta rigardado povas esti detaligita kaj "fajnigita".
Tiu rilato inter okula registro kaj cerba memoraĵo klarigas, kial oni multe pli rapide vide ekkonas aferojn, kiuj estas tre kutimaj, ol aferojn nekutimajn.
Enhavo |
[redakti] Teorioj pri la vida percepto
Dum la antikva epoko ekzistis diversaj teorioj pri la vida percepto: La percepta teorio de Eŭklido (365–300 a.K.) koncentriĝis pri problemoj de spaca percelto (ekzemple perspektivo kaj grandokonstanteco). Eŭklido supozis ke tiel nomataj "vidaj radioj", kiuj eliru de la homa okulo, sondis la ĉirkaŭaĵon kaj tiel kreis la vidan impreson en la cerbo, simile al blindulo, kiu per sia bastono sondas la ĉirkaŭaĵon. Aristotelo kontraŭe opiniis, ke lumo ekzistu sendepende de la homa okulo, ke ĝi eliru de luma fonto, reflektiĝu ĉe iuj objektoj kaj de tie trovu sian vojon al la okulo. Simile argumentis la percepta teorio de Empedoklo (492–432 a.K.): Li opiniis ke radioj eliru de la koloraj pigmentoj de la objektoj, trovu vojon al la okuloj kaj estu perceptataj, se ili trovas korespondon en la kapo ("similaĵo perceptatas helpe de similaĵo"). Ĉiuj tiuj teorioj estis logikaj rezonoj sen praktikaj eksperimentoj aŭ observoj de la naturo.
Alhazen (965-1039) iris novan vojon por respondi al la demando, analizante la konstruon de la okulo. Li ekkomprenis la signifon de la lenso en la okulo kaj en sciencaj eksperimentoj malpravigis la teorion pri "vidaj radioj". Alhazen kiel unua pruvis, ke la vida percepto okazas en la cerbo, ne en la okulo. Eksperimente li krome pruvis, ke la vida percepto influatas pere de la personaj spertoj de homo.
Leonardo da Vinci (1452–1519) kiel unua kompreniss apartan econ de la homa okulo, skribante: "La okulo havas solan centran linion kaj ĉiuj aferoj, de kiuj lumaj radioj per tiu linio atingas la okulon, estas bone vidataj. La okulo, de kiu al ni la sperto tiom klare malkaŝas la funkcion, de senfine granda nombro da aŭtoroj estis priskribita en difinita maniero, mi tamen trovas, ke estas tute aliel." Al la kompreno pri la ekzisto de fovea (centra) kaj perifera vido li venis per observoj kaj optikaj eksperimentoj.
[redakti] Senkonsciaj konkludoj dum vidado
Hermann von Helmholtz (1821-1894) de multaj sciencistoj konsideriĝas la patro de la moderna teorio pri vida percepto. Li komparis la okulon kun optikaj instrumentoj kaj trovis, ke la okula konstruo el mekanika vidpunkto estus kompare primitiva. El tio li konkludis, ke la rezulto de vidado je pli granda parto ol antaŭe supozita estas neŭrologia proceso en la cerbo, kaj ke la percepto nur eblas per senkonsciaj konkludoj per komparo de la novaj kaj kaj memorigitaj perceptaj spertoj.
Tiaj perceptaj spertoj estas ekzemple, ke lumo kutime venas de supre aŭ ke objektoj pli ofte estas vidataj de supre ol de malsupre. Aparte la studo de optikaj iluzioj montris, kiuj senkonsciaj konkludoj povas esti parto de la percepta proceso.
Alia speco de senkonsciaj konkludoj estas la percepto laŭ verŝajneco, kiu baziĝas sur la ofteco de jam faritaj similaj vidaj perceptoj[1].
[redakti] Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri vid(ad)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
|
« Elmeti la okulon kaj vidi nulon. »
|
|
« Konfidu, sed vidu. »
|
|
« Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido. »
|
[redakti] Referencoj
- ↑ Mamassian, Landy kaj Maloney (2002): Probabilistic Approaches to Visual Perception ("probablecaj aliroj al vida percepto")
- ↑ Lernu