Vidus Vidius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guido Guidi
(1509-1569)
anatomus Italicus
anatomus Italicus
Persona informo
Naskiĝo 10-a de februaro 1509
en Florenco,  Italio
Morto 26-a de majo 1509
en Pizo,  Italio
Tombo Florenco vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Pizo
Profesio
Okupo kuracistoprofesoro • anatomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidus Vidius (1509-1569) (naskiĝis en Florenco, en la 10-a de februaro 1509 - mortis en Pizo, en la 26-a de majo 1509) estis itala kuracisto, kirurgo kaj anatomiisto serve de la franca kortego, kaj privata kuracisto de Kozimo la 1-a, Granda Duko de Toskanio (1519-1574).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis kuracisto e lia patrino estis fratino de la itala pentristo Domenico Ghirlandajo (1449-1494)[1]. Post praktiki medicinon en Florenco kaj Romo, li estis invitita de la reĝo Francisko la 1-a por veni al Parizo kiel sia persona kuracisto kaj unua profesoro pri Medicino en la Reĝa Kolegio de Francio. En Parizo, Guido Guidi enamikiĝis kun Benvenuto Cellini kaj tie li publikigis libron pri Kirurgio, en 1544.

Ĉi-libro, kun ilustraĵoj de Rosso Fiorentino (1494-1540), Francesco Primaticcio (1504-1570) kaj Francesco Salviati (1510-1563) estis la plej bildohava tiuepoke e baziĝis sur la verkoj de Hipokrato, Galeno kaj Oribazio de Pergamono (320-403)[2]. En 1547, okaze de la morto de Francisko la 1-a, li reiris al Italio kaj fariĝis privata kuracisto de Kozimo la 1-a de Mediĉo (1519-1574) kaj ankaŭ profesoro en la Universitato de Pizo. La nervo de la pterigoida kanalo[3] kromnomiĝas vidiana nervo kaj la arterio de la pterigoida kanalo baptiĝis kiel vidiana arterio liaomaĝe[4].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De curatione membratim libri, 1594

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Personensuche
  2. Oribazio de Pergamono (320-403) estis greka kuracisto kaj historiisto de la Medicino kaj persona kuracisto de la romia imperiestro Juliano la Apostato.
  3. nervo de la pterigoida kanalo
  4. arterio de la pterigoida kanalo
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj