Vieijota barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vieijota barbulo
Vieijota barbulo
Vieijota barbulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Libiedoj Lybiidae
Genro: Lybius
Specio: L. vieilloti
Lybius vieilloti
(Leach, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vieijota barbulo, Lybius vieilloti, estas birdospecio de la grupo de Afrikaj barbuloj. Barbuloj kaj tukanoj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. La barbuloj ricevas sian nomon pro bridaj harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri pasergranda barbulo 15 cm longa. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas ruĝan kapon, kaj kvankam la subaj partoj estas helflavecaj, estas ankaŭ ruĝopunktita zono en kolo kaj al la centra brusto kaj malhela punktado en flankoj. La supraj partoj estas malhelbrunaj aparte el flava strio en suba dorso. La beko estas fortika kaj malhelgriza, krom iom denteca en bordo de supra makzelo. La okuliriso estas malhelruĝa kaj la ĉirkaŭokula haŭtaĵo nigreca. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas pli senkoloraj.

Disvastiĝo kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Vieijota barbulo estas loĝanta reproduktulo en arbustejoj de Afriko en la suda bordo de la Dezerto Saharo el Senegalio al Etiopio orienten kaj ĝis norda Kongo sude. Ĝi estas arborema specio de savanoj kaj farmoj kiu manĝas insektojn kaj fruktojn, ĉefe figojn. Ili nestumas en arbotruo (ne tro alte), kie la ino demetas tri ovojn. Vivas laŭ paroj aŭ etaj grupoj. La voĉo estas ripetema duo vu-up vu-up vu-up .

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Lybius vieilloti buchanani Hartert, 1924
  • Lybius vieilloti rubescens (Temminck, 1823)
  • Lybius vieilloti vieilloti (Leach, 1815)

Tiu ĉi birdospecio estas nomita tiele omaĝe al la franca ornitologo Louis Jean Pierre Vieillot.

Referencoj[redakti | redakti fonton]