Viena Grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Viena Grupo (germane: Wiener Gruppe) estis informa cirklo de eksperimentemaj aŭstraj verkistoj en Vieno inter 1954 kaj 1965 ĉirkaŭ Friedrich Achleitner, H. C. Artmann, Konrad Bayer, Gerhard Rühm kaj Oswald Wiener. La amikaro ricevis sian nomon nur en la 1967-a jaro per de Rühm eldonita antologio sub la titolo Die Wiener Gruppe.

Ideoj[redakti | redakti fonton]

Heredinta la en 1947 fonditan artistan unuiĝon art club ĉirkaŭ la poeto kaj pentristo Albert Paris Gütersloh, la Viena Grupo proponis sur la bazo de opozicio kontraŭ konservatismo kaj provinciemo en la kultura vivo de Aŭstrio post la fino de la Dua mondmilito novan, provokan literaturkoncepton. Ĝi detruu per avangardisma metodika enmiksiĝado ĉiujn formojn de kulturaj tradicioj. La verkoj parte individue parte ope faritaj montris influon de dadaismo kaj surrealismo. Koncerne artan teorion la Viena Grupo adoptis ideojn de la lingvokritiko de Ludwig Wittgenstein, de kibernetiko kaj de profunda psikologio.

Formoj de publika sinprezento[redakti | redakti fonton]

Esprimiloj preferitaj estis konkretaj poeziaĵoj (akustikaj kaj videblaj), tekstmuntadoj, dialektpoemoj kaj kantoj. En la kadro de teatrado inter enkalkulita provoketo kaj ega troigo oni aranĝis furorajn spektaklojn ("macabre feste", "poetische demonstrationen"). Tiaĵoj preparis la postan agadon de Wiener Aktionismus.

En junio 1957 la grupo prezentis sin unuafoje per voĉlegado monstra ("monsterlesung"). La du literaturkabaredoj ("literarische cabarets") en 1958 kaj 1959 markis la kulminon de la kuna agado. La memmortigo de Konrad Bayer en 1964 finfine malfondis la grupon.

En malpli familiara rilato kun la grupo estis ankaŭ Ernst Jandl kaj Friederike Mayröcker.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gerhard Rühm (Hrsg.): Die Wiener Gruppe, Achleitner, Artmann, Bayer, Rühm, Wiener. Rowohlt, Reinbek 1985, ISBN 978-3-498-07300-8.
  • Peter Weibel (Hrsg.): die wiener gruppe. a moment of modernity 1954-1960 / the visual works and actions. Springer, Wien & New York 1997. In: Ausstellungskatalog Biennale di Venezia, 1997.
  • Michael Backes: Experimentelle Semiotik in Literaturavantgarden. Über die Wiener Gruppe mit Bezug auf die Konkrete Poesie. Wilhelm Fink Verlag, München 2001, ISBN 3-7705-3450-6.
  • Thomas Eder, Juliane Vogel: „verschiedene sätze treten auf“. Die Wiener Gruppe in Aktion. Zsolnay, Wien 2008, ISBN 978-3-552-05444-8, Profile. Magazin des Österreichischen Literaturarchivs der Österreichischen Nationalbibliothek, Bd. 15.
  • Gerhard Fuchs: Avantgardismus in den fünfziger Jahren: die Wiener Gruppe: In: Hubert Lengauer (Hrsg.): „Abgelegte Zeit“? Österreichische Literatur der fünfziger Jahre. Wien 1992.
  • Klaus Kastberger: Wien 50/60. Eine Art einzige österreichische Avantgarde (2009). Online auf academia.edu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Pri la grupo en muzikleksikono.