Viena Koncertodomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viena Koncertodomo en 2006

La Viena Koncertodomo (germane: Wiener Konzerthaus) estis inaŭgurata en la jaro 1913. Ĝi troviĝas en la 3-a viena urbodistriko Landstraße ĉe la rando de la Interna Urbo inter Schwarzenberg-Placo kaj urboparko.

Konstrua historio[redakti | redakti fonton]

Olympion, planita de Ludwig Baumann
La koncertodomo ĉe Lothringerstraße, vidate ekde Schwarzenbergplatz

Domo por muzikfestivaloj, planita en 1890 kiel plurcela domo, allogu pli vastajn loĝantartavolojn ol la tradicia Wiener Musikverein nur 200 metrojn pli for. La koncepto de arĥitekto Ludwig Baumann por Olympion enhavos krom pluraj koncerthaloj ankaŭ ejoj por sportoj, sed tio nur parte realiĝis, kaj intertempe la sportejoj estis malkonstruataj. Inter 1911 kaj 1913 la vienaj teatrejaj arĥitektoj Ferdinand Fellner la pli juna kaj Hermann Helmer finfine konstruigis la domon kunlabore kun Ludwig Baumann. La 19-an de oktobro 1913 la koncertodomo estis solene malfermata, kaj je la vespero sekvis festokoncerto kun la simfonia orkestro de la Musikverein direktata de Ferdinand Löwe. Por tiu ĉi Richard Strauss komponis sian solenan preludon op. 61. La kombinado de ĉi tiu moderna verko kun la 9-a simfonio de Beethovens devis montri jam en la unua koncerto la apudeco de tradicio kaj modernismo.

La domo[redakti | redakti fonton]

La koncertodomo, granda laŭ projekciaĵo proksimume 70 oble 40 metroj kun ĉefenirejo ĉe Lothringerstraße kaj aliaj enirejoj ĉe Lisztstraße kaj Am Heumarkt entenas ekde la inaŭgurado tri koncertohalojn:

  • Granda Halo kun 1865 lokoj
  • Halo Mozart kun 704 lokoj
  • Halo Schubert kun 366 lokoj
  • La Nova Halo kun proksimume 400 lokoj estis konstruita nur kadre de la ĝenerala resanigo ekde 1998 ĝis 2002 kaj nomiĝas ekde la sezono 2009 / 2010 Halo Berio.

Ĉe la doma fronto troviĝas dekstre kaj maldekstre la enskribo

Ehrt eure deutschen Meister, dann bannt ihr gute Geister. (Honoru viajn germanajn majstrojn, tiam vi mastras bonajn spiritojn ).

Je tio temas pri citaĵo el la finala ĥoraĵo de la opero Die Meistersinger von Nürnberg de Richard Wagner. En ĉiuj salonoj povas okazi samtempe malsamaj koncertoj, ĉar ili ne interĝenas unu la aliajn.

Granda Halo kaj orgeno[redakti | redakti fonton]

Granda Halo kun kaŝita orgeno
Koncertodomo, konsekra enskribo, 1-a parto
Koncertodomo, konsekra enskribo, 2-a parto

La Granda Halo disponigas lokojn por 1116 vizitantoj (teretaĝo) kaj krome por 361 sur balkono kaj loĝioj, samkiel por 388 en la galerio. La aŭditorio grandas 750 kvadratajn metroj, la podio 170 kvadratajn metrojn. En la 1960-aj jaroj Heinrich Keilholz plibonigis la halon.

La orgenon en la Granda Halo konstruis en 1913 la firmao Rieger Orgelbau (Jägerndorf, Silezio). La muzikinstrumento troviĝas je la fronta muro de la Granda Halo, havas tamen nenion videblan orgenfasadon. La fajfilaro troviĝas malantaŭ krado kaj estas per tio kaŝita por la vizitantoj. La instrumento kun konusvalva kesto havas 116 registrojn sur kvin manualoj kaj pedalaro kaj estas per tio la plej granda orgeno de Aŭstrujo. Apartaĵo de la orgeno estas unuflanke, ke kvar el la suborgenoj estas sonŝveligeblaj. Krom tio la orgeno havas ŝveligeblan foran suborgenon kun aparta pedala suborgeno. Stile la orgeno orientiĝas je la idealo de la tiel nomata «alsaca orgenreformo», je kio laŭ la modelo de grandaj instrumentoj de Aristide Cavaillé-Coll la fortaj voĉoj estas disdonitaj sur du manualoj. La traktiloj estas elektropneŭmatikaj. Por la inaŭgurado de la instrumento Richard Strauss estis komponinta sian "solenan preludon" por orgeno kaj orkestro. En 1982 la instrumento estis fundamente riparata.[1]

1-e Ĉefa suborgeno C–
Principal 16′
Bordun 16′
Principal 8′
Gedackt 8′
Hohlflöte 8′
Flûte harmonique 8′
Fugara 8′
Gemshorn 8′
Dulciana 8′
Nasatquinte 51/3
Octave 4′
Rohrflöte 4′
Viola 4′
Superoctave 2′
Rauschquinte II 22/3
Kornett III–V 8′
Mixtur V 22/3
Cymbel III 2′
Trompete 16′
Trompete 8′
Clarino 4′
2-a manualo (ŝveligebla) C–
Viola 16′
Quintatön 16′
Principal 8′
Bordun 8′
Flauto traverso 8′
Clarabella 8′
Viola da Gamba 8′
Salicional 8′
Unda maris 8′
Octave 4′
Flûte octaviante 4′
Gemshorn 4′
Quintatön 4′
Waldflöte 2′
Sesquialtera II 22/3
Progress. harm. III–V 22/3
Mixtur IV 22/3
Clarinette 8′
Krummhorn 8′
Glockenspiel
Tremulant
3-a manualo (ŝveligebla) C–
Lieblich-Gedackt 16′
Geigen-Principal 8′
Rohrflöte 8′
Still-Gedeckt 8′
Wiener Flöte 8′
Quintatön 8′
Echo Gamba 8′
Aeoline 8′
Vox coelestis 8′
Octave 4′
Flûte octaviante 4′
Zartflöte 4′
Aeolsharfe 4′
Gemsquinte 22/3
Flautino 2′
Terz 13/5
Larigotquinte 11/3
Septime 11/7
Piccolo 1′
Harmonia aetherea IV 22/3
Basson 16′
Trompette harmonique 8′
Oboe 8′
Vox humana 8′
Clairon harmonique 4′
Tremulant
4-e solosuborgeno C–
Bordun 16′
Clarinophon 8′
Doppel-Gedackt 8′
Concertflöte 8′
Solo Gamba 8′
Rohrquinte 51/3
Octave 4′
Soloflöte 4′
Quinte 22/3
Superoctave 2′
Groß-Cornett III–V 22/3
Tuba mirabilis 8′
Ophicleide 8′
Clairon harmonique 4′


5-e fora suborgeno (ŝveligebla) C–
Zart-Gedackt 16′
Horn-Principal 8′
Lieblich-Gedackt 8′
Rohrflöte 8′
Viola d’amore 8′
Vox angelica 8′
Gemshorn 4′
Traversflöte 4′
Piccolo 2′
Mixtur IV 22/3
Schalmei 8′
Vox humana 8′
Tremulant
Pedal C–
Principalbaß 32′
Principalbaß 16′
Violon 16′
Subbaß 16′
Echobaß 16′
Salicetbaß 16′
Quintbaß 102/3
Octavbaß 8′
Gedacktbaß 8′
Baßflöte 8′
Cello 8′
Dulcianbaß 8′
Octave 4′
Flauto 4′
Campana III 102/3
Mixtur IV 51/3
Bombarde 32′
Posaune 16′
Fagott 16′
Trompete 8′
Bassetthorn 8′
Clarino 4′


Fora pedalara suborgeno C–
Subbaß 16′
Octavbaß 8′
  • Konektiloj:
    • normalaj konektiloj: II/I, III/I, IV/I, V/I, P/I, III/II, IV/II, V/II, I/II, IV/III, V/P, I/P, II/P, III/P, IV/P
    • Superoktaj konektiloj: II/I, III/I, IV/I, V/I, III/I, IV/I, III/II, IV/II, IV, V, I/P, IV/P.
    • Suboktaj konektiloj: III/II.
  • ludhelpiloj: Liberaj kombinaĵoj, malŝaltiloj ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri la orgeno sur la retpaĝo de la Koncertodomo; komparu ankaŭ la informojn (PDF; 566 kB) de GDO

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erwin Barta: Das Wiener Konzerthaus zwischen 1945 und 1961. Eine vereinsgeschichtliche und musikwirtschaftliche Studie. Schneider, Tutzing 2001 ISBN 3-7952-1037-2
  • Günter Lade: Orgeln in Wien. Edition Lade, 1990, ISBN 3-9500017-0-0.

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]

48.20055555555616.376944444444