Viena Zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Margaretengürtel

La Viena Zono (neoficiala nomo, germanlingve same neoficiale Gürtel, kiel en la vestaĵo) estas grava strato en Vieno duon-ĉirkaŭiranta la internajn distriktojn kaj preskaŭ ĉie konsistiganta distriktolimon. Ĝi estas preskaŭ, sed ne plene, kongrua kun la ĉefstrato kun la nombro B221, kaj unu el la plej veturataj stratoj de Vieno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Zono ĉirkaŭ 1910

Kie troviĝas hodiaŭ la Viena Zono, estis konstruita en 1704 la Linia Remparo (Linienwall), remparo inter la tiamaj Vorstädte (antaŭurboj, la hodiaŭaj internaj distriktoj) kaj Vororte (antaŭlokoj, la hodiaŭaj eksteraj distriktoj). De 1829 ĝi rolis ĉefe kiel dogana limo.

En 1858, Francisko Jozefo la 1-a ordonis ellabori planojn por strato tuj ekstere de la Linia Remparo, kiu estis konstruita en la sekvaj jardekoj. De 1874 (sed plejparte nur en 1892) diversaj Vororte estis enurbigitaj kaj do la Linia Remparo ne plu gravis kiel dogana limo, oni do komencis en 1894 forigi la Linian Remparon. Sekve ankaŭ plilarĝiĝis la Viena Zono kaj de 1895 estis konstruita sur la okcidenta Zono la "Zona Urbfervojo" (Gürtelstadtbahn), kiu unuafoje trafikis en 1898.

En 1873[1] sur la unua segmento estis malfermita ĉevala tramo, kaj en la sekvaj jardekoj ektrafikis ankaŭ sur la aliaj segmentoj ankaŭ vaporaj kaj elektraj tramoj.

De 1923 ĝis 1925 estis elektrigita la urbfervojo, kaj en 1925 sur ĝi ektrafikis elektraj tramecaj vagonoj. Tamen restis tramo operacianta ankaŭ sur la segmentoj nun kurantaj paralele al la urbfervojo - la paralela linio "8" sur la okcidenta Zono estis fermita nur en 1989, kiam la urbfervojo fariĝis parto de la metroo de Vieno kiel linio U6.

Post la Dua Mondmilito plimultiĝis la aŭta trafiko sur la Zono kaj eĉ estis planoj fari el ĝi aŭtovojon, kiuj tamen ne estis efektivigitaj.

Konduko[redakti | redakti fonton]

Fizika apartigo de la du veturtrakoj

La Zono, same kiel la Ringstrato, havas en siaj diversaj segmentoj diversajn nomojn finiĝantajn per -gürtel. Multaj el ili nomiĝas laŭ unu el la distriktoj, kies limon tie konsistigas la Zono. Kie la direktaj veturtrakoj estas fizike apartigitaj unu disde la alia, ne ĉiam ili havas la saman nomon, kaj tie oni povas ankaŭ paroli pri "interna" kaj "ekstera" Zono.

La jena tabelo listigas la stratnomojn de la nordokcidenta fino al la sudorienta.

Ekstera trako (al la sudoriento) Interna trako (al la nordokcidento)
Döblinger Gürtel [noto 1]
Währinger Gürtel
Hernalser Gürtel
Lerchenfelder Gürtel
Neubaugürtel
Mariahilfer Gürtel
Sechshauser Gürtel Gumpendorfer Gürtel
Gaudenzdorfer Gürtel Linke Wienzeile[noto 2]
Margaretengürtel
Margaretengürtel
Wiedner Gürtel
Landstraßer Gürtel
  • [noto 1] ambaŭ trakoj direktas suden, la alnorda trafiko fluas tra la strato Heiligenstädter Straße
  • [noto 2] uzas la trakon de la ĉefstrato B1

Oni povas dividi la Zonon en "okcidentan" kaj "sudan" Zonon; la limo estas la Vieno-rivero.

Okcidenta Zono[redakti | redakti fonton]

Mapo de la nordokcidenta fino

Ĉe la nordokcidenta fino de la Zono estas ponto trans la Danuba Kanalo, kiu nomiĝas Gürtelbrücke (Zona Ponto) kaj konektas la Zonon al la 20a distrikto. En tiu regiono troviĝas ankaŭ la metro- kaj fervojstacio Spittelau kaj konekto al la ĉefstrato B227 laŭ la Danuba Kanalo.

La trafiko al la nordo iras en la unua segmento, Döblinger Gürtel, fakte ne laŭ la Zono (kiu estas tie tre mallarĝa), sed laŭ la strato Heiligenstädter Straße.

Tuj post la Nussdorfer Straße, kie la Zono komencas nomiĝi Währinger Gürtel, estas la metrostacio Nussdorfer Straße kaj tramremizo. La tieaj tramtrakoj ne plu estas uzataj por linia trafiko, sed nur por aliro al la tramremizo. Apud la sekva metrostacio Währinger Straße-Volksoper staras la Popola Operejo de Vieno.

Post ĝi, ĝis la sekva metrostacio Michelbeuern-Allgemeines Krankenhaus, la tramlinio 42 sekvas la Zonon; apud la menciita metrostacio troviĝas la metroremizo Michelbeuern kaj, en la 9a distrikto, la Viena Ĝenerala Malsanulejo.

La sekva rimarkinda konstruaĵo, apud la Hernalser Gürtel, estas la preĝejo Breitenfelder Pfarrkirche apud la metrostacio Josefstädter Straße. Post la sekva metrostacio Thaliastraße, la metroo iras sub la stratnivelon.

La ĉefbiblioteko de Vieno super la metroaj trakoj

Rekte super la metrostacio Burggasse-Stadthalle estas la ĉefbiblioteko de Vieno, finkonstruita en 2003. Tie ĉi estas la komenco de tramtrakoj de la linioj 6 kaj 18 sekvantaj la Zonon. Iom poste jam sekvas la stacio Wien Westbahnhof en la 15a distrikto. Tiu stacio estas la plej grava stacio por longdistancaj kaj regionaj trajnoj al la okcidento kaj troviĝas ĉe la kruciĝo de la Zono kun la Mariahilfer Straße, sub kiu iras la metrolinio U3.

Kelkajn metrojn poste troviĝas la preĝejo de Maria vom Siege, kaj poste la metrostacio Gumpendorfer Straße. La metrolinio U6 poste deiras de la Zono, tuj antaŭ la transiro de la Zono super la Vieno-rivero, kie haltas la metrolinio U4 en la stacio Margaretengürtel.

Suda Zono[redakti | redakti fonton]

Sur la unua segmento de la suda Zono - nomata MargaretengürtelGaudenzdorfer Gürtel depende de la direkto - estas larĝa verda strio inter la du trakoj; iam estis planoj etendi tien la urbfervojon, sed tio estis neniam realigita. Ĉe tiu ĉi segmento estas multaj komunumaj loĝ-konstruaĵoj.

Tuneleto sub la Matzleinsdorfer Platz

Post la kruciĝo kun la strato Flurschützstraße, la tramo subiras en tunelon konstruitan en la 1960-aj jaroj. De tie ĉi, sude de la Zono estas la trunkvojo (Stammstrecke) de la S-Bahn kaj la Aŭstruja Suda Fervojo. La poste sekvanta placo Matzleinsdorfer Platz (kun S-Bahn-haltejo) estas unu el la plej grandaj kruciĝoj de Vieno; tie ĉi la Zono kruciĝas kun la stratoj Reinprechtsdorfer Straße, Wiedner Hauptstraße (al la internaj distriktoj), Gudrunstraße kaj Triester Straße (al la eksteraj distriktoj). Triester Straße estas la plej granda ne-aŭtovoja strato al la sudo de Vieno.

La sekva grava placo (same kun S-Bahn-haltejo) estas la Südtiroler Platz, nomata laŭ Sudtirolo post ĝia transiro al Italujo, kie krucas la Zonon la strato Favoritenstraße kun la metrolinio U1. Tiu ĉi placo estos la antaŭplaco de la stacio Wien Hauptbahnhof konstruata nuntempe (2012). La aŭta trafiko iras tra tuneleto sub la placoj Matzleinsdorfer Platz kaj Südtiroler Platz. Post la Südtiroler Platz la tramo denove eliras la tunelon.

Ĉe la sekva kruciĝo, konsistiganta la limon inter la Wiedner Gürtel kaj la Landstraßer Gürtel ĝis 2009 staris la ĉefa stacio por trajnoj al la sudo kaj al la oriento, la stacio Wien Südbahnhof (Wien Südbahnhof). De ĝi restas (en 2012) nur provizoraĵo por regionaj trajnoj al la oriento, kaj subtera S-Bahn-haltejo. Proksime de tie ĉi situas la Kastelo Belvedere, kaj tuj sude de la Zono la parko Svisa Ĝardeno (Schweizer Garten).

Kelkajn metrojn poste finiĝas la Zono, kvankam la ĉefstrato B221 ankoraŭ pluiras tra la 3a distrikto ĝis la Stadiona Ponto (Stadionbrücke). Estas ĉe tiu ĉi fino konekto de la Zono al la aŭtovojo Sudorienta Tanĝanto (Südosttangente).

Metroa viadukto[redakti | redakti fonton]

La metroa viadukto apartigas la veturtrakojn kaj konsistigas la faktan distriktolimon.
La stacio Gumpendorfer Straße

La okcidentan Zonon karakterizas metroa viadukto inter la du veturtrakoj, sur kiu trafikas la metrolinio U6. Ĝi estis malfermita en 1898 por la (tiam vapora) urbfervojo de Vieno. Pri ĝia aspektigo, same kiel pri tiu de la aliaj urbfervojaj segmentoj, plene respondecis la arĥitekto Otto WAGNER.

Ĉirkaŭ la stacio Spittelau oni ankoraŭ povas vidi ne plu uzatajn samaspektajn viaduktojn al la metrostacioj Heiligenstadt kaj Friedensbrücke; la linio U6, kaj antaŭ ĝi la urbfervojo, ĝis 1996 deiris tie ĉi de la Zono al Heiligenstadt, kaj ĝis 1991 ankaŭ al Friedensbrücke.

McDonald's-restoracio en la urbfervojaj arkoj

Sub la viadukto troviĝas vendejoj kaj restoracioj. La jenaj U6-stacioj troviĝas laŭ la Zono:

Nomo Unua malfermiĝo Arĥitekturo Situo
Spittelau 1995 Moderna (AGU) Superstrate
Nussdorfer Straße 1898 Wagner Superstrate
Währinger Straße-Volksoper 1898 Wagner Superstrate
Michelbeuern-Allgemeines Krankenhaus 1989 Wagner-imita Sur stratnivelo
Alser Straße 1898 Wagner Superstrate
Josefstädter Straße 1898 Wagner Superstrate
Thaliastraße 1980 Moderna Parte superstrate, parte je stratnivelo
Burggasse-Stadthalle 1898 Wagner Sub stratnivelo
Westbahnhof 1898 [noto 1] Moderna (AGU) En tunelo
Gumpendorfer Straße 1898 Wagner Superstrate

[noto 1] sed tute rekonstruiĝis kaj moviĝis en 1989

Kvankam tiun viadukton nun uzas metrolinio kaj la urbfervojo ne plu ekzistas, konserviĝis la nomo Stadtbahnbögen (urbfervojaj arkoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Straßenbahnjournal-Wiki: Streckeneröffnungen