Vienenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La provinco Vienenso, latinlingve ViennensisGallia Viennense, estas malnova romia provinco de la malfrua Antikvo. Ĝi havis kiel ĉefurbon Vienno.

Ĝi estis kreita en la 4-a jarcento, en la tetrarkio, kiam la narbona Gaŭlio estis dividita en Vienenso kaj Narbonio 1-a ka 2-a, ĉiuj alligitaj al la prefektolando de la pretoro de la Gaŭlioj. Vienenso enhavis « la alobrogojn, la segovelaŭnojn, la helvienojn, la trikastenojn, la vokoncojn kaj la kavarojn », ĝi havis kiel ĉefurbon Vienne en la nuna departemento Isère.

En la 5-a jarcento, ĝi estis siavice dividita en Vienenso 1-a kun ĉefurbo Vienne, kaj Vienenso 2-a kun ĉefurbo Arles.