Vier Minuten (filmo)
Vier Minuten (Kvar Minutoj) estas germana filmo de Chris Kraus, aperinta en 2006.
Enhavo |
Temo [redakti]
Vier Minuten rakontas la trairadon de Jenny Von Loeben, juna virino enkarcerigita pro murdo, prizorgata de Traude Krüger, profesoro pri muziko en la malliberejo kie ŝi plenumas sian punon. Traude Krüger, fascinita de la muzika talento de Jenny volas pretigi ŝin al granda konkurso rezervita al pianistoj malpli ol 21-jaraĝaj.
Teĥnikaĵoj [redakti]
- Titolo: Vier Minuten
- Lingvo: Germana lingvo
- Lando: Germanio
- Reĝisoro: Chris Kraus
- Scenaro: Chris Kraus
- Produktoro: Alexandra Kordes, Meike Kordes
- Buĝeto: 1,400,000 eŭroj
- Distribuo: EuropaCorp Distribution, Senator International
- Daŭro: 112 Minutoj
- Aperdato: 1-a de februaro 2006 (Germanio)
Rolularo [redakti]
- Monica Bleibtreu: Traude Krüger
- Hannah Herzsprung: Jenny von Loeben
- Sven Pippig: Mütze
- Richy Müller: Kowalski
- Jasmin Tabatabai: Ayse
Rekompencoj [redakti]
Vier Minuten gajnis 15 premiojn kaj estis nomumita 9-foje. Inter la gajnitaj premioj troviĝas la Golden Goblet de la Internacia Film-Festivalo de Ŝanhajo en 2006 por plej bona filmo, premioj por plej bona filmo kaj plej bona aktorino al Monica Bleibtreu en "Deutscher Filmpreis" en 2007, kaj premio por plej bona reĝisoro al Chris Kraus, en Internacia Film-Festivalo de Sofio en 2007[1].
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |