Vier letzte Lieder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Richard Strauss en la jaro 1945

Vier letzte Lieder, AV 150 (Kvar lastaj lidoj) de Richard Strauss laŭ poemoj de Hermann Hesse kaj Joseph von Eichendorff ekestis en 1948 en Svisujo, kien Strauss estis translokiĝinta post la fino de la Dua Mondmilito. La titolo devenas ne de la komponisto, li mem ne planis ilin kiel kompletan ciklon. Ili pli ĝuste dokumentas kontinuan, dinamikan okupiĝon pri la temoj morto kaj adiaŭo, ankaŭ antaŭ la fono de la pasinta milito kaj je atendo de la propra, baldaŭa morto.

Fono[redakti | redakti fonton]

Strauss tiutempe konatiĝis kun Hermann Hesse hazarde en svisa hotelo. Por Hesse la renkontiĝo ne estis agrabla, ankaŭ ĉar al li ne plaĉis la "ebria" stilo de Strauss. Pri la "Vier letzten Liedern" diris poste, ke ĝi aŭdiĝas al li "kiel ĉia Strauss-muziko: virtuoza, malkruda, plena je metia beleco, sed sen centro, nur sincela."

La unua presita eldono, postmorte aperinta en 1950 ĉe Boosey & Hawkes, entenis laŭ eldonestro Ernst Roth, amiko de Strauss, sinsekvon deflankiĝan de la kronologio de la ekesto, kiu ĝis nun estas konservata – ankaŭ je koncerta uzo:

  • 1. Frühling (dato de pretigo: Pontresina, 13-an de julio 1948; teksto: Hermann Hesse, aprilon de 1899)
  • 2. September (dato de pretigo: Montreux, 20-an de septembro 1948; teksto: Hermann Hesse, 23-an de septembro 1927)
  • 3. Beim Schlafengehen (dato de pretigo: Pontresina, 4-an de aŭgusto 1948; teksto: Hermann Hesse, julion de 1911)
  • 4. Im Abendrot (dato de pretigo: Montreux, 6-an de majo 1948; teksto: Joseph von Eichendorff)

Estis ankaŭ Roth, kiu titolis la eldonon "Vier letzte Lieder".

La unua prezentado de la kvar lidoj okazis la 22-an de majo 1950 en Londono; interpretantoj estis Kirsten Flagstad kaj la Filharmonia Orkestro je Londono direktate de Wilhelm Furtwängler.

Teksto[redakti | redakti fonton]

1. "Frühling"

In dämmrigen Grüften
träumte ich lang
von deinen Bäumen und blauen Lüften,
Von deinem Duft und Vogelsang.

Nun liegst du erschlossen
In Gleiß und Zier
von Licht übergossen
wie ein Wunder vor mir.

Du kennst mich wieder,
du lockst mich zart,
es zittert durch all meine Glieder
deine selige Gegenwart!
,

1. "Printempo" (Teksto: Hermann Hesse)

En krepuskaj tombo
mi revis longe
de viaj arboj kaj bluaj aeroj,
de via odor' kaj birdkanto.

Nun vi kuŝas malkaŝe
en bril' kaj ornamo
surverŝita de lumo
kiel miraklo antaŭ mi.

Vi rekonas min,
delikate min logas,
tremas tra ĉiuj miaj membroj
via feliĉiga ĉeesto!

2. "September"

Der Garten trauert,
kühl sinkt in die Blumen der Regen.
Der Sommer schauert
still seinem Ende entgegen.

Golden tropft Blatt um Blatt
nieder vom hohen Akazienbaum.
Sommer lächelt erstaunt und matt
In den sterbenden Gartentraum.

Lange noch bei den Rosen
bleibt er stehn, sehnt sich nach Ruh.
Langsam tut er
die müdgeword'nen Augen zu.

2. "Septembro" (Teksto: Hermann Hesse)

La ĝardeno funebras,
malvarmete sinkas en la florojn la pluvo.
La somero timekscitiĝas
sin turne al sia fino.

Ore gutas folio post folio
de sur la alta akaciarbo.
Somero ridetas mire kaj lace
en la mortantan ĝardensonĝon.

Ankoraŭ longe ĉe la rozoj
li restas stare, sopiras trankvilon.
Malrapide li fermas
la laciĝintajn okulojn.

3. "Beim Schlafengehen"

Nun hat der Tag mich müd gemacht,
soll mein sehnliches Verlangen
freundlich die gestirnte Nacht
wie ein müdes Kind empfangen.

Hände, laßt von allem Tun
Stirn, vergiß du alles Denken,
Alle meine Sinne nun
wollen sich in Schlummer senken.

Und die Seele unbewacht
will in freien Flügen schweben,
um im Zauberkreis der Nacht
tief und tausendfach zu leben.

3. "Je la enlitiĝo" (Teksto: Hermann Hesse)

Nun la tago lacigis min,
ricevu mian sopiregon
amike la stela nokto
kiel lacan infanon.

Manoj, rezignu ĉian faron
frunto, forgesu ĉian pensadon,
ĉiuj miaj sentumoj nun
volas fali en dormon.

Kaj la animo negardate
volas ŝvebi en liberaj flugoj,
ĉirkaŭ la sorĉociklo de la nokto
por profunde kaj milfoje vivi.


4. "Im Abendrot"

Wir sind durch Not und Freude
gegangen Hand in Hand;
vom Wandern ruhen wir beide
nun überm stillen Land.

Rings sich die Täler neigen,
es dunkelt schon die Luft.
Zwei Lerchen nur noch steigen
nachträumend in den Duft.

Tritt her und laß sie schwirren,
bald ist es Schlafenszeit.
Daß wir uns nicht verirren
in dieser Einsamkeit.

O weiter, stiller Friede!
So tief im Abendrot.
Wie sind wir wandermüde--
Ist dies etwa der Tod?

4. "En la vesperruĝo" (Teksto: Joseph von Eichendorff)

Ni pasis tra mizer' kaj ĝoj'
Kune man'en man';
De'l migrado ni du ripozas
Nun super la trankvila land'.

Ĉirkaŭe la valoj sin klinas,
Malheliĝas jam la aer'.
Du alaŭdoj ankoraŭ supreniĝas steigen
Postsonĝaj en la odoron.

Alvenu kaj lasu ilin vibri,
Baldaŭ estas dormtempo es Schlafenszeit.
Por ke ni ne vojeraras
En ĉi tiu soleco.

Ho vasta, trankvila paco!
Tiel profunda en vespera ruĝ'.
De 'l migrado ni lacas--
Ĉu tio ĉi estas la morto?

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

3 flutoj, 2 hobojoj, angla korno, 2 klarnetoj (en B♭ kaj A), basklarneto, 2 fagotoj, kontrafagoto, 4 kornoj (en F, ankaŭ en E♭ kaj D), 3 trumpetoj (en C, E♭ kaj F), 3 trombonoj, tubjo, timbalo, harpo, celesto kaj arĉinstrumentoj.

Famaj sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Volker Wehdeking, Hesse und die Medien - Richard Strauss' letzte Liedkompositionen nach Hermann Hesses Gedichten: Kongeniale (unvollendete) Umsetzung im Geiste pantheistischen „Loslassens“. En: Hermann-Hesse-Jahrbuch. 4, 2009, ISSN 1614-1423, pj. 97–114.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kompilaĵo de ĉiuj konataj sonregistraĵoj: