Vietnam Veterans against John McCain

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vietnam Veterans Against John McCain (Veteranoj de la Vjetnama Milito kontraŭ John McCain, en la angla) estas politika organizo fondita en 1997. La grupo asertas, ke John McCain perfidis Usonon dum sia kaptiteco en Vjetnamo. Jerry Kiley kaj Ted Sampley, veteranoj de la Vjetnama milito, estas la fondintoj de la organizo.

La grupo kreis videon en kiu Bob Smith eksa respublikana senatoro de New Hampshire; Bob Dornan, eksa respublikana reprezentanto de Kalifornio; eksaj kongresaj dungitoj; kaj aliaj diras diversajn deklarojn kontraŭ McCain. La grupo ankaŭ divastigas benditajn elĉerpaĵojn de la interpelacio inter McCain kaj Dolores Alfond de la Nacia Alianco de la Familioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]