Courtepin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vieux Quartier)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Courtepin (stacidomo).
Courtepin
Blazono de Courtepin
Blazono de Courtepin
Blazono de Courtepin
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 52′ 7″ N 7° 7′ 21″ O / 46.86861 °N, 7.12250 °O / 46.86861; 7.12250 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 7″ N 7° 7′ 21″ O / 46.86861 °N, 7.12250 °O / 46.86861; 7.12250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3246
Areo 4,06 km²
Alteco 578 m super marnivelo
Poŝtkodo 1784
Komunumkodo 2254
Mapo de Courtepin
Mapo de Courtepin
Mapo de Courtepin
vdr

Courtepin estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3246 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Courtepin situas en la nordo de la Friurga Mezlando en valkaldrono sur la molasomontetoj inter la valoj de Sarino kaj la Lago de Morato, proksimume 6 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Friburgo. Tra la komunumo fluas rojo, kiu en sudo alfluas al la Lago de Schiffenen. La komunumo Courtepin konsistas el la vilaĝo Courtepin kun la kvartaloj Vieux Quartier kaj Quartier Neuf kaj la vilaĝo Courtaman kun la kvartalo Studenacher.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,06 km², de kiuj 27,7% estas kovritaj de arbaro, 46,3% servas por agrikulturo kaj 25,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Courtepin limas en nordo al Wallenried, en oriento al Gurmels, en sudo al Barberêche, kaj en okcidento al Misery-Courtion.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Courtepin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 182 de Morato al Friburgo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 5 kilometrojn sude de la komunumo apud Friburgo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Morato al Friburgo. Krome ekzistas buslinio de Courtepin al Gurmels.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Courtepin datiĝas el la jaro 1259 kiel Courtipin. Dum mezepoko Courtepin apartenis al la Grafoj de Thierstein, kies havaĵo en la jaro 1442 estis akirita de la urbo Friburgo kaj apartenis ek de tiam al la Malnova Kamapro de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 kaj poste ĝis 1848 al la distrikto Friburgo. Surbaze de la nova konstitucio de 1848 ĝi estis atribuita al la friburga Lagodistrikto.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2003 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Courtaman estis integrita al la komunumo Courtepin. La unua dokumenta mencio de Courtaman datiĝas el la jaro 1309 kiel Cortemant.[4]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La komunummo Courtepin estas oficiale dulingva, nome franca kaj germana. Okaze de la lasta popolnombrado de la jaro 2000 57,7% de la loĝantaro parolis la francan, 26,3% la germanan kaj 8,0% la portugalan lingvon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]