Vigántpetend

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vigántpetend (vigAntpetend) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca.

Preĝejo de Vigántpetend

Enhavo

Situo [redakti]

La vilaĝo situas en iama kratero, nun baseno Káli, laŭ traira flankovojo.

Historio [redakti]

En la frua historio formiĝis 2 vilaĝoj Vigánt kaj Petend. Ili unuiĝis en 1938.

Vilaĝservoj estas akvodukto, gasodukto, telefona reto.

Vigánt [redakti]

La unua mencio devenis el 1236. La kampoj apartenis al kapitulo de Veszprém (urbo). La vilaĝo disiĝis al komunumoj por nobeloj kaj por kapitulo. La turkoj senhomigis ilin en 1672, ĉirkaŭ en 1750 ĝi refondiĝis.

Petend [redakti]

La unua mencio devenis el 1333. La kampoj apartenis al kapitulo de Veszprém (urbo), poste al diversaj familioj. La turkoj senhomigis la vilaĝon ne tro longe.

Festivalo [redakti]

La vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs. Ĉiujare somere okazas aranĝaĵo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:

Kapolcs Monostorapáti Nagyvázsony
Öcs Pula Taliándörögd
Vigántpetend

Vidindaĵoj [redakti]