Vigilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vigilius.jpg

Vigilio, latine Vigilius , naskiĝis ĉirkaŭ 500 en Romo kaj mortis en Sirakuso 555. Li estis papo de 537 ĝis sia morto. Laŭ Prokopio, lia patro Ioannes estis konsulo kaj sia frato Reparatus estis senatano. En jaro 531 Vigilio iĝis diakono. Li estis ambasadoro kaj kunulo de papo Agapeto la 1-a en Konstantinopolo al Justiniano la 1-a, tie li akiris apogon de imperiestredzino Teodora kontraŭ monofizismo. Kiam Agapeto mortis per veneno en kortego, la imperestredizino volis ke Vigilio estu papo, sed, ĉar Silverio estis jam elektita kiel papo, ŝi sendis la generalo Belisario por eksigi la papon. Silverio estis arestita kaj devis rezigni la papecon kaj estis mortigita kelkajn semajnojn poste.

Virgilio, ĉar dependis de subtenon de konstantinopola kortego, ne firme kondamnis la monofizismon, pro tio, li estis malŝatita de okcidenta pastraro, kaj kiam li mortis, li ne estis entombita en Baziliko de Sankta Petro de Romo.