Norde de montopinto troviĝas ĉefa ekzercejo de la militareo Valaŝkovce. La monto kuŝas ankaŭ ene de la militareo sed en la randa parto de ĝi, sen militekzercoj, malproksime de la kerno de la areo. Pro ĉi militaj aferoj nenia oficiala markita turista piedvojo iras tra la monto. La plej facila kaj sekura montogrimpo estas de nordokcidento de vilaĝoKamienka, sed ne markita. La markita verda piedvojo de vilaĝo Remetské Hámre iras al proksimeco de montopinto (1 km) de oriento. Al ĉi markita vojo gvidas ruĝmarkita (parte flava) piedvojo de la montoj Motrogon kaj Snina ŝtono, al kiuj iras piedvojoj de Snina kaj Zemplínske Hámre.