Viĝajavado
Vijajaŭada (Bezawada) | |
telugue: విజయవాడ, angle: Vijayawada | |
urbo (metropolo) | |
Panoramo de Vijajaŭada
| |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Andra-Pradeŝo |
Distrikto | Distrikto Kriŝno |
Situo | Vijajaŭada |
- alteco | 350 m s. m. |
- koordinatoj | 16° 31′ N 80° 37′ O / 16.517 °N, 80.617 °O (mapo) |
Areo | 119,8 km² (11 980 ha) |
Loĝantaro | 957 000 (2008) |
Denseco | 7 988,31 loĝ./km² |
Horzono | UTC + 5:30 |
Poŝtkodo | 520 0xx |
Telefona antaŭkodo | +0866 |
Aŭtokodoj | AP-16 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Vijayawada | |
Retpaĝo: www.ourvmc.org | |
Portalo pri Barato |
Vijajaŭada (telugue: విజయవాడ) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo. La historia loknomo estis Bezawada.
Geografio
Vijajaŭada situas sur montetoj laŭ 2 riveroj kaj laŭ 3 kanaloj. Hajderabado troviĝas je 275 km-ojn. Apud la urbo granda arbaro etendiĝas, kiel pulmo de la urbo.
Historio
Vijajaŭada estis loĝata jam dum la neolitiko. La urbo precipe evoluis dum dominado de britoj kaj tre grava fervoja nodo konstruiĝis.
Klimato
Vijajaŭada havas tropikan klimaton kun influo de musono, kie regas varmegaj someroj. La temperaturo varias inter 24-30 ° C. Jare pluvas po 998 mm.
Vidindaĵoj
- templo Kanaka Durga el la 13-a jarcento
- templo Mangalagiri
- stupao supoze 2000 jara
- kavernoj
- fortikaĵo Kondapalli el la 7-a jarcento
- skulptaĵo pri Lenino