Vikifontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikifontaro
Vikifontaro
Vikifontaro
cifereca bibliotekoretejo
Retadreso wikisource.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 1-a de marto 2011
Stato aktiva
vdr
Vikifontaro
emblemo
cifereca bibliotekoretejo
MediaWiki website • Vikimedia projekto
Komenco 24-a de novembro 2003 vd
Posedata de Fondaĵo Vikimedio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Vikifontaro (angle Wikisource) estas multlingva projekta surreta kolekto de fonttekstoj, mastrumita de la Fondaĵo Vikimedio. Memstara versio de Vikifontaro en Esperanto aperis en marto 2011,[1] antaŭe esperantlingvaj artikoloj kundividis komunan spacon en la multlingva ĝenerala Vikifontaro, markitaj per kategorio "Esperanto".

Vikifontaro servas por provizi liberajn, aŭtorrajte ne protektatajn tekstojn. Ĝi estis komencita je la 24-a de novembro 2003 kaj en novembro ricevis la nunan nomon; origine ĝi nomiĝis Project Sourceberg, alude al la angla vorto iceberg (glacimonto) kaj la Projekto Gutenbergo.

La unua propra lingvoversio estis la hebrea, kreita en aŭgusto 2004, necesa pro la malsama skribodirektro de la hebrea (nome de dekstro al maldekstro). Poste kontribuantoj en aliaj lingvoj, ekzemple la germana, deziris havi propran lingvoversion, sed en decembro 2004 voĉdono ankoraŭ ne havis rezulton. Nur dua voĉdono en majo 2005 ebligis proprajn vikifontarojn en ĉiuj lingvoj. Tamen, ekde 2006 la reguloj de la languages committee de Vikimedio fariĝis pli severaj por aranĝi novan lingvoversion en iu frata projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]