Vikinga koloniado en Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikinga loĝloko de L'Anse aux Meadows (Novlando, Kanado), malkovrita en 1960 kaj deklarita kiel Monda Heredaĵo de Unesko.

La vikinga koloniado en Ameriko komenciĝis, kiam la vikingoj esploris kelkajn areojn de Norda Atlantiko, kiuj inkluzivis la insulon Gronlando kaj parton de la marbordo de Nordameriko, ekde la 10-a jarcento. Kvankam la vikinga kolonio en la glacia insulo Gronlando eble daŭris 500 jarojn, la setlejoj en vera Nordameriko estas etaj kaj mallongdaŭraj pro kio ne ekzistis kolonioj en la amerika kontinenta teritorio.

La alveno de vikingoj en Amerikon kelkfoje estas konsiderata kiel provokema aserto kiu pridubigas la tradician atribuadon al Kristoforo Kolumbo esti la unua eŭropano kiu atingis Amerikon. Nuntempe oni konfirmas ke la vikingoj atingis la insulon Novlando per la malkovraĵoj en L'Anse aux Meadows, sed ne ke atingis la kontinentan mason. La etskala vikinga setlejo L'Anse aux Meadows en Novlando, deklarita Monda heredaĵo de UNESKO, estas la sola reala spuro kiun la nordianoj lasis en nordamerika teritorio.

La celo de la vikingoj alveninte en Amerikon estis ĉefe la regado sur la navig-vojoj kaj la enspez-rajtoj por vendado en Eŭropo de bestoj kaj aliaj bonhavaĵoj.

La nordiaj sagaoj, du vikingaj tekstoj el la 13-a jarcento, estas la unua eŭropa verkita fonto kiu parolas pri Ameriko. Tie ili mencias kvar amerikajn regionojn: Groenland (Verda Lando), Helluland (Rojlando), Markland (Arbarlando) kaj Vinland (Vinlando).