Vikipedia diskuto:Administrantoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi ŝatas iĝi administranto?[redakti fonton]

Novajn kandidatiĝojn bonvolu nun enmeti en la paĝon Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj. 06:25, 24. Feb 2008 (UTC) Sekvas malnovaj kandidatiĝoj el 2003 kaj sekvaj jaroj

Do, subskribu ĉi-sube kun la dato kaj se ene de du semajnoj (aŭ atendu, ĝis kiam via peto ne estos plenumita, ĉar ni havas ĉi tie neniajn regulojn) neniu vikipediisto ĉi tie publike protestas, la kandidato fariĝu administranto. (Jen mia propono, se iu pensas ekz., ke du semajnoj estas tro/maltro da tempo, simple diru!) La lastan vorton ĉiukaze havas Brion, kiu administras la teknikan realigon.

Por eviti miskomprenojn: En vikipediaj diskutoj gravas la kvalito de la argumentoj kaj NE, ĉu vi estas administranto aŭ normala vikipediisto. Vi kiel administranto do apenaŭ gajnas prestiĝon.

Pri la taskoj: Administranto devas koni la vikipediajn regulojn kaj devas esti prudenta persono. Se artikolo konsistas nur el stultaĵoj, ne forgesu tamen kontroli, ĉu vere ne ekzistas antaŭa versio kun akceptebla enhavo. En dubaj kazoj komencu diskuton: Foje indas doni al la verkinto unu semajnon por ekz. neŭtraligi la enhavon aŭ por klarigi dubindan kopirajton - se ne venas reago, ni povas forigi sen pento.

Forbari IP-adresojn laŭ mi apenaŭ havas sencon. La plejmulto de la vandaloj foriras jam post du aŭ tri provoj. Kiu vere havas malicajn intencojn, ridegas pri niaj minacoj de forbarado.

Protekti paĝon povas helpi, se unu speciala temo daŭre estas atakata de vandalo.

Ne demandu min pri SQL-serĉoj: Mi neniam elprovis tion, unue ĉar al mi mankas la necesaj scioj kaj due, ĉar mi eksciis, ke tiaj eksperimentoj malrapidigas la servilon.

Nun mi esperas, ke tiuj vortoj ne fortimigas volontulojn! Mi ege ŝatus havi ĉi tie pli da administrantoj, unue ĉar mi pli ŝatas verki ol detrui kaj due, ĉar mi devas konfesi, ke mi ne havas tempon por kontroli la lastajn ŝanĝojn tiel atente kiel mi devus... Amike, --Unukorno 18:28, 16. Sep 2003 (UTC)

Dankon al Arno! Ĉu pli da volontuloj?
Do, mi ĵus sendis publikan mesaĝon al Brion, ke li faru el Arno administranton. Vidu: http://meta.wikipedia.org/wiki/User:Brion_VIBBER/Todo_list
Jen mi ricevis la administrajn rajtojn. Dankon al Brion, kaj kredu vi ĉiuj ke mi konscias pri la respondeco kaj uzos la rajtojn konforme al la vikipediaj reguloj. (La artikolon Novaj paĝoj + la diskuton mi nun memstare povis forigi. ) Arno Lagrange 08:26, 13. Okt 2003 (UTC)
Gratulon, Arno! Kaj dankon pro via unua ago! Sciindaĵo: Diskutaj paĝoj ne aŭtomate malaperas, kiam oni forigas artikolon. Prefere do unue forigu la diskuton kaj poste la artikolon - se la artikolo jam forestas, oni iom malfacile retrovas la diskutan paĝon. Amike, --Unukorno 10:51, 13. Okt 2003 (UTC)
Rilate: "...se ene de du semajnoj neniu vikipediisto ĉi tie publike protestas, la kandidato fariĝu administranto." Mi jam vidis diversajn regulojn (vi verŝajne konas la proceduro(j)n ĉe en:, ĉe ro: rajtas voĉdoni nur ĝistiamaj adimistrant(in)oj, ktp.) sed tio ja estas sistemo, kiu haltigis la Eŭropan unuiĝon dum jaroj kaj tial verŝajne sistemo pripensinda.


Ĉu pli da volontuloj? --Unukorno 17:29, 1. Okt 2003 (UTC)

Kandidatoj[redakti fonton]

Jen propono iom protokoligi la proceson fariĝi administranto por ke ĉiuj vikipediistoj povu partopreni en la decido. 14 tagojn (ĉu ne prefere 10 ? ) post kandidatiĝo, findecido estu farita kaj la peto se jesa transdonita al administranto kun "burokarataj" rajtoj. (Nur tia rajtas igi uzanton administranto).

Atentinda estas la maniero kiel la kandidato agis rilate aliajn kontribuantojn : ĉu atentadas alies kontribuadon? ĉu trafe reagas al diversaj situacioj (mistitolado, vola aŭ nevola fuŝo, ...)? ktp.

Arkivo 2005

Administrantigo de malnovaj kandidatoj[redakti fonton]

Principe fariĝas administranto vikipediisto du semajnoj post sia kandidatiĝo se montriĝas ke la vikipediistaro pli konsentas ol malkonsentas. Koncerne Marcos-on kaj Petron evidentas ke ili kandidatas de pli ol du semajnoj kaj ke neniu serioze kaj fortege kontraŭas dum plej multo de la esprimintoj poras. Sekve via servema burokrato igas tiujn du kandidatojn administrantoj. Arno Lagrange  07:02, 13. Dec 2005 (UTC)

Jen farite. Bonvolu pardoni ke mi malatente igis tiujn du uzulojn ankaŭ burokratoj, ĉar mi plenigis la ĉirilatan kvadreton dum mi ne dvintus. Sed ĉar mi ankaŭ estas stivardo en la tuta Wikimedia projekto mi povis tuj forigi tiun ne petitan rajton. Do ĉio nun en ordo. Arno Lagrange  07:20, 13. Dec 2005 (UTC)

Diversaĵoj[redakti fonton]

Aliaj lingvoj : français
Jes tiu ligo strangas, verŝajne pro la oblikva streko (/) kiu malhelpas ke ĝi iĝu kutima ligo aperanta post "aliaj lingvoj". Tamen ĝi ja aperas kaj ĝuste ligas.

Ĉiuj ne rilataj al administrantoj aldonaĵoj sur tiu paĝo kaj ne jam nun troviĝas sur la paĝo de Vikipedio:Forigendaj_artikoloj kaj Vikipedio:Babilejo respektive. Alaŭdo 19:31, 2. Nov 2005 (UTC)

Reguloj pri administrantigo kaj maladministrantigo[redakti fonton]

Supre de ĉi tiu paĝo menciiĝas iu tre malnova regulo pri kandidatiĝo por administranteco. Mi proponas mencii pli novan regulon en la paĝo mem (do ne en la diskutpaĝo). Mia propono por tia regulo (kiu respektas la ĝisnunan kutimon pli ol tiu malnova regulo) estas jene: "Se vi volas kandidatiĝi, menciu vian nomon sur la diskutpaĝo. Se post du semajnoj, la kvanto de voĉoj por via kandidatiĝo estas almenaŭ la duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, vi estos administrantigita de burokrato."

Aldone, en la paĝo menciiĝas regulo pri maladministrantigo, kiu estis simple kopiata el la anglalingva Vikipedio. Tamen la "arbitracia komitato" nur regas pri la anglalingva Vikipedio. Ĉi tie ni ne havas tian komitaton. La decidoj pri maladministrantigoj do devas esti komunumaj. Laŭ mi ni ŝanĝu la regulon al jeno: "Se administranto plurfoje misuzas siajn rajtojn, li povas perdi sian administrantecon. Vi povas proponi maladministrantigon de iu en la diskutejo. Se ne estas konsento pri la afero, povas okazi baloto por decidi ĝin."

Kion opinias la aliaj pri la proponitaj reguloj? Marcos 15:05, 6. Jan 2008 (UTC)

Al mi ŝatas via unua propono, sed 75% da favoraj voĉoj (ne nur 50%) ŝajnas al mi preferindaj : administranto estu kiel eble plej nekontestebla, ĉu ne ?
Pri maladministrantigo, mi proponas klare apartigi tri kazojn :
  • 1) Se iu administranto mem deziras eksoficiĝi, tion li rajtas fari sen baloto. Li nur menciu tion sur tiu ĉi diskutpaĝo. Lia maladministrantigo okazos du semajnojn post la anonco, kondiĉe ke li ne malkonfirmis la anoncon dum tiu periodo.
  • 2) Se administranto plurfoje misuzas siajn rajtojn, iu ajn vikipediisto rajtu proponi lian maladministrantigon. La plendanto iniciatu baloton sur tiu ĉi paĝo kaj prezentu klarajn argumentojn. Li cetere kaj devige anoncu la baloton en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita administranto. Post du semajnoj, la administranto estu eksigita se estas almenaŭ 50% da malfavoraj voĉoj.
  • 3) Jen plia, persona ideo koncerne la problemon de ne plu aktivaj administrantoj. Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita de burokrato. La maladministrantigo estu anoncita en la Diskutejo kaj en la diskutpaĝo de la koncernita uzanto. La posta re-administrantigo de la sama uzanto necesigu normalan baloton. Thomas Guibal 16:03, 6. Jan 2008 (UTC)
Dankon Thomas pro viaj bonaj plibonigproponoj.
Se vi atente legas mian proponon, vi vidos ke laŭ ĝi ja necesas 66% de la voĉoj por iĝi administranto, ne nur 50% (mi ja skribis ke la kvanto de poraj voĉoj estu almenaŭ duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj). Ankaŭ 75% ŝajnas al mi bona limo. Eble ni atendu la opiniojn de aliaj.
En la lasta frazo de punkto 2, mi anstataŭigus "almenaŭ" per "pli ol". Ja estas kutimo ĉe balotoj ke decidoj ne estu faritaj kun precize 50% de la voĉoj, sed nur kun pli ol 50%.
Pri la tria punkto: Mi ne certas ĉu ĝi necesas, ĉar neaktivaj administrantoj ĉiuokaze ne kaŭzas problemojn. Sed denove mi pretas aŭskulti opiniojn de aliaj. Marcos 21:19, 6. Jan 2008 (UTC)
Mi kopiis viajn reguloproponojn en la paĝon Vikipedio:Administrantoj : ni povas ĉi tie pli diskuti pri ili kaj tie reredakti ilin laŭ interkonsento. Pri maladministrantigo de malaktivaj uzuloj mi konsentas kun Narvalo. Ni ne bezonas plenigi statistikojn pri nombro da administrantoj dum parto el ili malaktivas. Uzulo devas povi sin turni al administranto kaj esperi ke sia peto estos rapide prizorgata. Mi kreis du novajn subpaĝojn :

por apartigi tiujn agojn de la jena diskutpaĝo. Arno Lagrange  06:25, 24. Feb 2008 (UTC)

Ĉar la lastaj diskutoj pri la afero okazis antaŭ 15 jaroj en alia sistemo de administrado, mi proponas en la diskutpaĝo de Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj rekonsideri la nunan sistemon de maladministrantigo. Interalie en pluraj Vikipedioj forpreno de la rajtoj ne estas farata per simple plimulto de la voĉoj en malkaŝa voĉdono, ofte estas io pli malsimpla: ekzemple, kolektado de argumentoj kun posta juĝado fare de elektita komisiono aŭ simple kunveno de la administrantoj (aŭ burokratoj). Slavik IVANOV (diskuto) 10:09, 9 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Rimarkoj[redakti fonton]

Mi apartigas iom miajn rimarkojn, ĉar jam pasis iom da tempo ekde la lasta rimarko de Arno.

  1. Mi aldonus al la punkto pri unujara neaktiveco tiun informon "Post unu jaro oni kontaktas la administranton pere de la retpoŝto, registrita en ties vikipedia konto, kaj demandas pri la kialoj de lia foresto, la klarigon (se tiu venas ene de 10 tagoj post sendo de la demando) oni publikigas en Diskutejo -- kaj se dum pliaj 10 tagoj neniu kontraŭas la maladministrantigon tiu estas efektivigita. Se pli ol 5 vikipediistoj trovas la klarigon kontentiga, la rajtoj de administanto ne estas forprenataj, sed la administranto devas ekaktivi ene de la sekva duonjaro. Se tiu ne sukcesas fari tion -- oni senigas lin aŭ ŝin je la rajtoj de administranto".

Pri ceteraj punktoj mi konsentas. Alaŭdo ۩ 07:39, 5. Mar 2008 (UTC)

Avertaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus tradukis kvin avertajn ŝablonojn el la koncernaj sorabaj versioj:

Mi proponas, ke ni estonte uzu la novajn ŝablonojn. Bonvolu atenti, ke estus pli konvene, uzi ilin jene:

{{subst:Eksperimentoj}}

Tio malebligas al la koncernata vikipediisto, ke li povus trovi ligilon al la ŝablono por eksperimenti en ĝi kaj evitas, ke li ekscius pri la ŝablono(j). Kore --Tlustulimu 10:23, 6. Apr 2009 (UTC)

Tre bone kaj bezonita! Dankon Tlustulimu! -- Yekrats 13:03, 10. Apr 2009 (UTC) -- Tamen, eble mi preferus la "STOP" signo estus "HALTU". ;-) -- Yekrats 13:06, 10. Apr 2009 (UTC)
Multan dankon pro la verkado de ĉi tiuj utilaj ŝablonoj. Mi iom plibonigis la lingvaĵon en ili. Marcos 09:29, 14. Apr 2009 (UTC)
Dankon!--PaulP - Disk. 10:36, 14. Apr 2009 (UTC)
Saluton. Nedankinde. Krome mi ne verkis ilin, sed tradukis el la suprasorabaj versioj. Kore --Tlustulimu 11:30, 14. Apr 2009 (UTC)

Porĉiama forviŝo de bildoj[redakti fonton]

Ĉu tio, ke administranto ne povas restarigi forigitan de li bildon, ankoraŭ veras? --AVRS 12:40, 19. Dec 2010 (UTC)

Listigo de administrantoj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la listo de la administrantoj estas sufiĉe ĥaosa. Laŭ kiu skemo ĝi estu plibonigata? Mi proponas, ke ni aranĝu ĝin laŭalfabete laŭ la uzantonomo. Nur la nelatine skribataj aperu tiam je la fino. --Tlustulimu (diskuto) 10:05, 27 Feb. 2013 (UTC)sekcio

Aktualigo de la paĝo[redakti fonton]

En la listo de la nunaj administrantoj la du lastaj kolumnoj indikas la daton de la lasta redakto kaj la daton de la lasta "administra ago". Tiuj datoj devas esti mane aldonitaj. Ĉar oni ne aktualigas la paĝon konstante, la kolumnoj de la tre aktivaj administrantoj do neniam estas ĝisdataj. Pro tio mi proponas, ke ni menciu la daton de la lasta aktiveco NUR se tiu lasta aktiveco okazis antaŭ pli ol unu monato. Tio laŭ mi tre simpligos la laboron super tiu paĝo. 81.11.221.154 10:56, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Ups, la kulpulo pri la supra rimarko estas mi. PaulP@diskkont 16:06, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi pensas, ke la utilo de tiu indiko kuŝas ĉefe en tio, ke oni povas uzi ĝin por scii, de kiuj administrantoj forprenendas la rajtoj pro malaktiveco (kvankam ankaŭ tiam la utilo estas iom duba). Mi do ne certas, ĉu ni bezonas aktualigi ĝin pli ofte ol tiam, kiam ni decidas pri tiaj forprenoj. Tio estus tamen indikenda tie. darkweasel94 21:38, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Aktualigo de la paĝo 2[redakti fonton]

Mi proponas forigi la kolumnojn de "lasta redakto" kaj "lasta administranta ago" (kaj strangajn kolorojn) ĉe la listo de "Nunaj administrantoj". Tio ne estas utila kaj uzantoj/administrantoj estas tro okupitaj kun aliaj aferoj aktualigi ilin.--Salatonbv (diskuto) 03:49, 18 Feb. 2016 (UTC)

Jes mi ne scias, kiel facile ĝisdatigi. Laŭ mi vi povas forigi. Estas ĉiam stewardry, ilo kiu ĝisdate montras lastan aktivecon de administrantoj kaj burokratoj. --pino (diskuto) 10:38, 18 Feb. 2016 (UTC)
✔ Farite Dankon, pino. Se iu alia konas kiel facile ĝisdatigi, bonvolu plibonigi la liston.--Salatonbv (diskuto) 03:01, 19 Feb. 2016 (UTC)

pri pino[redakti fonton]

Mi bedauxras sed pensas ke lia administranteco devas esti sxovata al iama sekcio.Salatonbv (diskuto) 05:13, 5 mar. 2017 (UTC) Salatonbv (diskuto) 05:13, 5 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Certe. @Tlustulimu, DidiWeidmann, kaj Alaudo: ĉu vi, kiel burokratoj, povus kun stivardoj prizorgi forprenon de la rajtoj de Pino? --KuboF (diskuto) 13:11, 5 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Pardonu, antaŭ ol mi skribas ion ajn al stevardoj, mi petas ĝisdatigon! Kio ekzakte okazis aŭ ne okazis rilate al Pino? - Mi atentigas, ke forpreno de administraj rajtoj en ĉiu-kazo postulas oficialan proceduron. Amike DidiWeidmann (diskuto) 15:05, 5 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
VP:D. En ĉi tiu kazo, Mi ne pensas ke oni devas baloti ĉe Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj.--Salatonbv (diskuto) 19:12, 6 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Vere terurega afero! Ĉu iu el @Tlustulimu kaj DidiWeidmann: jam kontaktis stivardojn? Alaŭdo ۩ 01:43, 14 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Ĉar mi nur hodiaŭ eksciis pri la forpaso de Pino, mi ankoraŭ ne kontaktis stivardon. Sed mi povus fari tion, se alia ankoraŭ ne faris tion. --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 23 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Tlustulimu, ĉu vi jam kontaktis stivardon? Se ne mi ankaŭ povas fari. Mi cetere blokis la uzanto-paĝon de la forpasinto, kiel tio estas la kutimo, kiam iu por ĉiam forlasis nin, por eviti ian vandalismon tie kaj pro respekto al la mortinto.DidiWeidmann (diskuto) 17:59, 3 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi ne kontraŭas al la protekto, sed ĉu ni povas enmeti al lia uzantopaĝo la ŝablonon {{Uzanto eksadministranto}}? Mi komentis kiam Pino estis en la sama diskutejo: "Tio ne eble estas urĝe solvenda sed neevitebla problemo en socio de maljuniĝantoj. Kiel leporoj povas tiri mortintajn leonojn per la barboj, ni povus demandi ĉiujn nunajn administrantojn se ili volus havi la ŝablonon por eksadministranto kiam ili ne povus redakti sian uzantopaĝo estonte." [1] Ĉu ni povus konkludi ke ni uzu tian ŝablonon sen la permeso de eksa administranto? Ankaŭ eble Tlustulimu, ĉu vi povus plibonigi la ŝablonon? Mi nur kopiis la {{administranto}} sed volus ŝanĝi la ligilon de "kontrolu" al tia kategorio kia eksaj administrantoj estus videblaj.--Salatonbv (diskuto) 15:44, 4 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Malaktiveco[redakti fonton]

Ĉu ankaŭ vi iam kaj iam forte malkontentas pro la fakto, ke vi estas administranto kaj ne ĉiam aktivas... Lastatempe mia malaktiveco tre ĝenas min... =/ Korpreme, Vikiano (diskuto) 19:20, 20 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Pronomopropono "ri"[redakti fonton]

La uzanto Super nabla antaŭ du semajnoj ŝanĝis ĉiujn pronomojn "li" en la teksto al la pronomopropono "ri" por Esperanto. Teorie ĝustas, ke povas esti malprecize uzi la poronomon "li" por iu ajn ekzempla administranto, ĉar povus teorie esti vira aŭ virina aŭ genre nedeterminita homo (Tamen praktike 10 el la unuaj 12 administrantoj identigis sin kiel viraj homoj, kaj pri la uzantoj narvalo kaj salatonbv mi ankaŭ dubas ke ili havus virinan aŭ nedeterminitan genron, kvankam mi ne scias ilian pasportan nomon). Sed ĉiukaze klaras ke la pronomo "ri" ne estas normala esperantlingva vorto, sed nur propono de iuj reformemuloj por ia eventuala estonta adapto de la lingvo. Tial, negrave ke iuj tiaj reformemuloj jam sukcesis nestigi la pronomoproponon "ri" en la vikimediaj specialaĵoj pri teknikaj "preferoj", ĝi evitindas en normala vikipedia teksto, kaj mi proponas ke pli bonas ŝanĝi la originajn pronomojn "li" en la teksto al la kompromisa formo "li/ŝi" aŭ "ŝi/li", laŭ la reale ekzistantaj administrantoj la formo "li/ŝi" ŝajnas esti statistike pravigebla. Se iu administranto aktive deklaras identigi sin kiel "genre nedeterminita homo", tiam pripensindas ĉu tolereblas pli kompromisa formo "li/ŝi/ĝi" aŭ ankaŭ el la reforma propono la eĉ pli kompromisa formo "li/ŝi/ri", sed dum ia tia deklaro aŭ suspekto komplete mankas, la gramatike ĝusta formo "li/ŝi" devus esti plene sufiĉa. ThomasPusch (diskuto) 22:03, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi subtenas la ŝanĝon. La pronomo "ri" havas ĝuste la bezonatan signifon: pronomo de tria gramatika persono singularo. Fakte ne gravas ke 10 el 12 aŭ eĉ 12 el 12 nunaj administrantoj estas masklaj. Supozeble oni ne volas ĉiam devi reredakti la paĝon Vikipedio:Administrantoj kiam estas elektita aŭ forigita administranto, aŭ kiam administranto ŝanĝas sekson. Eble neniu el nunaj administrantoj estas senseksa aŭ triaseksa, sed almenaŭ unu aktiva uzanto estas. "ri" estas perfekte valida esperanta vorto kun precize difinita signifo, same kiel "mi" kaj "vi". Kontraŭe, "li/ŝi", "ŝi/li", "lŝi", "ŝli" aŭ simile estas senesperaĵoj. "ĝi" estas perfekte valida pronomo - por senvivaĵoj, ne por uloj. Taylor 49 (diskuto) 22:18, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara Taylor 49, mi scias ke vi tre ŝatas la proponon "ri" por reformata Esperanto, kaj scias ke ankaŭ iuj aliaj unuopaj vikipediaj uzantoj de vikipedio ŝatas ĝin. Sed la propono estas nur hipoteza propono, ne estas normala vorto en Esperanto, laŭ mi ĝi aperas en neniu presita vortaro de Esperanto, eĉ ne en la tre ampleksa Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto en sia tute aktuala eldono de 2020, rete daŭre aktualigebla al plej freŝa stato. Kaj se vikipediaj tekstoj uzadus la proponitan pronomon kvazaŭ ĝi jam estus decidita, tio intence kreus mis-impreson kvazaŭ ĝi ja estus esperanta vorto kaj misuzus la enciklopedion por realigo aŭ mis-impreso de lingva ŝanĝado. Tial tute sencas bone kaj amplekse raporti pri la lingva propono en la esperantlingva teksto Seksneŭtrala homa triapersona pronomo, samkiel en la franca teksto Pronom personnel neutre en français contemporain, la sveda teksto Könsneutralt personligt pronomen aŭ la germana Geschlechtsneutrale Pronomen, sed ne pravigeblas uzi inventitajn proponojn por novaj pronomoj en tekstoj, kiel la fantaziajn pronomojn sier, hen, dey kaj xier en tekstoj de la germanlingva vikipedio, aŭ proponitajn pronomojn e'l, yel, ielle, ael, æl, aël, ol, olle, ille, ul, ulle, al, i, im, em, el, elli, yol, lo, lea, le.a, le-a, la-e, læly en la franca vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 22:41, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se iu proponus ŝanĝi la gravitan konstanton, tio estus hipoteza propono. Sed senseksismigo de lingvo kaj inkluzivigo de neduumaj uloj estas propono plene reala kaj efektivigebla. Almenaŭ en la sveda, la pronomo hen (ne propono pri ĝi) estas tute reala kaj utila:

Taylor 49 (diskuto) 23:34, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]