Vikipedia diskuto:Baloto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

por komparo hu:Wikipédia:Szavazási irányelvek Narvalo 12:30, 13. Jun 2009 (UTC)

"redaktis almenaŭ 40-foje."[redakti fonton]

Ĉu la voĉdono de jena uzanto estas valida?

Nova e-vikipediisto, kiu redaktis 40-foje

  1. kiam li havis aliuzantan nomon kaj li ŝanĝis ĝin kun ĝusta maniero.
  2. kiam li estis IP-ulo kaj li deklaras tion.
  3. en alilingva vikipedio
  4. en alia e-projekto
  5. en tuta Vikimedia projektaro

Vidu ankaŭ VP:DD#Nevalidaj voĉdonoj. Miaopinie nur (1) validas. --Salatonbv (diskuto) 07:02, 9 Jan. 2014 (UTC)

Mi pensas, ke nur la unua varianto pri nomŝanĝo de la uzanto validigas voĉdonojn, sed ne la aliaj. --Tlustulimu (diskuto) 09:13, 9 Jan. 2014 (UTC)
Nur la unua. Kaj en specifaj okazoj eĉ ne devas la nomŝanĝa maniero esti ĝusta (ekz. se temas pri konata persono kaj pliaj fidindaj Vikipediistoj povas konfirmi ke temas pri unu la sama persono), do ankaŭ kreo de nova uzantonomo povas validi en tiaj okazoj. Redaktoj en aliaj projektoj tute ne havas sencon ĉar per redaktoj en nia projekto uzanto montras ian apartenecon. --KuboF (diskuto) 11:35, 9 Jan. 2014 (UTC)
Dankon! Dankon!--Salatonbv (diskuto) 22:08, 9 Jan. 2014 (UTC)
Fakte ni ĝis nun tiun demandon neniam klarigis, sed mi opinias, ke la argumentado de KuboF estas sencohava kaj al ĝi tial konsentas.DidiWeidmann (diskuto) 11:23, 10 Jan. 2014 (UTC)

plibonigo de ĉi tiu artikolo[redakti fonton]

Antaŭnelonga baloto miaopinie montris la mankon de kelkaj gravaj preskriboj ekzistindaj kiel sekcio en ĉi tiu vikipedia artikolo aŭ kiel memstara artikolo. Ekzemple,

  • "Vikipedio ne estas demokrataro"
    • Utilas d:Q10968383, kiel koninda principo de vikipedio.
  • "Kia alvoko estas taŭga"
    • Nur administranto, kiu estas alia ol la lanĉanto de baloto, povus alvoki al validaj uzantoj, ĉu ne? Nur enhavo, kie, kaj kiam, sed neniel opinio de unu partio estu en la mesaĝo.
  • "Kio okazus se la alvoko estus netaŭga"
    • La rezulto de la baloto estus "ne ŝanĝo" el la antaŭa statuso, ĉu ne?
  • "Kiu donos la decidon"?
    • Administranto ne el partio, ĉu?

Mi proponas aldoni kun via interkonsento tiajn sekciojn unue antaŭ krei novan artikolon. Mi ne pensas, ke tia aldono estus ĝustatempa por la nuna baloto, sed por estonta baloto (Nullum crimen, nulla poena sine praevia lege poenali (alilingve).--Salatonbv (diskuto) 22:54, 12 Jan. 2014 (UTC)