Vikipedia diskuto:Bonvenon al la Vikipedio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Mi pensas ke tiu paĝo bezonus renovigon :) -- Martin BENOIT Jes ja ! la nombroj kaj ordigoj estas estas fortempiĝintaj.
Eliott


En tiu paĝo tekstas nun jene: Necesas do revortigi tiun klarigon. Sed kiel?

Bertilow 18:43, 16. Apr 2003 (UTC)

Kio okazis ? Ĉu ne estas vandalismo ?

Restarigu. --Petr Tomasovsky 06:24, 29. Jul 2006 (UTC)

[redaktu] Hodiaŭa ŝanĝo de Lu Wunsch-Rolshoven

Mi disputas la frazon: "ju pli rapide ni faras ĝin, des pli da renomo ni kolektos dume en la ekstera mondo!"

Jes, ni facile povas rapide kreski nian Vikipedion. Estus plej facile pligrandigita per roboto, kiel Volapuka. Tamen, mi opinias ke tia kresko estas malbonega malbeno, kaj pro ties uzo de roboto, la Volapuka Vikipedio estas mokinda kaj hontinda trans ĉiu Vikipedio. La Esperantlingva Vikipedio apartas la Volapukan ne pro la KVANTITO de artikoloj, sed pro dediĉo al KVALITO. -- Yekrats 14:51, 17. Feb 2008 (UTC)

Bv. ne miskompreni min. Mi skribis, ke ni "rapide" grandigu la vikipedion - sed mi certe ne celis, ke ni enmetu multajn malbonajn au mallongajn artikolojn. Mi simple pensas, ke bonan artikolon pri (ekzemple) Roman Polanski ni ĉiukaze devos havi iam, plej laste post kelkaj jaroj. Do verki la artikolon estas laboro, kiun la Esperanto-komunumo iam devas investi. Kaj se oni laboron ĉiukaze iam devas fari, ofte estas plej saĝe fari la laboron kiel eble plej baldaŭ. Kaj en nia kazo estas tiel, ke kontribuas al la renomo de Esperanto, se ni rapide sukcesas pligrandigi kaj plialtkvalitigi nian vikipedion. (Kaj tio signifas interalie, ke ni klopodu mencii la vikipedion kiel eble plej ofte en Esperantujo por allogi kunlaborantojn.) Ĉu nun vi pretas konsideri konsenton? --Lu 21:26, 18. Feb 2008 (UTC)
Cetere dankon pro la *-signoj. Mi forgesis, kiel oni devas fari... --Lu 21:29, 18. Feb 2008 (UTC)