Vikipedia diskuto:Burokratoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu necesas pli da burokratoj?[redakti fonton]

(jena diskuto okazis ĉe Vikipediista diskuto:Marcos post kiam Marcos petis al ArnoLagrange plenumi certan taskon nur plenumebla de burokrato):

Mi tuj eksciinte pri la peto plenumis ĝin. Mi dum kelkaj tagoj ne havis konekteblecon al la reto pro familiaj kaŭzoj. Se montriĝas urĝe ke agu burokrato necesus ke mi ne estu la sola kun tiuj rajtoj. Arno Lagrange  19:40, 26. Apr 2006 (UTC)

Ĉu vi do volas, ke burokratiĝu kelkaj el la administrantoj. Tio verŝajne estas bona ideo. Eble ni kreu paĝon, kie administrantoj povas kandidatiĝi por burokrateco, kaj poste la aliaj povas decidi, ĉu ili subtenas la kandidaton aŭ ne. Ĉu vi kredas, ke tio estus bona ideo? Se jes, ni eble unue devas precizigi kelkajn ecojn, kiujn onta burokrato havu. Marcos 21:43, 26. Apr 2006 (UTC)
Mi tute konsentas kaj opinias ke kriterioj por akcepti uzulon kia burokrato estu pli drastaj ol por "simplaj administrantoj". Ni ja spertadas ke iuj administrantoj agis tre diskuteble kaj ke ilia agado esti akre diskutita. Arno Lagrange  22:10, 26. Apr 2006 (UTC)
Do ebla kriterio povus esti, ke oni unue devas dumtempe esti aktiva administranto sen altiri la kritikon de aliaj Vikipediistoj pri misuzo de administrantaj rajtoj. Sed eble ankoraŭ necesas aliaj kriterioj. Mi proponas, ke ni pludiskutu pri tio ĉe Vikipedia diskuto:Burokratoj. Ĉe Vikipedio:Burokratoj ni skribu pri la kapabloj de Burokratoj, simile kiel ni faris ĉe Vikipedio:Administrantoj. Marcos 22:25, 26. Apr 2006 (UTC)

Aldonaĵo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aktualigis post la du aktualaj balotoj la aldonaĵon, kiu markas ne nur administrantojn, sed ankaŭ burokratojn. Temas pri la paĝo MediaWiki:Gadget-markadmins.js‎‎. - Amike Tlustulimu (diskuto) 15:14, 12 mar. 2023 (UTC)[Respondi]