Vikipedia diskuto:Kriterioj por legindaj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nova vento[redakti fonton]

Mi proponas iom ŝanĝi la kriteriojn por legindaj artikoloj, fakte, aldoni sekvan punkton:

  • leginda artikolo devas havi almenaŭ 2 (du) fonto-indikojn.

Alaŭdo ۩ 08:49, 22. Jul 2007 (UTC)

Kiun utilon havas tiu kriterio, krom malfaciligi la verkadon de legindaj artikoloj? Marcos 15:29, 22. Jul 2007 (UTC)
Ĝi havas ege grandan utilon -- niaj kriterioj fariĝas koheraj al la kriterioj por bonaj kaj elstaraj artikoloj en aliaj vikipedioj! Krome, ĝi draste plialtigas la nivelon de artikoloj, dume niaj artikoloj estas, bedaŭrinde, ege malaltkvalitaj. Speciale por vi mi kolektas tiujn kriteriojn (notu, ke estas kriterioj por BONAJ, kaj ne por elstaraj artikoloj -- tiuj kriterioj estas eĉ pli altaj -- jen respondo al nia polemika sur alia pahĝo):

Angla Vikipedio[redakti fonton]

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:What_is_a_good_article%3F
What is a good article?
(b) cites reliable sources for quotations and for material that is challenged or likely to be challenged, preferably using inline citations for longer articles;[2][3] and

Franca Vikipedio[redakti fonton]

http://fr.wikipedia.org/wiki/Wikip%C3%A9dia:Qu%27est-ce_qu%27un_bon_article_%3F
Qu'est-ce qu'un bon article ?
Le contenu est vérifiable et fiable. L'article cite ses sources de références, en particulier au moyen de notes.

Hispana vikipedio[redakti fonton]

http://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Qu%C3%A9_es_un_art%C3%ADculo_bueno
Qué es un artículo bueno

  1. se requiere que las citas de las fuentes estén usando citaciones en línea;
  2. las fuentes son confiables;

Germana vikipedio[redakti fonton]

http://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Kriterien_f%C3%BCr_lesenswerte_Artikel
Kriterien für lesenswerte Artikel
Die Informationen im Artikel müssen mit Quellen belegt sein.

Rusa vikipedio[redakti fonton]

Tro longa ligilo
Требования к статье
Ссылок на авторитетные источники информации

Do, kial nia vikipedio devas neglekti tion??? Alaŭdo ۩ 15:58, 22. Jul 2007 (UTC)
Vidinte ke ankaŭ aliaj Vikipedioj havas tian kriterion inter la kriterioj por "legindaj artikoloj", mi jam pli pretas akcepti tian kriterion ankaŭ ĉi tie. Sed mi daŭre opinias, ke preciza nombro (kiel via "2") ne aparte taŭgas. Vidu ankaŭ mian respondon ĉe Vikipedia diskuto:Kriterioj por elstaraj artikoloj. Kiam ni trovos konsenton pri la fonto-kriterio por elstaraj artikoloj, ni povos pripensi, kiel ni vortumu iom pli facile atingeblan fonto-kriterion por legindaj artikoloj. Marcos 18:01, 22. Jul 2007 (UTC)