Vikipedia diskuto:Neŭtrala vidpunkto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"estas grava regulo" - ĉu Vi ne pensas ke "grava" estas malneŭtrala vorto? Ĉu ne ciuj reguloj estas egalaj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:06, 30 Nov. 2014 (UTC)

@Marek Mazurkiewicz: Ekzistas ioma (ne ĉiam videbla) hierarĥio de reguloj. Ekz. tiu ĉi apartenas al 5 fundamentaj principoj de Vikipedio. Do jes, ĝi estas grava (kaj eĉ neŝanĝebla!). Male, ekzistas (aŭ povas ekzisti) aliaj reguloj, kiuj tamen plejparte estas starigataj por ke kontribuantoj ne mortigu unu la alian. Bona ekzemplo estas regulo pri landonomoj dank' al kiu ni evitis alinomadajn militojn aŭ (dume nura propono) Regulo de tri malfaroj por instigi homojn diskuti kaj ne malfarad-militi. Tiuj duaj reguloj eĉ povas esti ŝanĝitaj, se la komunumo volos; malkiel principoj. --KuboF (diskuto) 23:46, 1 Dec. 2014 (UTC)
@KuboF: Do ĉu bone estus ŝanĝi el "grava regulo" al "principo" en tiu teksto? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:18, 2 Dec. 2014 (UTC)
Bona ideo. Mi jam faris kun aldonaj ŝanĝoj (kiel ekzemple uzado de nebula vortumo en unu el bazas klarigaj paĝoj...). --KuboF (diskuto) 00:42, 2 Dec. 2014 (UTC)