Vikipedia diskuto:Problemaj uzantoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Intervikiaj ligiloj

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la ĉitieaj intervikiaj ligiloj estas grandparte malkonvenaj. Kiu eble emus korekti tion? Sed bonvolu ne forgesi la alilingvajn artikolojn, ĉar alikaze la robotoj remetos la malĝustajn. Tio estas ofta eraro ĉe la korektado de intervikiaj ligiloj, ke oni nur korektas ĉi tie, sed ne en la alilingvaj artikoloj. Amike --Tlustulimu 20:50, 23. Maj 2010 (UTC)

(+) Nun la korektendaj intervikiaj ligiloj troviĝas en Vikipedio:Problemaj uzantoj/Enkonduko. Amike --Tlustulimu 21:06, 23. Maj 2010 (UTC)

Kiuj estas ili?

Kiuj estas problemaj uzantoj? Ĝenerale, se ĉiu diros por si: Problema uzanto estas tiu, kiu ne konsentas kun mi? Jujijo 13:25, 1. Jul 2010 (UTC)

Problemo estas alia

Problemo estas ie alie. Se zorgantoj pri ŝablonoj renkontiĝos kun problemo aŭ aperos afero, kiun ili tute ne komprenas, ili ĉiumaniere defendos sian vidpunkton. Se trovas iu, kiu komprenos al la afero kaj volas korekti tiel ĉi fuŝitajn problemojn, ili komencos per ĉiuspaca maniero batali kontraŭ tiu homo. Ĉimomente estas venanta iu ilo (ekz. ŝprucfenestroj), kontraŭ kiu eblas fari nenion, oni poste kalumnios la korektanton fuŝulo, ekestos kverelo, kiu gradiĝas. Venas minacoj en formo de forbaro, atakoj kontraŭ la korektanto, enskribo en vikipediajn paĝojn, kiuj estas pri problemaj uzantoj, oni nomos la korektanton problemulo, nekunlaboremulo ktp., sed ne venas konstrua demando elflanke de la zorgantoj de ŝablonoj, pri kio temas. La aldono en tiun paĝon ne estas problemo por onidira problemulo, sed tio estas vizitkarto de la aldoninto, kiu ne scias solvi problemojn. Tio estas mia opinio pri la afero kun "problemaj uzantoj". Jujijo 17:45, 2. Jul 2010 (UTC)