Vikipedia diskuto:Proponoj por legindaj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi la artikolo pri Literaturo ankoraŭ nepre ne meritas la indikon "Leginda", ĉar la ero pri Nacilingvaj literaturoj estas sufiĉe [fakte tro] ĥaosa. Ekzemple: la lingvo Latina plusendas al sensistema miksaĵo Helena-Latina/klasika literaturo. Mi volonte iom pli serioze redaktus specialan paĝon pri Latina literaturo kaj eventuale ankaŭ unu pri Helena literaturo, sed unue iu devus reordigi la tuton. Gerrit Berveling 11-feb-2008 NL

Ne ekzistas baloto pri la legindeco de "Literaturo" : mi do forigis la malĝustan ŝablonon el la artikolo. Tamen ne hezitu plibonigi la artikolon kaj la rilatitajn temojn ! Thomas Guibal 17:40, 11. Feb 2008 (UTC)

Sukcesaj kandidatoj[redakti fonton]

Je la 17-a de novembro 2007, Thomas Guibal aldonis la jenan alineon al ĉi tiu paĝo:

Subskribu ĉi-sube la kandidatojn kun la dato : se ene de tri semajnoj la artikolo ricevas almenaŭ du favorajn voĉdonojn (inkluzive de la proponinto), kaj se neniu kontraŭas, la kandidato fariĝu leginda.

Ĉu tio estis diskutita ie antaŭe? Laŭ mi, ĉi tiu principo malbonas, ĉar ĝi tute malebligas legind-markadon de artikolo, se estas nur unu sola kontraŭa voĉo. Eble ni povus ŝanĝi la alineon al la jeno:

Subskribu ĉi-sube la kandidatojn kun la dato : se ene de tri semajnoj la artikolo ricevas almenaŭ du favorajn voĉdonojn (inkluzive de la proponinto), kaj se la kvanto de favoraj voĉoj estas almenaŭ duoblo de la kvanto de kontraŭaj voĉoj, la kandidato fariĝu leginda.

Kion opinias la aliaj? Marcos 17:30, 2. Mar 2008 (UTC)

Tiu ĉi regularo fakte devenas de antaŭa diskuto inter vi kaj mi : vidu Vikipediista_diskuto:Marcos#Vikipedio:Legindaj_artikoloj. La unuan parton ("almenaŭ du favorajn voĉdonojn inkluzive de la proponinto") ni kunkune interkonsentis. La dua parto ("se neniu kontraŭas") estas nur mallerta aldono mia : ĝi nur celis klarigi, ke artikolo kun du favoraj voĉdonoj kaj nur kun du favoraj voĉdonoj ne fariĝu leginda se estas unu kontraŭa voĉo. Mi do kompreneble ne kontraŭas vian proponon kaj eĉ apogas ĝin, ĉar ĝi estas multe pli klara. Thomas Guibal 19:05, 2. Mar 2008 (UTC)
Dankon pro la re-atentigo pri tiu diskuto. Mi nun metis mian supran proponon en la paĝon, kaj aldonis unu frazon (kiun mi jam uzis en la diskuto de vi menciita) kiu atentigas pri tio, ke oni ne nur blinde kalkulu voĉojn, sed ankaŭ rigardu la argumentojn. Marcos 23:01, 2. Mar 2008 (UTC)

Propono de reformo[redakti fonton]

Bv vidi Vikipedio:Diskutejo#Reformo_de_la_Legindigo_kaj_Elstarigo. --Ziko 20:04, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Korektoj en Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Mi ĵus petis helpon al Kani (kiu multe interesiĝas pri la temo) ĉar mi ofte konfuziĝas en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ĉar la ŝablono {{subst:fermita/fino}} ne ĉiam enhavas la tutan baloton/rezulton tiel ke ne ĉio interne aperas blue (= finita baloto!). Ekzemple Aŭgusteno de Hipono, Aztekoj, Jorge Luis Borges kaj multaj aliaj. Ĉu eblus tion korekti? Ĉu eblus ke finitaj balotoj aperu ene de blua fono? JabieroKubo (diskuto) 02:23, 18 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pli malpli korektis ĉion, laŭ mia kompreno komence devas aperi: {{subst:Fermita/komenco}} kaj je la fino {{subst:Fermita/fino}}. Kio ne ĉiam okazis malgraŭ la klarigo je la komenco! Almenaŭ ĉion nun ĝuste videblas, mi ankaŭ kontrolis {{PLA}} artikolojn. JabieroKubo (diskuto) 13:40, 22 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento en Diversejo pri legindaj artikoloj[redakti fonton]

Karaj @KuboF kaj DidiWeidmann: ĉe Diversejo aperis demando de @Baba79: pri legindaj artikoloj, ĝi estas sufiĉe bona... bonevolu iri kaj respondi. Atentu ankaŭ pri mia propono. JabieroKubo (diskuto) 01:48, 24 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Artikoloj kiuj atingis nivelon de leginda en kelkaj lingvoj.[redakti fonton]

Kiel oni povas trovi tiujn temojn kies artikola redaktado estas juĝitaj en leginda aŭ eĉ elstara nivelo? Krom skani la listojn en malsamaj lingvoj, ĉu estas vikia maniero trovi tiujn?

Mi estas instigata pri la demando sekve de la artikolo pri "Migra falko", kies artikoloj estas elstaraj en pluraj lingvoj.

Mi opinias ke estas grava trovi tiujn artikolojn por fokusi la komuna redakta laboro.

Amike, Sj1mor (diskuto) 13:16, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]