Vikipedia diskuto:Stilogvido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel skribi grandajn nombrojn?[redakti fonton]

Kiel oni en la Esperanta Vikipedio apartigu grandajn nombrojn? Ekzemple, dudek mil komo kvin estu:

  • 20,000.5 (ne, ĉar malkutima en Esperanto)
  • 20.000,5 (eblas)
  • 20'000,5 (ankaŭ eblas)

Do, kiun variaĵon uzi? Malte MILATZ 13:55, 8. Dec 2004 (UTC)


Fakte vi jam diris la respondon;

  • 20.000,5 certe estas preferinda.

Montanesko


Nu, al mi pli plaĉus 20'000, ĉar tie malpli eblas konfuzo inter punkto kaj komo (pere de anglalingvanoj). Ĝi estas fakte uzata formo (ekz-e en Svisio), sed iom malkutima en Esperanto. Pro tio vi shajne pravas pri tio, ke 20.000 estas preferinda. Malte MILATZ


La normo laŭ ISO (Internacia Organizaĵo pri Normoj) estas uzi nerompeblan spaceton por apartigi. En HTML ĝi estas nbsp do tajpu & nbsp ; sen spacetoj, ekzemple: 20 000,5 Rigardu la fontokodon de ĉi tiu paĝo. La nbsp estas konvertita al signo 160.

Donald Rogers 2005-01-03

Pluaj diskutindaj temoj por helpi uzantojn[redakti fonton]

Mi volas pligrandigi ĉi tiun gvidilon por helpi uzantojn pri:

  • Majuskligo
  • Kiel nomigi artikolojn/kategoriojn
  • Interpunkcio
  • Gramatiko
  • ...ktp.

Ĉu iu havas sugestojn? -- Yekrats 16:31, 1. Dec 2005 (UTC)

Ni jam havas na Nomoj de titoloj. Ĉu ne preferindus unue perfektigi ĝin, kaj el tio poste progresi al normoj por la ne-titola parto de artikolo? Bab

La punkto pri "Lingvaj 'specialaĵoj'"[redakti fonton]

Lingvaj "specialaĵoj" laŭ mi estas kvereligaj neologismoj kiel na, -iĉ, kaj eble kaŭ. Sed "sciatas ke" ja ne esta tia! Ĝi tute konformas al la bazaj reguloj de Esperanto, kaj mi ne povas kompreni kiel ĝi estus "speciala". Jam la vorto "oni" tro multe uzatas. Mi ŝatus aldoni punkton: "Oni variumu la lingvon."

Cetere, "okazunta milito" ne signifas la samon kiel "ebla milito". La Iraka milito, ekzemple, en iu senco estis "ebla milito" (kaj ne "neebla", ĉar tiukaze, ĝi eĉ ne estus okazunta). Bab

Alia stilgvido jam ekzistanta[redakti fonton]

Interesas kaj legindas ankoraŭ alia stilgvido, kiu temas ĉefe pri biografioj, sed ankaŭ pri kelkaj aliaj ĝeneralaĵoj (kelkaj tamen jam dume malnoviĝintaj). Verkis ĝin foje Kriĉjo kaj ĝi troviĝas ĉe Vikipedio:Gvidilo_por_biografioj. Blahma 22:58, 8. Jan 2006 (UTC)

La diskuto estas translokita al la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Citiloj

Sekcio "Notoj kaj referencoj": (oni scias ke)Ĝenerale evitinda en Vikipedio formo: necesas diri precize, kiu „scias ke“.
Ĉu tio signifas, ke necesas eviti uzon de oni? (Oni estas senpersona plurala pronomo).--Torukomakto (diskuto) 07:38, 25 Sep. 2014 (UTC)

Ĝenerale en artikoloj devas esti klara mencio pri fonto de la aserto (kaj do pri la aŭtoro de la aserto). Vidu detalojn pri kiel tion fari en VP:REF.
Aserto "oni scias, ke" pli-malpli aludas al "popola scio", kio ne estas taŭga por Vikipedio. Se la scio vere estas de popola scio, ege bonus donu indikon pri iu fidinda fonto, ekz. libro pri scio de la koncerna popolo. Nun mi ne povas elpensi uzon de oni tiel, ke ĝi estu taŭga. --KuboF (diskuto) 16:41, 1 Okt. 2014 (UTC)

Ne nepre eviti similajn sonojn[redakti fonton]

Sekcio "Evitu similajn sonojn" mencias

Evitu Preferu
...
ĉeesti partopreni ĝin

Malsimile al la aliaj evitindaj ekzempleroj (fajrruĝa, vivformo, kaj akvfalo),

  1. ĉeesti estas tre ofta vorto, kaj
  2. ĝian paron de sonoj "similaj" (fakte, identaj) oni ne povas simple apartigi, ĉar temas ne pri paro de vortradikoj, sed pri prepozicio uzata prefikse.

Mi kuraĝe forigas tiun ekzempleron.

--Thnidu (diskuto) 04:37, 24 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Kiun pronomon oni uzu por priparoli genre neduuman personon?[redakti fonton]

En la Antaŭparolo de la Akademio de Esperanto estas dirite: " Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo "http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html Ŝajnas al mi ke Bertilo Wennergren, Markos Kramer, Robert Brosch, Edmund Grimley-Evans estas unuj el la plej aŭtoritataj (eble eĉ la plej aŭtoritataj) esperantologoj. Krom tio, ili estas membroj de la Akademio de Esperanto. Ilia subteno de "ri", laŭ mi, estas sufiĉa por laŭfundamente uzi la pronomon "ri" por priparoli neduumulon. En PMEG (verko de S-ro Wennergren), se vorto estas malkonsilata, ĝi estas indikita per du steletoj {*} sed la pronomo "ri" ne estas indikita tiel - sekve ĝi ne estas malkonsilata. https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb La pronomo "ri", se mi ne eraras, unue konstateble aperis en la novaĵletero "Sekso kaj Egaleco" en la jaro 1979. Ĝia uzokampo kredeble longe estis tre malgranda sed poste al aliaj kaŭzoj de tio ke ĝi necesas aldoniĝis ankaŭ alia (eble la plej grava) kaŭzo - necesas iu pronomo por priparoli neduumulon, ĉar rimarkebliĝis homoj, identiĝantaj nek kiel ino, nek kiel virseksulo. Ĉiuj, konataj de mi, neduumaj Esperantistoj, preferas esti priparolataj per la pronomo "ri". Tiun ĉi pronomon ankaŭ uzas aliaj homoj, volantaj priparoli neduumulon. Ĝi povas ŝajni "nenatura" sed en la "natura" sveda ankaŭ enradikiĝis la pronomo "hen", kiu estas cetere uzata ankaŭ en sveda Vikipedio. Ĉar uzante Esperanton, en la praktiko (almenaŭ laŭ mia impreso) oni preskaŭ ĉiam priparolas neduuman personon per "ri", tial uzo de io alia (fakte, nenio alia uzeblas, ĉu ne?) povus krei "vikipedian dialekton". Laŭ mia opinio, ni sekvu la efektivan lingvouzon, en kiu oni priparolas neduumulon per "ri". Certe multaj, precipe konservemaj uloj, esprimas sian kontraŭecon al la pronomo "ri". Tamen en sveda Vikipedio oni uzas la pronomon "hen", kvankam rezisto kontraŭ la sveda "hen" ankaŭ ne tute malestas. Ĉu mencio pri uzebleco de la pronomo "ri" estu aldonita al la artikolo? Mi proponas la jenan regulon: Mi proponas enkonduki novan regulareton en la stilgvidilon. Jen: Oni uzu la genroneŭtralan ununombran triapersonan pronomon "ri" en ĉi tiuj okazoj:

1. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per "ri" en Esperanto;

2. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per la ununombra "they" (aŭ iu pronomo, alia ol "he" kaj "she") en la angla;

3. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per "hen" en la sveda;

4. La priparolato esprimis sian deziron esti priparolata per genroneŭtrala pronomo;

5. La priparolato estas genre neduuma kaj ne esprimis sian deziron esti priparolata per tiu aŭ alia pronomo (aŭ ria deziro ne estas konata);

6. Se ekzistas anglalingva artikolo, kie por priparoli la personon estas uzita la ununombra "they";

7. Se ekzistas svedlingva artikolo, en kiu la persono estas priparolata per "hen".

Ĉu vi konsentas? Paculo (diskuto) 18:21, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ni diskutu ĉi tie kaj ne samtempe ĉe pluraj malsamaj lokoj. Mi ĉe tiu loko esprimis mian opinion kaj mian proponon. Mi ĉiuokaze pensas, ke ĉi tia regulo iĝu parto de regularo por biografioj pri personoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:20, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Estus bona ideo ne malfermi diskuton pri la sama temo plurloke. Vi jam malfermis diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo, pri afero kiu temas pli pri lingvejo ol pri stilo. Do elektu kaj poste ni diskutos. Kaj por ke diskuto utilas necesas inviti la homojn, kiuj malsame opinias kun vi. Vidu Diskuto:Marcos Cramer. Golfestro (diskuto) 10:17, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Vidu diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo. Golfestro (diskuto) 19:01, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi preparis proponon pri stilogvido de datoj. Ĝi troveblas ĉi tie: Uzanto:Super nabla/Datoj. — Super nabla (diskuto) 21:40, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]