Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĝojegas, ke vi interesas ankoraŭ pri vikipedio. Dankon por via laboro, espere oni vidos vin ankoraŭ tie.--pino (diskuto) 11:06, 15 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, ĉu la ĉi-supre menciita dosiero estas via propra verko? Se jes, bonvolu mencii tion sur la priskriba paĝo. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 16:07, 25 Jul. 2013 (UTC)

Sama demando por:

Saluton. Permesu al mi rimarkigi, kiel oni povas imagi, havis vere kopirajtan problemon kun triangulo ? --pino (diskuto) 07:19, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Germana domo[redakti fonton]

Saluton! Ĉar ŝajnas, ke la konto, kiu ilin alŝutis, apartenas al vi: ĉu vi havas pli detalajn informojn pri aŭtoro, fonto, jaro de Dosiero:Germana domo (Ostrava)2.jpg, Dosiero:Germana domo (Ostrava)1.jpg kaj Dosiero:Germana domo (Ostrava).jpg? Se jes, bonvolu aldoni ilin al la priskriba paĝo. darkweasel94 20:18, 25 Jul. 2013 (UTC)

Sama demando por:

Saluton. Permesu al mi rimarkigi, ke sur la unua de tiuj fotoj videblas parto de poŝtmarko, laŭ kiu temas pri poŝtkarto sendita ankoraŭ en la tempo de Aŭstrio-Hungario, do antaŭ jam 100 jaroj. Tiajn poŝtkartojn oni jam kutime ne forigas, ĉar ili estas jam tre malnovaj kaj anonimaj verkoj, do preskaŭ certe estas aŭ ĉiukaze baldaŭ estos publika havaĵo kaj apenaŭ probablas ke iu ankoraŭ plendos pri malrespekto de kopirajto eĉ se tiu teorie ankoraŭ povus dum mallonga tempo aplikiĝi. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:06, 7 Aŭg. 2014 (UTC)

Optikaj iluzioj[redakti fonton]

Saluton. Ĉu vi bonvolus aldoni informojn pri aŭtoro, fonto kaj pruvi permesilon por jenaj dosieroj:

Por jenaj mi trovis fonton ([1], [2] kaj [3]) sed tiuj proklamas maltro liberan permesilon CC BY-NC-ND:

Sen aldonaj informoj estos la dosieroj forigitaj la 2-a de Aŭgusto 2014. --KuboF (diskuto) 23:19, 25 Jul. 2014 (UTC)

Forigitaj. --KuboF (diskuto) 19:11, 6 Aŭg. 2014 (UTC)

Aage Falch[redakti fonton]

Hi, I can see that you have listed Aage Falch on this page: Portalo:Homoj/Elektitaj_datrevenoj/La_15-a_de_oktobro. Do you know anything about him? He is a somewhat distant relative, and I am currently doing some genealogy research on him. Best regards, --Jaknudsen (diskuto) 20:41, 6 Feb. 2015 (UTC)

Vikipedio:OTRS estas proponita por forigo[redakti fonton]

la 2-an de septembro 2015‎

Forigo
Saluton Petr Tomasovsky, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Vikipedio:OTRS".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ĉu okazis diskuto pri tiu forigopropono? Mi nenion trovas... Ĉiukaze mi persone kontraŭus forigon. Aidas (diskuto) 18:43, 13 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi amike petas, ke vi aldonu fontojn al viaj alŝutaĵoj kiam vi faros ĝin estontece. Preferinde, faru ĝin en la Komunejo :). Danke, ~pikolas d 20:30, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigo de la ekde 2005 senlicenca bildo Malto mapo1.jpg[redakti fonton]

la 13-an de januaro 2017

Forigo
Saluton Petr Tomasovsky, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Aidas (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:Malto mapo1.jpg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.


Vikipediisto:Le Un I = Vikipediisto:Petr Tomasovsky[redakti fonton]

Mi konfirmas, ke vikipediisto:Le Un I estas lasta alia nomo, sub kiu redaktis vikipediisto:Petr Tomasovsky. En la tempo, kiam ni kun Arno Lagrange konfirmadis miajn aliajn nomojn, mi ne rememoris pri tiu lasta mia alia nomo. Do, ankoraŭ unufoje mi konfirmas, ke Le Un I estas Petr Tomasovsky. --Petr Tomasovsky (diskuto) 10:32, 20 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Petr Tomašovský.jpeg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:05, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton Petr! Koncerne artikolon Aragonitaj kavernoj en Zbraŝov, aldoni {{Informkesto protektita tereno}} ne sufiĉas, kaj la artikolo trafas en la kaŝitan kategorion Kategorio:Parametra eraro. Necesas aldoni "|regiono-ISO=CZ". Tio estas ekzemplo por Ĉeĥio. Ekzemple por Francio estas "|regiono-ISO=FR". Ĉiam temas pri la landokodo de la koncerna lando. Mi ĵus aldonis la mankantan parametron al la artikolo. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 05:33, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Dominik, dankon por korekto. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:42, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Vilaĝoj en Ĉeĥio[redakti fonton]

Saluton, ĉu ni ordofaros vilaĝojn en Ĉeĥio? Ni havas du bazajn taskojn:

  • Krei kategoriojn Vilaĝoj en distrikto ...
  • Krei kategoriojn Vilaĝoj en regiono ...

Kelkaj demandoj:

  • Mi ne scias kial vi forigis kategorion Vilaĝoj en Regiono Zlín. Ekzistas saman sistemon kun Municipoj en Regiono Zlín.
  • Ĉu oni uzas ... en Regiono Zlín... en regiono Zlín (R-r)?
  • Oni uzas Vilaĝoj de ... anstataŭ Vilaĝoj en .... Sed mi pensas ke "en" estas pli bona kaj aliaj kategorioj kun Municipoj uzas "en".
  • Vi uzas ofte iterwiki (ekz. [[cs:Kategorie:Vesnice v ...]]). Tio estas malnova sistemo. Ĉu vi konas Vikidatumojn? Ĉi tio estas pli bona sistemo. Nuntempe oni ne uzas interwiki. Vidu maldekstra kolono de ligiloj, sekcio "Lingvoj", ligilo "Redakti ligilojn". Ĉu vi volas helpi kun tio pli?

Ĉu vi volas helpi kun tiuj taskoj pri vilaĝoj?--LiMr (diskuto) 14:36, 29 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, antaŭ foraj tempoj mi multe redaktis Vikipedion. Mi kreis ĉi tie multajn ŝablonojn, kategoriojn, mi verkis multajn artikolojn, pluraj estis elektitaj eĉ kiel elstaraj. Poste mi dum kelke da jaroj finis mian redaktadon kaj mi entute eĉ ne vizitadis Vikipedion. Antaŭ nelonge mi revenis ĉi tien kaj kion mi ekvidis, tio estas nepriskribebla. Konkrete mi parolos al ĉeĥaj municipoj. Unue, kio propre estas "municipo"? El kiu vidpunkto? El vidpunkto de normoj de ŝosea trafiko, municipo estas ĉiu urbo, urbeto, vilaĝo, simple ĉio, kio estas markita per trafiksignalo (dopravní značka) komenco kaj fino de municipo, kie validas ekz. ia maksimuma rapideco. Do eĉ ĉefurbo Prago estas tiurilate municipo. En televidaj novaĵoj oni parolas pri municipo, ekz. "En municipo ABCD estis rabita poŝto." Oni ne diras "En vilaĝo ABCD..." Oni diras "Oni vidis lin lastfoje en municipo ABC." kaj ne "Oni vidis lin lastfoje en vilaĝo ABC." Estas indiferente, ĉu temas pri vilaĝo, urbo, domaro. Almenaŭ pri la municipoj en Ĉeĥio. Tiurilate ĉiu vilaĝo, urbeto, kampurbo kaj urbo devus esti en kategorio:Municipoj en distrikto ... Sed kial tiel ĉi enkategoriigi ilin? Pli bonaj estus nur kategorioj pri urboj, vilaĝoj kaj ne, kio estas en kategorio Municipoj, tio estas samtempe ankaŭ en kategorio Vilaĝoj. Aŭ objekto estas urbo aŭ vilaĝo aŭ kampurbo. Nun mi respondos vian demandon pri prepozicioj "de" kaj "en". Imagu, ke distrikto estas cirklo. Poste ĉiu municipo (ĝenerala nomo por ĉiuj urboj, kampurboj kaj vilaĝoj), kiu estas en ĝi, devus esti en kategorio, ekz. - Vilaĝo en disktrikto XYZ. Tio estas logika kaj pli bona. Nun io pri majuskloj kaj minuskloj. La ĉeĥa Zlínský kraj estas komprenebla por ĉiu ĉeĥo. Tio estas nomo por la tuta regiono, kio estas administra unuo, do devus esti skribita kun majusklo "R", do Regiono Zlín. Kontraŭe al tio estas ankaŭ ĉeĥa vorto "Zlínsko", kiu markas nur regionon ĉirkaŭ urbo Zlín. Ĉi tie poste necesas skribi minusklan "r", do regiono. Komparu kun nomoj de lokaj regionoj en la ĉeĥa, ekz. Zlínsko, Prachaticko, Prostějovsko. "Olomoucko" ne estas la sama kiel "Olomoucký kraj". :-)
Mi ne forigis kategorion Vilaĝoj en Regiono Zlín, ĝi estas nur proponita por forigado. Vidu Kategorio:Vilaĝoj en Regiono Zlín.
Fine mi volus skribi, ke mi enkategorigos la ĉeĥajn vilaĝojn en ĝustajn distriktojn, kie mi uzos prepozicion "en", do "en distrikto..." Mi esperas, ke ni ne ĵetos ŝtonojn unu al la alia sub la piedojn, ĉar en tiu sako, kiu nomiĝas Vilaĝoj de Ĉehio estas multe da laboro.
Ankoraŭ unu rimarko: Ĉi tie oni iam blinde sekvas la anglan nomon de artikoloj. Vidu ekz. Batalo de Britio, angle Battle of Britain. Prepozicio "of" havas ankaŭ signifon "je", tial mi opinias, de paĝo en e-o devus nomiĝi Batalo je Britio, samkiel la ĉeĥa vikipedio, kie ĝi estas nomita kiel Bitva o Británii, sed ne kiel Bitva Británie. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:49, 30 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, bonvolu vidi ĉi tie cs:Nápověda:Mezijazykové odkazy - pli bonaj instrukcioj por ligi paĝon al alia lingvo. --LiMr (diskuto) 19:20, 4 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton, bonvolu ligi novajn paĝojn al aliaj lingvoj (vikidatumoj). Tio ne estas nur por ligiloj al la aliaj lingvoj sed ankaŭ grava fonto de informoj por ŝablonoj. Vi uzis malnovan formon - interwiki. Tio ne estas la plej ĝusta, sed tio estas pli ĝusta ol nenio. Se vi uzas interwiki, pli poste iu roboto faros parton de la laboro sed ne ĉio. Ĉu vi komprenas tion? Mi volas klarigi ĝin al vi, sed mi ne scias kiel :) --LiMr (diskuto) 16:58, 12 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi provis fari tion, sed se ekzistas nur unu alilingva versio, ne eblis fari tion, ĉar ne estas ligilo por aldoni lingvon. Mi eĉ trovis ĉi tie artikolojn, kiujn mi verkis antaŭ kelkaj jaroj, sed bedaŭrinde estas interlingvaj ligiloj eĉ ne al ili, kvankam alilingva versio ekzistas. Tial mi aldonas ilin permane. Poste, post kelkaj tagoj mi forviŝas ilin. El la ĉeĥa versio mi trovis eĉ artikolon, kiu ne havis ligilon al e-o versio, kvankam ekzistas multlingvaj versioj. Nun mi ĉesis aldoni alilingvajn versiojn kaj atendas, se ili aperos "mem". Se ne, mi poste aldonas ilin. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:09, 12 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Se estus problemo kun aldoni lingvon, vizitu alialingva vikipedio kaj klaku al ligilo "Vikidatumoj‑ero" ("Položka Wikidat") maldekstre. Novaj artikoloj ne havas problemojn. Tio estus facile. Do, estas bone fari tion tuj. Malnovaj artikoloj (ĉirkaŭ kelkaj tagoj) havas siajn vikidatumo-ero. Ofte estas nur tiu unu lingvo en tiu vikidatumo-ero. Vi devas unue forigi tiun lingvon de vikidatumo-ero. ...aŭ pli bone unui ("Merge with/Sloučit s") kun vikidatumo-ero de aliaj lingvoj. Mi rimarkas, ke vi vidos novan lingvon en via artikolo dum minuto (ne tuj). Mi esperas, ke mi helpis vin, ĉar mia Esperanto ne estas bona. :) --LiMr (diskuto) 20:27, 12 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi devis ligi kelkajn viajn artikolojn. Mi klarigos kiel mi faras tion. Mi supozas, ke vi ĉiam faras artikolojn kiuj jam ekzistas almenaŭ en la ĉeĥa. Do, kiam la artikolo estas finfarita, rigardu en la fino de la rekta marĝeno kie en jam ligitaj artikoloj estas la listo de lingvoj en kiuj ekzistas versio de la artikolo. Mi supozas, ke fine estas skatoleto Aldoni ligilojn (se ne, pri tio mi parolos poste). Se ja estas tio kaj oni klakas tien aperos skatolo kun du skatoletoj, unu por la lingvo do tie skribu ĉeĥa ĉeĥe, foje la unua litero sufiĉas. Se ekzistas en la angla metante en jam aperas la tuto. En la alia skatoleto oni metas la titolon de la artikolo en la koncerna lingvo kaj oni sekvas la proceduron ĝis la fino. Eble tio ankoraŭ ne funkcias ĉe vi, ĉar la sistemo ankoraŭ ne rekonas vin. Post pli da kontribuo ĝi tion faros. Se tio estas la okazo, estas alia sistemo iomete pli komplika, kiun mi alian tagon klarigos, se vi ne povas per la menciita sistemo.--kani (diskuto) 21:44, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Faru tion ekzemple por KV9; oni povas meti la ĉeĥan, la anglan per en, la germana per de. Se vi ne sukcesas, diru tion al mi kaj mi faros tion kaj montros la alian vojon.--kani (diskuto) 22:41, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi antaŭe faris tion tiel, kiel vi skribis, Kani, sed antaŭ kelke da tagoj ankoraŭ tio ne eblis fari ĉe mi. Se poste jam aperis versio en la ĉeĥa (ĉar alia lingvo ne estis je dispono), mi estis forpuŝita eble fare de la sistemo. Mi provis aldoni la intervikion eĉ en Vikidatumoj, sed tio ŝajnis al mi tro ĝena. Kial mi devus redakti du projektojn rilate al unu paĝo? Tiam mi rezignis pri tio. Nun ŝajnas, ke aldonado de ligiloj funkcias normale, kvankam mi ĉi tie trovis kelkajn artikolojn, kiuj estas nur en la ĉeĥa kaj en Esperanto (en eo verkitaj de mi laŭ la ĉeĥa antaŭ longaj jaroj) kaj eblas konjekti, ke post forigo de la intervikioj fare de robotoj (videbla en historioj de la redaktoj de paĝoj) tiaj paĝoj restis neligitaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:42, 14 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Konkurso ĝis fino de Majo 2019[redakti fonton]

Saluton Petr, mi ĝojas denove vidi vin en nia Vikipedio! Ja pasis kelkaj jaroj kaj personoj ĉi tie iom ŝanĝiĝis.

Vi multe laboris pri Slovakio, tial mi cerbumas, ĉu vi interesiĝas partopreni en la konkurso VikiPrintempo COE, kiu temas ankaŭ pri centra Eŭropo. Baze temas pri verko de kelkaj artikoloj (ne pri lando de via origino aŭ longtempa loĝado). La konkurso finiĝos fine de Majo kaj dume partoprenis malmultaj homoj, do aldone al novaj artikoloj vi havas grandan ŝancon verki valorajn premiojn. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:27, 17 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, jes, mi legis kaj scias pri tiu konkurso. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:37, 17 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Aha, bone! Ĉiukaze, ĝuu Vikipediumadon! --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:10, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Vilaĝoj en Ĉeĥio 2[redakti fonton]

Saluton, vi kreas multajn artikolojn pri ĉeĥaj vilaĝoj kaj aliaj ĉeĥaj lokoj. En via unua frazo de artikolo estas informo ĉe situo - distrikto aŭ proksima urbo. Mi pensas ke mankas tre utila informo pri lando - Ĝi estas en Ĉeĥio! La informo estas en informkesto sed tio ne estas sufiĉa. Ĉeĥan Vikipedion legas Ĉeĥoj. Ili konas distriktoj en Ĉeĥio. Sed Esperantan Vikipedion legas tuta mondo. Ili ne konas distriktoj en Ĉeĥio. Ĉu vi konsentas pri tio? Estus bone aldoni informo pri lando en unua frazo de nova artikolo. --LiMr (diskuto) 11:50, 19 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi opinias, ke tio estas multfoje superflua informo. Se estas en geografiaj paĝoj (lokoj, municipoj ktp.) ŝablono, kiu informas pri tio, en kiu lando la geografiaĵo situas, por kio emfazi ĝin en la unua frazo? Ni, vikipediistoj devus aldoni tiun informon en ĉiujn paĝojn, eĉ al homoj, ekz. li aŭ ŝi naskiĝis en ... lando tiu kaj tiu (ĉar ne ĉiuj konas, kie iliaj naskolokoj troviĝas kaj en kiu lando) - kaj jen - oni ne aldonas tion. Se artikolo estas informriĉa, leganto ekscios tion certe el alia loko de paĝo. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 12:04, 19 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉi-kaze mi samopinias kun LiMr - simile kiel en novaĵa artikiolo, la plej gravas aferoj laŭeble aperu en enkonduko. Se temas pri vilaĝo aŭ simila geografiaĵo, al tiaj gravaĵoj apartenas ankaŭ lando.
Pri homoj kiaj ties naskiĝlokoj - mi konsentas, ke informo pri naskiĝ- kaj morto-lokoj devus enesti. Kiam mi laboras pri homoj (tre malofte, fakte) mi aldonas. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:08, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Rebonvenon[redakti fonton]

Estimata Petro! Mi ĝojas revidi vin kiel aktiva kontribuanto en Vikipedio. Rebonvenon kaj agrablan kunlaboron deziras Moldur (diskuto) 06:06, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:26, 22 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Intervikioj[redakti fonton]

Saluton kara! Kreante novajn kategoriojn, ne forgesu aldoni intervikiojn. Amike. RG72 (diskuto) 07:07, 22 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi scias, ke la intervikioj tie povus kaj devus esti, sed ĉu aldoni preskaŭ 1000 kategoriojn? Tio estas tre teda laboro por aldonadi ilin permane. Ĉu ne povus fari tion boto? Mi opinias, ke ankaŭ por tia laboro povus "servi" botojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:24, 22 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi petis pri helpo kun aldonado de la intervikioj tie. Eble tio eblos. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:44, 22 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Estimata Petro! Mi volas peti vin, rigardeti al la alilingva (ĉu ĉeĥa?) teksto, kiun iu anonimulo aldonis al tiu artikolo. Ĉu eble vi povus helpi esperantigi tion? Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 10:10, 26 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Moldur, tiu teksto ŝajnas esti kiel slovena lingvo. Sed bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ĝi rilatas al la temo. Traduko de la teksto pri Tola estas jena:
Citaĵo
 Bela kaj milda knabino, kiu vivis profunde en la arbaro. Ĉi tio estas tre knabina, kiam ŝi aspektas kiel magia princino de fabelo, sed ŝi estas vere ordinara mortulo, kaj ŝi faras aferojn de knabo, ne magian princinon. Ŝi havas oranĝan haron kun pictogramoj. Li surhavas blankan ĉemizon, bluan vestaĵon sen manikoj, blankaj ŝtrumpetoj kaj nigraj ŝuoj. En la unua apero en la epizodo "Tola", Tola forlasis la arbaron kaj transloĝiĝis al la domo de Bolek kaj Lolek kaj renkontiĝis por la unua fojo. Laŭ la epizodo "Zgubiony Ślad" Tola loĝas en ligna dometo en la arbaro. 
La tuta sekcio pri "Znaki" estas miaopinie forviŝebla. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:30, 26 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis fabelojn en Youtube kaj mi trovis tie, ke vere knabino kun nomo Tola estas en kelkaj partoj de la serio. Bedaŭrinde mi ankaŭ senpere antaŭ mia rigardo forviŝis la tekston el la slovena el la paĝo pri Bolek kaj Lolek. Sed tiun ŝanĝon eblas restarigi, se tio estos necesa. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:45, 26 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton Petro, koran dankon por viaj esplorado kaj tradukado! - Sincere, Moldur (diskuto) 13:44, 26 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:46, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:51, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Loĝlokoj de Ĉeĥio[redakti fonton]

Saluton. Mi ne scias ĉu vi konas la ekziston de la ŝablono Informkesto urbo|regiono-ISO=CZ metita inter {{}}. Tio permesas al vi ne prilabori la tuton de la informara tabelo, kiu aperos nur kiam oni ligos la artikolon al alia lingvo. Por homoj funkcias Informkesto homo ktp. Tamen eble ne aperos ĉiu informero kiun vi deziros. Eble provu. Informkesto homo kreas aliajn problemetojn sed evitas multan laboron. Ne kredu je tio, ke mi estas kompetenta fakulo prie; mi estas nur komencanto por teknikaj aferoj.--kani (diskuto) 16:44, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi vidis tiun ŝablonon en kelkaj paĝoj pri ĉeĥaj municipoj, sed por ke mi diru veron, tiaj ĉi ŝablonoj aspektas terure, blazonoj kaj flagoj kvazaŭ volus forflugi maldekstren el la ŝablonoj kaj kiom da informoj ili enhavas? Ĉu kvar? Kompare kun ŝablonoj pri homoj eble sufiĉas enskribi la nuran nomon de ŝablono kaj multaj informoj montriĝos, sed se oni volus anstataŭigi ĝin per ŝablono ekz. reganto, oni devas permane plenigi ĉiujn parametrojn. Mi scias, ke la maniero, kiun mi elektis, te. skribi kiel eble plej multe da informoj en la ŝablonojn geokesto, estas tediga kaj laciga, sed la rezulto estas multe pli bela. Rigardinte la ŝablonon mi tuj scias, kio estas farenda plu. Bedaŭrinde en Ĉeĥio regas opinio, ke Esperanto estas morta lingvo, kiu ne ekzistas, kaj ceteraj ĉeĥaj esperantistoj verŝajne ne interesiĝas pri Vikipedio, do laboro pri la ĉeĥaj municipoj kaj geografiaĵoj restos sur mia dorso. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:28, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:23, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Transigo de esperantaj dosiero al Commons[redakti fonton]

Saluton, kara amiko. Ĉu vi povas helpi min transigi dosierojn el Esperanta Vikipedio al Commons. Claudio Pistilli (diskuto) 19:28, 11 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, vi devas alŝuti la dosierojn rekte al Commons, de kie ili estos alireblaj ankaŭ por alilingvaj vikipedioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:50, 12 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:35, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Petr, kial vi ŝanĝis la artikolon Jacques Duhamel? --Ceancata (diskuto) 14:39, 10 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, kaj kial vi ŝanĝis ĝin? Ĉu io malebligis al vi kompletigi la ekzistantan ŝablonon? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:52, 10 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi remalfaris la artikolon. Estu laŭ via volo. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:21, 10 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Radioaktiveco[redakti fonton]

Saluton. Mia intenco estas klopodi plialtigi la kategorion de artikolo Radioaktiveco el la baza al la meza nivelo, ĉar ĉe havendaj artikoloj tio havas gravan rezulton en listigo de vikipedioj. La fakto ke via materialo estas en Radioaktiva rubo ne malhelpas, ke tio estu ankaŭ en la ĝenerala artikolo, kiu plej bezonas tion. Tiu sistemo ekzistas foje ankaŭ en alilingvaj vikipedioj, kaj nenio malhelpas pliampleksigi ĉu la ĝeneralan ĉu la partikularan artikolojn poste. Nun mi pliampleksigas la artikolon Radioaktiveco per aldono de la ĉapitro pri Historio. Mia intenco estas revidigi denove la materialon pri rubo, se vi ne kontraŭas. Havi tion kaŝita utilas al nenio, nur ke tio estas enkalkulita statistike en la amplekso. Kaj se eble mi pliampleksigos la artikolon almenaŭ ĝis pli ol 10 000 bitokoj.--kani (diskuto) 10:31, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi estis denove iom surprizita, ke vi faris la samon, kion vi faris kun la paĝo montara budo, kies enkondukan (preskaŭ tutan) enhavon vi simple kopiis al paĝo montara kabano. Se vi intencas plilongigi la paĝon kaj vi aldonos tradukitan alilingvan tekston, mi havas nenion kontraŭ tio, sed simpla kopiado de tutaj paĝoj en Esperanto (do el ĉi tiea Vikipedio) kaj aldonado de iliaj enhavoj al aliaj paĝoj en la sama Vikipedio ŝajnas al mi tre stranga. Nun mi ne parolas pri aldonado de titoloj de paĝoj en sekciojn Rilataj artikoloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:56, 7 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Władysław Stróżewski[redakti fonton]

Saluton. Mi klopodas plibonigi havendan artikolon Filozofio kaj tie aperas ruĝa ligilo al Władysław Stróżewski, kiu alilingve ŝajne ekzistas nur en la pola (kion mi tute ne komprenas). Ĉu vi povas kaj volas krei almenaŭ ĝermon de tiu artikolo en Esperanto? Aliokaze, ĉu vi konas iun kiu povas kaj volas fari tion? Aliokaze mi forigus la ligitecon por eviti ruĝan ligilon al artikolo kiu plej verŝajne neniu faros baldaŭ. Mi sendos similan peton al Sliwinski. Dankon.--kani (diskuto) 15:34, 14 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, almenaŭ tiom mi aldonis. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:49, 14 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankegon.--kani (diskuto) 22:43, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon vi venas el Slovakio? El kio vilagxo? WojtekPolo (diskuto) 20:18, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi estas de tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:24, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi trarigardis tiun artikolon, vidis, ke estas alia similtitola. Mi uzus Akvorezervujon, ĉar ne temas pri rezervujo el akvo, sed por akvo. Tamen la diferenco estas minimuma, sed al miaj oreloj sonas plej oftaj akvorezervujo kaj akvobaraĵo; eble nur ĉar mi ofte uzis tion kun diversaj nuancoj: akvorezervujo estus la propra ujo, akvorezervejo enhavante ankaŭ la ĉirkaŭan areon, akvobaraĵo la muro mem. Ĉiuokaze mi tuŝis nenion tiurilate. Vi mem decidu.--kani (diskuto) 22:50, 18 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi komprenis, ke mi alinomu la paĝon. Sed esperante estas tiuj lokoj - akvaj rezervujoj nomataj kun "ujo" (krom aliaj esprimoj kiel ekz. baraĵlago, valbaraĵo). La muro de akvobaraĵo estas digo. Bv vidi ekz. Kategorion:Baraĵlagoj, kiom da paĝoj pri rezervujoj (en signifo de baraĵlago aŭ valbaraĵo) estas tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:02, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Kani: Ŝajnas al mi ke plej trafas la vorto "diglago". Tuvalkin (diskuto) 04:58, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
@Tuvalkin:Saluton, kara, amiko. Jes, "diglago" tute taŭgas. La problemo estas ke alinomi artikolon estas facile, sed alinomi kategorion ne. Foje la elekto inter la diversaj nomoj por la sama afero dependas de la propra scio de la vikipediisto, de la plaĉo aŭ pli ĝusta kompreno, eĉ de la propra realo mem. Ekzemple diglago taŭgas ĝenerale, sed por la enorme moderna ĉina Baraĵo Tri Gorĝoj, eble diglago rezultas nesufiĉa, laŭ mia kompreno.--kani (diskuto) 09:06, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Kani:!, tre bone “revidi” vin! Pri la Tri Gorĝoj, nu, "lago" taŭgas por Bajkalo kaj por Miĉigano, kiuj ne etas, kaj kial "digo" gustu malpli grande ol "baraĵo"? Ĉilasta estas nure pli vastsenca (jen barilo de policanoj sur la vojo, jen eĉ la ofte nur virtuala “baro” en drinkejo aŭ tribunalo…), kaj tial malpli trafa, dum digoj digas tutegale ilin konstruis ĉu kastoroj ĉu nederlandanoj. Kun brakumo kaj pardonpeto al Petr pro misuzo de lia diskutpaĝo Tuvalkin (diskuto) 15:40, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
@Tuvalkin:Nu, diglago estas tute la plej taŭga vorto se temas pri la lago mem, sed artikolo aŭ priskribo povas temi ne pri la lago mem sed pri la digo kaj tiam ĉio iras al lagdigo, baraĵo ktp. Fakte la tuta miso devenas el tio ke plej verŝajne ankaŭ en nacilingvoj estas iom da konfuzo inter la diversaj konceptoj interrilataj: la muro, la rezulta lago, la unuigo de ambaŭ, la geografia areo, la konstruaĵo ktp. Tiu konfuzo povas okazi ankaŭ en naciaj lingvoj. Klarigi la tuton endas kaj eblas, sed malfacilas kaj laborigas. Kaj jes, kun brakumo kaj pardonpeto al Petr pro kromuzo de lia diskutpaĝo.--kani (diskuto) 17:23, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kaverna preĝejo de sankta Maria Magdalena[redakti fonton]

Saluton Petr! en artikolo Kaverna preĝejo de sankta Maria Magdalena, du vortojn mi ne komprenis: "ferordovaj" kaj "buluzinoj". --Dominik (diskuto) 04:58, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Dominik, mi rigardis la paĝon. Eble la vortoj estus pli kompreneblaj, se mi skribus ilin ĉi tiel: "fer-ordovikaj" = fero devenanta el periodo de ordovicio, kiu nomiĝas laŭ tribo de ordovikoj vivantaj en Kimrio. Eble mi malĝuste aldonis finaĵon en la vorto, do ferordova devus esti skribita jene - ferordovika aŭ fer-ordovika (aŭ fer-ordovicia). Tiam mi skribis la vorton eble malĝuste. La dua vorto - "buluzino" signifas uzinon por (el) bulo, do bul-uzino. Mi fakte ne vidis ĝin, do mi uzis tiun tradukon. Se vi opinias ilin korektendaj, trankvile korektu ilin. Amike Petr Tomasovsky (diskuto) 05:56, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon Petr, pro la klarigo. Mi faris etan ŝanĝon al la artikolo. --Dominik (diskuto) 08:19, 25 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Vi markis ambaŭ grupojn de ŝablonoj kiel samaj. Ili ne estas tre samaj ŝablonoj. La novaj havas multe pli da agordoj kaj ne bezonas DIV-on (kaj ekzemplo de DIV en la dokumentado de “Multkolumna” ne funkciis). La anglan analogon de “Multkolumna” oni jam forigis. La novaj ŝablonoj ne estas esperantigitaj, jes, nu, mi povos tion rapide fari. Sed per ili oni povas niveligi kolumnojn laŭ malsupro aŭ supro, indiki interspacon inter ĉiu paro de kolumnoj, ktp.--Dario Aralezo (diskuto) 12:15, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, diris tion al mi la intervikiaj ligiloj, kiuj malkaŝis, ke la ŝablono, kiun vi kreas, jam ekzistas eĉ en Esperanto sub nomo Ŝablono:Multkolumna. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:23, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Estimata Petro! Mi pensas ke vi estas bone informita pri la familio Coudenhove-Kalergi. Ĉu eble vi emus iom esplori pri kiu familiano fakte estis la edzo de Lilly Steinschneider? En Vikidatumoj pri ŝi, https://www.wikidata.org/wiki/Q274014, estas indikita Richard kiel ŝia edzo, sed tiu informo estas dubinda, sen fonto kaj eble erara. En Vikidatumoj pri Richard, https://www.wikidata.org/wiki/Q78525, estas 1 edzino de Richard, tiu ne estas Lilly. Laŭ germana Vikipedio, https://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Nikolaus_Coudenhove-Kalergi, Richard havis 3 edzinojn, sed Lilly ne estas inter tiuj 3, kaj pri Lilly estas skribite, https://de.wikipedia.org/wiki/Lilly_Steinschneider, ke ŝia edzo estis iu Johann - ĉu eble frato de Richard?? Por mi tio estas vere ĥaosa, kaj mi ne sukcesas malnodi tiun komplikaĵon. Ĉu interesus vin iom fosi en tiu mistero kaj pliklarigi la familiajn rilatojn? - Sincere, Moldur (diskuto) 08:54, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton Moldur, mi aldonos ion al la artikolo pri Coudenhove-Kalergi. Eble mi respondos tie viajn demandojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:20, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon pro viaj klopodoj! - Moldur (diskuto) 09:21, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Mi aldonis ion. Eble tio sufiĉos. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:09, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Grandan dankon pro via ampleksega laboro! - Moldur (diskuto) 13:39, 3 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Coudenhove-Kalergi[redakti fonton]

Saluton Petr kaj gratulon pro artikolo Coudenhove-Kalergi. Mi unue aŭdis pri grafo Coudenhove-Kalergi en hispana libro Juegos de manos. Nur unu esprimon mi ne komprenis, temas pri "norimberkaj procesoj" kiu verŝajne ne rilatas al Nurenbergaj procesoj? --Dominik (diskuto) 08:32, 4 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton Dominik, dankon por la atentigo pri la procesoj. Vere temis pri nurenbergaj procesoj. Mi jam korektis tion en la artikolo. Tradukante mi rapidis kaj faris mistajpojn aŭ duobligitajn tajpojn de unu litero, kion mi poste korektis. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:34, 4 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Estimata Petro, mi tamen petas vin rekontroli ĉu ne eble okazis konfuzo kun la Nurenbergaj leĝoj, kiuj ja havas similan nomon sed tre malsimilan signifon. Sincere, Moldur (diskuto) 08:09, 5 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton Moldur, certe estas la leĝoj. Ili anticipis al la procesoj, kiuj okazis pli poste. Mi ne kontrolis tion en Vikipedio, tial mi aŭtomate skribis pri la procesoj. Mi petas pardonon pro tio. Mi korektis tion en la paĝo. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:24, 5 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Neniu problemo, kaj dankon pro via rapida reago! - Sincere, Moldur (diskuto) 10:19, 5 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:47, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Situo sur mapo Ĉeĥio[redakti fonton]

Saluton, Petr. Mi ĵus vidis, ke vi interŝanĝis la mapojn de {{Situo sur mapo Ĉeĥio}}, kvankam tute klare legeblas, ke en "reliefo" estu reliefa mapo. Do, kio estis via problemo kun la defaŭlta mapo? --Tlustulimu (diskuto) 20:17, 21 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton Tlustulimu, ĉu io estas en malordo? Ĉu oni ne povas havi kiel defaŭlta reliefan mapon? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:06, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi partoprenos en la konkurso VikiPrintempo 2020?[redakti fonton]

Saluton Petr. Vi certe jam rimarkis plurloke, ke nun okazas la konkurso VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo. Ĉar vi faras multajn bonajn artikolojn ĝuste pri lokoj de la regiono, ĉu vi volas partopreni la konkurson? Fakte, sufiĉus, ke vi listigu viajn artikolojn en Projekto:VikiPrintempo COE 2020/Partoprenantoj. De lastaj tagoj tio estus ekz. Hostěnice (Brozany nad Ohří) kaj Horní Vysoké.

Kaj fakte, vi eble ŝatus ankaŭ partopreni en Vikivojaĝo, kiu temas pri turismaj gvidiloj. Pri Ĉeĥio estas artikoloj pri kelkaj urboj, sed vere ne multe (ĝis nun). Kaj tie vi ricevos eĉ pli multajn poentojn.

Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:55, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton KuboF. Dankon por la atentigo. Mi enlistigis artikolojn kreitaj de mi ekde la 21-a de marto 2020. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:28, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Forigendaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Se mi bone komprenas, ne sufiĉas la averton forigu en la artikolo. Necesas inkludo en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Pri Paramilitista, mi konsentas, sed estas pli facile lasi ĝin kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 22:32, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Hillův Mlýn[redakti fonton]

Zdravím, ta fotografie, kterou jste vrátil zpět do článku nezobrazuje Hillův Mlýn, ale podstávkový dům na adrese Mlýny 60. Hillův Mlýn na své severní hranici, tedy v této části, v podstatě kopíruje tok Kamenice a začíná tedy cirka 20 metrů vlevo mimo záběr. Jedudedek (diskuto) 19:01, 2 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Taky zdravím, dal jsem jen to, jak je pojmenován obrázek v Commons, tedy: File:Hillův Mlýn 2015-09-19.jpg. Dříve jsem to použil: podle toho. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:12, 2 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Opravte to nejdříve v Commons a pak to opravte v článcích. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:20, 2 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Na Commons jsem navrhnul soubor k přesunu, ale proces chvíli trvá. V popise je dům uveden jako č.p. 60 a i souřadnice odpovídají Mlýnům. Kategorizaci jsem opravil. Na chybu jsem přišel dnes, zpracovávám na Commons a Wikidatech podstávkové domy. Jedudedek (diskuto) 20:37, 2 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Kursiva titolo[redakti fonton]

Mi serĉis precizan informon pri la uzado de tiu ŝablono, sed bedaŭrinde ne trovis. Intuicie (eble ne tiom profesie) mi uzas tiun ŝablonon por verkotitoloj (ne tiom ofte) kaj ĉefe por specifaj titoloj alilingvaj (pli ofte) ekzemple en la latina, angla ktp. Ekzemple por titoloj de diskoj, kantoj ktp. Eble mi eraris kaj vi (kiel veterana esperantisto kaj vikipediisto) povos montri mian eraron. Aliokaze kursivigi la titolon aŭ eĉ la redakton de Bolt Tower (kio tute estas neesperantlingva) ne estus estinta tiom atenca ago. Mi gratulas vin pro la dediĉo al kolektiva laboro. Dankon.--kani (diskuto) 20:54, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, se mi bone memoras, oni plej ofte uzis la kursivan titolon ĉe libroj aŭ kantoj aŭ ĉe latinlingvaj nomoj ĉe bestoj (speciale ĉe dinosaŭroj) aŭ ĉe kreskaĵoj. Se ni kursivigus ĉiun "neesperantan nomon" ni devus kursivigi preskaŭ ĉiujn nomojn de personoj, setlejoj aŭ almenaŭ ĉiujn titolojn, kie aperas neesperanta litero, do w, q, ř, y, ß ks. Rilate al Bolt tower do trankvile malfaru mian malfaron, se vi konsideros tion konvena kaj utila. Mi malfaris vian redakton rilate al la kursiva titolo, ĉar estas en nenia plua lingvo verkita paĝo pri ĝi, por ke mi povu kompari ilin, Pri la turo oni skribas dum nur en la ĉeĥa kaj tie ĝi estas per normala titolo, kvankam tio estas nek la ĉeĥa nomo. En la ĉeĥa ne estas vorto tower. Tio estas turo kaj ni devus nomigi la titolon Turo Bolt (aŭ Bolta turo), eĉ ne Turo de Bolt, ĉar en la angla devus esti Bolt's Tower, kio ne estas tiel. La titolo estas simple Bolt Tower. Sincere Petr Tomasovsky (diskuto) 17:11, 5 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Kapelo sankta Johano Nepomuka (Lutyně)[redakti fonton]

Saluton, dankon por konsiletojn. Pri la titolo - mi estas komencisto en Vikipedio, tiel mi ne povas ŝanŝi titolon. Dankon por ŝanĝigi ĝin. Sed pri la bildoj - mi ne vidas vortojn "dosiero" ĉe bildoj... kie mi devas rigardi? Fra Patriko

Dankon pro la klarigo. --Fra Patriko (diskuto) 09:39, 9 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Multe dankon por revidi kaj kompletigi artikolojn kreitajn de mi.--Fra Patriko (diskuto) 15:26, 10 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de VikiPrintempo COE 2020 estos baldaŭ[redakti fonton]

Saluton, kara Petr Tomasovsky! Gratulon kaj dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020! Kiel ĉeforganizanto mi esperas, ke vi ĝuis verkadon en nia kara Vikipedio!

Mi jam komencis pritaksi viajn kontribuojn. Tamen, finaj rezultoj estos nur post la 16-a de Majo. Tio estas ĉar mi nun bezonas fokusiĝi pri tiutempa Ĝenerala asembleo de nia organizo Esperanto kaj Libera Scio. Mi revenos al pritakso de VikiPrintempo kaj distribuo de premioj tuj poste!

Intertempe, ĉar vi interesiĝis pri unu konkurso, vi eble interesiĝas ankaŭ pri alia: Afrika monato 2020. Ĝi funkcias simile kiel VikiPrintempo, kun plej granda diferenco de alia fokuso - Afriko :) Kaj simile kiel antaŭe, por subteni partoprenon en Vikivojaĝo, vi ricevos 2-oble multajn poentojn ĝuste en Vikivojaĝo.

Ĝis tre baldaŭ! Ĉeforganizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 16:26, 12 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Gratulon al venko en VikiPrintempo COE 2020, Petr Tomasovsky![redakti fonton]

Kara Petr Tomasovsky,

koran dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2020!

Kun ĝojo mi anoncas al vi, ke vi venkis kaj estas 1-a en la vicordo!

Via premio estas muzika abono por 1 jaro ĉe Vinilkosmo kaj donackarto valora 70 €.

Por akcepti la premion, bonvolu sendi al mi mesaĝon kun informoj pri:

Mi rekomendas, ke vi tion sendu al mi per privata retpoŝto.

Mi esperas, ke vi ĝuis la laboron! En la organizo Esperanto kaj Libera Scio ni laboras ankaŭ pri aliaj projektoj, pri kiuj vi povus interesiĝi. Ni informas pri ili en nia retejo https://esperanto.wiki . Ekzemple nun okazas simila konkurso kun temo de Afriko - Afrika monato.

Denove mi dankas vin pro via helpo pri disvolvado de Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo, Esperanto kaj ankaŭ libera edukado ĝenerale! Via agado plibonigas la mondon!

PS: Tiajn ĉi konkursojn kaj aliajn agadojn ni povas organizi nur danke al sindediĉaj volontuloj en la organizo Esperanto kaj Libera Scio. Se vi volas, ke ni organizu ilin ankaŭ estontece, bv. konsideri membriĝon (eĉ senpaga membreco helpas) - https://esperanto.wiki/alighilo/

Amike, KuboF Hromoslav (diskuto), Ĉeforganizanto de VikiPrintempo COE 2020, --09:57, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon por la informo. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:24, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Bonvolu urĝe legi mian retmesaĝon kaj respondi. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:02, 28 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĵus mi sendis retpoŝtan respondon. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:27, 28 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon! Bonvolu respondi ankaŭ al la plia nova, kiun mi ĵus sendis. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:24, 28 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Amuze, ke ekzistas tiu vilaĝonomo en Ĉeĥio. En la hispana ekzistas es:Maletín por la koncepto Dosierujo (valizeto laŭvorte). Sed en politikaj kaj ĵurnalismaj kuntekstoj tio aludas al la transporto de grandaj kvantoj de mono fare de koruptaj politikistoj kaj financistoj. Kompreneble neniu rilato al la ĉeĥa loknomo. Antaŭ nur kelkaj jaroj estis amuza krio en manifestacioj "Yo quiero un maletín como el de Urdangarín" (mi volas dosierujon kiel tiu de Urdangarín) alude al la bofrato de la reĝo nun en prizono. Amike.--kani (diskuto) 23:27, 28 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

{{{1}}} Petr Tomasovsky (diskuto) 16:36, 29 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Dum la lastaj jaroj mi dediĉis min en Vikipedio ĉefe al la plibonigo de la Mil havendaj artikoloj. Unue mi klopodis plialtigi kelkajn al pli alta kategorio laŭ amplekso. Poste mi klopodas ĉefe plibonigi la kvaliton de tiuj kiuj estas en la plej alta kategorio (pli ol 30 000 bitokoj). Ĝenerale mi laŭiras alfabetan ordon, tiel ke ĝis la litero G estas jam multaj elstaraj, legindaj aŭ sufiĉe bonkvalitaj artikoloj, ĉefe fare de aliaj vikipediistoj: mi nur poluris. Tiu longa enkonduko komprenigos mian venontan peton. Mi trafis la artikolon Hepato, temo pri kiu mi ege malkompetentas. Tamen, dum du semajnoj mi malruĝiĝis cento(j)n da ligiloj, ĉu per kreado de novaj artikoloj, ĉu per alidirektiloj al jam ekzistintaj artikoloj kun ne identa literumado ktp. Nun restas nur mal pli ol deko da ruĝaj ligiloj. Se mi ne eraras, estis vi antaŭ dek jaroj, kiam vi estis Zuazua, kiu prilaboris la artikolon ĝis kontentiga alteco. El tiuj ruĝaj ligiloj mi ne trovis korespondon en alia lingvo, ĉu ĉar mi ne scias ĝustan literumadon ĉu ĉar fakte ili ne ekzistas. En plej el antaŭe laboritaj artikoloj mi klopodis lasi ruĝe nur neprajn restaĵojn, do malmulte da ruĝo, multe da bluo. Nun mia peto estas nur ĉu vi scias en ajna lingvo la korespondon al unu el tiuj artikoloj: graskorpeto, ĉela organelo, ĉeloj de Pit, NK ĉeloj, senanimigo (jam identigita), konjugo, sangokreado (jam identigita), virusa hepatito de hundoj, kaj kampilobakteria hepatito de kortbirdaro (jam identigita). Poste mi povos klopodi krei tiujn artikolojn aŭ male oni povas simple lasi la vorton senkrampe. Amike kaj dankeme.--kani (diskuto) 12:18, 31 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Do, mi faris korektojn kaj necesas nur ses korespondoj.--kani (diskuto) 13:44, 31 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas, ke mi finigis la konversacion. Restis en la artikolo nur unuviruso, do nenio grava. Por la momento, finita.--kani (diskuto) 13:23, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Translation request[redakti fonton]

Hello. Can you translate and upload the article en:Azerbaijani literature in Esperanto Wikipedia? Yours sincerely, Karalainza (diskuto) 22:08, 5 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Konstitucia dekreto de la prezidento de respubliko pri reguligo de la ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco de personoj de la nacieco germana kaj hungara[redakti fonton]

Saluton. Mi kredas, ke en tiu longa titolo mankas pluralo en nacieco kaj same en la komenco de la unua paragrafo, dum en la fino de tiu paragrafo la pluralo aperas ĝuste, ĉu ne? Por alinomigo de evidenta tajperaro ne necesas diskuto en Alinomendaj artikoloj, mi supozas.--kani (diskuto) 13:26, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, tiun paĝon kun tiu ĉi longa titolo mi tradukis por alia paĝo, kie ĝi devus aperi, sed ankoraŭ mi ne havis tempon por verki ĝin. Ĉu laŭ via opinio la titolo devus esti: Konstitucia dekreto de la prezidento de respubliko pri reguligo de la ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco de personoj de la naciecoj germana kaj hungara? La ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco rilatis al personoj, kiuj estis germanoj kaj (aŭ) hungaroj kaj tiu ĉi dekreto rilatas al ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, do al la jaroj post la dua mondmilito. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:32, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Jea, ĝuste. Ĉar se ne estas pluralo, tio signifus, ke la dekreto estus aplikebla nur al la personoj kiuj havis samtempe unu naciecon german-hungara, tio estas germana kaj hungara. Mi supozas, ke oni celis ankaŭ personojn kiuj havis nur germanan naciecon aŭ nur hungaran naciecon.--kani (diskuto) 12:12, 28 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi alinomis la paĝon. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:26, 28 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Jes, vi pravas. Plej verŝajne temis pri tro rapida traduko de alilingvaj titoloj. Mi vidas nun plej ĝusta la elekton al "natursciencisto", ĉar li okupiĝis pri tre diversaj naturaj sciencoj. Farita, dankon.--kani (diskuto) 18:45, 22 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Petr Tomasovsky (diskuto) 16:46, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Petrovice (distrikto Rakovník)[redakti fonton]

Saluton, kara kolego. Mi havas demandon, kial vi forigis la foton de la preĝejo en Petrovice. Mi bezonis multe da laboro por trovi ĝin. Koran dankon pro via respondo. Salutojn --JaKoRa (diskuto) 16:41, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, pri kia foto vi parolas? Jen estas tio, kion mi foprenis: [4].
Saluton, ĉi tio estas bildo. Mi nur metis la titolon en la ĉe Czecha tie por la unua fojo, mi pardonpetas pro tio.

Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria en Petrovice

https://iispp.npu.cz/mis_public/preview.htm?id=343581 Děkuji za vysvětlení. --JaKoRa (diskuto) 16:57, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Laŭ unu frazo, kiu estas ankoraŭ en la ĉeĥa, oni ne povas scii, ĉu vi intencas verki pri la loko en arbaro, kien celas la retligilo aldonita de vi. Interalie, mi aldonis fotojn en la paĝon, kie estas ankaŭ la preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria. Se vi intencis krei ion pri tiu arbara loko, vi povas memkompreneble aldoni ĝin. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:01, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
En tiu http-ligilo, mi faligis "1" ĉe la fino de la numero. Tial la arbaro aperis tie. Kelkajn liniojn mi aldonis la numeron tie kaj ĝi estas la preĝejo. Alie, vi agordis ĝin bele.--JaKoRa (diskuto) 17:09, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ne dankinde al mi, mi prenis la fotoj el la ĉeĥa vikipedio, kie estas la foto. Plue, vi trovos la foton ankaŭ en Vikimedia Komunejo. Ligilon vi trovos en la paĝo en ŝablono pri Petrovice sub Vikimedia Komunejo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:16, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Jožin z bažin[redakti fonton]

Saluton, kolego. Mi vidis ke vi antaŭlonge energie kreis la artikolon Jožin z bažin kaj nun reokupiĝis pri ĝi. Ĉu vi volus krei la paĝon 1977 en muziko (kaj eble ankaŭ multaj aliajn samspecajn paĝojn), aŭ ĉu ni eble rezignu pri tiaj ruĝaj ligiloj? La ligilon pri Komsomolskaja Pravda kaj pri Diksilando mi ĵus bluigis ... tio facilis. ThomasPusch (diskuto) 19:59, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Thomas, ne estas nun en miaj fortoj krei paĝon, kiun vi deziras. Eble iam en estonteco... sed povas ankaŭ krei ĝin iu alia, ĉu ne? Vidu ekz. paĝon Jaroj en muziko, kio estas eble kreenda. Mi ne estas roboto, por ke mi finkreu artikolojn pri ĉeĥaj setlejoj kaj krom tio pri aliaj temoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:07, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankegon por artikolverkado pri ĉeĥaj komunumoj[redakti fonton]

Estimata, mi admiras vian senlacecon redakti artikolojn novajn pri ĉeĥaj komunumoj. Mi antaŭĝojos la tagon kiam estos skribitaj ĉe Vikipedio esperantlingva artikoloj pri ĉiuj komunumoj de nia Aŭstrio-Hungario. (Giorno2 (diskuto) 11:10, 27 mar. 2021 (UTC))[Respondi]

Ĉu mi do estas ĉesenda aldoni la novajn artikolojn, ĉar mi estas mortonta? Ĉu oni atendis tion? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:22, 27 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi bedaŭras la restontan taskon - sed escepte vian laboregon pri la Reĝlando Bohemio, la Margrafujo Moravio kaj Aŭstria Silezio - mankas ankoraŭ multaj aliaj lokoj de nia Aŭstrio-Hungario ĉe Eo-Vikipedio. Tio estas fakto! - Giorno2 (diskuto) 19:27, 26 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Kial vi diras al mi tion? Petr Tomasovsky (diskuto) 19:29, 26 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi simple volis ankoraŭfoje esprimi mian respekton antaŭ via laboro. Se vi malinterpretis tion mi reprenas ĉion diritan kaj nur kaŝe ĝojos pri la kresko de esperantlingvaj informoj pri belaj landoj mezeŭropaj. Giorno2 (diskuto) 20:03, 26 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Petr Tomasovsky! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:31, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Fervojlinio Přerov–Břeclav[redakti fonton]

Saluton, Petr. Mi rimarkis, ke vi kreis la novan ŝablonon {{Mapkadro fervojlinio‎‎}}. Ĉar nia Lua-modulo {{Wikidata}} ne baziĝas sur la ĉeĥa modulo, necesis malgranda korekto de la nova ŝablono. Nia modulo {{wikidata2}} baziĝas sur ĉeĥa modulo. Krome la enplekto en la ŝablono {{informkesto fervojlinio}} funkcias sufiĉe malsame ol ĉe la ĉeĥa ŝablono. Tamen mi aperigis mapligilan mapon ekz. en Fervojlinio Přerov–Břeclav. Pro teknikaj kialoj provizore videblas en la informkesto la mapo de la mondo. Sed se oni alklakas ĝin, videblas la ĝusta mapo. Ĉio ĉe mi funkcias bone en Fervojlinio Česká Třebová – Přerov – Bohumín. Ĉu vi antaŭe celis tian aldonon ĉe {{informkesto fervojlinio}}? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Tlustulimu, mi vidis tiun mapon ĉe kelkaj paĝoj en la ĉeĥa vikipedio. (Se mi rememoras, tia mapo aperas ankaŭ ĉe paĝoj kun ŝoseoj.) Klakinte la mapon la linio ne malaperis, sed restis eĉ sur la pligrandigita mapo. Nun mi vidis ĝin ĉe la fervojlinio Přerov-Břeclav kaj mi pensis, ke estus bone, se tia mapo estus ankaŭ ĉi tie. Sed mi ne scias, kiel la mapoj kolektas datumojn por krei la linion. Ankoraŭ unu noto. Ĉu vi opinias, ke ni povus havi ruĝan strion super la mapoj, kie estus skribita ekz. Paso de fervojlinio? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:23, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Hm. Subtotolo kiel ekz. "Paso de fervojlinio" nur eblas, se mi denove rearanĝus la informkeston. Ĉar nun la nova mapo aperas nur en tre malmultaj artikoloj, tio malgrandigus eĉ la unuecan aspekton de la informkesto kaj apenaŭ meritas plian penon. Ĉu mi eble anstataŭe donu la defaŭltan ruĝon al la subtitolo "Superrigardo"? Tio ege pli facilus, precipe ĉar mi nun nur devus konservi mia testan kodon. --Tlustulimu (diskuto) 17:40, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
(+) Antaŭrigarda testo kun RER de Francilio A montras fuŝon. Do, mi ne rapide povus tion aranĝi, simple pro kromefikoj. :-( --Tlustulimu (diskuto) 17:44, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
Povus esti ankaŭ tiel. Anstataŭ Superrigardo ni skribus Paso de fervojo, sed tia skribaĵo aperus poste ĉie en la ŝablono, eĉ tie, kie la mapo ne estus. Mi lasos la decidon laŭ via konsidero. Pri la datumoj: en Fervojlinio Liberec–Zawidów la ruĝa linio daŭrigas en la polan teritorion, sed en Fervojlinio Bohumín-Čadca ĝi finas sur la ĉeĥa-slovaka ŝtatlimo. Eble pase de la tempo ni trovos solvon. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:49, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Subtitolo "Paso de fervojo" estis eĉ iomete pli facile aldonebla, ol mi antaŭe imagis. Tamen mi ne elĵetis la subtitolon "Superrigardo". Tio devus esti iom malfacila, ĉar la informkesto ja iomete truke uzas la bazan ŝablonon {{informkesto}} nestite. Alie estus problemoj pro la nombro de tabellinioj. --Tlustulimu (diskuto) 18:48, 15 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri Jane Austen, Lenin, Abraham Lincoln, Karolo Lineo, Fernão de Magalhães kaj Mekko. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--kani (diskuto) 12:32, 18 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Pli kaj plu[redakti fonton]

Saluton. Kial vi ne uzas insiste la vorton "plia"? Ĝi aperas klare en PIV ("plia. Estanta ⁓; aldona: unu ⁓a mortis; jen ⁓an komplezon mi petas de vi. ☞ kroma.") en la senco kiun vi celas. Kontraste "plu" estas rilata ĉefa al daŭro kaj nur specife al spaco kiam estas unu post alia (tempo). "plu. I - Cirkonstanca morfemo, montranta la daŭradon k neĉeson de stato aŭ ago: 1 en la tempo (pli longatempe): ŝi volis diri ion ⁓, sed ŝi ne povis Z; ho, diru, kion ⁓ vi scias? Z; tenu ankaŭ ⁓ ĝin en sekreto Z; danĝere estas lin lasi ⁓ en tia libereco Z; k tiel ⁓ Z; ⁓ k ⁓ faladis la pluvo; 2 en la spaco (pli malproksime): iru ankoraŭ unu paŝon ⁓!; se vi legus ⁓, vi vidus, ke la fino estas pli klara. ☞ pli. Rim. 1 plu + nea vorto signifas la maldaŭron, la ĉesigon de ago aŭ stato: mi ne povas iri unu paŝon ⁓; ne parolu ⁓; ĝis tie k ne ⁓; mi lin ne vizitos ⁓; li ne povis ⁓ sin deteni Z; ne aperu ⁓ antaŭ mia vizaĝo Z; li ⁓ neniam batalos kontraŭ vi Z; nun li kuŝas, por neniam leviĝi ⁓ Z; formorti, dormi k nenio ⁓ Z; nun, kiam ⁓ nenia savo por ni restas Z; neniaj duboj ⁓. ☞ jam ne, ankoraŭ ne, ne pli. II - Kombinebla morfemo kun la samaj signifoj: plua. Daŭranta ⁓, okazanta en posta tempo: nun rakontu al mi la ⁓an sorton de ili Z; li restos tri ⁓ajn tagojn; provo, kiu decidos pri ⁓aj mendoj Z; la libro vekis en mi la deziron legi ⁓ajn tiaspecaĵojn; tion mi konsentas, sed rifuzas ĉion ⁓an; ĝis ⁓a informiĝo; ⁓a en buŝo (pp vino, kies gusto de frukto estas facile rekonebla k daŭras en la buŝo)." Eble "plua" ne estas absolute malĝusta, sed klare "plia" estas tute ĝusta. Vi demandas kial mi ŝanĝas. Mi povus demandi kial vi malfaras tiun ŝanĝon. Mi ne demandas, ĉar mi komprenas, ke tute ne plaĉas al vi minimuman tuŝon en viaj artikoloj.--kani (diskuto) 12:21, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi komprenas "plua" rilate al ĉefa dosiero (bildo), kiu estas en la ŝablonoj (do supre). Do, tie estas la "ĉefa" foto kaj sube en la paĝoj estas "pluaj (ceteraj) fotoj". Ili estas pluaj en la vico. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:28, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Krome "pli" mi komprenas kiel "pli ol unu", do du estas pli ol unu. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:29, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
Nu, pli ol ĉefa en la ŝablono. Do, ambaŭ eblus, sed foje tiu de la ŝablono povus ne ekzisti aŭ eĉ malaperi. Ĉiuokaze mi prefere uzas Bildaro kaj tio estas tute neriproĉebla: foje eĉ ne estas fotoj, sed blazonoj, skemoj, mapoj ktp.--kani (diskuto) 00:45, 21 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Ekzistas ankaŭ Blitar (kantono), pri kiu mankas artikolo. Via alinomigo estas nepripensita. --Crosstor (diskuto) 03:15, 25 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu nepripensita? Ĉio estas en ordo. En Ĉeĥio estas ankaŭ distritaj urboj kaj distriktoj, kiuj nomiĝas same, ekz. Blansko - Distrikto Blansko. La urbo ne havas enkrampe skribitan urbo. Se la kantono nomiĝas same kiel la urbo, nomu ĝin simple Kantono Blitar, simile kiel rilate al distriktoj, departementoj, kantonoj ka. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:20, 25 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. La vorto Aŭtostrado ekzistas nek en PIV nek en ReVo. Eble en alia vortaro. Se ne, eble vi celis aŭtoŝoseoaŭtovojo.--kani (diskuto) 19:38, 25 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, en paĝo pri Aŭtovojo estas ebleco aŭtostrado ekde la kreo de paĝo, do ekde la jaro 2006. Neniu diskutis pri ĝi kaj neniu kontraŭis tiun eblecon. Krome mi foje antaŭ longe lernis, ke cs:Dálnice estas en e-o Aŭtostrado por diferencigi tiun ĉi pagitan vojon per vojimposto de ceteraj ŝoseoj. Bedaŭrinde en Vikipedio ĉio estas "vojoj". Petr Tomasovsky (diskuto) 11:15, 26 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:33, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Ĉeĥaj regantoj[redakti fonton]

Estimata Petro, Gratulon pro tre utila nova {{Ĉeĥaj regantoj}}! Mi eksperimente faris etan aldonon, por montri grupojn en du alternaj kolornuancoj. Se tio al vi ne plaĉas, simple forigu mian aldonon. Amike salutas Moldur (diskuto) 21:47, 5 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Maksmiliano el Hamiltono[redakti fonton]

Saluton. Mi supozas, ke temis pri tajperaro: Maksmiliano ne aperas en PIV, sed Maksimiliano jes. Ĉiuokaze mi ne alinomis.--kani (diskuto) 12:41, 6 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi alinomos la artikolon. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:57, 6 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

KOVIM-19[redakti fonton]

Responde al via komento, mi unue verkis pri COVID, sed iu (kani) alinomis mian artikolon al KOVIM, kaj mi ne volis batali rin. Do mi komencis uzi KOVIM (kiu ja aperas en aliaj surretaj artikoloj en Esperanto). Eble vi diskutu la aferon kun ri? Al mi ne gravas. (Mi proponas, ke ni uzu "kronvirusa malsano de 2019", kiu estas plej klara êc al parolantoj de nelatinskribaj lingvoj.) -Yehadut (diskuto) 13:50, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Aparte mi ne komprenas tion kio estas "ri". Mi estas "li". Petr Tomasovsky (diskuto) 06:24, 8 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:57, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:41, 6 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Januaraj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:52, 11 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Kursivigo de familioj, ordoj, ktp.[redakti fonton]

Saluton Petr,

Vi redaktis iujn artikolojn pri biologiaj temoj. Ĉu vi bonvolus komenti ĉe Vikipedio:Diskutejo#Kursivigo de sciencaj nomoj super la rango de genro la kialojn kaj gradon de konsenso pri la kutimo kursivigi la nomojn de superaj taksonomiaj grupoj en Vikipedio? Arbarulo (diskuto) 21:07, 11 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Ruĝaj ligiloj en ĉapitroj "Vidu ankaŭ"[redakti fonton]

Se vi kreas tekston pri Monumento de Petr Bezruč situanta en Opava - perfekte. Alikaze estas malfacile vidi ion ĉe ruĝa ligilo, do dubindas mencio de tia neekzista teksto en ĉapitro "Vidu ankaŭ"... Mi vidas ke vi jam komencis redakton, do ne dubas ke io ĝermos pri tiu temo! ThomasPusch (diskuto) 16:29, 6 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Tiaj ligiloj estas preparitaj por novaj artikoloj. Oni ankaŭ ekscios pri novaj aferoj, kiuj dume ne estas en Vikipedio. Sed kial vi serĉas ion, kio ankoraŭ ne ekzistas en Vikipedio? Petr Tomasovsky (diskuto) 16:34, 6 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉeĥa revo[redakti fonton]

Saluton, Petro. Eble vi surloke rimarkis ion pri la filmo "Ĉeĥa revo", kiam ĝi aktualis en 2004. Vidu, ke mi ĵus verkis artikolon pri la temo. Temis laŭ mi pri ĉarma, socikritika kampanjo, al kiu mi dediĉis kelkajn frazojn!

Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 13:54, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Petr Tomasovsky, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto aviadila akcidento[redakti fonton]

Saluton, Petr. Mi ĵus vidis, ke vi kaŝis mapon en {{Informkesto aviadila akcidento}} kaj skribis ion pri sensencaj tekstoj en la komenton. Pri kiuj sensencaj tekstoj temas? - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:08, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Tlustulimu, ekz. en paĝo Forpafo de bombaviadilo Miss Fortune la 22-an de februaro 1944 aperis sub la mapo teksto "Akcidento de Forpafo de bombaviadilo Miss Fortune la 22-an de februaro 1944". En tiu paĝo estas aparta mapo kun teksto rilatanta al la forpafo. Eblas konjekti, ke la sama teksto aperas en ĉiuj rilataj paĝoj de la ŝablono, nome "Akcidento de Pagename". La teksto sub la mapo devus esti libervole elektebla. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:15, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĝi estas eĉ libervole elektebla per la parametro "situo de". Eble ja estus bone ŝanĝi tiun parametron. Sed al kio? --Tlustulimu (diskuto) 09:16, 25 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:39, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĵus rimarkis mankon de la teksto Jiří Hájek, tute interesa biografio, kaj rapide verkis minimuman artikoloĝermon, por jam bluigi la nomon. Ĉu mi povus "mendi" de vi veran artikolon? Kaj jam parolante pri mendoj, ĉu mi povus kunmendi ankaŭ mendojn pri la vilaĝo Krhanice apud Benešov kaj biografion pri Zdeněk Mlynář? Salutas ThomasPusch (diskuto) 08:42, 15 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi kreis paĝon pri Krhanice. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:47, 15 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
Ho ve, kial vi kiam vi redaktas ĉiam kreas tiom pli da novaj ruĝaj ligiloj ol ke vi forigas iujn... Mi ĵus plenigis tekstojn pri la vilaĝoj Dolní Požáry kaj Prosečnice, sed tute konscias ke mi neniam sukcesus postkuri vin kaj fermi viajn ĵus kreitajn "ruĝajn truojn" {{{1}}}. Ĉiukaze dankon. Do, mi daŭre scivolemas pri via kontribuo al la biografiaj tekstoj Jiří Hájek kaj Zdeněk Mlynář. ThomasPusch (diskuto) 11:28, 15 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:10, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:04, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Alilingva versio[redakti fonton]

Saluton Petro, nun ankaŭ oni povas aldoni intervikiajn ligilojn. Kliku la piktogramon kun tri strekojn (hamburgro) maldekstre de la logo de Vikipedio (maldekstre, supre). Nun vi vidos menuon, kiu estas simila al la malnova versio, inkludante "Redakti interlingvajn ligilojn" kaj "Ero en Vikidatumoj". La menuo estos videbla jam ĉiam. LiMr (diskuto) 14:01, 21 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Municipoj de Ceĥio[redakti fonton]

Ĉaŭ, Petro! Kiam vi redaktas paĝojn pri municipoj, mi sugestas ke vi aldonu la sekcion «Eksteraj ligiloj» kun la jena enhavo: {{projektoj}}* {{oficiala retejo}}. Tiu kreos ligilon al la oficiala retejo de la municipo. Vidu ekzemple ĉi tiun redakton. Ĝis revido. Amike, — Super nabla (diskuto) 00:17, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiu ŝablonoj estas superfluaj en tiuj paĝoj, ĉar la jenajn informojn enhavas jam la ĉefa ŝablono Geokesto. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:42, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes, tio veras. Konsentite. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 16:59, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, estimata. Mi lasas ĉi tiun mesaĝeton nur por «reklami» pri ŝablono nome {{bildgalerio}} kiun mi kreis lastatempe: ĝi estas tradukita al Esperanto je 100% kaj uzatas por enmeti bildaron. Klare, ankaŭ la tradicia etikedo <gallery> bonas: la uzo de {{bildgalerio}} estas entute nedeviga. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 13:38, 1 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:04, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

VikiPrintempo COE 2023[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi eble partoprenos VikiPrintempon COE 2023? Se vi ne havas tempon, vi ne bezonas verki artikolojn precize por tiu konkurso, simple listigi en la konkursa paĝo kelkajn el viaj artikoloj kiujn vi verkis (aŭ verkos) dum la taŭga tempo (21-a de marto ĝis 31-a de majo) kaj pri la taŭgaj temoj (Centra kaj Orienta Eŭropo). Dankon - Rdelre (diskuto) 09:49, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. En tiu artikolo vi uzis la vorton ventumilŝakto, ĉu ne estus pli taŭga aerumŝakto?, ĉar ventumilo estas pli preciza afero, ĉu ne? Amike.--kani (diskuto) 12:32, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, eble jes. Mi korektos. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:55, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi respondu al via demando:

  • Por bone aranĝi URL-oj indas uzi la ŝablonon {{URL}}
  • Sekcioj nur por bildoj estas ĝenerale evitindaj, ĉar la bildoj kiam eble estas enmetindaj flanke de la teksto. Certe, entute ne sencas krei sekcion por ununura bildo.
  • Por verki kompletan artikolon, la sekcio «Eksteraj ligiloj» estas necesa, surbaze de Helpo:KVBA.

Bonan feston de laboristoj! Ĝis baldaŭ, — Super Nabla🪰 16:58, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ne konsentas kun vi kaj ĉiam mi malfaros viajn tiajn redaktojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:02, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi devus lerni de mi, ne mi de vi, doktoro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:08, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Vi fuŝis ĉion. kion mi aldonis kaj ankoraŭ vi fanfaronas pri tio:? Stranga. Lernu? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:13, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kara @Petr Tomasovsky, pri viaj personaj atakoj kaj sensencaĵoj mi entute ne interesiĝas. Mi ne havas tempon por malŝpari. Mi klare daŭre redaktos kaj kontribuos al la projekto. Mi volas memori al vi ke vi ne estas «posedanto» de viaj paĝoj, kaj ke Vikipedio estas kunlabora projekto. Al mi via agado ne interesiĝas, sed mi esperas ke vi ĉesu vandalumi kiam aliaj kontribuas al viaj paĝoj. — Super Nabla🪰 17:43, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne vandalumas. Mia unua redakto ĉi tie estis en la jaro 2004. Kion vi faris tiam vi? Mi povas diri, ke mi kreis vikipedion, do ne diru al mi, kion mi devas fari kaj ne ofendu min per viaj instruistaj paroloj. Kiel mi diris, mi malfaros ĉiun vian redakton, kiu fuŝos la paĝojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:47, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉi tiu estas via dua averto.
Malrespekto de kondutkodo
Citaĵo
 Misuzo de maljuneco kaj ligoj: Uzi sian pozicion kaj reputacion por timigi aliajn. Ni atendas, ke homoj kun signifa sperto kaj ligoj en la movado kondutos kun speciala zorgo, ĉar malamikaj komentoj de ili povas kaŭzi neintencitan kontraŭreagon. Homoj kun komunuma aŭtoritato havas apartan privilegion esti rigardataj kiel fidindaj kaj ne devas misuzi ĉi tion por ataki aliajn, kiuj malkonsentas kun ili. 
— Kondutkodo de Vikipedio
Super Nabla🪰 17:53, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Vi scias eĉ ne scias skribi mian nomon en via listo, do kion vi volas? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:55, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Nu bone. Oni foriras de ĉi tiie. Por ke oni povus trakvile radakti. Estas indiiferenta vikipedio mi por. Mi havos aliian laboron. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:06, 1 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Petr Tomasovsky,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:28, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Peto kunvoĉdoni[redakti fonton]

En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:26, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi vidas ke vi ŝanĝis nomon de tiu ĉi kategorio kaj opinias tion nenecesa. La alinomo ne faras la kategorion pli ĝusta, sed certe malpli rekonebla kaj malfacile troveebla ĉar nun ĝi diferencas de la aliaj similaj kategorioj. Estas klare ke temas pri bataloj okazintaj en Bohemio, same kiel estas klare ke temas pri "urboj troviĝantaj en Ĉeĥio" ks. Mi proponas nuligi la alinomon. Amike. RG72 (diskuto) 05:16, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, tian ŝanĝon povas fari nun sole administranto, ĉar ne estas ebligite al mi alinomi reen la kategoriojn. Se vi reŝanĝos la paĝojn, mi lasos en via konsidero. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:24, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi lanĉis prian diskuton en VP:AA. RG72 (diskuto) 12:02, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

ŝablono:!CRLF[redakti fonton]

Kara Petro, la ŝablono {{!CRLF}} estis forigita laŭ komunuma decido en decembro 2015, "ĉar ĝi estis ne plu ĝuste funkcianta ŝablono, kiel videblis en la ekzemplo de la dokumentado, kaj krome jam ne plu estas uzata."

Vidu Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2015/Decembro#Ŝablono:!CRLF. La dokumentado kompreneble tiam estis kunforigita, sed en Ŝablono-Diskuto:Informkesto papo ankoraŭ estas spuro de la misfunkcio.

Tiun diskuton: "Informkesto papo" mi hodiaŭ revidis, kaj nur tiam rimarkis ke estis diskuto pri forigo de la ŝablono en 2015, kaj ke vi simple remetis ĝin en 2021, sen ajna komento aŭ diskuto. Laŭ mi la 6+1 uzoj de la dubinda ŝablono estas tre malmultaj, kaj mi preskaŭ certas ke la manpleno da paĝoj ankaŭ bone funkcius sen tiu kaprica ŝablono. Tial mi diskutigis ĝin por vidi kion aliaj vikipedianoj opinias pri utilo aŭ neutilo de la almenaŭ dubinda ŝablono, pri kiu mi mem ne havas fortan opinion. Kompreneble ankaŭ vi povas kundiskuti. Salutas ThomasPusch (diskuto) 20:09, 29 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon por la informo, sed se mi bone memoras, en la jaro 2015 mi ĉi tie ne estis. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:33, 29 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kelkaj novaj mapkadraj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, Petr. Mi hodiaŭ kreis la novajn ŝablonoj {{Mapkadro konstruaĵo}}, {{Mapkadro municipo}}, {{Mapkadro vilaĝo}} kaj {{Mapkadro urbo}}, kiuj estas uzeblaj en la parametro notoj de {{Geokesto}}. Nur gravas, ke oni ne aldonu tian ŝablonon, se dum la antaŭrigardo aperas subite tutmonda mapo sen markilo. Tiam ankoraŭ ne ekzistas informoj ĉe OSM pri la koncerna objekto. - Sed ĉe municipoj, vilaĝoj kaj urboj estas granda ŝanco, ke tia informo jam ekzistas kaj la mapo funkcias. Ĉe vilaĝoj eble fojfoje la mapoj ankoraŭ povas esti malriĉaj je detaloj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 12:22, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Kiel provo bela. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:27, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Foje utilus klaki la mapon por vidi pli da detaloj, kiel ekz. ĉe Věřňovice. Tlustulimu (diskuto) 15:52, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Really? Petr Tomasovsky (diskuto) 15:53, 6 apr. 2024 (UTC)[Respondi]