Uzanto-Diskuto:A.R. Mamduhi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Bonvenon ! Ŝajne vi estas la unua el Irano. (parenteze vi akoraŭ ne enmetis vian nomon al la plena listo - vi estos la 100-a! - nek en po lando listo) Mi vidis la unuan n° de "Verdpensuloj" kaj trovis ĝin belaspekta.
La lasta paragrafo de via paĝo tute pravas!
Vikipediisto:Eliott

Kara Eliott,
Dankon pro la bonvenigo kaj konsilo pri la plena listo, kion mi jam plenumis. Dezirindus havi premion aŭ similan kiel la 100-an en la listo! :-)
Mi tre esperas ke aliaj mia-landanoj aliĝos al vikipediistoj.
Feliĉe la novaj n-roj de Irana Esperantisto fariĝis pli riĉaj ĉu kiome ĉu kiele.
Ahmad, 14 Nov. 2003


Bonvenon al vi ! vi portis la bonan surprizon de la tago. Vi sciigas pri Irana poeto kaj dume Jorgeluis sciigas pri meksika nuntempa historio. Jen tumonda komunumo kunlaboranta! Mi eĉ proponas vian lastan paragrafon por la artikolo de Esperanto aperonta en januaro 2004 ĉar ĝi tute kongruas kun la artikolo. Arno Lagrange 20:03, 13. Nov 2003 (UTC)

Kara ArnoLagrange,
Koran dankon pro viaj bonvenigo kaj mesaĝo. Mi esperas ke mi povos kunlabori en via bona rondo kontentige.
Apartan dankon pro la aranĝo de titoloj de mia artikolo pri Rumi.
Pri la artikolo en revuo Esperanto, mi eble skribos pli detale rilate al rolo de interreto ĝenerale kaj Vikipedio speciale. Nun mi mencias la tekston de artikoleto ĉi-rilata, Sekvi la Majstron Interrete, kiu aperis sur paĝoj 8 kaj 9 de la 5a n-ro de Irana Esperantisto:

Mi igis ĉi tion vikipedian artikolon ĉar al mi ŝajnas ke indas. Arno Lagrange 21:04, 14. Nov 2003 (UTC)

Nia majstro, d-ro L.L. Zamenhof, dediĉis sian vivatingaĵon, t.e. Esperanton, al la homaro; ĉu ne indus ke ankaŭ ni faru similon pri niaj verkoj lia-lingvaj!? Kaj tiel kontribui efike al la fina venko?

Senpaga prezentado de diversaj verkoj pri kaj en Esperanto al la publiko pere de interreto, disvolvigos la movadon konsiderinde.

Nun ekzistas granda trezoro de verkoj pri kaj en la Internacia Lingvo, sed por multaj antaj kaj untaj Esperantistoj ne ekziatas facila alirebleco al ĝi. Certe se facila kaj malkara alirivo ebliĝu al la publiko, Esperanto-komunumo ekkreskegos kaj kvante kaj kvalite.

Senpaga alirebleco al la E-a literaturo en la interreto havos pluraspektan rezultaron por diversaj E-istoj kaj neE-istoj: de ekstermondanoj, kiuj povus trovi fortan motivon por eklerni la lingvon, tra jam-E-istoj kiuj povus plifundigi sian konon kan scion pri la lingvo, ĝis la verkistoj, kiuj ekdisponus grandegan inspir-fonton. Feliĉe tia senpaga alirebleco al la E-aj materialoj en la interreto – dankeg’ al nia diligenta kolegaro – jam ne estas malmulta, sed, tion endus plenumi en pli granda kiomo kaj pli organizita kielo.

Dum en multaj evoluintaj landoj, oni povas unu-monate perlabori sufiĉe por aĉeti novan aŭtomobilon, en tre multaj evoluantaj landoj la monata salajro de plejmulto ne sufiĉas por aĉeti la Novan PIVon aŭ eĉ tre malpli karajn librojn!

Nun interreto disponigas la eblecon preskaŭ senpage kaj prezenti kaj utiligi intelektajn materialojn. Tion ni devus inde ekspluati ĝiseble. Ĝis antaŭ la inventiĝo kaj populariĝo de interreto, oni devis elspezi multon por prezenti sian verkon al la publiko, sed nun oni povas fari tion tre tre malkare dank’ al la interretaj rimedoj.

Profesoro Luis Guillermo Restrepo Rivas, specialisto kaj esploristo pri artefarita intelekto, aŭtomata tradukado kaj robotiko en Politeknika Universitato de Kolombio kaj instruisto pri interreto, jam - kaj tre adekvate - proponis senpagan kaj senkopirajtan disdonsdon de la E-aj lernolibroj laj legolibroj pere de interreto (Esperanto, n-ro 1155/1, Jan. 2003, p.11), tamen, fakte la ĉefan motivon por la eklernado mem de la lingvo - aŭ por ĝia utiligado en praktiko - kaŭzus la facila kaj senpaga alirebleco al vere utilaj materialoj interesaj en ĉiuj terenoj, kiel beletro, sciencoj, … en E-o. Tutklaras ke se oni povu konvinki iun pri tio ke tion kion – kaj espereble iam, tiom kiom – li/ŝi nun povas atingi utiligante la anglan, li/ŝi povas disponi ankaŭ pere de Esperanto, la motivo por eklerni kaj utiligi nian lingvon fariĝas multobla. Ĝangalo (www.ĝangalo.com) estas bona provo en tiu ĉi direkto.


Kiel guteto, ni kontribuos al tio, pere de prezentado de la kompleta enhavo de nia revuo, Irana Esperantisto, en la interreton kaj senpaga alireblo al ĝi por la publiko (www.sabzandishan.com). Ni esperas ke samon aŭ similon faros la aliaj posedantoj de la E-aj materialoj. Ekz-e, librojn aŭ revuojn oni povas tiel disponigi al la samideanaro - kaj al la ekstera mondo, se temas pri nacilingvaj - almenaŭ post certa tempo ekde ilia eldonoĝo, t.e. post jaro aŭ pli – aŭ malpli!? Eĉ malnovaj fontoj povas grave helpi al multaj, ekz-e al historiistoj, verkistoj, eseistoj k.t.p., kiuj alie, tre malfacile – se fakte eble - povus atingi al sia serĉato.


Eblege la plej granda movad-informa fonto estas revuo Esperanto; certe se UEA metu ĝiajn pasintajn n-rojn sur la interreto, eĉ kune kun bona tekst-serĉilo por ili, tio kaj kaŭzos altan ondon de kreado de novaj analizoj kaj eseoj kiuj vigligus la movadon, kaj estos inda ekz-o por aliaj fari la samon.

Eta ŝanĝo strategie, se bone kalkulita, povas kaŭzi egan efikon nekalkuleblan sur la progresritmon de la movado - nun interreto disponigas al ni bonan okazon ĉi-rilate.


Ja, ĉiam troviĝas tute pagivaj homoj – ĉu en evoluintaj ĉu en evoluantaj landoj - kiuj volonte pagus por tiaj servoj kaj eĉ donacus ekstran sumon por subteni tiajn agadojn.

Ahmad, 14 Nov. 2003


Ahmad ! Viaj kontribuaĵoj estas interesaj sed vi devus loki ilin foje en aliajn lokojn. Ekzemple en la diskutpaĝo pri Rumi, tute ne plu temas pri Rumi sed pri Propono de alternativaj tabelvortoj, kaj en la artikolo por Esperanto devus aperi nur eroj proponitaj al la revuo Esperanto -- komentoj iru al la diskutpaĝo. Arno Lagrange 14:54, 20. Nov 2003 (UTC)


Kara Arno,
Dankon pro viaj afablaj atentigoj. Mi certe plenumos la ŝanĝojn kiujn vi pri-aludis, precipe pri ligoj al persa.
Mi ĵus faris redakteton al Rumi artikolo, kaj nur post tio mi ekkonis pri atentaro kaj vidis viajn atentigojn. Iam estonte mi rekontrolos ĝin laŭ viaj atentigoj.
Nur mi dezirus klarigi pri "kelkal" (ĝin mi faris kiel: kial, tial, ĉial, ...kelkal): per kelkal, do mi intencas esprimi: "pro kelkaj kialoj". Mi faris ĝin laŭ la sama vojo de "aliam"= "en alia tempo", aŭ "onies"= "apartenanta al oni". En PAG (plena Analiza Gramatiko), 5a eld., oni menciis "alies" (sur pago 86). Bv. diru al mi vian opinion.
Pri la nombro de ligoj al sama artikolo: vi pravas jam ekzistas tro da ripetaj ligoj al la sama artikolo en Rumi-artikolo. Tamen mi pensas ke unufojo estas la minimuma, kaj se oni ligu pli ol unu fojo - precipe en longaj artikoloj - tio povus iam helpi: por ekzemplo, imagu ke komence de artikolo oni metas ligilon por iu urbo en ne tre grava frazo por la leganto, kaj longe poste, eble ĉe fino de la artikolo, oni denove mencias nomon de la urbo sed ĉifoje en frazo, en kiu la urbo trovas gravegon ĉe la leganto: nu, se ĝi estu ankaŭ ĉi tie ligita al la samtitola artikolo, la leganto utiligas la ligilon; se ne, eble li jam ne memoru ke komence de artikolo ekzistas ligilo por tiu urbo. Do mia propono estus tio ke kiam kun longa intervalo aperas sama artikol-vorto, oni denove metu ligilon - sed certe ne en ĉiuj ĉeaj ripetiĝoj de sama vorto, kiel okazis en Rumi-artikolo
Kaj fine, redankante vin, mi devas konfesi ke vi donis grandan taskon al mi: ekzistas pli ol 40 referencitaj paĝoj en Rumi-artikolo, pri kiuj mi devus skribi! Helpon de ĉiuj vikipediistoj! Ahmad, 19 Nov. 2003


Mi tute konsentas kun vi ke povas varii la regulo laŭ la longeco de la teksto : en malgranda unufoje en pli longa eble ripeti la ligon por faciligi la navigadon. Ni devus vortigi tion en la rekomendoj. Pri la lingvaj demandoj mi preferas lasi aliajn doni sian opinion. Mi mem uzas "alies" sed mi ja scias ke iuj malrekomendas ĝin pro bonaj kaŭzoj, kiuj mi ne kapablas nun klarigi. Mi devus iom studi la demandon antaŭe ... (Vidu Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj? de Akademiano kaj vikipedia kolego Bertilo. La samon pri kelk' onipovas diri kiel por ali' )

Ne timu pri la laboro : ne faru ion pli pezan ol vi povas. La afero bonorde antaŭeniras laŭ propra ritmo. Arno Lagrange 22:58, 18. Nov 2003 (UTC)

Kara Arrno,
Dankon pro la ligilo al paĝo de Bertilo pri “alies” kaj …. Lia opinio estas vere interesa. Ankax mi dezirus esprimi mian opinion ĉirilate, sed antaŭ tio mi eme devus danki Tim BERNERS-LEE elpensinton de TTT, samideanon Chuck SMITH iniciatinton de Vikipedio kaj vin, kiuj ebligis al mi espirmi mian opinieton ĉe opinio de granda akademiano kiel Bertilo.
Laŭ mi en Zamenhofeca kaj Esperanteca Esperanto - kie por esprimo de ideoj anstataŭ tuja aldonado de roman-devenaj neologismoj, preferatas ĝisebla utiligado de kunmetitaj vortoj faritaj el jam-ekzistantaj lingveroj* - povas regi principo de “esprimo kaj kompreno”, t.e. ke se per kunmetita vorto (aŭ eĉ frazo, kiel mi aludos pri tio fine de tiu ĉiu skribaĵo) la parolanto/verkanto povas esprimi tion kion li intencas komuniki, kaj la alparolato/leganto povas kompreni ties signifon sen miskompreno, la kunmetita vorto estas tute korekta kaj utiligebla sendepende de tio ke ĉu ties eroj devenas de t.n. radikoj (kiel ali-, kelk- , …) aŭ solstarivoj (kiel tabelvortoj, prepozicioj, …). Mi diris “t.n.” ĉar laŭ mi en Esperanteca Esperanto ni devas nomi ĉiujn ilin nur “lingveroj”. La lingveroj povas utiliĝi kaj solaj (do fariĝas solstarivoj, kiel "du", "far=far(it)e de", "kaŭz=kaŭz(it)e de", aŭ "rilat=rilate al") kaj kune kun aliaj lingveroj (kiel "kontraŭi", "antaŭa" aŭ "duo").
Rezule mi kredas ke tabelvortaj dua-eroj -al, -am, -el, -es kaj -om, povas kunmetiĝi ankaŭ kun aliaj lingveroj (t.e. “radikoj” kiel kelk-, kaj “solstarivoj” kiel pronomoj, numeroj, …). Sed, aliajn tabelvortajn dua-erojn, t.e. –a, -e, -i, -o kaj –u, oni ne uzu en kunmetitaj vortoj, ĉar ili estas gramatikaj finaĵoj en Esperanto (respektive por adjektivo, adverbo, …), kaj sekve kaŭzus ambiguon kaj konfuzon. Laŭ tiu vidpunkto, ekz. jenaj kunmetitaj vortoj tute korektas:

Alial, aliam, aliel, alies, aliom
Kelkal, kelkam, keklel, kelkes, kelkom
Samal, samam, samel, sames, samom
Mial, miam, miel, mies, miom
Sial, siam, siel, sies, siom
Multal, multam, multel, kultes, multom


Mi ne citas iliajn signifojn, ĉar laŭ mia aserto vi mem, kaj ĉiu alia Esperantisto devus kompreni iliajn signifojn sen ĉia miskompreno. Mi aldonas nur kelkajn frazojn por montri ilian fluan uzeblecon:

Vi vias, mi mias, …: ĉiu sias. Do vi utiligas Esperanton viel, mi miel kaj ĉiu siel. Kelkam oni deziras konduti kiel aliaj, sed aliam, kaj fakte multam, oni agemas nur siel.


Ŝi amegas Esperanton ĉar ĝi proksimigas la homojn unu al la alia; samal ŝi amas ankaŭ interreton.


Mi dezirus klarigi ankaŭ pri mia opinio rilat vortordo en Esperanto-frazoj, sed jam longiĝis la skribaĵo. Do eble aliam!

Mi esperas ke mi povis esprimi kion mi kredas pri vortfarado en Esperanto. Por transdoni mian senton en pli ĝenerala skalo pri Esperanta flekseblo kaj senlimeco, ĉi tie mi citas kelkajn liniojn de poemo far Sohrab SEPEHRI(pri kiu cetere, mi aldonos artikolon en Vikipedion en proksima futuro):

Mi ne scias
kial oni diras: ĉevalo noblas, kolombo belas.
Kaj kial en nenies kaĝo troviĝas vultur’.
Kion trifolia flor’ malpli havas ol ruĝa tulip’.


Oni devas lavi l’ okulojn, oni devas aliel vidi.
Oni devas lavi la vortojn.
Vorto estu la vento mem, vorto estu la pluvo mem.

Ahmad, 20 Nov. 2003.


Estimata Ahmad! Plaĉas al mi viaj ĉi supraj raciaj komentoj pri alies, aliam, ktp. Iamfine, se la lingvo tiel evoluos, tio tie-tie povos koncize alporti utilajn distingojn: knabina biciklo ~ "knabinspeca biciklo" versus knabines biciklo ~ "biciklo apartenanta al knabino". Kvankam mi plejparte sentas tiajn formojn tro ŝoke nekutimaj por ĝenerala uzado en serioza prozo en la nuna tempo, mi bonvenigus vidi/aŭdi ilin en slangeca parolado. Mi konsentas kun via averto kontraŭ simila uzo de vokalaj finaĵoj, precipe -a kaj -e (alia~alispeca, alie~aliloka). Mi ne certas ĉu estas nekonsekvenceco inter aprobo de knabina~knabinspeca versus neaprobo de alia~alispeca. Diferenco povus kuŝi en tio, ke ali-, sed ne knabin-, aludas al idento.
Flanka demando: Mi rimarkas la interesan uzon de rilat vortordo. Ĉu en tiu senfinaĵa (kaj senapostrofa) uzo temas pri iaj ĝeneralaj ideoj pri la derivigo de novaj prepozicioj, aŭ ĉu temas sole pri la radiko/morfemo/vortero rilat? Mi supozas, ke konsekvenca prononco en tia uzado metus la akcenton ĉi tie sur la antaŭlastan silabon ri.
Ankaŭe, ĉu la aludata "aliam" pri vortordo jam okazis? Kaj kie? Kore salutas, Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 20:55, 15. Jan 2007 (UTC)

Pri novaj paĝoj[redakti fonton]

Kara Ahmad ! mi kiel vi konstatas ke la paĝo pri Rumi ne aperas inter la novaj paĝoj. Mi supozas ke estas pro la enesto de la streketoj "-" kiuj povas ĝeni la programon. Tiaj paĝoj estas generitaj per peto al la datumbazo, kaj povas esti tiaj misteraj perturboj ke pro streketo en la titolo (aŭ io tia, ĉu por la "Ĝ" ? ), la programo ne konsideras la artikolon kiel ĝusta artikolo. Tiu klarigo ne validas por Sohrab SEPEHRI.

Tamen ja aperas viaj enmetoj :

  1. 16:58, 21. Nov 2003 Preĝujo (233 bitokoj) . . A.R. Mamduhi
  2. 16:44, 21. Nov 2003 Muezino (181 bitokoj) . . A.R. Mamduhi
  3. 16:29, 21. Nov 2003 Vozuo (243 bitokoj) . . A.R. Mamduhi
  4. 16:13, 21. Nov 2003 Mohro (159 bitokoj) . . A.R. Mamduhi
  5. 16:02, 21. Nov 2003 Gebleo (247 bitokoj) . . A.R. Mamduhi

Mi atentigos Brion pri tio. Li verŝajne povos pli bone klarigi ol mi. Arno Lagrange 10:04, 3. Dec 2003 (UTC)

Speciala:Newpages uzas kiel fonto la datumbazeron uzata por lastaj ŝanĝoj. Tiu tabelo fortranĉas malnovaj paĝojn post plimalpli semajno. Ankaŭ, ni ĵus rekreis tiun tablon kaj aliaj dum translokiĝo al nova servilo, do ĉio estos iom nekutima dum kelkaj tagoj. --Briono 10:23, 3. Dec 2003 (UTC)



Kara Ahmad, ne mi demandis pri "Beginner's Course of Esperanto" sed Vikipediisto:151.201.40.135. Mi korektis laŭ mia supozo pri angla ortografio. Arno Lagrange 13:54, 16. Dec 2003 (UTC)

  1. 10:39, 3. Dec 2003 . . ArnoLagrange (Beginner's Course of Esperanto)
  2. 22:25, 22. Nov 2003 . . 151.201.40.135
  3. M 09:31, 14. Nov 2003 . . ArnoLagrange (iom pli da ligoj)

Pri Bam-Citadelo[redakti fonton]

Mi sincere kondolencas al viaj samlandanoj kiuj estas terure frapitaj de la tertremo. Mia penso tuj iris al vi kiam mi aŭdis pri tiu terurega katastrofo. Arno Lagrange 23:27, 29. Dec 2003 (PST)

Ahmad, mi ĵus ligis la artikolon pri Bam-Citadelo interlingve. La esperanto-artikolo kiun vi iniciatis estis ekredaktita antaŭ la alilingvaj kiuj aperis nur post la tertremo. Estas bona maniero atentigi la mondon pri esperanto tiel ligi interlingve precipe kiam ekzistas en esperanto pli valoraj artikoloj ol en iu ajn alia lingvo. Certe multaj retumantoj legos la artikolojn pri Bam diverslingve pro la aktualaj eventoj kaj tiuj tiel rimarkos ke e-o-artikolo ekzistas kaj se ili eĉ scivoleme ekrigardos ĝin konstatos ke ĝi estas pli riĉa ol la alilingvaj. Esperanto rolas pionire : la mondo tion sciu. Arno Lagrange 08:09, 3. Jan 2004 (UTC)

Rebonvenon[redakti fonton]

Ĝojas pro via reapero post kvinmonata foresto, tutkore Arno Lagrange  10:18, 11. Jun 2004 (UTC)

Kara Arno,

Dankon pro via varma rebonvenigo. Nun mi povas aldoni kelkajn novajn verkaĵojn de mi al Vikipedio el Irana Esperantisto ĉar jam aperis du numeroj (6 kaj 7, vintro kaj printempo de 2004). Unu el ili estas pri Abu-Said Abol-Ĥejr aliiginto de mistikismo (de suferado al ĝuado). Li vivis en la 10a kaj 11a jarcentoj. Alia temas pri Abol-Hasan ĤARAGANI, altruista mistikulo de samaj jarcentoj.

Mi planas ankaŭ aldoni artikolon pri Abjaneo, tre vidinda vilaĝo en Irano. La vilaĝo kvazaŭ estas vivanta arkitektura kaj antropologia muzeo. Ĝin verkis Asad Mahbub por Irana Esperantisto.

Ahmad 11 Jun. 2004

Dankon pro via mesaĝo, Ahmad. Estas agrable ke vi lastatempe denove povas kunlabori. La iranaj esperantistoj havas multon por kontribui al la Esperanto-kulturo, kio pro diversaj kialoj nun ankoraŭ ne plene videbliĝas. La europanoj (inkluzive de mi) scias tro malmulte pri via lando respektive regiono, ties historio, kulturo, kaj nuntempo...--Amike Montanesko 10:39, 28. Apr 2005 (UTC)

Tradukaĵo de la semajno[redakti fonton]

Saluton, Ahmad, la origine esperantlingva artikolo Antoni GRABOWSKI venkis en konkurso kaj nun (ĝis 1-a de majo) estas Traduko de la semajno. Tradukoj faritaj ĝis tiam eniras tradukarkivon de META-WIKI. Estus agrable, se aldoniĝus ankaŭ persa versio, ĉu vi emas tion iniciati ?

Amike salutas Montanesko 21:30, 28. Apr 2005 (UTC)

Kial kaj kiel uzi kaj riĉigi Vikipedion[redakti fonton]

Mi metis vian interesan resumon je Vikipedio:Kial kaj kiel uzi kaj riĉigi Vikipedion. Ne estas kopirajta problemo ĉe traduko de dokumentoj sub GFDL : la permesilo plu validas post traduko. Se maŝintraduko estas sufiĉe bonkvalita tio povas esti rimedo por pliriĉigi la entenon de la esperanta vikipeido : tamen mi supozas ke homa revizio estas nepra. Mi dubas pri viaj kalkuloj ke oni povus okobligi la kvanton da artikoloj. Cetere ni ne forgesu flegi la kvaliton. Pli ol artikolnombro konsiderinda estas la entena valoro de la artikoloj : ĉu ili estas detalaj, kompletaj, ktp. unuvorte kvalitaj. Tio estu nia ĉefa celo por ke la esperanta Vikipedio estu utila briko en la konstruata esperantlingva kulturo. Arno Lagrange  09:33, 2. Jan 2007 (UTC)

Persaj personaj nomoj[redakti fonton]

Kara A.R. Mamdudi, bonvole legu artikolon persona nomo kaj, se vi volas skibi ion de Persaj personaj nomoj. Multkolorbirdo 09:42, 10. Dec 2003 (UTC)

Abguŝto[redakti fonton]

Saluton. Dankon pro la artikolo Abguŝto. Sed ial enestis multe da troaj iksoj, tiel ke anstataŭ esperantaj literoj aperis x post la koncernaj literoj. Mi ĵus korektis tion. Kiel vi tajpis la esperantajn literojn? --Tlustulimu (diskuto) 18:05, 25 Nov. 2015 (UTC)

@Tlustulimu: Saluton kara samideano, Elkoran dankon por via korektado al Abguŝto (esperantigi la literojn). Verŝajnas, ke kiam mi redaktas per "Redakti fonton", literoj kun "x" aŭtomate transformiĝas al esperantaj literoj, sed tio ne okazas, kiam mi redaktas per "Redakti". Ĉu ekzistas ia solvo? Redankon, Amike kaj estime,

A.R. Mamduhi (diskuto) 07:16, 29 Nov. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton A.R. Mamduhi!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:50, 28 Nov. 2015 (UTC)

Rekompenco por vi![redakti fonton]

Rekompenco de Azia Monato
Dankon por kontribui en Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:26, 2 Dec. 2015 (UTC)

Saluton! Ĉu vi volas patrolantiĝi? Se jes, bonvolu petu ĉi tie --Ochilov (diskuto) 13:00, 16 Dec. 2015 (UTC)

@Ochilov: Saluton kara samideano, Elkoran dankon por via bonvola propono. Nun mi petos pri patrolantiĝo laŭ via gvido. Apartan dankon ankaŭ por la interesa konkurso.
Redankon, Amike kaj estime,
A.R. Mamduhi (diskuto) 07:25, 18 Dec. 2015 (UTC)
✔ Farite, nun vi estas patrolanto! --Ochilov (diskuto) 09:39, 18 Dec. 2015 (UTC)
@Ochilov: Reajn saluton kaj dankon al vi, tre kara samideano.
Ĉion bonan kaj belan, Amike kaj estime,
A.R. Mamduhi (diskuto) 07:53, 19 Dec. 2015 (UTC)

Esperanto-Usono[redakti fonton]

Kara Ahmad, la 21-an de decembro 2015 vi el la angla versio de la teksto tradukiis novan artikolon Esperanto-Usono, kvankam jam ekzistas artikolo pri la sama temo, nomata Esperanto-USA. Nepre necesas kunigi la du tekstojn, kadre de la pli malnova artikolo nun nomata Esperanto-USA. Tute diskutindas ĉu fine la artikolo kunigata restas laŭ la angla nomo "Esperanto-USA" aŭ alinomiĝas al la esperanta nomo "Esperanto-Usono". Sed precipe gravas ke la konservindaj bonaj teksteroj de ambaŭ artikoloj estu en unu teksto, kaj nenio valora perdiĝu. Mi volas alvoki vin mem enplekti viajn teksterojn en la pli malnovan artikolon, kaj mem zorgi ke el via laboro nenio perdiĝas. Estis fuŝo ke la esperanta artikolo kaj la angla artikolo pri la sama organizaĵo ne estis interligitaj en vikidatumoj, alikaze vi tuj vidintus ke jam estis esperantlingva artikolo. La interligon de la du tekstoj mi mem tuj realigas. ThomasPusch (diskuto) 12:49, 17 Jan. 2016 (UTC)

Propono ampleksigi la artikolon pri Esperantujo en la persa Vikipedio[redakti fonton]

Saluton al vi, Ahmad. Mi kontaktas vin por espereble plibonigi la artikolon اسپرانتویو en la persa Vikipedio. Mi fakte jam kontaktis la uzanton Ashkan_P., kiu diris al mi ke vi povos helpi en la afero. Jen la tuto: mi ĉi-monate multe ampleksigis la artikolon Esperantujo en la esperanta Vikipedio, kaj proponas al vikipediistoj el ĉiu Vikipedio traduki ĝin al iliaj naciaj lingvoj, por ke homoj sciu tion, kio estas Esperantujo, kie kaj kiel oni uzas Esperanton en la nuna mondo. Ĉu vi pretas helpi en la afero? Multan dankon al vi! — Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 16:43, 28 Jan. 2016 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 18:39, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

WMF Surveys, 00:47, 20 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pri enhavoriĉaj artikoloj pri kino. Tamen mi devis korekteti kelkajn detalojn. Mi komentos ilin, por ke vi ne ripetu ilin. Ekzemple vi ne bezonas tajpi la enhavtabelon, ĉar ĝi aperas aŭtomate. Mi ankaŭ ligigis la artikolon al aliaj lingvoj, por ke ĝi ne restu orfa kaj por ke la tabelo montru foton kaj aliajn informojn. Ne necesas lasi anglalingvaĵojn, ĉio tradukeblas. Kiam temas pri kino, pli preciza vorto ol direktoro estas reĝisoro.--kani (diskuto) 01:07, 1 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Jen alia detalo: la angla vorto shoot ne tradukeblas al pafi sed al filmi, kaj anglalingve oni uzas ofte film ne nur por filmo sed ankaŭ por kino, do en Esperanto kino. Ju pli longa estas la artikolo, sed pli forta korektado necesas.--kani (diskuto) 02:53, 1 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Alia detalo: mi forigis la notojn, ĉar oni perdis la ĝustan lokon de la referenco kaj ĉiun lastan informon kiu ne kongruas kun la vikipedia stilo. Mi konsilas al vi elekti pli mallongajn tekstojn, rigardi kiel funkcias la redaktopaĝon en aliaj artikoloj kaj "murdi" ĉiun anglismon.--kani (diskuto) 03:20, 1 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi klopodas aranĝi viajn artikolojn pri Irano. Ekzemple la ŝablonoj Citaĵo el novaĵo aŭ Citaĵo el libro en referencoj tute ne funkcias. Pli bone malfermi tiujn notojn ekzemple en la angla versio, kopii kaj glui ilin. Tion mi faras.--kani (diskuto) 23:45, 7 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Krome se iu referenco ripetiĝas, oni ne ripetas la tutan informon, nur oni aldonas la signon /. Vi povas rigardi kiel mi faris en pasintaj artikoloj viaj.--kani (diskuto) 17:39, 8 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi faras kompleta urbojn de Irano, sed mi havas malfacilaĵojn. Ekzemple Mehabad & Piranshahr estas plene tralaborinda. Mi ne trovis fontojn pri unuiĝo de tiuj urboj. Krome & estas nekutima ĉi tie. Stato de la mia laboro estas videbla: [1]. --Crosstor (diskuto) 13:11, 10 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Citaĵo el la reto[redakti fonton]

Saluton! La ŝablono Citaĵo el la reto tute ne funkcias. Pli facile meti nur el http inter [krampoj]. Vi povas vidi en la redaktaj paĝoj de tiuj artikoloj kiel mi faris tion. Mi korektis Don Miguel Ruiz kaj komencis korekti La Kvar Interkonsentoj, sed meze mi laciĝis kaj metis averton pri nesufiĉa lingvonivelo. Aŭ la teksto estis tradukita per aŭtomata tradukilo aŭ oni devas plibonigi la lingvonivelon, ĉar kelkaj partoj estas nekompreneblaj, en aliaj lokoj restas anglalingvaj vortoj ktp. Mi jam konsilis al vi elekti ne tiom longajn tekstojn kaj certe nun rekomendas pli zorgeme poluri la tradukon. Mi esperas ne esti tro malagrabla. Dankon.--kani (diskuto) 22:49, 6 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, A.R. Mamduhi, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Marlén Muñiz García[redakti fonton]

Saluton. Se mi bone komprenas, tiu artikolo temas ĉefe pri estontaj okazaĵoj: tio estas, ŝi ankoraŭ ne prezentis sian disertacion kaj ankaŭ ne magistriĝis, ĉu? Tiuokaze, oni devos esti preta ĝisdatigi la artikolon, kiu nun estas tro frua. Krome oni ne povos ankoraŭ krei korespondaĵon en la hispanlingva versio, pri kio mi pretas kiam la disertacio estos aprobita kaj eventuale publikigita. Se vi atentos prie, vi povos fari tiun ĝisdatigon kaj averti min, ke mi kreu la hispanlingvan version. Dankon.--kani (diskuto) 10:57, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kara Kani,
Dankon elkore pro via bonvolema mesaĝo.
Fakte ŝi prezentis sian bakalaŭriĝan/licenciiĝan disertaĵon kaj havis 9/10 markon. Fine de la artikolo mi skribis pri ŝiaj estontaj magitriĝaj fakoj.
Redankon kaj ĉian bonon,
Amike,
Ahmad A.R. Mamduhi (diskuto) 19:58, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]