Vikipediista diskuto:ArnoLagrange
El Vikipedio
[redakti] Denove pri {{Dok}}
Saluton, Arno. Mi hodiaŭ posttagmeze sukcesis doni al la suprasoraba ekvivalento de nia ŝablono {{Dok}} plian parametron. Nun tie eblas uzi la saman dokumentadon por pli ol unu ŝablono. Ĉu mi aldonu la adaptitan kodon al nia ŝablono {{Dok}}? Se jes, kiel nomiĝu la parametro; ĉu eble dok? La tuto funkcius tiel, ke unu ŝablono el grupo normale enhavus la dokumentadon per {{Dok}} kaj la aliaj per aldona parametro. Kore --Tlustulimu 20:11, 20. Jan 2009 (UTC)
- Saluton, Arno. Mi ĵus aranĝis la aldonon kaj jam kreis eĉ ekzemplojn, kiuj estas nun menciitaj en la dokumentado de {{Dok}}. Nur unu gravaĵon mi ankoraŭ devas mencii, nome ke la nova parametro dok bezonas la kompletan nomon de la dokumentado, do inklude de la nomspaco. Tiel ja eĉ eblas uzi ŝablonecajn subpaĝojn el aliaj nomspacoj, se tio necesas. - Krome ĉi tiu koda aldono nun ekzistas jam en tri vikipedioj, nome la du sorabaj kaj nia. Kore --Tlustulimu 21:52, 20. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Zamenhof
Arno, mi vidis ke vi multe kontribuis al la genealogia arbo de Zamenhof. En Kune 2/2006 aperis intervjuo kun kelkaj membroj de Germana Esperanto-Junularo kun Lois Zaleski Zamenhof. Ankau aperas genealogia arbo kiu enhavas multe pli da "Zamenhofojn". Speciale ankau aperas idoj de Lois Zaleski Zamenhof: http://www.esperanto.de/dej/elshutoj/kune/kune_2006_2.pdf Amike, --Esperantst 21:32, 23. Jan 2009 (UTC) / Dankon pro via respondo. Mi demandas la koncernajn personojn kiuj faris la intervjuon pri la fonto. Eble Lois mem povus doni pli da informoj. Mi supozas ke almenau la informoj ke Lois havis infanojn estas relative grava. Mi esploros. Dankon, Martin --Esperantst 23:32, 23. Jan 2009 (UTC)
- Arno, ĉu vi bonvolas aldoni Ida-n al la genealogia arbo de la Zamenhofa familio? Mi ne scias kiel fari tion. Ĉu vi certas ke Henriko estas la sama persono kiel Gregorio? Mia fonto diras ke estas diversaj personoj sed estas strange ke ili naskiĝis je preskaŭ la sama dato.--Verdulo 19:17, 24. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Roboto de Marcos
Saluton Arno. Ĉar la kandidatigo de mia roboto por administranteco ricevis du porajn voĉojn kaj nur unu kontraŭan, ĉu vi povus doni al ĝi tiun statuson, por ke mi povu plenumi la deziratan taskon? Marcos 15:40, 25. Jan 2009 (UTC)
[redakti] saluton!
Mi jus estis skribanta mian unuan paĝon en Vikipedio, kiam mi ricevis vian mesaĝon! kiel vi sciis tiom rapide pri mia redakto? --Bartrez 21:05, 27. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Peto pri ŝanĝo de uzantnomo
Bonvolu alinomigi min de PAD al Petrus Adamus (nenie uzata nomo). Nunaj malsamaj nomoj en diversaj viki-projektoj malfaciligas mian laboron. --PAD 18:06, 28. Jan 2009 (UTC)
Kaj ĉu vi povus forbari la uzanton PAD, por ke mi mise ne kontribuu tiunome (ĝi daŭre aktivas, ĉar estis unuigita enkadre de la Vikiprojektoj)? --PAD 21:40, 28. Jan 2009 (UTC)
Jes, mi vere volas ĉar nun iam kontribuadas mise, malvole sub la antaŭa nomo (en la Ĉeĥa Vikipedio tio jam okazis al mi). --Petrus Adamus 20:14, 29. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Argadora kalendaro
Saluton, Arno. Mi ĵus rimarkis kelkajn ŝanĝojn de IPulo en la artikolo Argadora kalendaro. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu ili estas en ordo aŭ ne. Ĉu vi povas foje kontroleti ĝin? Kore --Tlustulimu 09:28, 30. Jan 2009 (UTC)--Tlustulimu 09:28, 30. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Vikipediista diskuto:Saloca
Kara Arno, mi aldonis reagon al via interveno rilate lingvonivelon en la diskutejo de Saloca. Amike DidiWeidmann 23:59, 30. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Saluton
Bone kiel sysop vi povas forig ĝin. dankon pro la konsilo. Parenteze jam forigi ĉiuj etikedoj pri Esperanto. ŝajne ĉi tiu estus la lastan okazon kiam mi akiras parton sur ĉi tiu vikio mi estas bela certa vi scias kial. Parenteze mi ne fraŭlino Saloca 09:36, 31. Jan 2009 (UTC)
- En plus vous êtes français? une étonnante pense que le serveur a été une autre façon d'aller là-bas Saloca 09:39, 31. Jan 2009 (UTC) Kaj mi invitas al vi ne respondi mian mesaĝon. Mi ne intenc far ĝin nek
- By the way thanks for this [1] but please keep it simple i´m going to erase it. Saloca 09:43, 31. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)
Bonvolu iom korekti mian malfeliĉan procedon: penante transmovi la elstaran artikolon Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) kaj ne povante ĝin al la volata, pli preciza adreso Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) simple movi (ĉar la paĝo jam ekzistis kaj enhavis ligilon), mi kopiis nur la tekston al la nova adreso. Tiel tamen tute perdiĝus la historio, kio kompreneble malbonas. Ĉu vi bonvolus unue la paĝon Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) forigi kaj poste regulare la estintan artikolon Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek) tien movi? Mi pardonpetas pro la problemoj, mi farus tion mem, sed forigado de paĝoj ne estas permesita al normalaj uzantoj. --Petrus Adamus 00:25, 5. Feb 2009 (UTC)
[redakti] Universala informkesto
Saluton Arno, mi komencis krei specialan ŝablonon por pluraj profesioj, kie la indikoj estus aperataj nur tiam, kiam ili estus skribitaj. Ĉiuj devas esti kaŝeblaj krom kelkaj bazaj parametroj kaj eĉ tiuj estas kaŝeblaj, se ili ne estas konataj aŭ skribitaj. Bedaŭrinde mi havas kelkajn problemojn. Unue, mi ne scias, ĉu mi ie eraras aŭ ĉu oni devas redakti ie alie ekster vikipedia spaco, ĉar kiam mi enmetos duan kaj pluan ŝablonon, tiu saltos aŭ ekster la ĉefa ŝablono aŭ ĝi faros ian alian nedeziratan ŝanĝon kaj aspekton (ŝanĝiĝas larĝecoj, unu ŝablono estas "enŝablonigita" en la alian ks.). Pri kio temas, vi povas vidi en ŝablono {{Informkesto universala}}. Mi lasis tie ambaŭ versiojn. La supra povus esti fina aspekto kun funkciantaj kaŝeblaj ŝablonoj kaj eĉ iuj enhavas kaŝeblajn elementojn en si - ĉe politikisto, kiam ĉiu politika oficejo estas kaŝebla kaj ĉe aktoro, kie kaŝeblaj estas la premioj. Due, aperas kelkfoje ŝablono {{redaktata}}, eĉ kiam ĝi ne estas tiomfoje skribita. Ĉu vi povus helpi? Se jes, ignoru la ŝablonon Redaktata. Simple, kiu parametro estos skribita, tiu montriĝos en la ŝablono eĉ kun la kolora aspekto. Kerio 11:11, 5. Feb 2009 (UTC)
- Por pli bone kompreni, kion mi celis: Mi ĉerpis indikojn el kvin ŝablonoj, kiuj estas indikitaj en la universala ŝablono kaj poste mia ideo estis unuecigi ilin en unu ŝablono, sed tiel, ke ĉio estu kaŝebla. Nekaŝeblaj estus nur bazaj indikoj viditaj sub bildo de persono. Ĉar povas ekzisti liberaj dosieroj de unu kaj la sama persono el diversaj tempoj (civila, soldata, filma, kantista ktp.), necesus distingi inter ili en la parametroj -vd. uzon en la ŝablono. Parte mi ĉerpis el {{Informkesto reganto}}, kien mi aldonis nunajn kaŝeblajn elementojn, parte el {{Informkesto ĉeĥaj intermilitaj fortikaĵoj}} ankaŭ farita de mi kaj enhavanta kaŝeblajn parametrojn. Sed bedaŭrinde nun haltigis min neebleco funkciigi kelkajn ŝablonojn en unu ĉefa ŝablono aŭ pro mia eraro aŭ pro nekapableco de sistemo montri senerare ilin tiel. Dankon por via laboro. Kerio 12:50, 5. Feb 2009 (UTC)
- Saluton Arno, ĉu vi povus rigardi la ŝablono {{Informkesto universala}} kaj helpi iom? Tie estas ankoraŭ ne tro kompleta versio, kiu faras problemojn, sed sur mia paĝo mi laboras por ĝia plibonigo. Ĉu vi hazarde ne scias, kiel forigi superfluajn parametrojn, kiuj aperas dufoje sur ĉiu oficejo en sekcio politikisto? La ŝablonon mi ankoraŭ ne finis, sed ĉiu helpo estas bonvenigata. Dankon. Kerio 19:00, 7. Feb 2009 (UTC)
[redakti] Ĝermolandokategorio
Vi vere pravas. Bonŝance nenio estas malfarebla: oni (= mi, kiel kaŭzinto de la fuŝo) povas restarigi la antaŭan ŝablonon {{ĝermolandokategorio}} (temis pri 20-30 paĝoj, se mi bone memoras, do ne tro da perdita tempo); aŭ povas aldoni koderon al {{ĝermokategorio}} tiel ke ĝi komprenu ĉu la parametro estas landonomo aŭ ne, kaj depende de tio aldonu la kategorion Ĝermoj laŭ landoj aŭ nur la ĝeneralan ĝermoj. Kion fari? --WinstonSmith 14:34, 7. Feb 2009 (UTC)
- Provizore, mi elektis la duan solvon, ĉar ĝi postulis redaktadon de nur unu paĝo, kaj ne de ĉiuj kategorioj pri landoĝermoj. --WinstonSmith 15:11, 7. Feb 2009 (UTC)
[redakti] Steloj
saluton, mi lasis komenton al vi pri stelo-moneroj en via diskutpaĝo ĉe commons, sed eble vi legos ĉi tiun mesaĝon pli frue. Vi povas respondi al mi ĉe commons aŭ en la hispana vikipedio (uzanto: Carrero).
Amike, Carrero
-
- Dankon!
[redakti] Expansion depth limit exceeded
Ĉu vi scias, kio eblas fari, se aperas ĉi la sciigo "Expansion depth limit exceeded"? Mi ja scias, ke jam uzis multegajn kondiĉojn en si, tamen ne estas eble ilin eviti, se en Vikipedio oni ne povas uzi variablojn. --Petrus Adamus 19:07, 19. Feb 2009 (UTC)
Ĉu ĝenas, ke unu ŝablono estas multfoje uzata en iu alia, aŭ ke ekzistas tro granda kvanto da #if en si? Mi antaŭe pensis, ke la dua varianto kaj do ke subst ne helpos. Eble mi tamen eraris. --Petrus Adamus 21:36, 19. Feb 2009 (UTC)
Mi tre bedaŭras, volinte krei bonegan ŝablonon, sed ĉi tiun limigon ne konsiderinte. Kaj tute mi ne havas ideon kiel la problemon solvi, oni ja bezonas multegajn kondiĉojn en ampleksaj ŝablonoj. Ege utilus variabloj, sed ili ne funkcias praktike, kvankam la etendaĵo Extension:VariablesExtension ekzistas. Verŝajne ĝi ne estas instalita: eble en estonteco tio ŝanĝos kaj mi povos mian laboron fini uzante ilin. --Petrus Adamus 22:03, 19. Feb 2009 (UTC)
Feliĉe, mi verŝajne trovis metodon kiel ĉirkaŭiri parte la problemon kaj tial ree iom post iom prilaboros la ŝablonon. Nur mi volis aludi ankoraŭ la problemon kun la Esperanta Vikifontaro, ĉar estus bone povi en la ŝablono krei ligilojn en Vikifontaron. Ĉu vi konsideras la ideon krei apartan Esperantan projekton nereala? Mi ja bone scias, ke la paĝaro estus preskaŭ morta, same kiel Vikivortaro, ĉar ni estas malmultaj kaj ne havas tempon. Tamen fojfoje iu kontribuas en la Esperantan sekcion de la nuna komuna Vikifontaro kaj ju malpli frue oni la apartan projekton kreos, des pli multe da laboro bezonatos por transŝovi la tekstojn. Krome, iuj kontribuaĵoj sence apartenantaj tien troviĝas nun en la Vikilibroj. Al la ligiloj, estas nun neeble el la ŝablono krei ligilojn ne nur al la Esperanta, sed ĝenerale al ĉiuj Vikifontaroj, ĉar necesas eluzi la formon [[:s:eo:Artikolonomo]], por ke uzantoj kiel parametron povu eluzi eo:Artikolonomo, cs:Jméno_článku ktp. Mi konsideras malfeliĉa, se oni devus tien skribi ekz. :eo:s:Artikolonomo ks. Kion vi pensas pri tio? Danke ekz. nian nunan mortan Vikivortaron eblas tiutipajn ligilojn krei. --Petrus Adamus 14:43, 1. Mar 2009 (UTC)
Krome, bonvolu aranĝi la ŝlositajn subŝablonojn de {{Lingv}} tiel, ke post uzo sen parametro aŭ kun parametro nedifinita, ekz. {{lingv|{{{nedifinita valoro|}}}|A}}, kreiĝu nenio, anstataŭ la nuna Siĉua_Ĵia. --Petrus Adamus 15:06, 1. Mar 2009 (UTC)
- Jen aranĝite : nun
{{Lingv}}resendas : mankanta parametro por ŝablono {{Lingv}}. Estis nevolaj duoblaj vertikalaj streketoj (||) en {{Lingv/R}} AL ✉@₪ 17:06, 1. Mar 2009 (UTC)- Bonvolu ankoraŭ en {{Lingv/R}} forigi la egalsignon post cs, ĉar kun ĝi la ŝablono por la Ĉeĥa lingvo ne funkcias. (Cetere, cz estas laŭ ISO nur kodo por Ĉeĥujo, ne por ĝia ĉefa lingvo.) --Petrus Adamus 13:23, 2. Mar 2009 (UTC)
- Krome, ĉu ne estus pli bone malŝlosi la ŝablonon komplete? Mi bonvolus mem korekti eventualajn problemojn sen ĝeni vin kun tio daŭre. Ekz. la e-formo por la malnovgreka lingvo estas ja preciza, sed tute ne taŭgas al aliaj lingvoj, ĝi nun estas Greka (antikva) (antaŭ 1453), kio ja aspektas strange en vico germane, ĉeĥe, Greka (antikva) (antaŭ 1453), latine, ktp. --Petrus Adamus 13:41, 2. Mar 2009 (UTC)
[redakti] Ŝablono:Situo sur mapo
Saluton, Arno. Mi ĵus tradukis varianton de la ŝablono {{Situo sur mapo}}, nome {{Situo sur mapo/+}}. Ĝi ebligas meti pliajn markilojn sur mapon per helpo de la ŝablono {{Situo sur mapo/~}} kaj kelkaj aliaj novaj ŝablonoj. Ekzemplo troviĝas en la ŝablona dokumentado, sed ankaŭ en la artikoleto LAMA. Ĉi tiun novan ŝablonon mi kreis surbaze de la suprasoraba versio. Sed mi esperantigis ĝiajn parametrojn. Kore --Tlustulimu 19:17, 21. Feb 2009 (UTC)
[redakti] Jean-Pierre Peray
Saluton Arno, la artikolo Jean-Pierre Peray kiun vi ekverkis antaŭ multaj jaroj, jam de same multaj jaroj enhavas la ŝablon {{forigu}}, ĉar ĝi estas subĝermo. Mi tamen ne emas forigi fondinton de TESPA el Vikipedio. Ĉu vi povas aldoni iom da faktoj? Kore, --PaulP - Disk. 12:28, 28. Mar 2009 (UTC)
[redakti] mastiBot
Hi, can you have a look at Vikipedio:Permespeto_por_robotoj#MastiBot? :) thanx Masti 13:44, 28. Mar 2009 (UTC)
[redakti] Ŝablono:ĈefPaĝoSekcioj
Saluton, Arno. Mi ĵus hazarde vidis, ke la fina parto de la dokumentado sur la ŝablona paĝo de Ŝablono:ĈefPaĝoSekcioj iel fuŝiĝas. La <div-bloko de la tiea ekzemplo tro malfrue fermiĝas, tiel ke la de mia aldonita malsupra kesteto por dokumentadoj estas iel inkludita en ĝin, anstataŭ sekvi sub la ekzemplo. Kore --Tlustulimu 22:08, 5. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Avertaj ŝablonoj
Saluton, Arno. Mi metis antaŭ kvar tagoj informon pri nova avertaj ŝablonoj sur la paĝon Vikipedia diskuto:Administrantoj. Kore --Tlustulimu 09:23, 10. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Ŝablono:Lingv/Informkesto
Saluton, Arno. La dokumentado de {{Lingv/Informkesto}} iom strange aspektas, ĉar la plejparto de ĝi troviĝas sub la helblua dokumentada kesto. Ĉu vi havus ideon, kiel oni povus ŝanĝi tion? Kore --Tlustulimu 17:00, 11. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Ŝanĝi mian salutnomon
Saluton
Mi ŝatus ŝanĝi mian salutnomon Benedikto85 en simple Benedikto ĉar mia nuna salutnomo ne plu plaĉas al mi. Ĉu eblas?
Antaŭdankon--Benedikto85 09:54, 12. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Aldoneto por dokumentadoj
Saluton, Arno. Mi ĵus tradukis la ŝablonon {{UF-hcard-persono}} kaj aldonis ĝin al la dokumentado de {{Informkesto muzika artisto}}. La nova ŝablono informas pri uzataj resp. uzeblaj mikroformatoj en ŝablonoj, precipe informkestoj. Ĉu vi hazarde scias, kiel mi povas eltrovi ĉiujn ŝablonojn, kiuj uzas la mikroformaton vcard jene {| class="infobox vcard" kaj tial ankoraŭ bezonas la aldonan informon? Kore --Tlustulimu 11:45, 17. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Retmesaĝo post ŝanĝo de atentata artikolo
Ĉu eblas aktivigi la funkcion, uzeblan en multaj aliaj Vikipedioj, nome eblon aktivigi sendadon de retmesaĝoj post ŝanĝo de iu el la atentataj artikoloj? Precipe en projektoj ne tre viglaj la funkcio taŭgegas, ĉar disponigas pli bonan kontrolon de la enhavo. --Petrus Adamus 12:13, 19. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Simpatio
Saluton Arno, kun konsterniĝo mi legis pri via decido kaj vian ŝokan frazon "homo, kiu nenion memorindan faris". Mi ne scias, kio okazis, kaj kio igis vin skribi tion. Mi nur volas diri, ke vi estas ĉe multaj el ni bonvena kiel amiko, por babili, por rakonti pri viaj zorgoj. Estas ne nur vikipediistoj tie ĉi, sed ankaŭ amikoj, kiuj de multaj jaroj konas, aprezas kaj respektas vin. Mi esperas baldaŭ havi kontakton kun vi. Fartu bone! Paul (--PaulP - Disk. 19:00, 20. Apr 2009 (UTC))
- Ve, kion ni faros sen vi ? Mi esperas, ke ĉio bonas por vi, kaj ke via decido ne originis pro grava okazaĵo en via vivo. Amike, Thomas Guibal 20:31, 20. Apr 2009 (UTC)
- Kiu aĉflikos la egan truon, kiun Via foresto ŝiras ? Kie estos Via sperto, humaneco, saĝaj juĝoj ? Mi nur povas peti revenon Vian. Punktor 14:42, 21. Apr 2009 (UTC)
Fakte mi ne tuj malaperos, sed bonvolu konsideri ke mi multe malpli povos aktivi por vikipedio (mia komputilo estis forprenita de la polico: mi nun retumas el publikaj lokoj). Kaj iam okazos ke mi dum longa tempo ne plu povos aliri la reton. Provizore mi restas en kontakto. Vikipedio estas komuna verko kaj nenies foresto estas katastrofo. AL ✉@₪ 17:36, 21. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Arno, mi ege bedaŭras, ke vi foriros de Vikipedio. Estas ja ĉies libera decido kunlabori aŭ ne, sed konsternas min, ke vi forviŝis vian artikolon. Mi esperas, ke tio ne signifas ian ofendiĝon. (Evidente ne veras, ke vi "nenion memorindan faris".) Mi sincere esperas, ke la aferon ne influis mia eraro, ke antaŭ nau tagoj mi konfuzis alies ŝanĝon kun via (en Kategoria_diskuto:Urboj_de_Eŭropo). Mi ja tie pardonpetis la saman tagon.
Kiel ajn, mi deziras al vi ĉion bonan. – Aisano 18:10, 21. Apr 2009 (UTC)
- Neniu alia ol mi mem kulpas ke mi ne plu povos partopreni en Vikipedio kiel mi ŝatus. Se mi estus plene libera decidi kiom mi partoprenu, mi certe plu aktivus. Mi ne plu ĝuas plenan liberecon kaj baldaŭ eĉ malpli. Mi opinias ke pli bone la esperanta publiko forgesu min: ne indas konservi artikolon pri tio kion mi faris, ĉar mi nenion memorindan plenumis. Mia subskribo ĉe iuj artikoloj de Vikipedio tute sufiĉas. AL ✉@₪
- Saluton, Arno. Mi ankaŭ malgajas, ke vi forestos dum certa tempo. Kiun ni demandu pri konsiloj, precipe se temas pri kreado de ŝablonoj? Kore --Tlustulimu 18:21, 21. Apr 2009 (UTC)
Kara Arno, kun granda bedaŭro kaj konsterniĝo mi ĵus legas la suprajn mesaĝojn. - En unu punkto mi malkonsenstas: La vikipedia komunumo ne devas forgesi vin. La mondo ne estas nur bona aŭ nur malbona sed plena je ĉiaj nuancoj. Tute egale, kian problemon vi alfrontas en la ekstervikipedia (tiel nomita "reala") mondo - la Esperanto-vikipedio sen viaj multjaraj kontribuoj ne estus, kio ĝi estas hodiaŭ. DidiWeidmann 07:28, 8. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Vikipedio:Permespeto por robotoj#Obersachsebot
Saluton Arno! J'ai déposé une demande pour mon bot. Est-ce que je dois faire certains edits test? --Obersachsebot 11:29, 2. Maj 2009 (UTC)
[redakti] Foto de Raymond Schwartz en Angoroj
Saluton, Arno
Ĉu ne estas pli konvene ŝanĝi la klasifon de la foto
Raymond_Schwartz.jpg
ĉar la priskribo de malnova foto (> 100 jaroj!) ne kongruas kun ĝi?
Mi demandas, ĉar mi provos elŝuti pli bonan kopion (kiun mi ricevis en fotografia kvalito). Tiu foto estis uzita de Mahé por disvastigo de la filmo.
Dankon, Vikipediisto:Sudastelaro
[redakti] Burokrato
Saluton, Arno. Ĉu vi jam legis Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/Tlustulimu? Kore --Tlustulimu 13:20, 22. Maj 2009 (UTC)
- Saluton, Arno. Dankon pro mia burokratigo. Kore --Tlustulimu 19:40, 3. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Bot needs flag
Hi,
It would be nice if you looked at Vikipedio:Permesto por robotoj
Thanks, --Dnikitin 13:51, 3. Jun 2009 (UTC)
- Saluton, Arno. Here you can find my answer. --Dnikitin 16:34, 16. Jun 2009 (UTC)
- Saluton, Dnikitin. Because Arno is less active here for some weeks, I just gave your bot the bot flag. Greetings --Tlustulimu 17:20, 16. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Kopirajta situacio de la emblemo de SES
Saluton!
Bonvolu rigardi mian mesaĝon pri la simbolo: la priskribopaĝo de la dosiero havas du kontraŭdirajn asertojn pri ĝia kopirajta uzebleco.
Dankon.
--AVRS 13:59, 6. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Bot flag
Hello, My bot has the global botflag but his edits show up in the recent changes. I am not sure if it needs to be flagged locally. Anyways, I filled a request last month here. Tell me what you thinf. Thanks. Nakor 23:50, 27. Jun 2009 (UTC)

