Uzanto-Diskuto:Haruo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Or write me in English…

_

_

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Haruo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Unukorno 22:39, 13. Mar 2004 (UTC)

Mi ĵus rigardis vian artikolon pri BBC, kaj rimarkis, ke vi uzis unikodajn signojn por la ĉapelitaj literoj. Tio en la Vikipedio ne necesas, ni uzas la Iksan kodon por niaj kromliteroj. Do, denove bonvenon kaj plezuran vikipediumadon! --Unukorno 22:42, 13. Mar 2004 (UTC)

Saluton Haruo! Dankon pro la intereso pri la listo. Mi tute ne kompetentas pri aliaj rasoj kaj ofte devas demandi mian filinon. E-ajn esprimojn ĉirilate mi neniam serĉis. La tri nomojn, kiujn vi mencias, troviĝas ĉiuj en PIV. Se vi scias pliaj esprimojn aŭ fontojn bv. aldoni ilin al la listo / al la diskuto. Antaŭdankon! Ĝis! Gangleri 12:24, 5. Okt 2004 (UTC)

Saltuton Haruo, mi serĉis pro guglo kaj trovis ambaŭ variantojn. Ĉu vi povus esplori pri la ekzisto defakvortaro? Mi dum la lastaj dudek jaroj ne aktivis en la E-a movado. Krom PIV mi havas malpli ol dekduon ja libroj nun. Ĝis! Gangleri 01:24, 8. Okt 2004 (UTC)

Despre pagina aceasta[redakti fonton]

  • Dankon Haruo pro la subteno.
  • Rilate: Tamen mi ĵus trovis, ke la titolo restas Vikipedio:Despre această pagină do mi provis (ĉu sukcese?) movi ĝin al Vikipedio:Despre pagin'''ă''' aceast'''ă'''. 16:51, 10. Okt 2004 (UTC) Haruo
  • Mi kelkajn liniojn pli supre skribis: La ĝusta formo do estu Despre pagina aceasta.
  • Bv. noti kelkajn frazojn antaŭe: En la rumana lingvo oni uzas ĉefe la formon substantivo sekvata de adjektivomontra pronomo ktp. Aldono: Tiu formo ne uzas diakritajn signojn.
  • Vi uzis dufoje ă anstataŭ a. Mi ne mem korektis, ĉar mi enketas en tro multe da lokoj meta:User:Gangleri/remarks ... . Ĉu vi denove povus ŝanĝi ĝin? Antaŭdankon! Gangleri 00:58, 11. Okt 2004 (UTC)

First of all, the only contribution I made was adding some interwiki links between the za: article supposedly about "Cuengh" and the English article on the same topic. I do that often on the wikis that are just starting out, to let others know that the wiki exists. This case seems quite bizzare, though:

  • Although it seems the second part of every article's title is correct – for example, the "Cuengh" in Tôô / Cuengh is correct, and "Gvangjsih Boŭcuengh Swcigi" in Tiagkäquân Puutôô Quaangcí / Gvangjsih Boŭcuengh Swcigi is correct – but nothing else seems to be in Zhuang, as it is described at Zhuang language.
  • According to the English-language article, Zhuang should be written in Latin characters (or possibly Cyrillic, using the old style), but not with all those accent marks! I have a growing suspicion that they're using some kind of substitution cipher taken from various languages. Take a look at this: "Zëangvä Thäi Längvä". Looks similar enough to "Zhuang Thai Lingua" or somesuch.
  • I also checked to see if the articles were perhaps a transliteration of some form of Chinese, but using the Unihan database and my knowledge of Vietnamese, I can say for sure that this is not the case.
  • The user Jienji VANG also exists at the Chinese Wikipedia, where their only (small) contributions are to the article 壮语 (Zhuang language). I can't read Chinese characters, so I have no idea what their contributions actually say. The only thing at their talk page is a standard welcome message. They also have an account with the same name at the English Wikipedia, but they haven't made any contributions there. So I don't think stalking them will help. :^)
  • At some point, an anonymous contributor 62.35.46.80 made similar contributions to the wiki; I'm assuming that's their IP, though who knows if it's static enough to be of any use. Also, someone by the IP of 24.251.242.236 made the original funny text at za: that I would say is definitely fake: [1].

That's all I've dug up so far. Sorry I can't tell you for sure if it's real Zhuang or not, but I'm not convinced of its authenticity.

 – NGUYỄN Xuân Minh 20:49, 18. Jul 2005 (UTC)

Ne necesas kopii el la Komunejo[redakti fonton]

Kara Viki-kolego, vi ĵus alŝutis la bildon Dosiero:Seattle skyline day.jpg, kun la komento, ke ĝi venas el la Komunejo. Tio ne necesas. La bildoj en la Komunejo estas uzeblaj en artikoloj same facile kiel bildoj rekte alŝutitaj. – Umberto 14:05, 14. Aŭg 2005 (UTC)

Jes ! kaj post kelkaj monatoj tio (senaverte) ŝanĝos, kaj ĉiuj la bildoj tiel metitaj malaperos!! Kaj denove la tuta farita laboro iĝos vana.

(Eliott)

Dankon pro la informo! Tio ja ŝparigos tempon.--Haruo 14:30, 14. Aŭg 2005 (UTC)
Bonvolu noti ke mi ĵus alŝutis la bildon pri Redmond al Commons.wikimedia.org. (Antaŭe ĝi estis nur havebla el la angla vikipedio.) Tiel, la bildo en Redmond estas riparita. Amike, --Yekrats 16:26, 14. Aŭg 2005 (UTC)
En artikolo Baptista Pac-Kunularo de Norda Ameriko la nomo de la bildo ne ĝuste uzis majusklojn kaj minusklojn (do la "uskleco" estis erara): La bildo nomiĝas Communion-prayer-30.JPG, sed la artikolo volis Communion-Prayer-30.jpg. En Vikipedio, kiu ne estis farita de Bill GATES, la uskleco gravas. Mi korektis. Amike, Umberto 18:56, 14. Aŭg 2005 (UTC)

Tamen ĝis nun mi ne sukcesis kopii ion el la Komunejo, kaj mi rimarkas multajn urlojn tra Vikipedio, kie devas esti bildoj, kio montras ke ne nur mi ne scipovas ligi tien rekte. --Haruo 22:02, 20. Aŭg 2005 (UTC)

Persona paĝo ĉe hindia vikipedio[redakti fonton]

Dankon ke vi redaktis la nomitan paĝon. Tamen mi mem ne kreis paĝojn en la lingvoj kiujn mi ne kapablas (eĉ legi) kie mimalfermis konton ĉar mi iam vizitis por krei interlingvajn ligojn. Mi provis enmeti Babel-ŝablonon sed ŝajnas ke ili ne jam ekzistas en la hi-wp : tiel mi informus vizitontojn ke ili ne provu mesaĝi al mi hindlingve. Arno Lagrange  10:10, 17. Sep 2005 (UTC)

Kompreneble, kiam oni uzas la teĥnikan ĵargonon dum multa tempo, forgesas ke nefakuloj ne estas devigitaj kompreni ĝin. Tiel, kuracistoj uzas strangajn nomojn al korpopartoj kaj malsanoj forgesante ke la konsultanto eble ne komprenus ilin. La indiko "70" estas klara al studantoj de la Biblio, signifas la versio farita de rabenoj ĉirkaŭ 100 a. K. sed kompreneble estas klarigenda, ĉar ne ĉiuj estas fakuloj kaj multaj eĉ ne konas la Biblion mem. Roberto 22:10, 24. Sep 2005 (UTC)

Nu, mi scias ke 70 = Septuaginto, kvankam pli ofte mi vidas ĝin romicifere: LXX. Tamen en la kunteksto mi ne komprenas, kial vi citas ĝin. Certe "meŝiaĥ" estas hebrea termino, ne greka. Aĥ! Mi ĵus ekkomprenis. Temas pri tio ke septuaginte la greka ĥristōs (kristo), tradukas la vorton maŝiaĥ "mesio", ĉu ne? Mi do forigos la vorton "mesio", kaj mi trankvilos. --Haruo 06:06, 25. Sep 2005 (UTC)
Mi ne uzis LXX ĉar nur ĉar oni ne uzas romiajn ciferojn en E-Vikipedio. Jes, en Septuaginto Aarono estas nomita ĥristos tradukante maŝiaĥ.Roberto 00:45, 26. Sep 2005 (UTC)

Wellcome to Ukrainian Wikipedia! :)[redakti fonton]

Although I'm not an official person, I would like to welcome You in Ukrainian Wikipedia (sorry I'm unable to communicate in Esperanto).

Please have some details:

  • Yes, "Обговорення користувача" = "Vikipediista diskuto"
  • Correct text for "Нє була бабі хлопоті, тай купіла порося." is "Не мала баба клопотів, та й купила порося" (the meaning is like "Old lady had no trouble (or pain in her ass :), so she decided to buy a piggy") and is ukrainian saying about somebody, who created a troubles to himself|herself. Anyhow I'm impressed by your memory! :)

--Pavlo Shevelo (Talk to me)

Saskvaĉo[redakti fonton]

Dum mia redaktado "Sasguatch al Sasquatch" vi ankoraŭ ne konfirmis viajn ŝanĝojn. Mi ne sciis pri ili. Bonvolu kontroli lastajn ŝanĝojn. Alie dankoj por korektoj kaj plenigoj. Vikipedie restas Petro 30. Sep 2005 17:06 (UTC)

Redakto de la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Kiel vi klikas sur "redakti" en la respektiva kesto sur la ĉefpaĝo, tie vi vidas la ŝablonon de la kesto, se vi iom foliumos la paĝon suben, vi vidos tie ion similan al:
Vikipedio:Elstaraj_artikoloj/Rekordoj_de_mamulo Nun alklaku tiun ligon kaj vi atingos la deziratan tekstoparton, kiun vi povas libere korekti. Alaŭdo ۩ 22:15, 19. Aŭg 2006 (UTC)

Dankon, Alaŭdo.

Jes Brion solvis la renkontitan problemon. Ŝajnas ke ĝi fontis el apero de nevideblaj signoj kiuj indikas ke la skribaĵo estas legenda de maldekstre-dekstren (LTR = Left To Right) kaj ne de dekstre-maldekstren (RTL = Right To Left). Tio verŝajne venas de la fakto ke vi redaktas ankaŭ jide. Sed Brion ankaŭ dank'al siaj evoluigistaj rajtoj forviŝis ĉiujn spurojn de nia diskuto pri la temo. Strange, ĉu ne ? Vidu je : http://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=7414 AL @ 12:54, 27. Sep 2006 (UTC)

Spokena Esperantujo[redakti fonton]

Hej, mi volis respondi al via demando pri Esperanto en Spokeno. Mi ne uzas ĝin eksterrete tiom ofte, sed nuntempte estas tri (inkluzive de mi) kiuj kunvenas ĉiun semajnon por Esperantumi, do mi penas frekventi tien, sed bedaŭrinde estas tre malgranda afero ĉar estas tiel malmulte da ni. Sed ni planas komenci Esperantan kurson baldaŭ, ĉar nia gvidanto estas Joel Brozovsky, kiun multaj konas en Esperantujo, mi kredas. -- Andrew 21:04, 30. Sep 2006 (UTC)

P.S. Mi klakis la verdan ligilon ĉe la supro de la paĝo, sed ĝi sendis min al (ĉu?) ukrainlingva Vikipedio, do komence mia mesaĝo ne aperis ĉi tie ... verŝajne se vi iam vizitas tiun paĝon vi vidos la saman noton de mi kiel ĉi tie.

P.P.S. Ĵus mi revenis de la semajna kunsido de mia Esperanta klubo, kaj mi menciis vin al S-ro Joel, do verŝajne vi jam konas lin kaj renkontis dum la pasinta semajno ĉe NOREK. :-)
Jes, dankon! Mi esperas ke mi ĝuste riparis la ligilon por direkti ĉi tien anstataŭ al uk.wikipedia.org! Salutu al Joel por mi. --Haruo 05:20, 1. Okt 2006 (UTC)

Mi kopiis la tradukan tekston tien-reen, dumtempe mi perdis la originalan 2-3 frazojn. Narvalo 18:52, 2. Okt 2006 (UTC)

Japanlingva IME sur reto[redakti fonton]

Saluton. Estas longa tempo de kiam mi diskutis kun vi! Ĉu vi memoras suŝion kaj problemon enigi Japanan lingvon per latinaj literoj(Romaĵio). Mi trovis novan retservon http://chasen.org/ La retservo ebligas onin skribi Japanan lingvon per NE-Japanlingva operaciumo!. - Ryoho 14:31, 25. Okt 2006 (UTC)

Carl Gustaf Emil Mannerheim[redakti fonton]

Saluton Haruo, mi ne scias, pri kia "signifa" vi parolas. En estonteco vi povas mem korekti vortojn kaj ne plendi en la ĉefpaĝo. --Petr Tomasovsky 06:22, 25. Mar 2007 (UTC)

Bonvolu krei unuafoje ĉi tie artikolojn kun titolo kun specialaj E-literoj. Poste vi povas kopii la tiolon en aliajn Vikipediojn. Aliaj vikipedioj ne komprenas nian X-sistemon. Narvalo 19:41, 24. Apr 2007 (UTC)

Prava propono. Mi klopodos memori... --Haruo 21:53, 24. Apr 2007 (UTC)

Pardonu, la forlaso de kantono ne estis intenca, tion kaŭzis nur mia neatentemo. Narvalo 04:46, 25. Apr 2007 (UTC)

Gratulon por via 135-a naskiĝtagfesto ?[redakti fonton]

En via paĝo mi vidas foton de "Haruo en 1892", kaj se vi estis plenkreskita homo jam en 1892, vi devas esti pli ol 135-jaraĝa ! --Algoviano 16:58, 17. Jun 2007 (UTC)

Saluton, Haruo. Mi malkovris vian foton Dosiero:Communion prayer-30.JPG kiu estas evidente fotita de vi. Ĉu vi donas permeson laŭ la [Creative Commons] por ĉi tiaj fotoj esti uzataj de Vikipedio? Mi povas marki la foton laŭ via vola permesilo. Verŝajne jes, sed estas grava deklari permeson. Dankon pro via tempo! Kore salutas Yekrats 12:10, 6. Jan 2010 (UTC).

En oktobro 2005 vi kreis artikolon Esperanto-movado en Japanio. Ĝi plu estas tute malplena ! Arno Lagrange @ 10:11, 13. Jan 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Kristana Eklezio[redakti fonton]

Saluton, Haruo. Mi ĵus vidis, ke vi plilaboras la ŝablonon {{Informkesto Kristana Eklezio}}. Sed bonvolu atenti, ke la ŝablono jam estas uzata en kelkaj artikoloj. Tial la parametroj estu tiel tradukataj, ke la malnovaj ankoraŭ funkciu, ĝis kiam la artikoloj estos ŝanĝataj. Ĉu vi konas la necesan manieron de ŝablona kodigo por alternativaj parametroj? Se ne, mi povos helpi al vi. Amike --Tlustulimu 13:00, 26 Jun. 2011 (UTC)

Mi respondis tie ĉi. --Haruo 17:23, 26 Jun. 2011 (UTC)

Sƿīþhūn[redakti fonton]

Hey, I noticed you requested info about this person on the Ang Wikipedia, specifically about his effect on global weather patters. As you have probably seen, there is no article about him on the Ang Wikipedia. He is barely mentioned in Old English manuscripts (I only found one mention of him, although according the the Modern English Wikipedia, he is mentioned several times), anyway, and I am not at all aware that fore-said manuscripts ever mention him having any effect on weather, global or not. It would appear to me that such ideas about him originate from long after his time, or even the time of the Old English language, and so such information is not especially to be sought in the Ang Wikipedia, or any Old English source. I would (do) recommend you have a look at his page on the Modern English Wikipedia (maybe you already have?).

Although this was not the specific information you asked about the subject, you might find a place to write it that his name meant "strong (bear) cub".

Cheers anyway! Gott wisst 09:35, 2 Jul. 2011 (UTC)

Kara ! vi enmetis en diskutpaĝon de IP-ulo la ŝablonon {{forigu}}. Bonvolu noti ke vi devis anstataŭigi <via uzantonomo> per via uzantonomo nome : Haruo. AL @ 07:36, 6 Aŭg. 2011 (UTC) Bv kompari  :

{{Forigu|BnqA|petanto=<via uzantonomo>}} 
Forigo
Saluton Haruo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, [[Uzanto:<via uzantonomo>|<via uzantonomo>]] ([[Uzanto-Diskuto:<via uzantonomo>|diskuto]] [[Speciala:Kontribuoj/<via uzantonomo>|kontribuoj]]) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "BnqA".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
{{Forigu|BnqA|petanto=ArnoLagrange}} 
Forigo
Saluton Haruo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, ArnoLagrange (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "BnqA".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

VI PAROLAS 16 LINGVOJN ???!!![redakti fonton]

Mia dio ! 16 lingvoj lernis ! Mi estas ĝusta trilingva ! Ĉiuĵŭd Astroscienco 20:11, 18 Jan. 2012 (UTC)

tute ne, tute ne! De kie vi havis tiun nocion? Mi estas plene kapabla nur en la angla, kaj preskaŭ plene en Esperanto. Aliajn lingvojn mi nur paroletas. Sed mi scipovas ilin sufiĉe por korekti evidentajn erarojn, ekz-e se iu germana artikolo uses "er/ihn/ihm" por pronomi pri la reĝino de Nederlando, mi scipovas la germanan sufiĉe por "sie/ihr"-igi tion. Mi iomete scipovetas multajn lingvojn (certe pli ol 16), sed ne klere-flue. --Haruo 22:41, 18 Jan. 2012 (UTC)

Foiro ne ekzistis eble ĉar korespondaj aliligvanj artikoloj direktis al esperanta ĉapitro kaj ne al vera artikolo. Nun mi metis ĝermon por vera artikolo.--kani 15:52, 29 Jan. 2012 (UTC)

Kujo Vs Kikujo[redakti fonton]

Saluton Haruo! Mi legis kun intereso vian rimarkon "por raciigi, verŝajne la popolo kikujoj devas fariĝi kujoj (kp la lingvonoman artikolon)". Tamen, la fakto ke la Kuja lingvo nomiĝas Kikikuyu en la svahila, miaopinie pruvas ke la radiko estas "kikuju", do "kikujo", kaj la lingvo ankaŭ devus nomiĝis "kikuja lingvo" (la duopo "Kikikuyu"/"Kikuja lingvo" kompareblus kun "Kiswahili"/"Svahila lingvo"). Kion vi opinias pri tio? --Dominik 18:33, 31 Jan. 2012 (UTC)

Bona punkto, tamen mi ne tute certas. En la angla oni diras "Kikuyu" kaj por la gento kaj por la lingvo, kaj estas eble ke la norma svahila formo baziĝis sur la angla radiko. Kvankam nuntempe multaj kikujoj parolas svahile, ili ne situas en la regiono kie la svahila estas forte enradikiĝinta dum (aŭ antaŭ) la epoko de eŭropa koloniismo. Fakte, ne gravas al mi, kiun radikon oni elektas (kuj aŭ kikuj aŭ gikuj), sed mi ja deziras ke ni trovu unu elekton kaj provizore samformigu la diversajn okazojn en diversaj artikoloj. --Haruo 18:55, 31 Jan. 2012 (UTC)
Plu pensinte, mi konsentas ke "kikuj" estas la plej bona radiko. --Haruo 18:57, 31 Jan. 2012 (UTC)
Dankon, Haruo, pro via komprenemo. Mi alinomos "Kuja lingvo" al "Kikuja lingvo", zorgante pri ligiloj al tiu ĉi artikolo. --Dominik 19:16, 31 Jan. 2012 (UTC)

Mi ne trovas tiun signifon por kaso en vortaro, dum mi trovas ĉefe Ministerio pri Financoj aŭ Ankaŭ publika trezoro, de kio Ministerio pri Trezoro, same kiel an aliaj limgvoj.--Seminario (diskuto) 12:24, 22 Feb. 2012 (UTC)

Nu, ŝajnas al mi ke difinoj 2 kaj 3 en ReVo kovras la sencon, kiun la kreintoj de la ministerio intencis, sed se vi volas alinomi la titolon al ekzemple Usona Ministerio/Ministro pri Financo, mi ne plendos. --Haruo (diskuto) 15:03, 22 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Haruo. Mi ĵus vidis, ke vi havis problemojn alinomigi artikolon. Mi ĵus forigis Vikipedio:TrES-2b. Kial vi ne petis helpon de administranto? --Tlustulimu (diskuto) 18:29, 19 Mar. 2012 (UTC)

Nu, mi intencis fari tion, sed jam vi solvis la problemon. (Dankon!) Kaj mi devas esperantigi la kategoriojn... --Haruo (diskuto) 18:33, 19 Mar. 2012 (UTC)

Dosiero:ĜudSmapo.gif[redakti fonton]

Saluton, Haruo. Mi ĵus vidis, ke vi alŝutis la bildon Dosiero:ĜudSmapo.gif. Sed por mapoj kun pluraj markiloj ni havas la ŝablonon {{situo sur mapo}} kaj kelkajn subŝablonojn. Ĉu mi kreu per tio mapon kun markiloj? Mi supozas, ke tio aspektos pli bone. Krome la markiloj havus ligilojn al toolserver. Tiam legantoj povos rigardi, kie ĉiu unuopa ĝemela urbo situas. Mi bezonas por tio nur la landojn, urbojn kaj koordinatojn. Eble eĉ kreeblas kromaj laŭkontinentaj mapoj kun markiloj, sur kiuj ĉio iomete pli detale videblus. Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:30, 23 Mar. 2012 (UTC)

Jes, certe, se vi volas fari tian laboron kaj se la rezulto pli belos, mi bonvenigos tion. Originale, mia mapo estis klakebla, t.e. oni povis iri al la paĝo pri iu ĝemela urbo per klako al la koncerna cirkleto sur la mapo; sed tion mi ne scipovis transpreni en Vikipedion. Krome, rigardu la duan panoraman bildon fine de la artikolo, kaj se vi povas, ŝanĝu la ligilon ĉe la Spacnadlo por gvidi al la artikolo, ne al kategorio. Mi ne vidis kien iri por redakti la ligilon. Antaŭdankon. --Haruo (diskuto) 20:23, 23 Mar. 2012 (UTC)

Saluton. Kial ne traduki White River al Blanka Rivero aŭ rivero Blanka se oni tradukas al Brita Kolumbio? Mi vidas, ke en Vikipedio estas nomoj malfacile tradukeblaj kaj aliaj tute ne.--kani (diskuto) 21:24, 10 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Kani kaj Haruo. Mi subtenas la entutan tradukon de la titolo, precipe ĉar ni verkas en la esperanta vikipedio kaj tiaj miksaj titoloj aspektas sufiĉe strange. Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:31, 10 Apr. 2012 (UTC)
Mi opinias, ke estas grave ke kaj esperantigitaj kaj lokaj originalaj nomoj, se eble, aperu tie ĉi. Kaj ne multe gravas al mi, ĉu la artikoloj troviĝas ĉe la nacilingvaj aŭ ĉe la internacilingvaj nomoj (la aliaj estu alidirektiloj). Unu problemo estas tio, ke en Esperanto la kutima vortordo estas "rivero X" sed ni bezonas artikolonomojn kiuj havas la ordon "X (rivero)" ĉar alie la serĉilo ne glate funkcios; krome estas la demando ĉu majuskligi la R en rivero. Mia prefero estas uzi la nacilingvan formon kun (rivero) en krampoj kiel la ĉefan artikolan titolon kaj lasi ke la aliaj formoj laŭ bezono aperu kiel alidirektiloj. Ŝajnas al mi bona solvo, sed mi rimarkis ke ne regas vera sistemo pri tiu punkto. Krome povas okazi, ke "White" ne estas priskribo (Blanka) sed nomo de iu pioniro ktp, kaj mi dubas ĉu estas utile traduki ĉiujn nomojn (do "Lavanturbeto" por "Washington" ktp). --Haruo (diskuto) 21:38, 10 Apr. 2012 (UTC)
Mi ne kontraŭstarus, se estus decidite skribi "White River" kaj "Blanka rivero"; sed mi ne konsentos, ke "Beijing" kaj "Pekino" cedu al "Norda Ĉefurbo (Ĉinio)". --Haruo (diskuto) 21:42, 10 Apr. 2012 (UTC)

RE: Miliardulo[redakti fonton]

Saluton Haruo, dankon pro via mesaĝo. Mi pensas, ke se miliardo estas mil milionoj, miliardulo do estas iamaniere milionulo. Mi proponas al vi ke, ene de la paĝo pri "Milionulo" ni aldonos sekcion pri "Miliardulo". Kion vi opinias? Samideane, Mxcatania (diskuto) 19:58, 28 Maj. 2012 (UTC)

Bona ideo. Jes, mi konsentas ke ĉiu miliardulo estas ankaŭ milionulo... sed ne ĉiu milionulo, fakte nur malgranda proporcio el ili, estas miliardulo(j). --Haruo (diskuto) 22:32, 28 Maj. 2012 (UTC)
FARITA. Mi verkis etan esprimon surbazitan de la difino pri "Milionulo" (vidu ligilon pri "Miliardulo"), sed almenaŭ nuntempe oni havas du difinojn laŭviapete. Samideane, Mxcatania (diskuto) 14:28, 29 Maj. 2012 (UTC)

Serĉinte la Esperantan nomon de Scrabble, mi trovis vian foton. Mi gratulas vin pro faris ĉi tiun foton.

Cetere, mi trovis la erareton: Zaminhof. Bonan Skrablon ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:08, 11 Jul. 2012 (UTC)

Dankon. ;-) --Haruo (diskuto) 14:14, 11 Jul. 2012 (UTC)

Les Barker / Welsh Wikipedia / machine translation[redakti fonton]

Thanks for creating the page, but in future, please do not paste a machine translation directly into an article. Diolch. Signed: Ben Bore (from Welsh Wikipedia)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto[redakti fonton]

Saluton Haruo! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:22, 8 Nov. 2012 (UTC)

Homo (genro)[redakti fonton]

Dankon ke vi aldonis Homo nadeli sed ĉu Vi povas ankaŭ aldoni referencon pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 02:33, 13 Sep. 2015 (UTC)

Jes, dum la venontaj du-tri tagoj mi intencas fari tion. --Haruo (diskuto) 18:43, 13 Sep. 2015 (UTC)
Homo_naledi --Haruo (diskuto) 06:34, 16 Sep. 2015 (UTC)

Azia Monato[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 08:37, 23 Okt. 2015 (UTC)

Vikipedia traduka konkurso[redakti fonton]

Saluton Haruo!

Ni tre dankas vian partoprenon en la Vikipedia traduka konkurso 2015! La konkurso finiĝos tre baldaŭ, do ni vin konsilas kontroli viajn artikolojn kreitajn kadre de la konkurso. Memoru ke la kvalito de la traduko estas tre grava por la tuta kvalito de artikolo. Ne hezitu kontroli kaj poluri se necese viajn artikolojn. Tiel vi havos pli da ŝancoj gajni!

Se vi pensas ke iu el viaj artikoloj plenumas la kondiĉojn por esti ElstaraLeginda, proponu ĝin! Atingi kiel eble plej multe da tiaj artikoloj estas unu el la ĉefaj celoj de la konkurso.

La konkurso finiĝos la 30-an de novembro 2015 je 23:59 UTC. Tiam la ĵurio havos 1 monaton por decidi kiujn estas la gajnantoj de la konkurso. Antaŭen kaj bonŝancon! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 22:49, 28 Nov. 2015 (UTC)

Rekompenco por vi![redakti fonton]

Rekompenco de Azia Monato
Dankon por kontribui en Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:24, 2 Dec. 2015 (UTC)
Dankon, Ochilov! --Haruo (diskuto) 14:47, 2 Dec. 2015 (UTC)
Nedankinde :) --Ochilov (diskuto) 14:48, 2 Dec. 2015 (UTC)

Vizaĝlibro[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis vian intereson pri lingvoj kaj volas babli :) Ĉu vi uzas Vizaĝlibron? --Ochilov (diskuto) 15:09, 2 Dec. 2015 (UTC)

Jes, kaj ni jam estas amikoj tie. Mi estas Leland Bryant Ross. --Haruo (diskuto) 05:39, 4 Dec. 2015 (UTC)
Mojose! Mi skribis vin :) --Ochilov (diskuto) 05:56, 4 Dec. 2015 (UTC)

Kategorio:Liberecanoj[redakti fonton]

Kara Haruo, antaŭ pli-malpli monato vi kreis kategorion Liberecanoj, sed lasis ĝin sen enhavo, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj. Ĉu vi havas planon kion fari per ĝi? ThomasPusch (diskuto) 15:48, 14 Feb. 2016 (UTC)

En la momento, ne. Mi intencis la terminon por traduki la anglan 'libertarians' sed trovis postkree ke oni jam uzas 'libertarianoj' tiusence. Tamen, mi supozas ke mi povus trovi ion por fari per ĝi. --18:43, 14 Feb. 2016 (UTC)
Ne sentu vin premata... Mi proponas ke mi nun forigas la kategorion, ĉar ĝi nun ne estas bezonata (sen enhavo, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj). Se vi havas novan planon, vi ja povas rekrei la kategorion - tiam kun enhavo, pli larĝa kategorio kaj ligo al vikidatumoj. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 14:45, 19 Feb. 2016 (UTC)
En ordo. --16:35, 19 Feb. 2016 (UTC)

Plia en februaro de vi kreita kategorio estas Literaturo de Skotlando, ankaŭ ne uzata, sen ordigo al pli larĝa kategorio, sen ligo al vikidatumoj. Tia kategorio ja sencus, kaj io tia ekzistas en aliaj branĉoj de vikipedio, sed tiam kun enhavo kaj kun ligiĝo al la kategoria sistemo. Ĝis nun ekzistas kategorioj "angla literaturo" kaj "kimra literaturo" - pro unueco tial la koresponda nomo "skota literaturo" pli bonus, ĉar prefere ne estu propra sistemo por ĉiu unuopa kategorio (io tia ne estus sistemo, fakte estus la malo...). Mi ŝatus peti vin krei kategoriojn tiam kiam ili estas bezonataj (do kiam estas almenaŭ unu artikolo kiu estu en ĝi, prefere eĉ du aŭ pli), kaj tiam krei kategoriojn tute, ne nur duonlabore, do kun ordigo al pli larĝa kategorio kaj kun ligo al vikidatumoj. La duonfaritaj kategorioj simple aperas en avertaj administraj kategorioj, kaj laŭ la vikipedia logiko malplena kategorio estas nebezonata kaj forigenda. Sed mi konscias ke principe krei kaj ekuzi kategorion pri la literaturo de Skotlando estas nenio malbona, kaj persone mi ankaŭ ne kontraŭus se estus tri kategorioj "literaturo de Anglio", "..de Kimrio" kaj "..de Skotlando". Mi nur kritikas la duonfaron {{{1}}}. Salutas ThomasPusch (diskuto) 09:56, 10 Mar. 2016 (UTC)

Fakte, kiam mi kreis ĝin ĝi enhavis enhavon, nome la kanton "Chì mi na mòrbheanna" https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Chì mi na mòrbheanna&oldid=5900813 (malaktuala versio) sed la ofte laŭ mi tro helpema kontraŭbiblioteka misiisto ;-) RG72 ŝanĝis la kategoriojn sed ne forigis tiun. Mi dankas pro la atentigo, sed mi ne havas sufiĉe da tempo por korekti ĉiujn redaktojn al de mi kreitaj artikoloj. En ĉi tiu kazo, mi remetos la ligilon kaj ankaŭ ligos la kategorion al du-tri aliaj skotaj verkoj. --Haruo (diskuto) 15:08, 10 Mar. 2016 (UTC)

Hara Secuko[redakti fonton]

Saluton. Haruo. Mi ĵus kunigis "vian" artikolon Hara Setuko‎‎ kun Hara Secuko. Por la kuniga celo mi uzis la jam pli longe ekzistantan artikolon. Krome tiam mi ne devis tuŝi la intervikiajn ligilojn. Ĉu vi eble pretervidis la esperantan intervikian ligilon en la angla artikolo en:Setsuko Hara? --Tlustulimu (diskuto) 15:39, 16 Mar. 2016 (UTC)

Ĝi ne ekzistis antaŭ kelkaj monatoj kiam mi kontrolis kaj aldonis ŝin al mia intencaron, kaj hodiaŭ mi ne pensis rekontroli. --Haruo (diskuto) 16:02, 16 Mar. 2016 (UTC)

Esperanta Vikivojaĝo[redakti fonton]

Saluton Haruo! Vi antaŭnelonge helpis al la Esperanta Vikivojaĝo, ĉu vi ŝatus plukontribui? La loka komunumo serĉas novajn homojn, kiuj almenaŭ foje tie aktivos. Post kiam la komunumo montriĝos aktiva, Vikivojaĝo ricevos sian propran retejon.

Kiel anglalingvano vi eble ŝatus prepari anglan frazlibron; kiu certe estus utila por multaj vojaĝantaj esperantistoj. Helpos al vi pri tio kreilo de paĝoj. Amike. --KuboF (diskuto) 21:33, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la invito, KuboF, mi konsideros tion por aktiviĝo post la fino de miaj #100vikitagoj, kiuj eluzas mian disponeblan tempon nuntempe. Hodiaŭ estas #72, do la fino videbletiĝas en la distanco. --Haruo (diskuto) 13:58, 28 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Vi komence de februaro malfermis tiun paĝon, eble kiel provo (fakte ekzistas The Kingston Trio) sed poste vi forgesis nuligi ĝin aŭ vi deziras konservi ĝin por io. Ĉu oni povas forigi ĝin?--kani (diskuto) 16:30, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon pro tuja respondo.--kani (diskuto) 18:07, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Rollinia/Annona/Biribao...[redakti fonton]

Saluton. Mi deklaras min tute nekompetenta pri la afero. Mi foje trovas ke fakte ekzistas nekongrueco ĉe kelkaj artikoloj. Ekzemple oni metis unflanke la anglan kaj aliflanke la germanan. Poste kelkaj lingvoj aliĝis al unu, dum aliaj al la alia. Foje temas pri la latinidaj lingvoj kiuj estas ligitaj al specifa artikolo dum tiu ekzistas nek en germana, nek en angla almenaŭ ligite al ili ktp. Unuigi ilin estas komplika por mi. Tio, kaze de taksonomio kiam eĉ botanikistoj aŭ zoologoj eĉ ne interkonsentas aŭ ŝanĝas opinion aŭ nomigon, iĝas speciale ĥaosa, ĉefe kiam la aktualiĝo ne okazas samtempe en la diversaj lingvoj. Mi povas diri nur ke mi vidas ke kelkaj versioj estas pli fidindaj ol aliaj. Laŭ mi, inter la nuraj kiujn mi ofte rigardas kaj konas, plej fidindaj estas la angla kaj germana, franca kaj hispana ne tiom. Sveda, nederlanda, kaj tiuj filipinaj absolute ne, ĉar ili metis artikolojn robote kaj tradukile. Nur tion mi povas diri; kaj pri la specifa artikolo, nur ke tiumomente mi vidis la aferon klara, sed nun mi ne scias.--kani (diskuto) 19:52, 6 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi tute konsentas, kaj ankaŭ mi ne kompetentas, sed certe ĝi estas unu el la plej ĥaosaj kazoj, kiujn mi renkontis, kaj krome unu el la malmultaj, kie neniu alia lingvo paŭsis la anglan. Mi supozas ke mi turnu min al la botanikistoj ĉe la plej fidindaj vikioj (mi konsentas ke en kaj de estas pli fidindaj ol plej multaj aliaj) kaj petos ian proponon por unuecigi la bazan nomon celendan. Sed ne hodiaŭ. ;-) --Haruo (diskuto) 22:35, 6 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton. Unuflanke estas neligita artikolo West Seattle (Seatla kvartalo), aliflanke High Point (Seatla kvartalo) ligita al en:West Seattle, Seattle anstataŭ tiu unue menciita. Mi supozas ke plej bone oni ŝnĝu la ligon.--kani (diskuto) 19:54, 8 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Se mi bone komprenis vian deziron, mi plenumis ĝin. Nun West Seattle (Seatla kvartalo) estas ligita al en:West Seattle, Seattle, dum High Point (Seatla kvartalo) jam estas ligita al nenio.--kani (diskuto) 17:18, 9 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, dankon, mi kreos ligilon por High Point sed ĝi devos esti en la teksto de la artikolo, ne maldekstre. --Haruo (diskuto) 13:37, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Amininistranto[redakti fonton]

Estimata Haruo, ĉu vi vidas Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gamliel Fishkin ? Kore. --pino (diskuto) 08:43, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Du kategorioj pri unu montaro[redakti fonton]

Estimata kolego! Jen: Kaskada montaro, Kaskada Montaro. Gamliel Fiŝkin 05:12, 31 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Damninda uskleco! Vi pravas. Mi ĵus kreis la "M"-kategorion, ne rimarkante la ekziston de "m"-kategorio. Supozeble la "M"-versio estas konservenda ĉar la ĉefartikolo uzas tiun usklecon. Ĉiuokaze, tamen, ni havu nur unu kun alidirektilo de la neuzata al la uzata. --Haruo (diskuto) 06:02, 31 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Sed kiu skribo estas ĝusta? Kiam la vorto «montaro» ne estas parto de nomo (alivorte, kiam nomo de montaro estas substantivo [ne gravas, ĉu singulara aŭ plurala]), tiam mi certas pri minuskla skribo. Sed kiam jes estas parto (do, adjektivo), mi dubas. Gamliel Fiŝkin 14:31, 31 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne scias, kaj mi fakte ne kredas, ke unu maniero ĝustas kaj la alia malĝustas. Oni povas rigardi la skribmanieron de Zamenhof, aŭ la listojn de la Akademio, sed tiu afero tute ne estas parto de la baza regularo de la lingvo. Ĝi varias laŭ la landoj kaj lingvoj (kromesperantaj) kaj personaj gustoj de la skribantoj. Mi mem uzas ambaŭ uskligojn en tiaj kuntekstoj. Ĉi-foje mi elektis la "M"-formon ĉar la baza artikolo Kaskada Montaro jam uzis ĝin. Ŝajnas al mi pli bone uzi alidirektilojn en tiaj kazoj ol insisti, ke ĉiu vikipediisto jam ĝuste konu tiajn konvenciojn. --Haruo (diskuto) 14:55, 31 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

an help for Ursula Karven in English Wikipedia[redakti fonton]

Good evening from Calabria, I'm writing to say hello and know how you are. Beyond this to ask you a small but essential support. Could you kindly improve the article on Ursula Karven in English, is a bit 'scruffy, I saw that you create good articles and I was wondering if you could please help me to write a beautiful arranged Article in English, and just more than 20 minutes of your precious time, not more. Of course if you need help in Italian and Sicilian are happy to help. For the rest I hope all is well, a greeting from Calabria.--Luigi Salvatore Vadacchino (diskuto) 19:17, 26 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Tipoledoj?[redakti fonton]

Saluton, en 2005 vi kreis la artikolon tipoledoj. NPIV tamen indikas nur la radikojn tipul- kaj tipuled-. Kial vi preferas la skribon per o? Ĉu vi povus indiki fonton pri tio?

Antaŭdankon, -- Renardo la vulpo (diskuto) 14:54, 6 jun. 2017 (UTC)[Respondi]

Monto Meru[redakti fonton]

Saluton Haruo! mi informas vin, ke mi alinomis la artikolon Monto Meru al Monto Meru (Tanzanio). Nun ekzistas du apartaj artikoloj pri du malsamaj samnomaj montoj. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 08:58, 21 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon! --Haruo (diskuto) 04:09, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Viaj retejoj[redakti fonton]

Saluton! Estas bone vidi vin daŭre kontribui al Vikipedio. Mi ŝatus demandi, kiuj estas la preferindaj adresoj de viaj iamaj retejoj, daŭre alligataj ĉe Ros' Haruo, sed per ligiloj nun nefunkciantaj. Kvankam ja troveblas aliaj kopioj de Geocities, kie la retejo pli bone funkcias, kaj ankaŭ aliuloj parte (sed ŝajne fuŝe) transprenis iom el via kolekto. Ja Himnaro Cigneta estas aparte valora kolekto – mi ĵus elserĉis ĝin por trovi la kanton Tri reĝoj, ekzemple. Per kio do oni ĝisdatigu la ligilojn en tiu artikolo pri via persono? Kaj ĉu ankoraŭ iam vi havas la planon reinstali la tuton en iu alia servilo? Estas dezirinde! Amike salutas Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 12:12, 5 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Haruo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]