Vikipediista diskuto:Marcos
El Vikipedio
[redakti] Mikologoj / fungosciencistoj
Marcos, via lingva furoro vere estas ĝena. Kvankam jam delonge ekzistas riĉa "Kategorio:Mikologio" (kaj ne "fungo-scienco" aŭ "fungiko") vi nepre insistas malsimitrie krei "Kategorion:Fungosciencistoj", kvankam ĉiuj aliaj lingvoj havas "Kategorio:Mikologoj". Via militiro sub la sankta kruco de l' erare tiel nomita "La bona lingvo" ekhavas preskaŭ duonreligiajn trajtojn. Bv. ne perdi ĉiun ekvilibron. Por fariĝi "Rikardo Ŝulco la 2-a" vi estas ankoraŭ tro juna. Mi tre petas vin ŝanĝi la kategorion al "Kategorio:Mikologoj" kaj tie kompreneble oni ankaŭ menciu la ĝenerallingvan terminon "fungo-sciencisto". Helga Schneider 17:37, 9. Jan 2009 (UTC)
- Ne estis decido nur de mi, sed interkonsento post diskuto en la Vikipedia diskutejo. Fine de la diskuto kvar el la ses kundiskutintoj estis konsentintaj ke ni uzu "fungosciencisto", kaj la aliaj du kundiskutintoj ankaŭ ne kontraŭis tion.
- En la diskuto ankaŭ pluraj esprimis la opinion, ke oni paralele uzu ankaŭ "fungoscienco" anstataŭ "mikologio" por la artikol- kaj kategorinomoj. Tiel denove estus simetrio. Se vi malkonsentas kun tiu solvo pro iuj raciaj kialoj, vi povas mencii viajn argumentojn en tiu diskuto.
- Ĉiuokaze, ne indas insulti aliajn Vikipediistojn. Kiel konvinkita pacisto kaj senreligiulo mi ja rigardas viajn uzojn de esprimoj kiel "militiro sub la sankta kruco" kaj "duonreligia" kiel tre ofendajn. Anstataŭ insultoj, oni prefere uzu raciajn argumentojn, por konvinki la uzanton, kun kiu oni malkonsentas, pri onia opinio (aŭ almenaŭ por konvinki aliajn Vikipediiston, tiel ke tiu uzanto estas devigata akcepti aplikiĝon de via ideo, se plejmulto konsentis pri ĝi). Marcos 19:08, 9. Jan 2009 (UTC)
-
- Aĥ, Marcos, vi vere estas obeema disĉiplo de via mesio Claude Piron. En via lasta reago en la sekcio Peskado / Marbestokaptado vi eĉ prezentas la malnovan ekzemplon de "ĥesdo". Ĉu vi pensas, ke mi estus tiel senedukita por ne scii, ke ĝi estas el "La Bona Lingvo", 1-a eld. p. 106? Vere ofenda. Kaj vi eĉ ne hontas prezenti la ĉiaman laman "argumenton" de Renato Corsetti pri "kitabo" (surbaze de la araba vorto por libro). Kaj per fajrantaj okuloj de tiu, kiu vidis la lumon, vi volas klarigi al mi, ke argumentoj povus atingi vin? Kaj en via diskutero pri animalo (8-a OA) vi asertas, ke la termino estus "persona elpensaĵo de Waringhien (aŭ iu kunlaboranto de PIV)". Evidente vi eĉ ne scias, ke pri "zoologio, anatomio animala, biontologio, paleontologio" respondecis Prof. Støp-Bowitz, Oslo, nek legis iun artikolon en ekzemple Scienca Revuo, kie ĝi estis elprovita antaŭ ol proponita al la Akademio (kaj akceptita de ĝi). Pardonu, kara Marcos, mi longe hezitis, ĉu mi skribu tion al vi, sed mi malbone povas "diskuti" kun homoj, kies pia fervoro staras en reciproka rilato al eĉ plej bazaj scioj. Ĉu mi rajtas tre ĝentile peti vin iom mildigi vian lingvan rigorecon per ioma zamenhofa liberaleco? Simple akceptu, ke ekzistas pluraj "sublingvoj" (Piron p. 83, kvankam li - treege simpligante - parolas pri nur du, dum fakte estas multe pli, vd. ekzemple Ian Jackson en "La Stato kaj Estoneco" - AdE-simpozio 1995). Iom malĝoje, sed kun simpatio Helga Schneider 22:55, 14. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Peskado / Marbestokaptado
Saluton Marcos, vi hieraŭ anstataŭigis la artikolon "peskado" de Jorge Camacho per "marbestokaptado". Farinte tion vi ankaŭ anstatauigis mian lingvan noton
- "La neologismo peski (verba radiko) ne (jam) estas ĝenerale akceptita, nek registrita en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), nek en aliaj gvidaj Esperanto-vortaroj (stato januaro 2009). Tradicie oni parolas - simile kiel en la angla kaj aliaj lingvoj - vastasence kaj sinekdoĥe pri "fiŝkaptado", eĉ se oni ne kaptas fiŝojn, sed aliajn mar-vivantaĵojn (pars pro toto, parto por tuto) aŭ precize distingas laŭ la kaptita besto (omaro-kaptado ktp.). En la formo "pesko" (substantiva radiko) ĝi ja estas Ido-vorto. Vidu la terminaran diskuton kaj la Vikipedion en Ido."
per via:
- Ofte oni diras simple "fiŝkaptado" eĉ kiam la kaptataj marbestoj ne estas fiŝoj. Tia neprecizeco eble ne tro ĝenas en la ĉiutaga lingvouzo, sed en la faka lingvouzo oni uzu "fiŝaptado" nur por kaptado de fiŝoj, kaj uzu "marbestokaptado" por la kaptado de aliaj marbestoj aŭ por la supernocio.
Viaj motivoj vi priskribas jene
- "Vikipedio ne estas loko por enkonduki novradikojn al Esperanto, precipe se bone eblas esprimi ilin per la kunmetaj eblecoj de Esperanto. Vidu ankaŭ la diskutpaĝon de la artikolo kaj la Vikipedian diskutejon."
Laŭ mi via ŝanĝo estas nek kolegia nek akceptebla:
- Dum mia lingva noto simple priskribas la faktojn lasante al la konsultonto, kiun lingvan solvon li aŭ ŝi preferas, vi volas preskribi, kiel li aŭ ŝi skribu aŭ parolu. Kio aŭ kiu donas al vi la aŭtoritaton por tio?
- Dum mi lojale resendas la konsultonton per unu klako al la lingva diskuto, vi forigas tion kaj lasas lin aŭ ŝin sola per via personaj lingvaj preferoj.
- Vi asertas, "ke [peskado] bone eblas esprimi per la kunmetaj eblecoj de Esperanto", do ke "peskado" estus superflua aŭ nenecesa. Pro kio vi scias, kio estas necesa por aliaj homoj? Kie aperis faka artikolo de vi pri la temo, el kio oni povas konkludi, ke oni pli facile kaj elegante povas esprimi "peska industrio, peska haveno, peska zono, peskista vilaĝo, negoco de peskaĵoj, protekto de peskaĵoj, bredado de peskaĵoj, traktato pri peskado ktp." per "marbestokaptado"?
- Pri via prefero mi cetere ne volas multe komentarii. Estas la ĉiama senfrukta neologisma diskuto, kiun mi priskribis en la artikolo neologismo. Ne ĝenas min, ke vi interviciĝas al la kampo de Marie Hankel, kiu en 1914 kondammis konkeri, ĉar "superflua", almiliti "sufiĉus", al tiuj, kiuj preferas "okazintaĵo" al "evento" ktp. Ja ĝenas min, ke vi arogas al vi decidi por ĉiuj, kio estus "superflua" kaj kiel "oni parolu".
Mi tial lasos kiel ĉefan artikolon "marbestokaptado", sed reenmetos la sinonimon "peskado" kaj reŝanĝos la lingvan noton de preskribo al priskribo . Helga Schneider 10:37, 6. Jan 2009 (UTC)
- Dankon pro via reago en mia diskutpaĝo Vikipediista_diskuto:Helga_Schneider, Marcos. Bedaŭrinde, ke vi ne respondis al eĉ nur unu el miaj supraj punktoj. Anstataŭe vi klopodas diskuti kun mi pri neceso, ofteco, ktp.-eco de iu neologismo, kiun mia lingva noto klare markis kiel tia (dum via klopodas prisilenti ĝin kaj ordoni lingvo-uzon). Mi ripetas: Mi ne kontraŭas, ke vi ŝatas esprimi vin per "mar-best-o-kapt-ad-a zon-o", sed mi ja kaj energie kontraŭas, ke vi volas preskribi al aliaj, ke tio estus la sola allasebla maniero. Du bist nicht der Bestimmer pri tiaj lingvaj demandoj, kara Marcos. La regularoj de la angla aŭ germanaj Vikipedioj evidente ne estas 1:1 transpreneblaj por la esperanta. Tie oni ne devas daŭre diskutaĉi pri eĉ plej bazaj lingvaj demandetoj. Kaj pri la (sendube valora kaj meritplena) Tekstaro de Esperanto: Ĝi havas multajn klasikajn tekstojn el la epoko antaŭ la dua mondmilito, poste venas granda (preskaŭ-) nenio el la PIV-a periodo (1950-aj ĝis ĉ. 1990) kaj poste tekstoj el la elektronika periodo de post ĉ. 1990. Se vi foje uzos ĝin, vi tuj rimarkos tiun malekvilibron. La tuta marbestokaptado/peskado-demando estas nenio alia ol la iamaj demandoj pri falpuŝiĝi/stumbli, vizaĝŝmiraĵo/ŝminko. Sed tion vi ja povus mem relegi ĉe Kalocsay en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (!) - vi nur foje devus fari ĝin ...
- Senŝminke, sed amike dirite Helga Schneider 17:50, 6. Jan 2009 (UTC)
- La Vikipedio ne estas loko por mencii ĉiun novradikon iam uzatan de iu Esperantisto en iu periodo. Se vi ne povas pruvi al aliaj Vikipediistoj, ke tiu novradiko daŭre estas uzata de pluraj Esperantistoj, aŭ ke ĝi en iu periodo estis uzata de multaj Esperantistoj, ĝi ne estu menciata en la Vikipedio. Alikaze mi povus mencii la novradikon "ĥesdo" en la artikolo pri "amo", la novradikon "kitabo" en la artikono pri "libro", la novradikon "kalamo" en la artikolo pri "skribilo" ktp ktp. Marcos 19:13, 9. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Virinaj nomoj
Saluton,
Mi volas scii vian opinion pri la virinaj nomoj. Ni uzas ĉi tie kelkfoje la formon Elizabeto, alifoje Elizabeta. (Ni povas uzi do klare la o-formon). Sed kion fari pri Julio-Julia, Mario-Maria. Tie ni ne povas uzi o-formon, nova radiko iĝus ridinda. (Ĉieliro de Mario aŭ Marieto). Mi demandas vin, ĉar vi estas pli sperta tiuterene ol mi. Narvalo 05:30, 23. Apr 2006 (UTC)
- Tiom malfacila demando! Mi mem devus pli multe pripensi ĝin antaŭ veni al konkludo. Sed jen kelkaj pensoj:
- Unue, ni ja ne tro multe esperantigu nomojn. Ekz-e, ni diru "Margaret Thatcher", kaj ne "Margareta" aŭ "Margareto". Tial, en multaj okazoj tute ne estas demando pri la ĝusta esperantigo.
- Tamen estas kelkaj okazoj, en kiuj ni ja esperantigas nomojn (ekz-e nomoj de reĝoj, de ege elstaraj historiaj homoj, de dioj, de multaj esperantistoj ktp). Mi nun ne volas esprimi definitivan opinion pri inaj nomoj en ĉi tiuj kazoj, ĉar ĉi tiu temo ja ofte igas la homojn kvereli, kaj mi ne volas tiajn kverelojn en la Vikipedio.
- Kiam temas pri esperantistino, ni povas simple uzi la formon, kiun ŝi preferis uzi; do ĉi tie ne povas esti kverelo.
- En aliaj kazoj, ni eble povus havi jenan kompromisan solvon: En kazoj, kiam temas pri nomo, kiu nur havas inan formon (ekz-e "Elizabeth"), ni uzu la finaĵon -o (do "Elizabeto"). Kiam temas pri nomoj, kiuj havas kaj inan kaj viran Formon, ni uzu la finaĵon -a (ekz-e "Julia). Kion vi pensas pri tiu solvo? Ĉu ĝi povus kaŭzi problemojn? Ĉu ĝi devigus nin al tro multaj ŝanĝoj en la Vikipedio? Marcos 16:56, 23. Apr 2006 (UTC)
[redakti] Forigendaj artikoloj
Mi hodiaŭ aldonis ĉ. 150 titolojn al forigendaj artikoloj. Bonvolu trarigardi kaj forigi la forigindajn. Narvalo 19:14, 23. Apr 2006 (UTC)
- Mi vidas, ke vi nur aldonis la ŝablonon "forigu", sed ne enmetis la artikolojn en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Estas konsento, ke forig-proponoj nur validas, kiam ili ankaŭ menciiĝas en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Mi do atendos, ĝis kiam ili aperos tie. Marcos 19:30, 23. Apr 2006 (UTC)
- kiel petita, ĉiu povas informiĝi pri la forigondaj artikoloj
- mi ne havas tri horojn pro plenumi viajn dezirojn Narvalo 20:35, 23. Apr 2006 (UTC)
-
- Mi nun re-kopiis la artikolojn el Kategorio:Forigendaj artikoloj tiamaniere, ke ili aperas unu sub la alia, kio plifaciligas la superrigardon kaj ebligas diskutadon (kvankam daŭre ĝenas, ke ne estas ligiloj). Nun vi almenaŭ povas forigi la duoblajn menciojn de nomoj (tio eble estos laboro de dek minutoj). Marcos 20:45, 23. Apr 2006 (UTC)
[redakti] Renomo de uzulo
Mi tuj eksciinte pri la peto plenumis ĝin. Mi dum kelkaj tagoj ne havis konekteblecon al la reto pro familiaj kaŭzoj. Se montriĝas urĝe ke agu burokrato necesus ke mi ne estu la sola kun tiuj rajtoj. Arno Lagrange ✉ 19:40, 26. Apr 2006 (UTC)
- Ĉu vi do volas, ke burokratiĝu kelkaj el la administrantoj. Tio verŝajne estas bona ideo. Eble ni kreu paĝon, kie administrantoj povas kandidatiĝi por burokrateco, kaj poste la aliaj povas decidi, ĉu ili subtenas la kandidaton aŭ ne. Ĉu vi kredas, ke tio estus bona ideo? Se jes, ni eble unue devas precizigi kelkajn ecojn, kiujn onta burokrato havu. Marcos 21:43, 26. Apr 2006 (UTC)
- Mi tute konsentas kaj opinias ke kriterioj por akcepti uzulon kia burokrato estu pli drastaj ol por "simplaj administrantoj". Ni ja spertadas ke iuj administrantoj agis tre diskuteble kaj ke ilia agado esti akre diskutita. Arno Lagrange ✉ 22:10, 26. Apr 2006 (UTC)
- Do ebla kriterio povus esti, ke oni unue devas dumtempe esti aktiva administranto sen altiri la kritikon de aliaj Vikipediistoj pri misuzo de administrantaj rajtoj. Sed eble ankoraŭ necesas aliaj kriterioj. Mi proponas, ke ni pludiskutu pri tio ĉe Vikipedia diskuto:Burokratoj. Ĉe Vikipedio:Burokratoj ni skribu pri la kapabloj de Burokratoj, simile kiel ni faris ĉe Vikipedio:Administrantoj. Marcos 22:23, 26. Apr 2006 (UTC)
- Mi tute konsentas kaj opinias ke kriterioj por akcepti uzulon kia burokrato estu pli drastaj ol por "simplaj administrantoj". Ni ja spertadas ke iuj administrantoj agis tre diskuteble kaj ke ilia agado esti akre diskutita. Arno Lagrange ✉ 22:10, 26. Apr 2006 (UTC)
[redakti] Nacio
Mi restarigis la artikolon Nacio. Mi trovas sensence forigi artikolon kiu estis ade redaktita de pluraj vikipediistoj kaj al kiu ligas multaj paĝoj (el kiuj ne plej malgrave la Ĉefpaĝo) . Se vi opinias ke vi prave forigas, bonvolu meti ligilon al la diskutpaĝo kie estis decidita ke oni forigu. Mi simple legis ke vi forigis "konforme al la propono de PaulP" sed kie ĝi estas ? Ĉu vi duope decidis forigi la laboron de dek aliaj ? ĉu vi konscias ke vi aperigas malpenan ligilon en centojn da paĝoj (pri iu fundamenta nocio). Mi ne aprobas tiajn agmanierojn. Vi devintus almenaŭ alidirekti al alia artikolo se estas prave ke ĉi artikolo ne esttas sufiĉe bona. Bedaŭrinde estas ke mi konstatas tion nur unu monaton post kiam la artikolo estis forigita. Arno Lagrange ✉ 20:24, 27. Apr 2006 (UTC)
- Por petoj pri forigoj ja ekzistas Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Mi esperas ke vi jam konas tiun paĝon. En ĝi, oni diskutas, kiuj paĝoj estas forigendaj. Administrantoj forigu nur artikolojn menciitajn tie, kaj al kies forigu neniu kontraŭis dum certa tempo (la tempolimoj dependas de la speco de artikolo - vidu la regularon pri forigoj sube en la paĝo).
- Sur tiu paĝo, PaulP skribis jenon pri la artikolo nacio:
- Tiu ĉi paĝo ne listigas naciojn (kiel kurdojn, flandrojn, katalunojn), sed ŝtatojn (kiel en la diskuto oni ankaŭ komentis). Ĝi estas listo de sendependaj ŝtatoj, sed la artikolo "Sendependaj ŝtatoj" jam ekzistas aliloke. PaulP 15:10, 18. Mar 2006 (UTC)
- Mi konsentis kun lia argumentado, kaj ĉar neniu kontraŭis, mi 15 tagojn poste forigis ĝin. (Mi fakte esperis, ke iu vidante la multajn ruĝajn ligilojn, baldaŭ ekkreus veran artikolon pri nacioj aŭ pri la koncepto de nacio, sed dum la 25 tagoj ĝis hodiaŭ tio ankoraŭ ne okazis).
- Nun la versio restarigita de vi denove havas la problemon menciitan de PaulP. Mi espereble iam baldaŭ trovos tempon por ekverki artikolon, kiu vere temas pri nacioj, kaj tiam mi forigos la nunan enhavon de la artikolo. Aŭ ĉu vi havas argumentojn por konservi la nunan enhavon de la artikolo?
- (Mi nun denove enmetis la diskuton pri la artikolo en Vikipedio:Forigendaj artikoloj). Marcos 21:17, 27. Apr 2006 (UTC)
- Mi tute konsentas pri la kritiko pri la maltaŭgeco de la artikolo. Kio plej ĝenis min estis ke ekaperadis ligilo al nepluekzistanta artikolo. tion oni nepre pripensu antaŭ ol forigi. Forigi estas facile, sed ni evitu retropaŝojn en la konstruata projekto. Arno Lagrange ✉ 22:05, 27. Apr 2006 (UTC)
[redakti] Świętochłowice
hello. could you like write an article in eo.wiki about Polish city, Świętochłowice, please? you can based on [:en:Świętochłowice|en.wiki]. in pl.wiki this article is candidate to a medal and it`s a needed factor. thank you very much! Szoltys
[redakti] Turkhejmo, Mindelhejmo, ktp.
Kara Markoso!
Kion vi parolas, ĉu Esperanton aŭ Ido(n)? Kaj kion vi volas, ĉu traduki "ü" per "u" anŝtataŭ per "i", sed damne, kial tiam mia komunumo povas havi propran Esperantonomon? Kaj kial ĉi-tie jam estas tio memkonstruita regularo, sed nenio "Vorlage Deutsche Stadt" aŭ tiel ajn esperantlingve? Kio disputo estas pli grava?
Due: Ĉu la vikipedianoj komprenas la diferencon inter vojo kaj strato? Ŝajne ne. "Autobahn" estas "ekspresstrato", "Schnellstraße (KFZ-Straße)" estas "rapidstrato", "Europastraße" estas "Eŭropstrato". La vortoj "ŝosejo" kaj "vojo" en tio-ĉi rilato nur estas uzata de uloj, kiuj neniam pensis ion ajn pri stratoj! Momente mi vere ne havas emon pravigi min por ĝustaj vortoj kaj diskuti kun homoj, kiuj havas nulsperton rilate al trafiko.
Trie: Se la vorto "govo" por "Landkreis" ne plaĉas al vi, nu mem traduku ĉion regionon. Iam vi bezonos kaj mi - Lupíro - ridete salutos el la Algovio, pardonu ankoraŭ ja Alsubdisktrikio.
- Kara Lupiro! Dankon pro viaj interesaj komentoj. Pri kiel transskribi "ü" mi mem havis dubojn, kaj eble vi pravas, ke "i" pli taŭgas ol "u". Vi povas ŝanĝi tion, se vi konsideras "i" pli taŭga ol "u".
- Pri Esperantigitaj nomoj: Ekzistas la regularo Vikipedio:Nomoj de titoloj. Se tiuj reguloj ne plaĉas al vi, tiam menciu tion sur Vikipedia diskuto:Nomoj de titoloj, sed ne persone ataku min nur ĉar mi sekvas la regulojn.
- Pri vojo kaj strato: Laŭ ReVo, strato estas vojo inter konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo, do la vorto ne multe taŭgas por "Autobahn" nek por "Landstraße". Laŭ la vortaro Eo-germana de Krause, mi proponas "ŝoseo" por "Landstraße". Pri kiel traduki "Autobahn" en Esperanton regas multe da konfuzo. Sed "aŭtovojo" ŝajnas la plej uzata (ankaŭ laŭ guglo-trafoj). Memoru, ke "vojo" ankaŭ estas traduko de "Bahn", kaj ne nur de "Weg". Ĝi havas tre ĝeneralan signifon (laŭ ReVo vojo estas "spaco trairata por sin movi de unu loko al alia").
- Pri govo: Mi ne scias de kie vi prenis tiun vorton. Mi trovas ĝin en neniu vortaro, nek trovas iun Esperantlingvan guglotrafon por "govo kaj estas" krom de vi verkitajn artikolojn. Do ŝajnas elpensaĵo via. Korektu min, se ne estas tiel. Marcos 10:37, 5. Maj 2006 (UTC)
[redakti] Atomkerna centralo
Atomkerna centralo estas tro germana!! Mi ĉiam legas nuklea, akvo- centralo. Narvalo 16:27, 6. Maj 2006 (UTC)
- Mi elektis tiun nomŝanĝon, ĉar ni ja priskribas atomkernojn sub la titolo atomkerno, kaj ne sub la titolo nukleo. La plej ofta esprimo fakte estas atomcentralo, sed tiu estas iasence malĝusta (kiel mi nun klarigis en la artikolo).
- (Paranteze, "Atomkerna centralo" tute ne estas germana! La germanaj esprimoj estas "Atomkraftwerk" (plej kutima, tamen iasence malĝusta) kaj "Kernkraftwerk"; do neniu esprimo venas de la esprimo "Atomkern". Kial la esperantistoj ĉiam pensas tiom naciisme, ke ili tuj atribuas iun opinion aŭ lingvan esprimmanieron al la deveno de la homo, eĉ kiam ĝi tute ne rilatas al lia deveno?) Marcos 16:35, 6. Maj 2006 (UTC)
MI kontrolis en guglo ĉiu (eĉ ĉinoj) uzas nuklea centralo, energio. Don ne enkonduku malkutimajn esprimojn. Narvalo 16:37, 6. Maj 2006 (UTC)
Do, nuklea signifas atomkerna. Ĉio ĝuste. Narvalo 16:39, 6. Maj 2006 (UTC)
- Ĉu vi do nun konsentas pri la esprimo "atomkerna centralo"? Ĉu mi rajtas movi la artikolon tien denove? Marcos 16:42, 6. Maj 2006 (UTC)
Ĝusta, sed nekutima:
- "nuklea centralo" -wikipedia 113
- "atomkerna centralo" -wikipedia 0 kaj denove 000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000000
- "atoma centralo" -wikipedia 4
- "atomcentralo" -wikipedia 104 ink. ReVo
Via inventaĵo de atomkerna centralo estas tute neakceptebla. Narvalo 16:59, 6. Maj 2006 (UTC)
- Mi anstataŭigis "nuklea" per "atomkerna" por havi pli da unueco en la Vikipedio: Ni ja havas la artikolon pri atomkernoj ĉe atomkerno kaj ne ĉe nukleo.
- Ĉu vi do volas ankaŭ movi atomkerno al nukleo (fiziko) (aŭ io simila), aŭ ĉu vi simple volas akcepti en la Vikipedio tiun ne-unuecon inter la substantivo kaj la derivita adjektivo? Marcos 11:12, 7. Maj 2006 (UTC)
Unueco en tiu senco - malestimo de ĝenerala lingvouzo, kutimoj - estas perforto je la lingvo. Ĉu oni vere uzas atemkerno pli ofte ol nukleo? Mi jam pruvis pri ofteco de nuklea centralo, atomcentralo. Nun pruvu vi pri ofteco de atomkerno. Narvalo 15:59, 7. Maj 2006 (UTC)
[1] Ŝajnas, ke nukleo 5-oble pli uzata ol atomkerno laŭ mia gugla serĉo (105:20). Narvalo 16:03, 7. Maj 2006 (UTC)
- Tamen nukleo havas plurajn signifojn: Jam ĉe la artikolo nukleo menciiĝas tri signifoj: atomkerno, ĉelkerno kaj kerno de kometo. Aldone, ekzistas lingvistika signifo, kaj plej oftas metafora uzo de "nukleo". Mi nombris la unuajn 20 uzojn troveblajn per "nukleo kaj estas -wikipedia" (evidentiĝis ke kelkaj homoj fuŝe uzas la vorton nukleo anstataŭ "nuklea energio" aŭ "nukleaj armiloj"):
- Atomkerno: 5
- Ĉelkerno: 3
- Kerno de kometo: 2
- Lingvistika signifo: 1
- Metafora uzo: 4
- "nuklea energio": 2
- "nukleaj armiloj": 2
- Ĉar "atomkerno" ĉiam estas uzata kun la intencita signifo, ni povas konkludi, ke "nukleo" kaj "atomkerno" estas simile ofte uzataj kun la intencita signifo de "atomkerno". Ni do konsideru aliajn argumentojn ol la oftecon de uzoj:
- La vorto "nukleo" estas plursignifa, tial oni ofte devas diri "atoma nukleo" por esti preciza. Tamen, tiu formo estas simple plikomplikigo de la pli facile komprenebla "atomkerno".
- "Atomkerno" aliflanke estas tute klara vorto: Ĝi ne povas signifi aliajn aferojn; kaj eĉ se vi antaŭe ne aŭdis pri atomkernoj (sed nur pri atomoj), vi povas jam kompreni la signifon de "atomkerno" sen lerni novan vorton.
- Aldone, la artikolo por "ĉelkerno" ankaŭ troviĝas ĉe ĉelkerno, kj ne ĉe nukleo (biologio) aŭ io simila. Laŭ mi, ni traktu la artikolon atomkerno simile.
- Tamen, mi eble povus akcepti malunuecon inter la titoloj de la Vikipedio: Vi verŝajne pravas, ke estis malsaĝe uzi "atomkerna centralo" kiel titolon, ĉar tiu kombino estas vere neuzata (almenaŭ en la TTT). Tamen, ni daŭre menciu la esprimon "atomkerna centralo" artikolkomence kiel alternativo al "nuklea centralo", same kiel ni mencis "nukleo" artikolkomence kiel alternativo de "atomkerno" (kaj do ankaŭ havu alidirektilon el atomkerna centralo).
- Ĉu vi povus akcepti tiun kompromisan solvon malgraŭ ĝia ne-unueco? (La ne-unueco ja estas mildigita de la alternativoj, kiuj estas kaj menciitaj artkolkomence kaj alidirektitaj). Marcos 16:52, 7. Maj 2006 (UTC)
Mia gvidlinio estas la ĝenerala lingvouzo. Kompreneble ni povas mencii alternativojn (kiel mi faris ĉe marioneta ŝtato). Atomkerno estas pli simila - mi povas diri laŭvorta - al la hungara formo atommag:). Narvalo 17:01, 7. Maj 2006 (UTC)
- Bone, mi konsentas ke la ĝenerala lingvouzo estu nia ĉefa gvidlinio. Sed kelkfoje la ĝenerala lingvouzo ne estas klara: Du formoj estas same ofte uzataj. Tiel ja estas en la kazo de "atomkerno" kaj "nukleo" (kun signifo de "atomkerno"). Kiam tio okazas, ni ankaŭ povas uzi aliajn argumentojn por preferi unu version al alia. Pro la supre skizitaj argumentoj, mi ja preferas ke ni uzu "atomkerno" anstataŭ "nukleo" almenaŭ por la artikolo atomkerno. Ĉu vi konsentas kun tio? Marcos 17:40, 7. Maj 2006 (UTC)
Bone, se vi atendas mian kapjeson:) Mi ne kontrolis vian analizon supre, ĉar atomkerno aŭ nukleo (fiziko) (kiel ĉefa artikola titolo) ĉi-kaze por mi egalas. Narvalo 17:50, 7. Maj 2006 (UTC)
Vi aldonis kiel alternativon vian inventaĵon atomkerna. La vera alternativo estas la atomcentralo!!! Narvalo 18:05, 7. Maj 2006 (UTC)
- "Atomcentralo" menciiĝas iomete pli sube, kaj tie ankaŭ menciiĝas, kial ĝi estas malĝusta kaj evitinda - do estus strange se ni samtempe prezentus ĝin kvazaŭ tute bonan alternativon, ĉu ne?
- Por bone kompreni la artikolon, necesas scii ke "nuklea" signifas la samon kiel "atomkerna". Ni nur plimalfaciligus la komprenon se ni forigus tiun alternativon.
- Aldone, la grava afero estas ke la vorto "atomkerna" estas nenia elpensaĵo mia: Ĝi ja havas 38 guglotrafojn, ĉefe en la kombinoj "atomkrena energio" kaj "atomkerna fiziko". El tiuj uzoj logike rezultas, ke oni ankaŭ povas uzi ĝin por "atomkerna centralo".
- Ĉiuokaze, estas ĝis nun tre malmulta esperantlingva teksto pri ĉi tiuj aferoj en la TTT. Ke neniu uzis "atomkerna centralo" en la TTT neniel montras ke "atomkerna centralo" ne estis uzata en alia loko. Se ni malpermesus ĉiun vortkombinon ankoraŭ ne uzita en la TTT (-wikipedia), ni ankaŭ devus ŝanĝi la titolon de Momant-magnituda skalo. Kaj mi nur parolas pri alternativa nomo, ne pri titolo. Marcos 18:18, 7. Maj 2006 (UTC)
Bone, kaj per tio finas la diskuton: mi komprenas la vorton atomcentralo (ReVo!!!) kiel mallongigon por atom(kerna )centralo. Bonvolu ankaŭ plendi ĉe ReVo. (Mi ne scias, kiuj (kom da homoj) verkas tiun vrotaron. Narvalo 18:23, 7. Maj 2006 (UTC)
[redakti] Redaktante Ŝablono:Uzanto kafo
Saluton,
Mi eraris kaj kreis tiun paĝon (mi volis krei Ŝablono:Uzanto kafo).
Ĉi vi povas nuligi Redaktante Ŝablono:Uzanto kafo ?
Dankon kaj pardonu min por la ĝenaĵo !
Svartkell 15:06, 21. Maj 2006 (UTC)
[redakti] Himno Nacional Argentino
Saluton, Marcos! Dankon por vikiigi la artikolon pri Argentina Nacia Himno. Hieraŭe mi ne havis sufiĉan tempon por plibonigi tion. Mxcatania 13:36, 31. Maj 2006 (UTC)
[redakti] elsataraj artikoloj
Ĉu vi ne plu daŭrigos? Vi, kiu estas ĉiam tiel diligenta korekti aliajn? Petro
- Pri kio vi parolas? Marcos 17:05, 9. Jun 2006 (UTC)
[redakti] Pri aktualaĵoj el la ĉefpaĝo
Kiam vi forigas novaĵojn el Ŝablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵo, bv. meti la forigatajn novaĵojn al Aktualaĵoj. Dum kelkaj lastaj tagoj oni ne plu kopias ilin tuj, sed nur forigante de la ĉefpaĝo (estas tre logike, ĉar al "Aktualaĵoj" de la ĉefa paĝo oni ligas kiel al "arkivo de aktualaĵoj"). Antaŭdanke, Slavik IVANOV 18:57, 12. Jun 2006 (UTC)
- Mi faros tion estonte. Pardonu la malkonvenaĵojn kiujn mi kaŭzis per miaj pasintaj forigoj. Marcos 21:00, 12. Jun 2006 (UTC)
[redakti] Arkivigo de diskutejo
Eble mi misfaris. la intenco estas ke se el iu loko~oni ligas al iu sekcio de la diskutejo, per la movo oni ne perdas tiun ligon. Arno Lagrange ✉ 19:17, 26. Jul 2006 (UTC)
[redakti] Joder
Joder estas bela germana nomo ĉu ne?
[redakti] reaktoro
Ĉu vi konas ĝustan esprimon pri de:Brutreaktor: bredreaktoro? Narvalo 13:33, 1. Sep 2006 (UTC)
[redakti] "Absolute deletion"
See meta:Hiding revisions. 68.39.174.238 20:41, 19. Okt 2006 (UTC)
[redakti] Kiel plibonigi la paĝo-ne-ekzistas mesaĝo?
Mi finfaris proponon. Vidu 1
Amike, Denizo 18:51, 21. Okt 2006 (UTC)
[redakti] Ĉu vi aŭdis pri... forigo de minoj per plantoj
Angla dokumento pri la forigo de minoj per plantoj http://www.aresa.dk/uploads/File/Humanitarian%20Demining%20Symposium%20Croatia%2026%20april%202006.pdf
Ankoraŭ ĝi estas en la testofazo ĝis 2007 se ĉio fariĝos bone.
Amike--Denizo 10:35, 22. Okt 2006 (UTC)
- Tre interese. Tiu afero konvinkas min ke genetike modifitaj plantoj ja povas esti bona afero. (Mi tamen restas iom duba pri genetika modifado de manĝaĵoj, ĉefe ĉar estis kelkaj esploroj, laŭ kiuj tiaj manĝaĵoj povas esti malsanigaj, kaj oni ne faras sufiĉe da esploroj, por certigi ĉu la jam uzataj genetike modifitaj manĝaĵoj ne estas malsanigaj).
- Espereble tiuj plantoj savos multajn vivojn. Kaj espereble iliaj modifitaj genoj ne havos iujn negativajn kromefikojn al la medio. Marcos 15:51, 22. Okt 2006 (UTC)
[redakti] Opava
Marcos, kial vi renomis artikolon pri urbo Opava al Opava (urbo)? Mi havas sistemon en la ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj estas kreitaj el apartigiloj. Vi faras al mi ĥaoson en tio. Bonvolu restarigi la paĝon. La vortoj en krampoj signifas distrikton, en kiu la urboj aŭ vilaĝoj situas. --Petr Tomasovsky 15:47, 25. Okt 2006 (UTC)
- Ĉu vi povus mencii ekzemplojn de aliaj paĝoj, kie vi uzas tiun sistemon, por ke mi povu kompari la situacion?
- Laŭ mi la enkrampa vorto helpu distingi la signifon disde aliaj signifoj de la nomo. Se oni ne konas vian sistemon, "Opava (Opava)" neniel helpas por scii, ke temas pri la urbo, kaj ne pri la rivero, distrikto aŭ vilaĝo. Oni do elektu la enkrampajn disting-vortojn laŭ la neceso en la unuopa kazo, ne laŭ iu ĝenerala sistemo (kiun la plej multaj ne konas).
- Sed eble vi ja povos konvinki min, se vi mencios ekzemplojn de aliaj paĝoj kun via sistemo. Marcos 16:39, 25. Okt 2006 (UTC)
- Intertempe, mi malkovris ke vi nun ekuzis novan ŝablonon por klarigi vian sistemon. Tio plibonigas la situacion. Tamen nun ĝenas, ke estas du ŝablonaj mesaĝoj supre de tiuj paĝoj. Tio nur plifortigas mian antaŭe menciitan opinion, ke ni ne uzu la ŝablonon Ŝablono:Apartigila paĝo. Vidu Ŝablona diskuto:Apartigila paĝo. Marcos 16:45, 25. Okt 2006 (UTC)
- Se vi deziros, mi kreos kvindek ŝablonojn en ĉiun paĝon. Mi ne povis konjekti, ke aperos iu, kiu ne komprenos. Interalie, rigardu Kategorio:Vilaĝoj de Ĉeĥio kaj Kategorio:Urboj de Ĉeĥio. Unue oni ĝentile demandu en diskuta paĝo kaj ne tuj haste renomi. Sed kiam vi volas, vi ne scias tion, ĉu? Do, mi plu persistas pri la restarigo de la paĝo pri Opava. Ankoraŭ io: Se vi deziros, mi renomos ĉiujn paĝojn el apartigilo kaj en krampojn mi skribos aŭ urbo aŭ vilaĝo, ekz. Nomo (vilaĝo), Nomo (urbo).
- Pri la ŝablonoj: Mi havis multe pli baldaŭ tie skribita, pri kio temas en krampoj. Mi ne estas kulpa, ke vi ne legis ilin. Vidu historion de redaktoj. Tie vi trovos tion. Mi devis krei la ŝablonojn, ĉar mi ne kredis al la propraj okuloj, kion vi faris. Do hezitu eĉ ne unu sekundon pri la restarigo. --Petr Tomasovsky 17:12, 25. Okt 2006 (UTC)
- Ĉiuj komprenis, sed nur vi ne komprenis. Lenin diris: Lernu, lernu, lernu. Do Marcos lernu. --Petr Tomasovsky 14:14, 26. Okt 2006 (UTC)
- Intertempe, mi malkovris ke vi nun ekuzis novan ŝablonon por klarigi vian sistemon. Tio plibonigas la situacion. Tamen nun ĝenas, ke estas du ŝablonaj mesaĝoj supre de tiuj paĝoj. Tio nur plifortigas mian antaŭe menciitan opinion, ke ni ne uzu la ŝablonon Ŝablono:Apartigila paĝo. Vidu Ŝablona diskuto:Apartigila paĝo. Marcos 16:45, 25. Okt 2006 (UTC)
[redakti] Mesen
Marcos, vidu paĝon pri Mesen (Belgio)
- La unua frazo: Mesen (nederlande: [ME:s'n]) estas urbo en Flandrio.
- Kial vi ne renomas ĝin al Mesen (urbo en Flandrio)? La titolo estas (Belgio) kaj oni parolas pri Flandrio. Ĉu normala? --Petr Tomasovsky 17:46, 25. Okt 2006 (UTC)
- Mesen entute ne estas en viki. Kial do Belgio? Ĉu estas aliaj Mesen-oj? --Petr Tomasovsky 17:48, 25. Okt 2006 (UTC)
- Kial vi ne renomas ĝin al Mesen (urbo en Flandrio)? La titolo estas (Belgio) kaj oni parolas pri Flandrio. Ĉu normala? --Petr Tomasovsky 17:46, 25. Okt 2006 (UTC)
[redakti] Eraroj en la propono pri ne-trovita-paĝo
Mi tute reverkis la proponon, nun ĝi ne plu estas erarplena. Vidu: 1 Mi esperas ke vi enmetos la korektitan proponon Amike --Denizo 08:30, 3. Nov 2006 (UTC)
[redakti] Pri "daŭrivo"
Saluton, Marcos! Kompreneble estas tute normala afero en vivanta lingvo, ke nocioj nur iom post iom stabiliĝas, ankaŭ en tiu ĉi kazo. Tion ankaŭ pruvas la fakto, ke dum la lasta UK oni en diskutado ŝanĝis la nomigon de la ĉeftemo de "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo" al "...por daŭropova evoluigo". Mi pensas, ke ni akceptu la diskutrezulton, do la terminon daŭropova evoluigo. Oni ja same povas allasi aliajn vort(um)ojn por la sama afero, ekz. daŭropovo aŭ daŭrigeblo, eble eĉ daŭrivo, sed daŭripovo certe ne! Ne estas tolereble formi kunmetitan vorton kun la vortkategoria sufikso "-i" meze en la vorto. Tio estas same netolerebla kiel siatempe la esprimo "nepagipova" por homoj en socialismaj ŝtatoj, kiuj ne disponis pri libere ŝanĝebla valuto. Do, bv. konsideri tion kaj renomu la paĝon, mi petas. Amike--Diddi 11:18, 9. Nov 2006 (UTC)
- PIV (1970) ĉe *pov/1 Rim. 2 mencias interalie la esprimon vivipova lingvo kaj atribuas ĝin al Zamenhof. Kial vi diras ke Ne estas tolereble formi kunmetitan vorton kun la vortkategoria sufikso "-i" meze en la vorto.? Koncerne la "alternativo" daŭropova, mi ne komprenas ĝian motivon: ĉu povanta daŭron (en kiu daŭon funkcias ne adjekte, sed rekt-objekte)? Ĉu vere gramatike eblas, kaj kion signifas: povi daŭron? (Pri daŭrigebla kaj daŭriva ne estas laŭ mi problemo.) O'RyanW (☺ ₪) 20:12, 12. Dec 2006 (UTC)
[redakti] Pri Keldan
Vidu Kandidato por fariĝi administranto kaj 2. Cetere Keldan ne kontribuis post la 27-a de Aŭg 2006 ... Ĉu vere li estos aktiva administranto ? Arno Lagrange ✉ 18:27, 9. Nov 2006 (UTC)
[redakti] Pasvorto
Dankon pro via atentigo - mi nun ŝanĝis la pasvorton de la konto. Bonan tagon 20:32, 28. Nov 2006 (UTC)
[redakti] La gramatikaj terminoj en PMEG
Hi. Wir hatten uns vor einiger Zeit der grammatischen Termini im deutschen Esperantoartikel wegen gezofft. Unter Anderem hattest du mir OR vorgeworfen, als ich Äußerungen Wennergrens sinngemäß nur aus der Erinnerung zitierte. Inzwischen hat Wennergren einen Artikel veröffentlich, in dem er Wörter wie "tiu", "ambaŭ" oder "ties" explizit als Adjektive bezeichnet. Weiter schreibt er:
- Deshalb schritt ich weiter mit der Wahl einiger offensichtlicher Termini wie "O-Wort" (= Substantiv), "A-Wort" (= Adjektiv) und "E-Wort" (= Adverb). Man muss aber sofort anmerken, dass die Gleichheitszeichen ein bisschen geschwindelt sind. Zu meinen A-Wörter gehören nicht die ursprünglichen Adjektive [...] http://lingvakritiko.com/2006/11/28/la-gramatikaj-terminoj-en-pmeg/
Grüße, de:Benutzer:Sebastiano
PS: Auf die von RoJo vor über vier Monaten agekündigte große Widerlegung warte ich noch immer.
[redakti] Stilo de artikolo
Saluton Marcos. Korektoj estas ĉiam bonvenaj sed kiam temas pri stila aranĝo, aĵoj estas pli relativaj. Mi neniel dubas ke vi pli bone konas esperanton ol mi, sed vortelekto estas alia afero. Kiam vi anstataŭigas mavan per malbona, mi ne konsentas. La regulo estas ke vikipedio devus esti tuj komprenebla de la plimultoj, ĉu ne? sed ĝi ne estas ĉiam uzi la plej bazaj vortoj. Vikipedio devas respeguli la realan mondon kaj oni ja kelkfoje uzas tiajn vortojn kiam ajn oni deziras transdoni alian ideon, alian senton. Ĉu laŭ vi nenie devus aperi en tiu enciklopedio pli maloftaj sinonimoj kiel mava (malbona), hato (malamo), linda (beleta), ovri (malfermi), olda (maljuna), ktp? Sed diable ili troviĝas en la vortaro!!! Jen estas la riĉeco de eo! En mia propra lingvo mi uzas ĉiutage maloftajn sinonimojn por pli bone komprenigi tion kion mi volas diri! Mi tute konsentas ke tiaj vortoj devus esti uzitaj ŝpareme, sed ili devu tamen aperi kelkfoje, kiam taŭgas! Vikipedie, ĝis la retajpo! --Internaciulo 14:24, 5. Dec 2006 (UTC)
- Mava eĉ ne aperas en ReVo, do estas ege malfacile por leganto eltrovi, kion ĝi signifas. La plej multaj esperantistoj ne konas tiun vorton. Aldone, ĝia signifo tute samas al "malbona", do ĝi eĉ ne taŭgas por montri iun signifan nuancon ne kaptitan de "malbona".
- Mi ne volas nei, ke vortoj kiel mava, hato kaj olda povas esti uzataj en literaturaj verkoj por certaj stilaj efikoj. Tamen, la Vikipedio ne estas literatura verko. Ĝi estas enciklopedio, kaj ĝiaj artikoloj estu en enciklopedieca stilo. Via artikolo pri gotmuziko nun tute ne estas en enciklopedieca stilo. Tio ne signifas ke ĝi estas malbona. Ĝi fakte estas tre bona, kaj ekz-e tre taŭgus por iu gazeto. Se mi estus redaktisto de gazeto, mi apenaŭ ŝanĝintus vian artikolon, kaj certe ne ŝanĝintus na mava al malbona. Sed Vikipedio ne estas gazeto, kaj estas iom alia kazo.
- Enciklopedio ne bezonas stilajn efikojn. En ĝi gravas nur kiel eble plej klare esprimi la intencitan signifon. Tial mi ja ĉiam evitus vortojn kiel mava, hato kaj olda en la Vikipedio. Marcos 14:41, 5. Dec 2006 (UTC)
[redakti] intervikiaj ligoj
Pri [2], funkcias se vi skribas nur [[:de:Wikipedia:Relevanzkriterien]], jen: de:Wikipedia:Relevanzkriterien, kaj la "w" defaŭltas. Estas simila afero pri dosieroj, ekz-e [[:Dosiero:Flag of Esperanto.svg]] kreas ligon, jen Dosiero:Flag of Esperanto.svg anstataŭ inkluzivi la bildon. Sok Na Men Sui Lui
- Dankon. Marcos 13:16, 7. Dec 2006 (UTC)
[redakti] Dankon kaj miavican pardonpeton
Dankon, Marcos, pro via afabla respondo (je Melduo]). Mi, miavice, pardonpetas erinacecon mian, kaj studas lastatempan reagon de Sui Lui al alia sed simila afero por esperinde min plibonigi. O'RyanW (☺ ₪) 04:04, 13. Dec 2006 (UTC)
[redakti] Kritiko pri Esperanto
Mi postsekvis vian lastatempan lukton ĉe de:Esperanto. Mi nun trovis, ke ĉe nia paĝo pri Esperanto mankas la ellaborita sekcio pri kritiko kaj respondoj je tiuj. Ĉu vi povus tion ellabori? Ni devas kolekti la plej oftajn kritikojn pri Esperanto kaj respondojn je tiuj. Narvalo 16:10, 28. Jan 2007 (UTC)
- Precize nun mi estas tre okupita pro mia nova posteno de redaktisto de TEJO Tutmonde. Kiam mi trovos la tempon mi tamen certe faros tion. Marcos 18:03, 28. Jan 2007 (UTC)
[redakti] Pardonon pro malfruo ĉe 'refer'
Saluton Marcos! Pardonon pro mia malfrueco. Unue mi perdis enretivon ĉe la ISP, kaj tuj poste mi devis denove operaciiĝi. Sed nun mi havas novan ISoPon, kaj denove estas hejme. Mi tre ĝuis nian diskuton. Dankon. --Bill O'Ryan O'RyanW (☺ ₪) 05:22, 18. Feb 2007 (UTC)
[redakti] Fakaj vortaroj
Saluton, Marcos.
Do, vi ŝatas matematikon kaj filozofion. Vi havas bonan ŝaton! Anakaŭ mi multe ŝatas matematikon, filozofion... kaj, precipe, fizikon.
Mi simple volis notigi al vi la komenton, kiun mi aldonis ĉe la diskutejo de la Vikipedio (mi ankaŭ sendis ĝin per la retpoŝt-listo de la esperanta Vikipedio). Mi multe ŝatis scii vian opinion pri la afero (kiu estas "fakaj vortaroj").
Amike, Esperanto1887 14:20, 24. Feb 2007 (UTC)
[redakti] Aŭtoŝoseo
Kara Marcos,
estas agrable iom ekkonatiĝeti kun vi. Mi nur nun vidis, ke vi en majo 2006 movis mian artikolon "aŭtoŝoseo" al "aŭtovojo", kaj mi ĵus reagis al tio en la koncerna diskutpaĝo (pardonu al mi, ke mi kun 10-monata prokrasto reagas, sed mi simple ne-plu-atentis la paĝon). Poste nun veninte al via persona diskutpaĝo, mi videtis ke vi tute kompetente klarigis al "Lupiro", kio estas vojo, kio strato kaj kio ŝoseo. Ni ne tre malsamopinias: la demando nur estas, ĉu inter du same permesataj varioj la pli konkreta kaj ĝusta (aŭtoŝoseo) aŭ tiu kun pli da guglotrafoj (aŭtovojo, pro la relative multaj paĝoj de esperantaj anglalingvanoj) estu la baza vikipedia vorto. Mi voĉdonus por la unua eblo (...kvankam konsentite, ke ekzistas pli grandaj zorgoj en la mondo...).
Bonan nokton, ThomasPusch 22:15, 8. Mar 2007 (UTC)
PS: Bonŝancon kiel redaktisto de TEJO Tutmonde (vi eble rimarkis, ke ankaŭ mi, kun Klaus Dahmann, jam zorgetis pri tiu ido) !!
[redakti] Norda Sulo
Saluton. Ŝajnas ke vi decidis tute sola promocii kiel leginda la artikolon pri Sulo, kvankan mi voĉdonis kontraŭ. Ja mi mem korektis kelkajn malglataĵojn, sed minimume vi povus demandi min, ĉu nun mi ŝanĝis mian opinion. Laŭ mi, oni ĝin povas ankoraŭ plibonigi, restas mallertaĵoj, ne tro akcepteblaj en "legindaĵo". Aŭ ĉu mi komprenu ke miaj opinioj ne estas legindaj ? --Ssire 10:05, 18. Apr 2007 (UTC)
- Mi sincere pardonpetas pro tiu eraro mia. Ial mi pretervidis vian kontraŭan voĉon, kiam mi kontrolis la reagojn al la diversaj proponoj. Mi nun malfaris miajn misagojn. Norda sulo nun ne estas markita kiel leginda, kaj daŭre aperas kiel propono sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj. Se la de vi menciitaj neklaraĵoj ne baldaŭ estos klarigitaj, la propono malaperos de Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj sen esti legind-markita. Marcos 10:16, 18. Apr 2007 (UTC)
- En ordo: ĉiu povas erari. Nu. Mi kiel eble plej provis poluri la tekston, sed ja restas kelkaj ne facile kompreneblaj punktoj, kiun mi ne kapablas korekti ĉar mi tute ne fakas pri birdoj...Tamen mi ŝanĝis mian "kontraŭ" al "sindeteno". Faru laŭ via emo...Ĝis. --Ssire 18:11, 18. Apr 2007 (UTC)
[redakti] DVD
Dankon pro la tre bona klarigo vi enmetis kiam vi forigis mian redakteton. Ĉiam lernante mi restas... :) Denizo 20:24, 23. Apr 2007 (UTC)
[redakti] Konsisti el & konsisti en
En Vulkano tia esprimo trovigas 3-foje. Unu el ili prave aperas per el: La elsputata materialo konsistas el glacio, fluida nitrogeno, metano kaj polvo. (PIV (el io) Esti kunmetita el pli-malpli multaj partoj, eroj, ks.)
En la aliaj du via korekto de en al el estas laŭ mia lego kontraŭPIVa (PIV (en io) Have kiel ĉefan, esencan parton.) Temas pri Ili principe konsistas el eliro de varmaj magmaj plumoj rekte el la mantelo tra la terkrusto. kaj sur plua luno de Saturno - Titano, kies atmosfero konsistas el metano.
Mi esperas ke vi ne kontraŭos se mi korektos tiujn du al konsisti en.
Amike, Bill O'Ryan ☺ ₪ 21:16, 27. Apr 2007 (UTC)
- Dankon pro la atentigo pri tiu grava diferencigo, pri kiu mi ĝis nun ŝajne ne konsciis.
- Bedaŭrinde mi nun ne havas PIV-on ĉe-mane, sed mi kontrolis en ReVo, kiu ankaŭ konas la diferencon.
- Certe en la frazo "Ili principe konsistas...", devas temi pri "en" (kaj mi nun jam reŝanĝis tion).
- Sed en la frazo pri Titano, mi daŭre pensas, ke devas esti "el". Eble la PIV-a kaj ReVo-a klarigoj ŝajnas kontraŭi tion, ĉar ili parolas pri partoj/eroj, konceptoj kiuj ne uzeblas ĉe nenombreblaj substantivoj kiel "metano". Sed tiam mi pensas, ke tiuj vortaraj klarigoj necesas alian vortumon. Certe ne temas pri la signifo de "kosisti en" ĉi-kaze, ĉar la metano ne estas kerna parto de la atmosfero, sed simple la substanco, el kiu ĝi konsistas. Oni ja ankaŭ dirus "la oceanoj konsistas el sala akvo", ĉu ne?
- Jes. Ankaŭ mi parolante emus diri la oceanoj konsistas el sala akvo. Pli zorge legante la ekzemplojn en PIV mi vidas ke en neniu el ili temas pri fizika substanco: ni rigardu pli atente en kio konsistas tiu ĉi leĝoz; muziko ne konsistas en sola frapado de klavojz; la afero konsistas ne en rapideco, sed en certecoz; vidu, en kio konsistas lia granda fortoz; la tuta mistera kontrakto konsistas sole kaj ekskluzive en tio, ke ... mi promesisz; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke ni ... havuz.
Inter la 28 ekzempleroj zamenhofaj de konsisti en kiujn mi trovas (mi kontrolis la verbojn finiĝantajn en i,as,os,us,is, sed ne la participojn -- se vi deziras, mi kontrolos ankaŭ ilin), nur en unu temis iele pri konkretaĵo: Lia ornamo konsistis en bukedo da violoj. Z:Fabeloj 4
Do, mi pensas ke via instinkto kredeble pravas. Amike, Bill O'Ryan ☺ ₪ 22:40, 27. Apr 2007 (UTC)
- Jes. Ankaŭ mi parolante emus diri la oceanoj konsistas el sala akvo. Pli zorge legante la ekzemplojn en PIV mi vidas ke en neniu el ili temas pri fizika substanco: ni rigardu pli atente en kio konsistas tiu ĉi leĝoz; muziko ne konsistas en sola frapado de klavojz; la afero konsistas ne en rapideco, sed en certecoz; vidu, en kio konsistas lia granda fortoz; la tuta mistera kontrakto konsistas sole kaj ekskluzive en tio, ke ... mi promesisz; nia ĉefa zorgado devas konsisti en tio, ke ni ... havuz.
[redakti] Ŝablono:EDE
Saluton Marcos, plibonigoj, plibeligoj, pliriĉigoj de informoj estas bonvenigataj. Ankaŭ mi rimarkis paĝojn, kie teksto en la ŝablono estas tro longa, sed mi mem ne havas tempon por fari ĉion. Do, ek al la laboro rilate al korekto de teksto en la ŝablono. Salutas --Petr Tomasovsky 06:27, 13. Maj 2007 (UTC)
- Mi aldonu, ke, laŭ mi, kiam la teksto iĝos redaktita, ĝi kompreneble ne plu estos vera citaĵo, do mi subtenas la tiaman forigon de tiu ŝablono. Mi proponas, ke ni disponigu alternativan plaĉan ŝablonon, kiun redaktonto tiame metu en novan sekcion, == Fontoj ==. La nuna ŝablono petu lin/ŝin tion fari. La nova ŝablono klarigu, aŭ ke la artikolo baziĝas sur artikolo de EdE (kun permeso ktp), aŭ ke la original versio de la artikolo estis tia citaĵo (kun permeso ktp). Bill O'Ryan ☺ ₪ 17:29, 15. Maj 2007 (UTC)
- Jam ekzistas la Ŝablono:EdE (kun minuskla d!), kiu havas ĝuste tiun celon. La antaŭa teksto de tiu ŝablono estis: "La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la [[Enciklopedio de Esperanto - {{{1}}}|Enciklopedio de Esperanto]] (EdE en ekstera arkivo)". Mi ĵus redaktis la tekston jene: "Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo)". Eble la teksto ankoraŭ estas plibonigenda, sed ni certe ne bezonas enkonduki novan ŝablonon.
- Kaj jes - mi konsentas ke la teksto de Ŝablono:EDE atentigu pri tio ke oni poste uzu Ŝablono:EdE. Mi do proponas jenan tekston por Ŝablono:EDE:
- "Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto de 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon Ŝablono:EdE en la artikolon."
- Por faciligi la taskon, mi proponas enmeti tiun tekston rekte en la ŝablonon EDE, anstataŭ aparte meti ĝin en ĉiun artikolon kiu uzas la ŝablonon (per la variablo "evento"). Ĉu vi konsentas? Marcos 17:51, 15. Maj 2007 (UTC)
-
-
- Tre bone!
Eble mi malklare skribis. (Mi konsciis nur pri EDE, pensante ĝin nomita EdE, pri kies aparta ekzisto mi ne konstatis, ne sufiĉe kontrolinte.) Kion vi nun proponas, precize estas tio, kion mi celis. Dankon. Bill O'Ryan ☺ ₪ 18:05, 15. Maj 2007 (UTC)
- Do mi nun ŝanĝis na Ŝablono:EDE. Ĉu en ordo? Marcos 22:54, 15. Maj 2007 (UTC)
- Bone. Ĉu ne estus eĉ pli bone se ambaŭ ŝablonoj menciu afablan permeson de la kopirajtanto? Bill O'Ryan ☺ ₪ 23:42, 15. Maj 2007 (UTC)
- Jes, tio estas bona ideo. Kiu havas la kopirajton, kaj kiam kaj kiel ŝli permesis la uzon de EdE en la Vikipedio? Marcos 11:47, 16. Maj 2007 (UTC)
- Tre bona demando! Mi havis la impreson, ke mi antaŭe legis ke ni havas tian permeson, sed nun ne sukcesas trovi kie. (Mia [verŝajne mis-]impreso estis, ke antaŭa versio de iu el ŝablonoj menciis permeson.) Eble iu el la kontribuantoj kiuj la unuaj ĉerpis ĉi tien el la E.dE. scius? Ĉu tiuj inkluzivas Miroslav MALOVEC? Bill O'Ryan ☺ ₪ 17:07, 16. Maj 2007 (UTC)
- Mi ĵus trovis aserton pri tia permeso! Ĝin asertis aktiva aninomulo 213.250.143.131 je 2005-11-24T03:35:50 ĉe en:Esperanto Wikipedia Bill O'Ryan ☺ ₪ 16:39, 13. Jul 2007 (UTC)
- Tre bona demando! Mi havis la impreson, ke mi antaŭe legis ke ni havas tian permeson, sed nun ne sukcesas trovi kie. (Mia [verŝajne mis-]impreso estis, ke antaŭa versio de iu el ŝablonoj menciis permeson.) Eble iu el la kontribuantoj kiuj la unuaj ĉerpis ĉi tien el la E.dE. scius? Ĉu tiuj inkluzivas Miroslav MALOVEC? Bill O'Ryan ☺ ₪ 17:07, 16. Maj 2007 (UTC)
- Jes, tio estas bona ideo. Kiu havas la kopirajton, kaj kiam kaj kiel ŝli permesis la uzon de EdE en la Vikipedio? Marcos 11:47, 16. Maj 2007 (UTC)
- Bone. Ĉu ne estus eĉ pli bone se ambaŭ ŝablonoj menciu afablan permeson de la kopirajtanto? Bill O'Ryan ☺ ₪ 23:42, 15. Maj 2007 (UTC)
- Do mi nun ŝanĝis na Ŝablono:EDE. Ĉu en ordo? Marcos 22:54, 15. Maj 2007 (UTC)
- Tre bone!
-
[redakti] Petoj pri forigoj
Pardonu ke mi eraris en la sinsekvo de la forig-petoj. Certe mi ekde nun metos ilin supre. Salutojn --Verdulo 13:10, 15. Maj 2007 (UTC)
[redakti] Bekfluto
Kara Marcos,
Konforme al via peto, mi ADLS-igis la artikolon pri bekflutoj (post tri favoraj voĉdonoj) sed provizore ne elstarigis ĝin, ĉar vi ne rigardis la lingvan stilon kiel plene ekzemplodonan. Sed post via komento la artikolon poluris Lvh kaj Oryanw : ĉu vi nun opinias, ke la stilo estas sufiĉe bona ? Se ne, ne hezitu indiki al mi pliajn farendajn korektojn : pri tio mi volonte okupiĝos. Amike, Thomas Guibal 12:03, 26. Maj 2007 (UTC)
- Dankon pro via respondo kaj pro la atentigo. La ne-elstarigo de Jalto estas forgeso mia : antaŭ unu semajno mi ja redaktis la paĝon Elstaraj artikoloj, sed ne markis la paĝon Jalto mem. Nun korektita. Thomas Guibal 16:47, 26. Maj 2007 (UTC)
[redakti] Viaj korektoj pri la artikolo KGS
Pardonu, mi devis renversigi viajn korektojn, ĉar ili estis laŭ mia juĝo mistrafaj. Mi nun korektis "klasifiki" kaj "inter aliaj" laŭ mia kompreno, viaj "klasigi" kaj "interalie" ne trafis, miaopinie, tiuloke. Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 10:43, 28. Maj 2007 (UTC)
- Bone, mi konsentas kun viaj korektoj de "klasigi" al "ordigi" kaj de "interalia" al "inter aliaj konkursoj". Sed mi ne konsentas kun via reŝanĝo de "tiel" al "tiom". Fakte, mi unue lernis pri la evitindeco de tiom-kiom-ismo de vi en leciono de "Flugiloj de Malfacila Vento". Mi poste legis pri ĝi en la libro "Du malsanoj en Esperanto" de H.A. de Hoog, kaj nun mem konsentas ke oni evitu tiom-kiom-ismon. Ĉar ĉi-kaze klare temas pri grado kaj ne pri kvanto, uzi "tiom" estas tiom-kiom-ismo (ankaŭ legu pri tio en PMEG). Do mi nun rekorektas vian "tiom" al "tiel". Marcos 18:07, 28. Maj 2007 (UTC)
- Ankaŭ mi legis la libron Du malsanoj en Esperanto de H.A. de Hoog. Tamen mi mal-subtenas la tiom-kiom-fobion. Kiam "grado" estas mezurebla per nombro (ekz. longeco, alteco, varmeco, rapideco, pezeco, ...) tiam esence temas fakte pri speco de kvanto (da km, da gradoj, da kg, ktp), kaj mi subtenas kaj fojfoje uzas l' ojn tiom kaj kiom. Tio estu stila afero mal-forredaktenda! Aliflanke ju pli kvalito entenas ideon de speco, stilo, maniero, ktp (ekz. beleco, graveco, imponeco, feliĉeco, ...), des pli malkonvenas tiom kaj kiom. Beleco eĉ ne estas grada afero! La nuna diskutaĵo "... altrangaj konkursoj" impresas min kiel meza kazo. Per tiom la verkinto alude substrekas ian altecon en fiksita hierarhixo. Kiel redaktanto nesciante la originalan intencon mi preferus resti kun tiel. Afable, Bill O'Ryan ☺ ₪ 18:56, 28. Maj 2007 (UTC)
[redakti] Tanzaniaj urboj
Dankon pro via atentigo pri urbonomoj. Mi ne havas tempon por regule partopreni en la diskutoj de Vikipedio, do mi rimarkis ĝin nur hodiaŭ.
Mi konscias pri la interkonsento, ke ni esperantigu nur nomojn de vaste konataj personoj, lokoj ktp., kaj ke pri urboj eble neniam menciitaj en Esperanto (0 ne estas pli ol 0) ni uzu la "originan nomon". Sed en Tanzanio ekzistas urboj kaj provincoj (parte samnomaj), kies latinskribaj nomoj ne estas laŭ la esperanta fonologio. Precipe, la esperanta fonologio (laŭ mia kompreno) ne permesas vortkomencan kombinon de "M" plus alia konsonanto. Tial mi adaptis la nomojn "Mbeya" (al "Mubejo"), "Mtwara" (al "Mutvaro") kaj "Mwanza" (al "Muvanzo"), analoge al la ĉeĥa rivero "Vltava" (esperante Vultavo).
De alia regionoj mi adaptis nur la skribon al la prononco, ĉar la svahila skribo (kies vikipedio ŝajnas esti la sola el tiu regiono) orientiĝas laŭ eŭropaj konceptoj. Sed efektive la vikipedioj germana/angla/franca/itala/portugala (de/en/fr/it/pt) ŝajnas ĉiuj orientiĝi laŭ la angla. La japanan mi ne komprenas, kaj verŝajne ĝi ne estus kalkulebla en tiu ĉi afero, ĉar ne latin-alfabeta. La "originajn nomojn" mi ne sukcesis eltrovi, tiom malpli skribi.
Vi estas la unua, kiu komentas pri tiu ĉi afero, kaj mi akceptas vian rimarkigon; mi transprenos la anglan ortografion. Ŝajnas, ke en Tanzanio malmultas esperantistoj, do prave ni lasu al la angloj la nomadon de iliaj urboj kaj provincoj.
Mi esperas, ke morgaŭ (dimanĉe) mi havos tempon por la ŝanĝoj. Mi ne povos ŝanĝi la intervikiajn ligilojn en ĉiuj aliaj vikipedioj, sed pri tio okupiĝu iuj robotoj.
Vikiajn salutojn, – Umberto 22:16, 2. Jun 2007 (UTC)
- Mi faris la ŝanĝojn, espereble laŭ via intenco. – Umberto 15:03, 3. Jun 2007 (UTC)
-
- Dankon pro viaj klarigoj pri la svahila (mi jam rimarkis ĝin sur via vikipediista paĝo). Certe vi pravas pri la vokaloj, sed kredeble nur pro tio, ke la angla vokalsistemo estas tro malunueca por servi kiel bazo de transskriba sistemo. Tial preskaŭ ĉiuj latinliteraj transskribaj sistemoj orientiĝas laŭ la itala-hispana vokal-sistemo, kiun uzas ankaŭ la latin-skribaj slavaj lingvoj. La konsonantaj sistemoj ĝenerale orientiĝas laŭ la angla kaj franca. Povas esti, ke la kombino "gh", kiu abunde aperas en arabaj transskriboj, originis el francaj proponoj.
- Pretere, bonvolu permesi al mi la rimarkigon, ke ne Tanganjiko estis germana kolonio, sed Tanganjikio (almenaŭ laŭ Vikipedio kaj PIV). ☻
- Vikiajn salutojn, Umberto 19:50, 5. Jun 2007 (UTC)
-
-
- Mi ĵus rimarkis ĉi tiun interesan diskuton. Bv. permesi ke mi injektu komenton ke mi plene subtenas senŝanĝan uzon de svahilaj (aŭ prononce kaj transskibe pli ĝuste "sŭalilaj" aŭ "swahilaj") propraj nomoj tute senŝanĝe, kaj aparte kontraŭas aldonon de neekzistantaj vokal-sonoj en ekz. "Mbeya". (Flanke, eĉ PIV ne faras tiaĵon al la riveroj Dnepro kaj Dnestro.) Tamen, la Esperantigoj Daressalamo, Dodomao, Zanzibaro, kaj Tanganjikio estas laŭ mi konservindaj.
- Maksimume utila, laŭ mi, estus la uzo de tiaj Esperantaj literoj kiaj ne kaŭzus konfuzon: sh->ŝ, j->ĝ, w->ŭ, do: Aruŝa, Kilimanĝaro. Afable, Bill O'Ryan ☺ ₪ 21:08, 5. Jun 2007 (UTC)
- Vi skribas ke prononce kaj transskribe pli ĝustus "sŭahilaj" aŭ "swahilaj". Nu, mi ne certas, kion precize vi intencis, sed tiuj formoj ŝajnas al mi evitindaj miksoj de esperantigoj kaj prononchelpaj transskriboj. La svahila nomo de la lingvo estas Kiswahili, kaj prononchelpa transskribo por tio estus "Kisŭahili". Sed se oni volas uzi la lingvonomon adjektive, oni havas du eblecojn: Plene esperantigi ĝin, aŭ almeti "-a" al la origina nomo (do "Kiswahili-a"); la dua solvo estus ege nekutima por lingvonomo. Sed se ni volas plene esperantigi la nomon, tiam (forigante la gramatikan prefikson "ki-") vere restas nur du ebloj: "svahila" aŭ "suahila". "swahila" certe ne estus esperantigo, ĉar "w" ne estas esperanta litero. Ankaŭ "sŭahila" ne estus plena esperantigo (almenaŭ laŭ la tradicia vidpunkto), ĉar "ŭ" povas aperi nur post vokalo.
- Laŭ mi, Umberto faris bonan decidon konservante ankaŭ la esperantigitan formon "Kilimanĝaro", ĉar tiu estas efektive vaste uzata (kontrolu per gugloserĉo). La duon-esperantigo "Aruŝa" havas nur du guglotrafojn, kaj do laŭ mi nuntempe ne indas mencion en la Vikipedio. Marcos 00:15, 6. Jun 2007 (UTC)
- Dankon pro la respondaj komentoj. Mi ĝenerale konsentas kun tiu argumento per Google, precipe por Vikipedio. (Fakte, nun kontrolante mi trafas nur unu ekzempleron de "Aruŝa" — per tranco-gluo de la nomo. Mi ne kutimas serĉi ĉapelhavajn vortojn per Google pro la troo da eblaĵoj — Lat-3 (æ), UTF-8, 2-bajta unikodo, cx, c^, ^c, ch, ¢, c' ktp — kaj pro la malfacilo ilin tajpi. Tamen, per tranĉo-gluo "Aruŝo" kelkoble pli oftas al "Aruŝa" — ĉirkaŭ ses trafojn, kaj same ses ankaŭ por "Arusha".) Ĉu oni faru Google-serĉon por ĉiu unuopa lok-nomo? Kiel elekti se la trafoj egalas? Koncerne la svahilan literumon "Arusha" mem, mi konsentas kw ĝi ja havas la avantaĝon ke "sh" estas "Fundament-konforma".
- Pri la aliaj demandoj (la indeco de duonEsperantigo, la adjektivigebleco de duonEsperantigitaĵoj, kaj precipe la indeco de la ŭo-voa tradicio) mi ne tute konsentas, tamen mi jes konsentas ke vikipedio ne estas konvena loko por "avangardumi".
- Skribante tiun "prononce kaj transkribe" mia menso fokusiĝis sur la kompatinda litero kaj sono, ŭo. Mi ne celis "prononc-indikon". Mia celo estis alia: Esperantigante propran nomon, eĉ tiun de lingvo, ni — laŭ mi — kiom eble plej evitu samtempe buĉi kaj tordi originalajn kaj prononcon kaj literumon. En propraj nomoj, "plena Esperantigo" signifu nur ke Esperantaj literoj estu uzataj tiel ke ili ĝuste legiĝu per siaj Esperantaj sonoj, ne ke la nomo fariĝu ordinara Esperanta vorto tia kia oni atendus aŭdi de fantazie hipoteza analfabeta kamparana denaska Esperantisto. (Se ni devus celi fantaziajn hipotezulojn kiel idealaĵon, mi persone preferus anojn de de denaske bone-edukita, pure-Esperantista komunumo!)
- Flanke, (kaj ĉi tio portas min tute for de Vikipedio) plaĉus al mi, se — ene de limoj implicitaj de la distingaj trajtoj de la (Fundamenta) Esperanta fonemaro — ni, Esperantistoj, povus konsenti pri tre mallonga serio de aldonaj literoj uzeblaj nur en propraj nomoj. Ekzemple, "ñ" (laŭ la hispana, aŭ, se oni preferus, ia ĉapelita "n"), ĉar ni jam havas la similan manieron "m, n" kaj la similan lokon "ŝ, ĵ, ĉ, ĝ". Do, mi argumentas, ke la fonetika trajt-kombinaĵo "ñ" estas jam implicite Fundamenta.
- Afable, Bill O'Ryan ☺ ₪ 03:34, 6. Jun 2007 (UTC)
-
[redakti] Esperantomondo
Ĉu estas pravigo ke anonimulo kaj vi forigas la ligilon al Esperantomondo el artikolo esperanto ? Mi kontrolis ke estas tute taŭga esperanta ttt-ejo kaj mi ne komprenas kial ligilo al ĝi estu forigita. Arno Lagrange ✉ 06:34, 7. Jun 2007 (UTC)
- Kvankam Esperantomondo havas interfacon ankaŭ en Esperanto, ĝi estas ĉefe franclingva paĝaro por la trovado de franc- kaj anglalingvaj korespondantoj. Ĝia rilato al Esperanto estas multe tro malgranda por esti menciata sur la paĝo Esperanto; tio fakte misgvidus la legantojn, kiuj verŝajne pensus ke temas pri paĝaro por esperantlingva korespondado.
- Aldone, iu spamis preskaŭ ĉiujn Vikipediojn per tiu ekstera ligilo. Mi nun jam forigis la ligilon el multaj alilingvaj versioj de la artikolo Esperanto, sed tamen ankoraŭ restas multaj. Tio vere estis aĉa spamado! Marcos 11:52, 7. Jun 2007 (UTC)
[redakti] Vikipediisto:Fickerix
Saluton Marcos. Bone, ke vi forbaris tiun uzanton, kies uzantonomo eĉ tre maldecas. Ĉu eblus meti ŝablonon pri la forbaro en la uzantopaĝon? Se tio ne eblus, ĉar tia ŝablono ne ekzistas, mi povus traduki laŭ la suprasoraba vikipedio. Mi tie estas administranto kaj okupiĝas pri la tieaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 17:53, 24. Jun 2007 (UTC)
- Mi ne povis trovi tian ŝablonon en la Esperanta Vikipedio. Do estus bone, se vi povus traduki la soraban ŝablonon. Mi certe ekuzos ĝin tiam. Marcos 09:27, 25. Jun 2007 (UTC)
- Saluton Marcos. Mi ĵus tradukis el la suprasoraba en esperanton la jenan ŝablonon: Ŝablono:Blokita uzanto. Do, nun vi povos uzi ŝablonon por marki uzantopaĝojn de blokitaj uzantoj. Mi ankaŭ metos la informon pri ĝi sur la paĝon de la ŝablona projekto. Kore --Tlustulimu 12:47, 25. Jun 2007 (UTC)
- Dankon. Mi ankoraŭ korektis la ŝablonon per anstataŭigo de "Uzanto" per "Vikipediisto". Mi jam enmetis la ŝablonon en Vikipediisto:Fickerix. Marcos 15:17, 28. Jun 2007 (UTC)
- Saluton, Marcos. Vi ja enmetis la novan ŝablonon, sed ne blokis la redaktadon de la uzantopaĝo, almenaŭ kontraŭ IP-uloj. Ĉu tio ne esta kutima ĉi tie, ĉu vi forgesis tion? Krome mi pensas, ke estus bona ideo meti la ŝablono ankaŭ en la diskutopaĝon de la uzanto. Kore --Tlustulimu 15:31, 28. Jun 2007 (UTC)
- Dankon pri la utilaj proponoj. Mi nun enmetis la ŝablonon ankaŭ sur la diskutpaĝon, kaj protektis la uzantpaĝon kaj ĝian diskutpaĝon kontraŭ IP-uloj. Marcos 15:37, 28. Jun 2007 (UTC)
- Ne dankinde. Mi mem estas administranto, sed momente nur en la suprasoraba Vikipedio. Krome estu ĉiam interŝanĝo de ideoj, ĉu ne? - Kaj kelkaj uloj nur alsalutas por meti stultaĵojn, kiel mi jam vidis eĉ en la suprasoraba vikipedio, kie mi estas momente plej aktiva. Do tiaj uloj estas iu plago, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 15:43, 28. Jun 2007 (UTC)
- Dankon pri la utilaj proponoj. Mi nun enmetis la ŝablonon ankaŭ sur la diskutpaĝon, kaj protektis la uzantpaĝon kaj ĝian diskutpaĝon kontraŭ IP-uloj. Marcos 15:37, 28. Jun 2007 (UTC)
- Saluton, Marcos. Vi ja enmetis la novan ŝablonon, sed ne blokis la redaktadon de la uzantopaĝo, almenaŭ kontraŭ IP-uloj. Ĉu tio ne esta kutima ĉi tie, ĉu vi forgesis tion? Krome mi pensas, ke estus bona ideo meti la ŝablono ankaŭ en la diskutopaĝon de la uzanto. Kore --Tlustulimu 15:31, 28. Jun 2007 (UTC)
- Dankon. Mi ankoraŭ korektis la ŝablonon per anstataŭigo de "Uzanto" per "Vikipediisto". Mi jam enmetis la ŝablonon en Vikipediisto:Fickerix. Marcos 15:17, 28. Jun 2007 (UTC)
- Saluton Marcos. Mi ĵus tradukis el la suprasoraba en esperanton la jenan ŝablonon: Ŝablono:Blokita uzanto. Do, nun vi povos uzi ŝablonon por marki uzantopaĝojn de blokitaj uzantoj. Mi ankaŭ metos la informon pri ĝi sur la paĝon de la ŝablona projekto. Kore --Tlustulimu 12:47, 25. Jun 2007 (UTC)
[redakti] Na
Mi ĵus faris ŝanĝeton al la artikolo Na (prepozicio), spegule al mia kompreno. Eble vi aprobos. Mi scivolas. Bill O'Ryan ☺ ₪ 16:00, 13. Jul 2007 (UTC)
- Jes, mi certe aprobas viajn ŝanĝojn. Daŭre estas la problemo, ke la antaŭlasta kontraŭargumento iom neklaras, kaj ŝajne esprimas la saman argumenton kiel la lasta. Laŭ mi ni devos forigi ĝin, se ĝi en estos pliklarigata (kun klarigo pri la diferenco inter ĝi kaj la lasta kontraŭargumento). Marcos 21:25, 13. Jul 2007 (UTC)
- Vi pravas, ĉar "escepto" mem estas regulo. Fakte, en la skolo genera gramtiko oni kutimis (kutimas?) diri ke en gramatiko tute ne ekzistas "esceptoj". Eble vi vidis miajn lastajn du komentojn sur la tiea diskut-paĝo?
- La antaŭlasta kontraŭargumento plendas pri ia eceptoregulo B al (agnonskita?) esceptoregulo A. (Flanke, mi tre scivolas vidi klaran prezenton de tiu esceptoregulo A.) La lasta kontraŭargumento plendas, ke esceptoregulo B estus tro komplika.
- La respondo estas triparta: 1) Al la antaŭlasta punkto: Esceptoregulo B ne (aŭ nur en ia nepraktike metafizika filozofia maniero) ekzistas, ĉar libervola permeso ne estas esceptoregulo. 2) Al la lasta punkto: Regulo (ĉu escepteca, ĉu ne, kiu ne ekzistas, ne povas esti komplika. 3) Al la plendado mem: Prezenti regulon estas tasko de tiu, kiu kredas je ĝia ekzisto, ne de tiu, kiu tion ne kredas.
- Mi iom timas ke oni eble, aŭ miskredas, aŭ komencas miskredi, min naisto. Fakte, pli interesas min la prezentado.
- Marcos, laŭ mi, estas mispaŝo el etika, etiketa, kaj retorika vidpunktoj meti kontraŭkontraŭargumentojn paranteze en la kontraŭargumentara listo. Tio donas al la kontraŭa listo aspekton ke ĝi poluiĝis. Do, mi proponas movi tiujn rebatojn paĝe supren en la suban parton de la pora listo kiel aldonan (rebatan) punkton aŭ punktojn. Por konservi legeblecon la punktoj povus numeriĝi, aŭ pli bone titoliĝi: (pli bonaj unuvortaj titoloj eble elpenseblas?)
-
- Por
- propraj nomoj —
- substantivaj konstruoj —
- Ambaŭ/unu —
- kompleksaj konstruoj —
- +[Rebato de "escepteco"] — ((nun en parantezo sube))
- +[Rebato de "komplika regularo"] —
- +[Rebato de "kontraŭfundameteco"] — ((nun en parantezo sube))
- +[Rebato de "balasteco"] — (jen kerna diferenco kun Ido)
- Por
-
- Kontraŭ
- je —
- streketa akuzativo —
- balasteco de akuzativo — (ĉar frazoj ĉiam klaras sen ĝi)
- Rebato de "ambaŭ/unu" —
- Rebato de "kompleksaj konstruoj" (uzi "na" neniel senduobligas akuzativecon de esprimo) —
- kontraŭfundamenteco —
- aldona escepteco = plia komplekso —
- postuliĝas komplika regularo —
- Kontraŭ
-
- Aldone mi proponas ke en ambaŭ partoj la rebatoj iru suben ene de la listoj. Kaj ke ĉiu kontraŭula punkto recevu sian propran rebaton. Oni ĉiam povas revizii, plibonigi la argumentojn, sed mi pensas malbonaŭgura oficiale havi "rebatojn de la rebatoj", ĉu ne?
- Ne unuigu la lastajn du kontraŭajn punktojn, ĉar tio devigos al vi reapartigi ilin por klara rebatado kiel (laŭ mi) mi faris supre. Aldone, ĉiu partio bezonas senti kontenton pri la propra prezento.
- Afable, Bill O'Ryan ☺ ₪ 23:52, 13. Jul 2007 (UTC)
[redakti] Alcalá de Henares
Veo que manejas un poco el Español. Yo el esperanto no lo tengo muy bien, más que nada por que me falta vocabulario. El artículo Alcalá de Henares, ¿se tendría que llamar Alkalo de Henareso? O algo así, para que los sustantivos terminen en -o. Espero que me entiendas, Xerq 11:57, 16. Jul 2007 (UTC)
- Sí, muchas gracias. Prefierod ejarlo como está, peor también le comentare al autor del artículo si se puede hacer una redirección del nombre en Esperanto al nombre en Español. (Si no está hecha, que no lo he mirado). Gracias por tu ayuda, Xerq 12:09, 17. Jul 2007 (UTC)
[redakti] Malkongrua foto ĉe hejmpaĝo
Sal, mi nur volas atentigi ke la foto supre de la nomo "Michel Serrault" ĉe la ĉefpaĝo ne kongruas kun la persono de Michel Serrault. Dankon.
[redakti] ADLS de la 11-a de aŭgusto
Saluton Marcos ! Pro vojaĝo eksterlande, mi verŝajne ne povos okupiĝi pri la ADLS, kiu normale aperos sur la ĉefpago ekde la 11-a de aŭgusto. Ĉu vi havos tempon por anstataŭi min ? (kaze, ke vi ne rememoras ĉiujn farendajn redaktojn, vidu miajn kontribuojn por iu ajn sabato) Antaŭdankon, Thomas Guibal 15:39, 1. Aŭg 2007 (UTC)
- Bedaŭrinde mi ne povos fari tion ĝuste je la 11-a de aŭgusto, ĉar precize tiun tagon mi edziĝos! Mi eble povos fari ĝin je lundo la 13-a se neniu alia faras tion antaŭ mi. Marcos 17:45, 1. Aŭg 2007 (UTC)
- Tute en ordo. Gratulon ! :=) Thomas Guibal 20:25, 1. Aŭg 2007 (UTC)
[redakti] Gratulon
Gratulon! Kaj bonan vojaĝon! Bill O'Ryan ☺ ₪ 02:49, 12. Aŭg 2007 (UTC)
[redakti] Diskuta nomspaco
Vi skribis:
Petro, la diskuta nomspaco (do ĉiuj paĝoj kiuj komenciĝas per "Diskuto:") estas por diskutoj kaj ne por kopioj de artikoltekstoj. Se vi uzas paĝon por alia afero ol ĝia efektiva celo, tio estas vandalismo, aparte se iu jam plurfoje atentigis vin pri tio. Se vi do daŭre reenmetas ion, kio ne estas diskuto, en la diskutan nomspacon, tio estas ripeta vandalismo, do io pro kio oni povas esti forbarita. Mi do petas vin ĉesi tiun vandaladon de la paĝo Diskuto:Dua mondmilito. Marcos 17:41, 14. Aŭg 2007 (UTC)
- Mi vidas en tiuj ĉi viaj vortoj klaran minacon elflanke de tiu, kun kiu iu ne konsentas. Mi ŝanĝis nomon de titolo "Diskutinda kaj diskutenda paĝo", sed kiel videblas, vi ignoras tion. Vi estas ĉe mi nula vikipediisto. Vi scias nur dikti, kion oni faru, kion oni povas aŭ ne povas. Estus pli bone, se vi pli ofte vizitadus ekz. tiun ĉi babilejon, kie vi povus diskuti, kiel longe vi deziros. Ĉi tie vi misuzas viajn rajtojn de administranto. --Petr Tomasovsky 17:55, 14. Aŭg 2007 (UTC)
- Simple meti la titolon "Diskutinda kaj diskutenda paĝo" kaj sube kopion de la tuta teksto de la artikolo ne klarigas, kio en ĝi estas diskutinda aŭ diskutenda. Ankaŭ ne klaras, kial vi por tio kopias la tekston kun alia formato (la nigraruĝaj skatoloj). Al mi ŝajnas ke vi ial simple volas konservi tiun originan aspekton de la "portalo", kaj sciante ke tiu aspekto ne taŭgas por la artikola nomspaco, vi batalas por ke ĝi daŭre aperu en la diskuta aŭ portala nomspaco. Marcos 18:08, 14. Aŭg 2007 (UTC)
[redakti] strato
Marcos, ĉesu tion, tuj!
Ellaboru viajn fakojn. Dankon!
Lupíro 17:48, 1. Nov 2007 (UTC)
[redakti] Kikerbuleta sandviĉo
Mi faris serĉon per Google kaj trovis pli multe da rezultoj por "falafelon" ol "falaflon". Do mi konklodus ke tiu formo estas pli ofte uzata. Ĝi estas kompreneble laŭ la 15-a regulo. Kaj kompreneble ĉiam eblas diri kikerbuleta sandviĉo aŭ sandviĉo de frititaj kikerbuletoj aŭ simile por klarigo. Fartu bone!--Sonjaaa 11:51, 2. Nov 2007 (UTC)
[redakti] Vikipedio:Legindaj artikoloj
Kara Marcos,
Iomete ĝenas min, ke vi legindigis du artikolojn (Sento (banejo) kaj Malto (lando)), kiuj havis nur unu favoran voĉdonon : kvankam ekzistas neniu oficiala regulo pri tio, ni miaopinie atendu prefereble almenaŭ du voĉdonojn antaŭ la elekto de iu ajn artikolo. Kion vi opinias ? Mi cetere atentigas vin pri la nova paĝo Vikipedio:Legindaj artikoloj, kiu estas ĝisdatigenda okaze de la aldono de novaj artikoloj. Amike, Thomas Guibal 10:04, 9. Nov 2007 (UTC)
- Vi memoru, ke la legind-markigon ne nur subtenis tiuj, kiuj voĉdonis "por" sed ankaŭ tiuj, kiuj proponis la legind-markigon. Do tial fakte estis po du subtenantoj por tiuj artikoloj. Mi mem iomete dubas pri la legindeco de Malto (lando), ĉar ĝi ankoraŭ bezonas iometan lingvan poluron. Sed mi jam retiris mian kontraŭan voĉdonon antaŭ kelkaj semajnoj (post kiam okazis jam la plej gravaj lingvaj poluroj). Tiuj du artikoloj jam longe estis sur Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj, do mi ne pensas ke necesis atendadi pli longe ankoraŭ. Mi mem povus fakte voĉdoni por Sento (banejo) - mi simple ne plu faris, ĉar la artikolo laŭ mi jam estis elektita.
- Se la nombro de poraj voĉdonoj estas pli alta ol la nombro de kontraŭaj voĉdonoj, kaj pasis almenaŭ tri semajnojn ekde la kandidatiĝo, la artikolo laŭ mi jam estas elektita. Tio laŭ mi eĉ validas se estis nur unu pora voĉo kaj neniu kontraŭa.
- Kompreneble tiu, kiu efektivigas la elektiĝon, ankaŭ rigardu la argumentojn, kaj ne nur nombru la voĉdonojn, ĉar povas esti ke estas iu grava manko en la artikolo, kiun tiuj, kiuj voĉdonis por, simple ne rimarkis.
- Eble ni havu iujn oficialajn regulojn pri ĉi tio. Sed tiam ni unue devas konsentiĝi pri la afero; kaj laŭ mi la reguloj ne estu tro rigidaj... Marcos 16:46, 9. Nov 2007 (UTC)
[redakti] Penso - Pensado - Pensaĵo
Mi refaris rensado por havi kapnoton al pensaĵo. -- Yekrats 17:02, 9. Nov 2007 (UTC)
[redakti] Administranto
Kara Marcos, mi nun oficiale estas administranto, kaj deziras danki vin pro via voĉdono. Mi provos plenumi mian novan taskon kiel eble plej bone. Amike, Thomas Guibal 16:33, 16. Nov 2007 (UTC)
[redakti] Helpalvoko por germana vikipedio
Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 03:11, 21. Nov 2007 (UTC)
[redakti] Oriolo
Vidu: Vikipedio:Diskutejo#Apartigiloj. Kani faros artikolon pri la birdo tie, kaj mi faros kapalidirektilon por ĝin. La malplena paĝo nur estas provizora. -- Yekrats 12:24, 2. Dec 2007 (UTC)
[redakti] Kutoka sw:wiki
Marcos, salam. Jamani humzima wewe? Natumai utakuwa salama. Naomba niulize swali kidoogo: Kiesperato ni lugha kutoka wapi? Na inaongelewa na mataifa mangapi? Basi ni hayo tu niliokuwa nayo. Tafdhali naomba ni jibu.--Muddyb Blast Producer 12:58, 11. Dec 2007 (UTC)
Salam nyingi Nd. Marcos. Nashukuru kwa jibu lako la haraka zaidi. Nimeona baadhi ya tovuti za maelekezo kuhusu Kiesperato, na nimeona baadhi ya mafunzo kuhusu lugha hiyo vile vile. Kinamna fulani inapendeza lakini inaonekana kama ngumu kufahamu!! Si kitu, kingine: lugha toka nizaliwe sijawahi kuisikia lugha hii wala kuiona zaidi ya kuisikia na kuisoma katika wikipedia.
Nalo halina neno. Maadam (Ninov) yupo basi nitajaribu kujifunza ili niweze kujua lugha nyingine ya kimataifa mbalin na Kiingereza niachojua cha msingi.(Msaada: Je wewe upo tayari kwa kunisaidia mara tu nianzapo kusoma lugha hii? Je upo tayari kusahihisha makosa yangu nitakayo kuwa nakosea katika uhandishi wa lugha hii?) Basi kama upo tayari naomba ni jibu ili nianze kumfuata bwana Vessella.--Muddyb Blast Producer 06:53, 12. Dec 2007 (UTC)
Marcos, salam. Ahsante kwa jibu lako, ila naomba nipe mda kidoogo wa kuanza hii lugha ndugu Marcos.--Muddyb Blast Producer 12:07, 13. Dec 2007 (UTC)
[redakti] Fundamentaj vortoj
Saluton, Marcos! Kara, ĉu vere necesas, ke mi ĉesu tiun parton de mia kontribuo? :-/ Nu, se ni legas en la Diskutejo la respondojn al mia ideo, ni tuj rimarkos, ke la homoj ne kontraŭis ĝin. Bertilo, kiu parolis tion pri vortaro, miskomprenis, kion mi dirvolis, kaj ne respondis, kion mi diris poste, kiam mi montris mian opinion pri tio. Eble la parto polemika de mia ideo estas tiu rilate al la kreo de ŝablonoj por indiki en la artikola enkonduko, apud la grasa vorto, ĉu la vortoj estas fundamentaj, oficialaj, zamenhofaj, neoficialaj aŭ eĉ vikipediaj sugestoj (mi ne rememoras ĉu mi diris pri tiu parto de mia ideo; precipe pro tio, la ideo estas tauĝa por vikipedio mem, ne por vortaro. Mi celis enkonduki tiun parton de la ideo, tamen mi ne pluigi ĝin, ĉar mi decidis fari aliajn laborojn). Rilate nur al la kreo de kategorioj, tio neniel malhelpas nian enciklopedion kaj eĉ kontraŭas nenion de la projekto. Tiaj kategorioj estas gravaj por lingvistiko, lingvaj aferoj, Esperanto kaj Esperantismo. Ĉu vi ja ne konsentas, kolego? -- Fernando Maia Jr. 23:48, 14. Dec 2007 (UTC)
[redakti] Sw:wiki
Salam, Marcos. Nd. Marcos, katika wikipedia yetu kuna matatizo mengi sana ambayo mie naona yanaweza kuepukika, lakini hamna mtu wa kuyatatua matatizo yale. Kwa sasa tunamtegemea Matt Crypto kuwa yeye ndio mwenyewe uwezo wa kufanya mambo makubwa kabisa katika sw:wiki. Huyo Matt tunaye mtegemea hapatikani kwa Kiswahili wala kwa Kiingereza, na tuna mambo mengi ya kubadilisha. Je wewe unaweza kuyatatua hayo matatizo nikikueleza? Tafadhali naomba ni jibu hapa katika ukurasa wangu wa majadiliano wa Kiesperato!! Kila lakheri.--Muddyb Blast Producer 08:37, 29. Dec 2007 (UTC)
[redakti] Uchaguzi
Salam nyingi Nd. Marcos kutoka Wikipedia ya Kiswahili. Tumeanza uchaguzi wa Wakabidhi na bureaucrat. Ningependa kukufahamisha juu ya hili. SHida yangu ya awali, ilikuwa ni kusawazisha baadhi ya System message (viungo vya wikipedia) yaani kama kuhariri, majadiliano yangu n.k. Sasa basi nilipozungumza na Kipala, kasema hayo hayawezekani mpaka bureaucrat ndio anaweza kufanya hayo!!! Basi nikashindwa tena kuja kukueleza lolote lile. Katika uchaguzi wa bureaucrat na Wakabidhi (mie mmoja wao-mkabidhi) hivyo naomba kula yako!! Basi kila lakheri na usisahau sana kuja mashambani kwetu!! Kazi (au shule??) njema huko uliko!!..--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 05:23, 5. Feb 2008 (UTC)
[redakti] System message
Naona kama ushaanza kubadilisha baadhi ya System message (ama sivyo?) Basi maliza zote. Kuna ile isemayo:Viungo viungacho ukurasa huu. Hii imekosewa. Inabidi iandikwe: Viungo vinavyounga ukurasa huu. Na kingne katika menu pale, ina neno Contents, ile nayo ni Kiingereza, inatakiwa itoke pia na iandike Yaliyomo. Halafu kitu kingine ni kukupa hongera kwa kuanzisha wikipedia ya Kiswahili. Niliangalia historia ya ukurasa wa usoni nikaona kuwa wewe ndio watu wa kwanza kuandika habari katika wikipedia. Basi kazi njema usisahau kunijulisha kama umemaliza kazi yako!!--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 11:33, 7. Feb 2008 (UTC)
Marcos, mbona unafanya kimya kimya?--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 16:14, 7. Feb 2008 (UTC)
Kuna tatizo la template. Template zote hazifanyi kazi kama awali. Kumekuwa na kama uharibiko fulani hivi. Je unaweza kutusaidia kwa hili? Template ya ni Muigizaji, unaweza kuitizama na kubadilisha endapo kutakuwa na utofauti wa system messages... Kila lakheri..--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 07:51, 14. Feb 2008 (UTC)
[redakti] Gangleri
לערי ריינהארט (Reinhardt) ricevis administrajn rajtojn sub nomo Gangleri kaj nur poste ŝanĝis salutnomon sed konsevis admiunistajn rajtojn (vidu Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Gangleri kaj bonvolu rigardi tabelon en Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj Arno Lagrange ✉ 15:49, 24. Feb 2008 (UTC)
[redakti] Kantonoj de Usono
Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:
Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).
Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!
--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)
[redakti] Arkeologio
Saluton Marcos, kiel vi fartas ?
Vi pravas, ke la malelstarigo ne estis necesega. Mi nur volis revigligi kaj refreŝigi la dormantan paĝon "Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj", kaj pro tio forviŝis ĉiujn antaŭajn, ege malnovajn proponojn (tiu pri Arkeologio datiĝas de la 21-a de julio 2007 !). Neniu subtenis la proponon kaj neniu klare kontraŭis ĝin (mi mem emis subteni ĝin, sed mi fakte forgesis voĉdoni). Kiel ni do kutimas diri en la franca, "dubo profitu al la akuzito" : mi restarigas la elstarecon de la artikolo.
Ne hezitu esprimi vin pri la novaj proponoj : vi estas unu el la solaj voĉdonantoj de tiu gravega sed preteratentata paĝo. Amike, Thomas Guibal 16:02, 25. Apr 2008 (UTC)
[redakti] Favikono
Dankon pro Via helpo en artikolo favikono. Mi vidas, kiel multe mi devas ankoraŭ eklerni... --Fiskot (diskuto) 22:24, 23. Jun 2008 (UTC)
[redakti] Bv peti statuson por via roboto
Vi, administranto, bonvolu respekti la regularon de la Vikipedio : ne funkciigu roboton sen peti statuson por ĝi Arno Lagrange ✉ @ ₪ 17:37, 8. Jul 2008 (UTC)
- La paĝo Vikipedio:Roboto bedaŭrinde ne gvidas al Vikipedio:Permespeto por robotoj (jen korektenda manko). Funkciigantoj de robotoj tie faru siajn petojn. Post du semajnoj se ne estas kontraŭaj opinioj la roboto ricevas statuson. Fakte krom en la komenco, neniu zorgas pri tiuj statuspetoj. Burokrato (ne nur mi, nun Alaŭdo ankaŭ estas burokrato) donu statuson se la funkciado de la roboto ne riskas kaŭzi fuŝojn. Tamen mi opinias ke burokrato same kiel administranto ne agu laŭ sia persona inspiro sed respektante komunajn regulojn Tial ekzistas tiu proceduro : por ke fuŝuloj ne funkciigu robotojn. Estas klare ke vi ne estas fuŝemulo, kaj via roboto povus ricevi la statuson sen tia formala proceduro. La statuso precipe utilas por ke robotaj ŝanĝoj povu esti kaŝitaj en "lastaj ŝanĝoj", alikaze robotaj ŝanĝoj povas tute kaŝi homajn ŝanĝojn pro ĝia rapideco. Tial mi petas vin ne funkciigi roboton antaŭ ol ĝi ricevos statuson. AL ✉@₪ 18:22, 8. Jul 2008 (UTC)
- Mi donis al via roboto la robotan statuson : la paĝo pri permespetoj fariĝis iom ĥaosa, mi reordigis ĝin por pli klare vidi kiuj petoj estas traktendaj kaj kiuj estas jam traktitaj. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 16:34, 30. Jul 2008 (UTC)
[redakti] Rastabukloj
Hej, Marcos! Vi partoprenis al la artikolo rastafario kaj tial mi demandas al vi ĉu vi havus ideon kiel traduki «dreadlocks» esperanten? Mi kreis la artikolon sub la nomo rastabukloj sed ĝi ne tute kontentigas min. --Internaciulo 17:02, 11. Jul 2008 (UTC)
[redakti] Vikipediisto:David Shankbone
Saluton, Marcos. Mi ĵus trovis en "Lastaj ŝanĝoj" redakton sur la paĝo de Vikipediisto:David Shankbone. Krome mi vidis, ke la vikipediista paĝo tute malrilatas al la esperantolingva vikipedio. Kaj la paĝo estas la sola kontribuo. Ĉu mi forĵetu ĝin, ĉar vikipedio ja ne estas servilo por privataj interreta paĝoj? Kore --Tlustulimu 19:15, 18. Jul 2008 (UTC)
- Jes, tio estas certe foriginda. (Pardonu mian malrapidan respondon, mi nun estas ĉe la UK en Roterdamo.) Marcos 10:32, 22. Jul 2008 (UTC)
- Ĉu mi unue avertu Vikipediisto:David Shankbone, ke vikipedio ne estas fota albumo de privatuloj? Kore --Tlustulimu 10:43, 22. Jul 2008 (UTC)
- Arno jam avertis lin je la 18-a de julio. Mi nun forigis la paĝon. Marcos 14:13, 30. Jul 2008 (UTC)
- Ĉu mi unue avertu Vikipediisto:David Shankbone, ke vikipedio ne estas fota albumo de privatuloj? Kore --Tlustulimu 10:43, 22. Jul 2008 (UTC)
[redakti] Tekstaro
Saluton Marcos. Mi malkovris per via paĝo la Tekstaron; tamen malfunkcias la ligilo en via paĝo - ĝi estu http://tekstaro.com/serchi/! Eble indas ŝangi ĝin? AlexW 23:26, 29. Jul 2008 (UTC)
- Mi nun forigis la mencionde la tekstaro sur mia paĝo. Mi estis menciinta ĝin nur pro tio, ĉar antaŭe oni devis krei konton ĉe la Tekstaro por traserĉi ĝin, kaj mi volis ebligi al homoj sen konto ekscii pri certaj serĉrezultoj. Nun kiam ĉiu povas traserĉi ĝin sen konto-kreado, tio ne plu estas bezonata. Marcos 14:59, 30. Jul 2008 (UTC)
[redakti] Legindaj artikoloj
Saluton! Mi dankas viajn konsilojn, sed mi ne povas sekvi la anglan, ĉar mi ne parolas angle. Mi sekvas la hungaran kaj iomete la slovakan. Pri merkredo: en la nomo troviĝas nur merkredo. Ĉu vi komprenas, se mi skribus "ĉiumerkrede okazis foiro" aŭ "merkrede okazadas butikumado" aŭ "komercada tago estas merkrede"? Sincere: --Crosstor 07:01, 14. Aŭg 2008 (UTC)
- Pri la frazo "La vorto signifas: merkrede okazis foiro.": Por mi ne klaras, ĉu estas la vorto "szerdahely" aŭ la vorto "Bodrogszerdahely", kiu signifas "merkrede okazis foiro". Necesas pliklarigi tion. Marcos 16:15, 14. Aŭg 2008 (UTC)
[redakti] Vorto "sindromo" kaj via translokiĝo al Bonno
Kara Marcos,
vi vidas, ke mi tre malfrue tamen ankoraŭ enŝaltiĝis en la diskuton pri la sindromo angle nomata "savant syndrome" (vidu la artikolan diskutpaĝon), kaj per tio ankaŭ respondas al la ĉi-temaj komentoj de vi al mi. Krome mi bonvenigas vin al Bonn, mia "hejmurbo", kiun mi ekde 1997 nur vidas unufoje jare dum "nostalgia" vizita semajnfino, sed kiun mi daŭre tre ŝatas, kvankam la urbeto post la foriro de la germana registaro al la pli pompa, multekostega kaj sekve multe pli malmodesta registara kvartalo en Berlino ankaŭ havas iom tristan flankon. Klaus Dahmann, kies telefonnumero restis en la "historia" paĝo pri la Esperanto-Junularo Bonn trovita de vi, daŭre estas bonnano (li ĵurnalistas en la radiostacio "Deutsche Welle" rekte ĉe la eksa parlamenta plenkunsidejo); kvankam li tute ne plu estas aktiva movadano, li kompreneble plu komprenas Esperanton kaj estas agrabla kaj saĝa persono kun kiu bone eblas babili. Kiel movada kontaktadreso plej rekomendeblas Claudia Hamelbeck, kiu havas plurajn infanojn en mezlerneja aĝo kaj dum la lastaj jaroj inter alie okazigis Esperanto-kursetojn por geknaboj en la bazlernejo de siaj idoj. Mi ie havis ŝian retpoŝtan adreson, sed nun ne retrovas ĝin – mi proponus, ke vi telefone demandus al Klaus, kaj rekontaktus min tiuteme se ial ne funkcias.
ThomasPusch 18:31, 29. Sep 2008 (UTC)
[redakti] Ŝablono:Informkesto aŭtovojo
Saluton, Marcos. Ĉu vi hazarde jam legis mian diskuton kun Arno pri {{Informkesto aŭtovojo}}? Vi kreis ĝin, sed ĝi ne povas funkcii. Mi jam rigardis en la solan artikolon, kiu uzas ĝin. Sed tie strange enestas la kodo, kiu devus iel enesti en la ŝablono. Ĉu vi povus ripari tion? Se ne, mi aŭ Arno aranĝos tion. Kore --Tlustulimu 19:43, 16. Okt 2008 (UTC)
[redakti] Igu uzantojn reviziantoj
--Arno Lagrange ✉ @ ₪ 21:13, 18. Nov 2008 (UTC)
[redakti] Via roboto
Mi donis al via roboto administrajn rajtojn. Zorge regu ĝin !!! AL ✉@₪ 17:57, 25. Jan 2009 (UTC)
[redakti] Pri Eŭropo (apartigilo) kaj Aĝo de konsento
Saluton, Marcos! Kial Vi malfaris miajn ŝanĝojn en artikolo Eŭropo (apartigilo)? Mi supozis, ke mi bone faris - ĉiaj apartigilaj paĝoj, kiuj mi vidis pli frue estis kreitaj sammetode...
Kaj mia dua demando temas pri artikolo Aĝo de konsento, kiun mi aldonis hodiaŭ. Ĉu laŭ Vi dua frazo temas nur pri geedziĝoj? Ĉu vorto nupto ne estus pli neŭtrala?
Memoru, ke mi ne estas eksperto kaj miaj demandoj estas agrablaj. Se mi konos kondiĉojn mi ne plu eraros ;-) --Fiskot (diskuto) 15:29, 7. Feb 2009 (UTC)
[redakti] File:ILendl.jpg
Hallo Marcos, das Bild hat einen komplizierten Weg genommen, ursprünglich stammt es jedoch aus der eo.wikipedia, was ich auf der Commons Dateibeschreibung nun korrigiert habe. Wenn ich mir allerdings das Logbuch des original Uploaders so anschaue, vermute ich, dass das Bild kein eigenes Werk ist, entweder keine Lizenz hatte oder ein Fair Use Bild war - allerdings hat eo.wikipedia zum Zeitpunkt des Uploads scheinbar noch kein fair use verwendet. Kannst du in die alte Bildbeschreibung mal reinschauen und mir sagen, welche Lizenz der Uploader gewählt hat? Über eine Antwort würde ich mich freuen, am besten allerdings auf meiner Commons Seite commons:User talk:Martin H. da ich hier wahrscheinlich nicht so schnell wieder herkomme. --Martin H. 00:45, 7. Apr 2009 (UTC)
- Vielen Dank für die Information. Viele Grüße, --Martin H. 12:28, 7. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Avertaj ŝablonoj
Saluton, Marcos. Mi metis antaŭ kvar tagoj informon pri nova avertaj ŝablonoj sur la paĝon Vikipedia diskuto:Administrantoj. Kore --Tlustulimu 09:21, 10. Apr 2009 (UTC)
- Saluton, Marcos. Dankon pro via lingva plibonigo de la ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 11:33, 14. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Armenio
Saluton Marcos! Mi metis fontindikojn en la artikolo pri Armenio, mi esperas ke ili sufiĉos. Amike Andy
[redakti] Ombi la tafsiri ya makala
Marcos, salaaaaaam!!! Ninakuomba uandika makala kuhusu Wikipedia ya Kiswahili hapa katika Kiesperanto! Je, unahisi utaweza kupata muda wa kuandika makala hii?--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 13:31, 23. Apr 2009 (UTC)
[redakti] Arkivoj
Saluton, mi pensas ke estus pli bone ĉiam ŝlosi la neredaktendajn arkivojn, mi ĵus erare unu redaktis. La landonomoj detruos min. Ĉiuj klaraj argumentoj finiĝas kiel perloj alŝutitaj al porkoj en Ĉeĥa diraĵo. --Petrus Adamus 20:39, 16. Maj 2009 (UTC)
[redakti] Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Komunumoj_de_departemento_Szabolcs-Szatmár-Bereg
Kara Marcos, bv. rigardi la ĉi-supran peton. Ĉu farebla/farinda per via roboto? Dankon.
[redakti] Balotoj
Saluton. Mi rimarkis, ke la paĝo Vikipedio:Baloto pri -ujo/-io estas en neniu kategorio. Tial mi volas demandi: ĉu eblas ĝenerale ie trovi liston de ĉiuj okazintaj balotoj (aŭ sur iu paĝo, aŭ en formo de kategorio)? Same pri diverstemaj diskutoj, ekz. Vikipedio:Diskutejo/-ujo kaj -io. Ŝajne estus bone tiutipajn paĝojn kategoriigi, nun nur spertaj aŭ hazarde informitaj Vikipediistoj scias, ke ili ekzistas. --Petrus Adamus 21:26, 9. Jun 2009 (UTC)
- Ankaŭ la siatempe tre granda kaj grava baloto pri tutmajuskligo de faimliaj nomoj ĝis nun ne estas enkategoriigita. Ni eble kreu novan kategorion "Vikipediaj balotoj". Marcos 08:04, 10. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Via balotpropono pri landonomoj estas funde maldemokrata
Kara Marcos, pardonu min kaj ne komprenu mian intervenon kiel atako kontraŭ vin, estas nur atako kontraŭ la proponita baloto. Vi proponas baloton, en kiu oni povas nur decidi, ĉu utiligi "ujo" aŭ "io" en la landonomoj. Tia baloto estas formale kaj morale malkorekta. Imagu, se mi ne protestintus, tiam oni nun prenintus tian decidon, kaj poste en plej terura kazo forbarus vikipediiston, kiu preterlegas tiun-ĉi decidon kaj alinomus Francujon denove al Francio ... - Vi ne povas fari tian balotproponon, se oni ne unue principe prenis la decidon, ke oni entute volas unuecan formon! Se la plimulto de la homoj estus por libereco en tiu-ĉi demando - kiel se oni sekvas la tutan diskuton ja evidentas el la diversaj reagoj) -, tiam la lanĉo de via baloto estas fundamente maldemokrata (imagu: 80% estas por libereco, 11 % estas por ekzkluziva utiligo de ujo kaj 9% por ekzkluziva utiligo de io: Tiam kun via balotmetodo malplimulto 11 % de la tuto povas trudi sian opinion al 89% ... - ĉu vi jen nun komprenas, kial tiu-ĉi propono estas en si mem kontraŭ-regula - kaj la balotrezulto, se la baloto okazus ne havus validecon?). Vivante en la sola lando kun plene rekta demokratio mi havas spertojn. Ekzistis pluraj kazoj en Svislando, ke la Federacia Tribunalo nuligis kantonajn balotojn, ĝuste ĉar ili en tia maniero vundis la principon de demokratio - same la tribunalo jam en pluraj kazoj deklaris popoliniciativojn malvalidaj pro la sama kialo. Mi tial petas vin, ke vi retiru vian balotproponon! DidiWeidmann 08:46, 11. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco
Mi faris proponon en Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco, la rezultigaj reguloj estas por tri variantoj multe pli komplikaj ol mi ŝatas: se vi havas ideon, bonvolu ilin faciligi. Same mi petas vin elpensi vortigon de la libereco koncerne landonoman uzon. Oni bedaŭrinde ne povas skribi lasi la nunan staton, ĉar kiel pruviĝis en la Diskutejo, eĉ Bertilo opiniis ke ekzistas regulo pri deviga uzo de la neoficiala sufikso kaj tial aplikis ĝin. Dankante --Petrus Adamus 20:18, 13. Jun 2009 (UTC)
[redakti] Nescio
Kara Marcos, dankon pro la invito al voĉdonado. Bedaŭrinde me ne entute scias, kian sistemon mi subtenas, ĉar mi havas du tre kontraŭajn opiniojn ĉi-temajn. Unue, mi konsentas ke la lingvaĵo de Vikipedio estu unueca. Sed due, mi forte preferas la formon -ujo en la landonomoj kaj tial hezitas voĉdoni por unueco. Verŝajne la plejmulto da vikipediistoj elektus -io, kaj tio estus kondamno al morto de la libera uzado de Fundamenta lingvaĵo en nia enciklopedio. Zamenhof ja insistis, ke kvankam oni rajtas enkonduki neologismojn en Esperanton, oni neniam rajtas malpermesi aŭ hontindigi la uzadon de la malnovaj vortoj. Mi iom plupensados la demandon, kaj verŝajne post iom da tempo voĉdonos. Kiam finiĝos la balotado? --Niko, 01:20, 25-a de junio 2009 (UTC)
- Pro absolute samaj kialoj ankaŭ mi ne kuraĝas voĉdoni por iu el la pli unuecigaj variantoj, ja aspektas ke subtenantoj de la „moderna“ sistemo estas pli multaj. Ĉar estas tiel, mi preferos absolutan liberecon antaŭ absoluta unueco i-sufiksa. --Petrus Adamus 06:46, 25. Jun 2009 (UTC)
[redakti] RE:Propono rilate al la baloto
Saluton Marcos,
Vi bedaŭrinde pravas, kaj mi jam projektis ŝanĝi mian voĉdonon pro tiu taktika konsidero. Do farita. Mi esperas, ke sufiĉe multaj subtenantoj de la unua alternativo agos same antaŭ la fino de la baloto. Kore, Thomas Guibal 04:17, 30. Jun 2009 (UTC)

