Uzanto:DidiWeidmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
en 2011
Mi kun mia hundo la 2-an de oktobro 2008
Mi kun mia edzino la 1-an de januaro 2012 en la Bodegita del Medio (Havano)

Pri mia persono[redakti | redakti fonton]

Lingvoj
Mi ŝatas lingvojn.
Literaturo
Mi estas librovoranto.
Sciencfikcio
Mi ŝatas sciencfikcion.
Biciklo
Mi ŝatas bicikli.
Vikipedia emblemo Administranto
Mi estas Administranto de la Vikipedio. (kontrolu)
Kastelo Uster kaj antaŭe mia hundo Beili

Saluton. Mi nomiĝas Dietrich Michael Weidmann kaj multaj el inter vi supozeble konas min de unu aŭ alia Esperanto-evento. La pularon de TEJO mi dum kelkaj jaroj kungvidis kiel ĝia ĝenerala sekretario kun la tiama prezidanto Jan Koŝmaluk, kiu naskiĝis unu tagon antaŭ mi. Profesie mi estas lingvosciencisto kaj gvidas la tradukentreprenon Allsprachendienst Esperanto GmbH.

Mi estas edzo de Nelida Weidmann-González Fonseca, kun kiu mi konatiĝis dum la IJK 1990 en Playa Girón en Kubo, kaj kun kiuj mi havas du filinojn, kiuj denaske parolas Esperanton.

En somero 2008 ni akiris domon en Uster antaŭurbo de Zuriko, kien mi nun kun mia tuta familio tranksloĝiĝis. Aliĝis al nia familio samtempe ora hundo (miksaĵo de labradoro kaj apencela gardhundo - ĝi ja devis esti miksaĵo, ĉar nia tuta familio estas miksaĵo !!!), kies nomo estas Beili.

Miaj vizioj pri vikipedio[redakti | redakti fonton]

En Vikipedio mi vidas instrumenton de demokratiigo de la scio, kvankam mi nature bone scias, ke la forto de ĉi-tiu instrumento estas samtempe ĝia malforto, ĉar ĝi estas tre vundebla. Mi povas nur instigi ĉiun kleran esperantiston al kunlaboro por atingi, ke la esperanta Vikipedio ĉiam troviĝu inter la unuaj de la mondo.

Vikipedio:Babelejo
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
eo
5
Ĉi tiu uzanto estas profesia parolanto de Esperanto.
gsw
Dä Benutzer spricht Alemannisch sit sinärä Geburt.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
fr
3
Cette personne peut contribuer avec un niveau avancé de français.
it
3
Questo utente può contribuire con un italiano di livello avanzato.
es
2
Este usuario puede contribuir con un nivel intermedio de español.
nl
1
Deze gebruiker heeft elementaire kennis van het Nederlands.
pt
1
Este usuário pode contribuir com um nível básico de português.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
Uzantoj laŭ lingvo

Miaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

La 30-an de majo 2012 mi faris mian 100000-an redakton en Esperanto-Vikipedio. Mi kreis intertempe pli ol 2000 artikolojn (aŭ verkis esencan parton de ili) en la Esperanto-Vikipedio, jen kelkaj el miaj ĉefaj temoj:

  • Svisa Geografio: Ĉar mi naskiĝis kaj vivas en Svislando kaj bone konas mian landon mi intencas riĉigi Vikipedion per miaj ampleksaj scioj pri mia devenregiono. (Se ekzemple ĉiu Esperantisto en la mondo jam nur priskribus sian loĝlokon en Vikipedio, tiam la Esperanto-vikipedio facile fariĝus la plej ampleksa el ĉiuj. (Kaj tio ne laŭ la stilo de la volapuka versio, kie simple iu kreis per roboto tri liniojn pri ĉiu vilaĝo ŝtelante la informojn el la germana kaj angla versio kaj metante komunumŝablonon.) - Mi konkrete jam kontribuis kompletigante la ĝermajn tekstojn pri la svisaj kantonoj, distriktoj kaj komunumoj. Tiuj tekstoj nun kompletas (escepte de kelkaj lastatempaj modifoj pro kunigo de malnovaj komunumoj al novaj).
  • Svisaj Glaĉeroj: Estis aparta persona projekto de mi verki ampleksan artikolserion pri svisaj glaĉeroj. Tiun laboron mi plenumigis inter januaro kaj aprilo 2008. Kun escepto de kelkaj malgrandaj glaĉeroj en la Esperanto-vikipedio nun troveblas ampleksa priskribo de ĉiuj signifaj svisaj glaĉeroj, priskribo kiu nuntempe (je la 25-a de aprilo 2008) simile en neniu alia vikipedio kaj alia loko nek sur la reto nek en presita leksiko troveblas.
  • Nova svisa historio: Mi verkadas artikolojn pri eventoj en la aktuala svisa historio. Tiel mi ekzemple faris la arikolon pri la federacia prezidantino Micheline Calmy-Rey, pri la Zurika Junulara Movado, pri Eisbrecher, Brächise kaj aliaj.
  • Svisa kaj tutmonda Esperanto-Movado: Kiel prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, Esperanto-Societo Zuriko kaj eksa komitatano de UEA kaj iama ĝenerala sekretario de TEJO mi havas ankaŭ multajn profundajn konojn pri la movado, kaj tiujn konojn nature intencas enmeti en artikolojn.
  • Lingvoscienco/Tradukado: Estante lingvisto kaj traduksito nature ankaŭ tio estas kampo, kiu ne estas sekura de miaj kontribuoj.
  • Lingva plibonigo: Kiel ĉiuj mi ne estas protektita kontraŭ tajp- aŭ malatenteraroj (ja mi devas konfesi, ke ĉe mi tiuj eĉ abundas, ĉar mi tiom multon produktas), sed kion mi malkovras ju pli mi verkas en vikipedio esperanta, estas, ke kelkaj artikoloj estas simple de mizerega lingva nivelo, ja ofte temas pri malkompletaj kaj falsaj tradukoj de bonvolaj homoj, kiu tamen evidente havas nur bazajn konojn de Esperanto. Do mi adoptis kiel aldona tasko la korekton de tiuj tekstoj.
  • Kategoriigo: Konsiderante ke kategorio esence helpas en trovado de interrilatoj en elektronika leksiko mi aldonis diversajn kategorioj kiel ekzemple Kantonoj de Svislando, Svisaj Kantonchefkomunumoj ktp. Kaj laboris en la kompletigo de tiu-ĉi kategorioj, kie temas pri fermitaj grupoj kun ne tro granda nombro da elementoj.
  • Publika promeso, ne verki ĝermetojn: Mi fakte malamas banalajn ĝermetojn de la tipo "Winterberg estas monto en Svislando." Punkto fino. Kaj mi ĉi-tie firme promesas, ke mi mem neniam verkos tiajn! Kaj se mi foje devas lasi por momento tian ĝermeton, tiam nur, ĉar mi devis urĝe interrompi la laboron, kaj vi povas atendi, ke interne de 2 ĝis 3 tagoj la teksto kompletiĝos! Tio estas firma promeso publika - kaj vi rajtas juĝi min je rompo de tiu-ĉi principo!

Listo de la Vikipedio-artikoloj kreitaj aŭ esence verkitaj de mi[redakti | redakti fonton]

Vi trovas la liston de la tekstoj esence verkitaj de mi sub:

Miaj kontribuoj
A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P Q R S Ŝ T U Ŭ V W X Y Z
De mi alŝutitaj Dosieroj

Senĝermigi germanajn geografiĝermojn![redakti | redakti fonton]

Mi proponas al ĉiuj kunlaborantoj aktivecon de senĝermigo de germanaj geografiaj kaj aliaj ĝermoj. Celo: Senĝermigu ĉiu-tage unu artikolon (tradukante ekzemple el germanlingva aŭ anglalingva vikipedio kaj aldonante informojn el aliaj fontoj). Estas nuntempe iom pli ol 400 aktivaj vikipediistoj en la esperanto-vikipedio. Se ĉiu el ni dum 100 tagoj kontribuas, tiam post tri monatoj ne plu estos ĝermoj en nia vikipedio! - Tiu-ĉi laboro fakte estas pli facila ol la verkado de novaj artikoloj, kaj tial ankaŭ tre taŭgas por ankoraŭ malspertaj vikipediistoj. (La de mi en tiu-ĉi aktiveco senĝermigitajn artikolojn mi listigos en ĉi-tiu listo - aktiveco kopiebla kaj kopiinda!) DidiWeidmann 09:31, 24. Okt 2008 (UTC)

Germana Vikipedio[redakti | redakti fonton]

En la germana vikipedio mi intencas kompletigi la tekstojn pri Esperanto kaj enmeti Esperanton en ĉiun de ne-esperantistoj tolereblan kuntekston. Oni tie devas esti iomete prudenta por ne efiki sekteca (kio kaŭzus kiel konsekvenco la rapidan forigon de la aldonoj ...) - do ekzemple mi aldonis en la biografio de August Forel, ke li estis esperantisto kaj aldonis la koncernan kategorion. Tion oni fakte povas fari pri ĉiu biografio pri persono, pri kies esperantisteco oni certas (do ekzemple oni povas aldoni, ke Gandhi lernis Esperanton de Edmond Privat, ĉar pri tio ekzistas skriba fonto, dum la rakonto, ke Nehru, Ghandi, Tito kaj Nasser inter si utiligis Esperanton, estas pura mito).

Alemana Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Mi ek de unu monato ankaŭ estas alemana vikipediisto - tie mi sampe kiel por la germana volas ampleksigi la kontribuojn pri Esperanto. Estante ĝis nun la ununura grava Esperantisto el inter la alemanaj vikipediistoj tie atendas min sufiĉe ampleksa laboro. Ĉar la alemana vikipedio estas ankoraŭ tre malgranda, tio certe estus ebleco por Esperantistoj preni influon! Do mi esperas, ke mi ne restos tro longe la sola ... Mi ĵus savis en la alemana vikipedio la ĝerman artikolon pri Grabovski de la forigo. Atentu: Esperanto en la etnaj vikipedioj havas multajn malamikojn kaj skeptikajn kontraŭulojn! Tial artikoloj pri Esperanto aŭ Esperantistoj devas esti kvalite tiom altnivelaj, ke neniu administranto bonkonscie kuraĝas forigi ilin!

Financaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

Mi antaŭvidas, ke oni nepre devas zorgegi pri la financa bazo de Vikipedio. La projekto estas bonega, sed kio okazas, se subite la financado de la estonto de Vikipedio malcertiĝos? Unuflanke mi troviĝante en sufiĉe agrabla financa situacio certe mem faros miajn modestajn kontribuojn al la fondaĵo (ĉiam indikante, ke miaj donacoj estu ĉefe pro la esperanta versio de la vikipedio ... oni ja fakte devas timi, ke iam oni subite fermus la monfonton al la esperanta versio).

Alŝuto de bildoj al komunejo[redakti | redakti fonton]

Mi intertempe alŝutis jam pli ol 11000 bildojn al komunumejo (stato julio 2012), plej multajn pri Svislando, kelkaj pri Malto kaj Kubo, kaj kelkaj pri espeantistoj kaj esperanto-eventoj.

Pensoj pri sekurigo de la spirita posedaĵo de la Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Evidentiĝas, ke la vikipedio jam nun estas la plej ampleksa ja efektive la ununura enciklopedia verko de la Esperanto-movado. Ni tial devas zorgi, ke tiu posedaĵo estu protektita por ĉiam. Do UEA aŭ iu grava esperanta institucio devas nepre posedi kompletan sekureco-kopion de la tuta esperant-lingva vikipedio, tiel ke nia movado povas daurigi la esperantan version eĉ en kazo, ke iam subite la vikipedio pro ekonomiaj, politikaj aŭ teknikaj kialoj kolapsus! Mi metas tiujn pensojn nun simple en la rondon, sed ankaŭ jam cerbumadas pri iliaj solvoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]