Vikipediisto:Kristof

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Saluton!

Mia nomo estas Christophe CHAZAREIN. Mi naskiĝis en Nico, la 5-an komplementan tagon 187. Mi loĝas en Tuluzo, sudokcidente de Francio. Nuntempe, mi estas senlaborulo sed mi projektas eklabori kiel volontulo en Bialistoko en 2009 per la programo "EVS" (Eŭropa Volontula Servo).

Mi studis arkeologion, interesiĝas pri historio, politika filozofio, muziko (interalie roka kaj klasika), ludoj (ĉefe ŝako, kaj bonetosaj ludoj kiel homlupa ludo), lingvoj...

Mia blogo.

[redakti] Esperantumado

mi kaj amikoj

Mi eklernis Esperanton en aŭgusto 1998, per la dekleciona retkurso. Dum la unuaj kvar jaroj, mi snobis esperanto-renkontiĝojn, preferante legi aŭ praktiki per la reto. Kiam mi fine partoprenis mian unuan junulan renkontighon, mi tuj ŝategis tion kaj bedaŭris ke mi ne pli frue venis. En la jenaj vi povis renkonti min:

  • Kultur-Arta Festivalo de Esperanto (KAFE), 2000, Tuluzo: mi deĵoris kelkajn tagojn ĉe la libro-servo.
  • Internacia Seminario (IS), 2002-03, Trier: mia vera unua renkontiĝo. Ankaŭ mia plej sopirata.
  • IS, 2003-04, Naumburg: kie skandalegis la neforgesenda VVĈP.
  • Internacia Junulara Semajno (IJS), 2004, Miskolc: kie ni spektis la tragedian pereon de esperanto-flago.
  • FESTO, 2004, Orléans: la sola renkontiĝo, kiu proklamas sin la plej stulta. Rekomendenda.
  • IS, 2004-05, Wetzlar: kie ni unuafoje ludis la mirindegan homlupan ludon.
  • Centjariĝo de la unua Universala Kongreso, 2005, Bulonjo-ĉe-Maro: mi deĵoris kun miaj amikoj JEFO-anoj ĉe la sandviĉejo.
  • Norda Renkontiĝo, 2005, Villefranche-de-Conflent: aranĝita de KEA. Trankvila semajnfino en la pirinea montaro.
  • Internacia Junulara Kongreso (IJK), 2005, Zakopane: unu el miaj plej ŝatataj.
  • IJS, 2005, Vác: la plej bone aranĝita.
  • FESTO, 2005, Mazamet: en fora loko, perdita ĉe lago en arbaro.
  • IS, 2005-06, Xanten: mia malplej ŝatata...
  • IJK, 2006, Sarajevo: plej interesa pro la lando.
  • 4a Printempa Renkontiĝo, 2007, Vallguorguina: varma kaj muzikema. Sed iom tro mallonga!
  • FESTO, 2007, Montoire-sur-le-Loir: bonega programo, bona etoso, kaj, mirakle, la francoj ekparolis esperanton!
  • Ago-Semajno (AS), 2007-08, Malbork: certe la plej laciga. Ĉi tio ne estas riproĉo ;-)
  • Krokodila Renkontiĝo, 2008, Arrout
  • IJK, 2008, Szombathely
  • 34a Kongreso de KEA, 2008, Sabadell: interesega prelegaro. La plej serioza kongreso kiun mi partoprenis.

[redakti] Vikipediumado

Vikipedio:Babel
fr
Cette personne a pour langue maternelle le français.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
1
This user is able to contribute with a basic level of English.
es
1
Este usuario puede contribuir con un nivel básico de español.
it
1
Questo utente può contribuire con un italiano di livello elementare.
pt
p
Este usuário sabe ler textos em português.
ca
p
Aquest usuari entén textos en català.
vo
0
At pösod vipon, das pükon Volapüki, ab noniko pükon oni.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Malofte mi kontribuas al Vikipedio, kaj nur laŭ miaj pasantaj interesoj. Mi nuntempe prilaboras la artikolon pri Franca revolucio de 1789. Pasintaj kontribuoj: