Uzanto:Nico niko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Babel
nl
Deze gebruiker heeft Nederlands als moedertaal.
eo
3
Ĉi tiu uzanto povas komuniki per alta aŭ flua nivelo de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
de
2
Dieser Benutzer hat fortgeschrittene Deutschkenntnisse.
fr
2
Cette personne peut contribuer avec un niveau moyen en français.
tok
2
jan ni li toki e toki pona.
es
1
Este usuario puede contribuir con un nivel básico de español.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo

Mi estas eŭropano el Nederlando, naskiĝis la 12-an de Julio 1987, do nun estas 22-jara. Mia tuta nomo estas Nico Huurman (elparolata kiel NIko HÜrman). Por eviti konfuzon, mi uzas kiel mian kromnomon ambaŭ la nederlandan kaj la esperantan skribmanieron. Mi nun loĝas en Delft, studas tie ĉe la Teĥnika Universitato de Delft. La fako de mia studo estas civila aŭ konstrua inĝenierarto. Mi ekesperantiĝis la 15-an de Februaro 2005, kiam mi retumis kaj eksciis ke E-o ankoraŭ estas tre vigla. Mi jam longe antaŭ tiam sciis pri E-o, sed fakte ĉiam pensis ke ĝi estas morta.

Mia vivo[redakti | redakti fonton]

Mi naskiĝis en Hago, kaj loĝis tie ĝis la somero de 1999. Mi estas la plej maljuna infano de miaj gepatroj, mi havas du fratojn. Mi iris al la bazlernejo en Hago. En la somero de 1999 mi translokiĝis kun miaj gepatoj kaj fratoj al Nijmegen. Tie mi iris al la "Stedelijk Gymnasium Nijmegen", urba mezlernejo kun edukado pri la latina kaj malnovgreka. Tie do mi dum 6 jaroj lernis entute pri 7 lingvoj: la nederlanda (6 jaroj), la angla (6 jaroj), la franca (4,5 jaroj), la germana (3,5 jaroj), la hispana (2 jaroj), la latina (6 jaroj) kaj la malnovgreka (2 jaroj). Kompreneble mi ankaŭ havis aliajn nelingvajn fakojn, kiel matematikon, fizikon, ĥemion, geografion, historion, ktp. Mi trapasis mian finekzamenon je la printempo de 2005.

Ekde septembro 2005 mi studas kaj loĝas en Delft. Mi ankoraŭ ofte estas en Nijmegen, dum la ferioj kaj kelkaj semajnfinoj.

Mi dum mia vivo ĝis nun vizitis la subajn landojn (laŭ kiel longe mi totale estis tie).

Membroŝtatoj de la Eŭropa Unio[redakti | redakti fonton]

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

Mia vivo en Esperantio[redakti | redakti fonton]

Mi ĝis nun partoprenis en la jenaj esperantaj aranĝoj:



Antaŭ ol registriĝi mi kontribuis al kelkaj artikoloj anonime. Miaj kontribuaĵoj de tiu tempo videblas ĉe IP-adreso 80.100.74.49 kaj mian unuan artikolon pri Nijmegen en la Vikipedion enmetis por mi Vikipediisto:Zirland.