Vikipedio:Ŝovendaj, kunigendaj kaj disigendaj artikoloj/2013-2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomendaj[redakti fonton]

Stacio Ĉibiki (stacio) kaj kelkaj aliaj artikoloj[redakti fonton]

Mi pensas, ke ĉi tiujn artikolojn oni alinomigu pro erareto de nomado, sed normalaj uzantoj ne povas teknike ĉar la celaj paĝoj jam ekzistas. Mi petas al administranto (aŭ iu ajn povanta) solvi la demandon. Kore,--Salatonbv (diskuto) 12:39, 17 Jun. 2013 (UTC)

Kaj, ĉi tio ne estas kio mi tute konsentas al la nomado de ĉi tiuj japanaj stacioj kaj aliaj fervojoj en Vikipedio (kiel Fervojo Aojmori). Japanaj staciaj nomoj estas oficiale skribitaj per la Hepburn sistemo en Japanio, do eĉ Stacio Ĉibiki fariĝus Chibiki-Stacio laŭ posta diskuto. Tamen, nuntempe, ĉiuj opinius almenaŭ la artikolojn kiel Stacio Ĉibiki (stacio) problemaj.--Salatonbv (diskuto) 14:17, 17 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite Estontece bonvolu uzi {{Forigu tuj}} kaj reago esto pli rapida ;) --KuboF (diskuto) 19:30, 24 Jun. 2013 (UTC)

Dankon KuboF por la forigo! Certe, mi faron tion.--Salatonbv (diskuto) 20:37, 24 Jun. 2013 (UTC)

Stacio Ŭeno[redakti fonton]

Ŝajnas nenie kialo ke ĝi estu tiel sed ne Stacio Ueno. Vidu la paĝon de Diskuto:Stacio Ŭeno.--Salatonbv (diskuto) 01:33, 27 Jun. 2013 (UTC) ✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 02:25, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

Sufiĉe grandaj kaj famaj urboj[redakti fonton]

--Salatonbv (diskuto) 22:54, 29 Jul. 2013 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 23:36, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

--Salatonbv (diskuto) 23:21, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 22:20, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Tonadico kaj Transacqua[redakti fonton]

  • Tonadico --> Tonadiko pro fonetikaj kialoj ("C" (en ĉi tiu kazo) en Itala lingvo oni elparolas "K");
  • Transacqua --> Trezakŭo ĉar la loka nomo estas "Tresacua" (elparolata "Trezakŭa) kaj multajn fojojn oni esperantigis ejonomojn, sed kutime konservante lokan originon. --Tn4196 (diskutoj) 13:18, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ne fontoj estas montritaj pri tiaj nomoj en Esperanta kunteksto. Bonvolu vidi ankaŭ Vikipedio:TA#Esperantigado de nomoj kaj Vikipedio:EN.--Salatonbv (diskuto) 00:09, 6 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne farite Ne farite Jes, mi nun vidis la regulojn pri ĝi kaj mi komprenas, ke ili devas resti tiel. --Tn4196 (diskutoj) 17:50, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Kostroma (urbo)[redakti fonton]

Kostroma (urbo) --> Kostroma ĉar de superfluaj krampoj (Vikipedio:TA#Kiam titoloj "kolizias"). Kostroma estas tuj forigenda per la kialo Ĝ6 kaj poste Kostroma (urbo) ankaŭ estos tia per R3. --Salatonbv (diskuto) 03:33, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite de PaulP (--Salatonbv (diskuto) 09:14, 6 Aŭg. 2013 (UTC))

Kategorio:Urboj nomataj pri famuloj[redakti fonton]

Kategorio:Episkopujoj Romkatolikaj[redakti fonton]

Kategorio:Episkopujoj Romkatolikaj --> Kategorio:Romkatolikaj Episkopujoj ĉar la adjektivoj en Esperanto devas esti antaŭ sia nomo, ne post ĝi. --Tn4196 (diskutoj) 17:50, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Bonvolu diskuti en Kategorio-Diskuto:Episkopujoj Romkatolikaj--Salatonbv (diskuto) 22:20, 15 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite. Kara administranto, bonvolu forigi jene krom la proponita kategorio:
--Salatonbv (diskuto) 09:22, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Huyssens-Fondaĵo[redakti fonton]

La supre menciita titolo enhavas la nomon de la fondinto en la Huyssen kun la (laŭ la germana gramatiko) fina s. En esperanto la pli ĝusta formo por Huyssens-Stiftung estas Huyssen-Fondaĵo.--Longharulo (diskuto) 11:04, 19 Aŭg. 2013 (UTC)

Tute prave. Kaj eĉ pli bone Fondaĵo Huyssen kiel Institucio Hodler, Monto Everest, Fondaĵo Canuto. PaulP@diskkont 11:56, 19 Aŭg. 2013 (UTC)
+1 Ankaŭ mi opinias, ke ĝi estas bona intenco. --Tn4196 (diskutoj) 12:12, 19 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite PaulP@diskkont 12:13, 19 Aŭg. 2013 (UTC)

2 Vikivojaĝoj[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi:

"Wikivoyage" estas vikipedia frata projekto kaj ili oficiale nomiĝas "Vikivojaĝo".[1]. Do, mi pensas ke Vikivojaĝo sufxiĉus, sed eble, resti kiel Wikivoyage estus pli klare.

Pri Wikitravel, en vikipediaj artikoloj, plej multaj lingvoj titoliĝas "Wikitravel" (d:Q2017), kaj en la oficiala "Wikitravel", ili esperante nomiĝis kaj "VikiVojaĝo" kaj "Wikitravel"[2], france nomiĝas nur "Wikitravel" [3]. --Salatonbv (diskuto) 07:16, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Komento Komento: Mi ĉifoje nuligas la proponon de alinomigon de Wikivoyage ĉar la prova projekto estas nur disponebla per Vikimedia Kovilo. Mi nur ŝanĝi la Vikivojaĝon al Wikitravel por eviti la konfuzon.--Salatonbv (diskuto) 11:24, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

2 Vikivojaĝoj (2)[redakti fonton]

Laŭ la interkonsento en la antaŭa diskuto,Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/2#Alinomado_de_Wikivoyage mi denove volas peti al administranto teĥnike ŝanĝi

Mi jam permane ŝanĝis Vikivojaĝo al Wikitravel, kaj kreis VikiVojaĝo (alidirektilo al Wikitravel). --Salatonbv (diskuto) 12:32, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite de ‎Tlustulimu, dankon,--Salatonbv (diskuto) 12:51, 25 Aŭg. 2013 (UTC)

Gŭangŝio, Ĝuanga lingvo ktp[redakti fonton]

Mi nun proponas alinomigon de jenaj artikoloj kun fontoj.

✔ Farite de KuboF --Salatonbv (diskuto) 23:02, 11 Sep. 2013 (UTC)
✔ Farite de pino.--Salatonbv (diskuto) 00:47, 10 Sep. 2013 (UTC)
✔ Farite al Ĝŭangoscienco--Salatonbv (diskuto) 00:47, 10 Sep. 2013 (UTC)

<Notu bone. "Gŭangŝjio" havas "g + ŭ", kaj la popolo "ĝŭangoj" havas "ĝ + ŭ".>

--Salatonbv (diskuto) 23:58, 2 Sep. 2013 (UTC)

✔ Farite tute en ĉi tiu sekcio.--Salatonbv (diskuto) 09:28, 20 Sep. 2013 (UTC)

Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario)[redakti fonton]

Por alinomi Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) al Preĝejo Sankta Stefano Preĝejo Stefano la 1-a estas interkonsento (Kategorio-Diskuto:Preĝejoj sub patroneco de Sankta Stefano la 1-a (Hungario)). Tamen, mi erare kreis la novan artikolon Preĝejo Sankta Stefano Preĝejo Stefano la 1-a, kaj ne povas heredi la redaktan historion de Preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) se mi ĝin redirektas. Do, mi petas al administranto ke teĥnike forigu Preĝejo Sankta Stefano Preĝejo Stefano la 1-a. --Salatonbv (diskuto) 07:14, 3 Sep. 2013 (UTC) Pardonon, pro la konfuzo. Nun estas korekte.--Salatonbv (diskuto) 07:55, 3 Sep. 2013 (UTC)

Resume, mia propono estas jena:
✔ Farite Dankon, Darkweasel94. --Salatonbv (diskuto) 22:12, 12 Sep. 2013 (UTC)

Alecsandrița[redakti fonton]

Uzulo Tn4196 prave atentigis min, ke mia nomŝanĝo de artikolo Alecsandriţa al Alexandrița estas nur parte kovrita de mia projekto ŝanĝi rumanajn nomojn al la ĝusta unikoda skribo (por kiu mi ricevis konsenton antaŭ tri jaroj): La ĝustigo de "cs" al "x" ne koncernas la diakritajn signojn. La rumana vikipedio uzas la x-on: ro:Alexandrița, Harghita, do mi supozis, ke tiu estas la ĝusta formo. Mi sincere konfesas, ke mi ne scias, kial la kreinto de la artikolo (eble Zetey, eble ne) elektis la ruman-lingve ne kutiman "cs". Sed ja eblas pluraj opinioj pri la temo. -- Aisano (diskuto) 00:11, 13 Sep. 2013 (UTC)

  1. Por Por: Mi estas por la ŝanĝado.--Salatonbv (diskuto) 00:26, 13 Sep. 2013 (UTC)

Ĉar ne estis kontraŭdiro, mi konsideras la nomŝanĝon aprobita kaj ne malfaros ĝin. -- Aisano (diskuto) 14:59, 6 Okt. 2013 (UTC)

Kategorio:Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj ktp[redakti fonton]

Mi proponas ke " / " de la titoloj iĝu " - " pro la teĥnika kialo de la programaro MediaWiki..

Diskutpaĝo estas Kategorio-Diskuto:Listoj de Zamenhof/Esperanto-objektoj. --Salatonbv (diskuto) 09:26, 21 Sep. 2013 (UTC)

Ne farite Ne farite. Vidu sube.

Zamenhof-Esperanto-Objekto kaj Kategorio:Zamenhof-Esperanto-Objektoj[redakti fonton]

Estas propono male anstataŭi ĉi tiujn artikolojn al:

--Salatonbv (diskuto) 22:35, 26 Sep. 2013 (UTC)

✔ Farite nun tuj forigendaj estas Zamenhof/Esperanto-objekto (Ĝ6) kaj Kategorio:Zamenhof-Esperanto-Objektoj (K1).--Salatonbv (diskuto) 08:57, 4 Okt. 2013 (UTC)

biogeografiaj regnoj[redakti fonton]

La diskuto estas ĉe Diskuto:Ekozono.--Salatonbv (diskuto) 04:13, 7 Okt. 2013 (UTC)

Ne farite Ne farite ĉar ne ŝajnas esti pozitiva opinio. Tamen, la problemo de la esperantigo ankoraŭ diskutatas.--Salatonbv (diskuto) 07:46, 12 Okt. 2013 (UTC)

Flago de Gvineo[redakti fonton]

Mi opinias, ke por precizeco ni devas movi ĝin al Flago de Gvinea Respubliko. --Tn4196 (diskutoj) 16:15, 1 Nov. 2013 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: (1) la oficiala nomo estas "République de Guinée" kaj esperantige "Gvinea Respubliko". Tamen, oni ĝenerale rigardas, ke la nomo "Gvineo" unue signifas la landon en Okcidentafriko kiel plejmulto de alilingvaj vikipedioj uzas (d:Q1006). (2) Ne ekzistas aliaj artikoloj por apartigi (ekz. "Flago de Gvineo (regiono)").--Salatonbv (diskuto) 20:55, 1 Nov. 2013 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Mi samopinias. Nenio kontraŭas alidirektigon de titolo Flago de Gvinea Respubliko al teksto Flago de Gvineo, sed artikolaj titoloj estu prefere tiom koncizaj kiom eblas sen (eble miskompreneblaj) mallongigoj, do prefere "flago de Germanio" ol "flago de Federacia Respubliko de Germanio laŭ la limoj post la ŝtata reunuiĝo de la 3-a de oktobro 1990", kvankam la dua titolo precizas kaj la unua estas iom-tro-simpligita. Ĉar mi opinias alidirektigon de titolo Flago de Gvinea Respubliko al la nuna artikolo vere senca, mi faras ĝin. ThomasPusch (diskuto) 19:09, 6 Nov. 2013 (UTC)

Knabamoranto[redakti fonton]

al Boylover. Diskutu en Diskuto:Knabamoranto.--Salatonbv (diskuto) 03:51, 6 Jan. 2014 (UTC)

Ne farite Ne farite kunigita kun pederastio.--Salatonbv (diskuto) 14:48, 15 Jan. 2014 (UTC)

Retumejo[redakti fonton]

Saluton. Salatonbv proponis alinomigi Retumejo al Retkafejo. Vidu ankaŭ la diskutejon de la artikolo. En Nova PIV mi ne trovis terminon por tio. La reta vortaro konas nur la vorton retkafejo: [4], dum ke la komputada leksikono konas nur la vorton retumejo: [5]. Sed la komputeko konas ambaŭ: Serĉo per la angla termino internet café. Ĉar la vortarego de Krause ankaŭ enhavas la formon retkafejo kaj ĝi estas pli taŭga, ni prefere ŝanĝu la titolon al ĝi. Krom tio la vortarego de Krause enhavas ankaŭ la tradukon interreta kafejo, kiun mi proponas kiel alidirektilon. --Tlustulimu (diskuto) 04:57, 10 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite ĉar neniu kontraŭis.--Salatonbv (diskuto) 07:35, 31 Mar. 2014 (UTC)

Maĉĉa[redakti fonton]

al Matcha (restaŭrante), aŭ pulvora teo. Diskutu ĉe Diskuto:Maĉĉa.--Salatonbv (diskuto) 06:45, 12 Jan. 2014 (UTC)

Komento Komento: Bv administranto alinomi al Matcha sen kontraŭaĵo.--Salatonbv (diskuto) 07:37, 31 Mar. 2014 (UTC)
✔ Farite --pino (diskuto) 07:52, 31 Mar. 2014 (UTC)


Mikroretumilo al Mikrofoliumilo[redakti fonton]

Bv. diskuti en Diskuto:Mikroretumilo. --KuboF (diskuto) 15:19, 15 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite de antaŭe.--Salatonbv (diskuto) 00:55, 2 Apr. 2014 (UTC)

Reĝlando de Francio[redakti fonton]

Saluton. Jen plia artikolo Reĝlando de Francio, kies titolo montras lingvan interferon kun la franca kaj angla, do ĝi enhavas superfluan "de". Tial mi proponas alinomigon al Reĝlando Francio. --Tlustulimu (diskuto) 08:46, 21 Jan. 2014 (UTC)

  1. Por Por: Tn4196 (diskutoj) 13:36, 21 Jan. 2014 (UTC)
✔ Farite --pino (diskuto) 07:48, 31 Mar. 2014 (UTC)

Savo Mamontov[redakti fonton]

Dima41 proponas la alinomigon de Savo Mamontov al Savva Mamontov ĉe Diskuto:Savo Mamontov.--Salatonbv (diskuto) 04:25, 12 Apr. 2014 (UTC)
✔ Farite --Dima41 (diskuto) 20:54, 19 Apr. 2014 (UTC)

Kategorio:Ŝablonoj Kronologiaj frisoj[redakti fonton]

Mi proponas alinomigi la kategorion Kategorio:Ŝablonoj Kronologiaj frisoj al Kategorio:Ŝablono:Kronologiaj frisoj. La nuna titolo aspektas lingve sufiĉe strange kaj ne sekvas la kutiman formon de tiaj kategorioj. La plej multaj kategorioj havas la formon "Kategorio:Ŝablono:Temo". --Tlustulimu (diskuto) 16:35, 17 Apr. 2014 (UTC)

(+) Aldone mi proponas alinomigi ĝiajn subkategoriojn Kategorio:Ŝablonoj Kronologiaj frisoj laŭ lando‎ al Kategorio:Ŝablono:Kronologiaj frisoj laŭ lando‎ kaj Kategorio:Frisoj pri kronologioj de Francio al Kategorio:Ŝablono:Frisoj pri kronologioj de Francio. --Tlustulimu (diskuto) 16:41, 17 Apr. 2014 (UTC)
Mi konsentas, ke nuntempa titolo estas stranga, sed... kiel rilatas friso al la ŝablonoj? Ĉu ne estus pli bone io kiel "ĥronologia linio" aŭ io simila? --KuboF (diskuto) 17:14, 17 Apr. 2014 (UTC)
Laŭ Nova PIV, paĝo 629, nur ekzistas la vorto kronologia. --Tlustulimu (diskuto) 18:01, 17 Apr. 2014 (UTC)
Bonege! Ĉu ankaŭ propono pri friso? ;) --KuboF (diskuto) 18:38, 17 Apr. 2014 (UTC)
Pri friso mi ne havas ideon nek proponon. --Tlustulimu (diskuto) 18:48, 17 Apr. 2014 (UTC)
Verŝajne friso estas eĉ maltaŭga, ĉar ĝi estis kreita laŭ franca kategorio. Se jes, mi eĉ devus ŝanĝi mian proponon. --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 17 Apr. 2014 (UTC)

Kategorioj por ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton. Mi jam kelkfoje vidis, ke la listo de kategorioj pri ŝablonoj estas parte malunueca. La komenca parto [6] estas pli unueca ol la fina [7]. Ĉar la unua parto estas pli unueca, mi proponas iom post iom alĝustigi la kategoriojn de la dua parto al la nomskemo de la unua ("Kategorio:Ŝablono:Temo"). Eble roboto povos helpi je tio.

Krome mi proponas, ke la kategorioj kun meza "de" (ekz. "Ŝablonoj de Amsterdama metroo" -> "Ŝablono:Amsterdama metroo") kaj "pri" (ekz. " Ŝablonoj pri mormonismo" -> "Ŝablono:Mormonismo") en la dua listo perdu tion, ĉar tio ŝajnas al mi superflua parto. Nur la grupetoj kun "laŭ" (ekz. "Ŝablonoj laŭ formo" -> "Ŝablono:Laŭ formo") kaj "por" (ekz. "Ŝablonoj por la diskutejo" -> "Ŝablono:Por la diskutejo") konservu tion, ĉar ili estas por aparta grupo de ŝablonaj kategorioj. --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 18 Apr. 2014 (UTC)

Bona ideo. --pino (diskuto) 16:51, 18 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus rearanĝis la subkategorioj de Kategorio:Ŝablono:Metroo, tiel ke nun estas:

Pri la ceteraj mi daŭrigos la ŝanĝon poste aŭ ekde morgaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 12:15, 25 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite Jen plia grupo, kiun mi ŝanĝis, nome al:

Mi daŭrigos tion iom post iom. --Tlustulimu (diskuto) 13:46, 25 Apr. 2014 (UTC) Iomete korektita --Tlustulimu (diskuto) 08:44, 28 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus ŝanĝis kelkajn "pri"-kategoriojn al la jenaj:

Mi daŭrigos tion denove. --Tlustulimu (diskuto) 14:25, 25 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite Mi denove okupiĝis pri kategorioj kun sufiĉe da ŝablonoj, nome:

Mi ankoraŭ pripensas, kiu kategorio estu traktata kiel sekva. Ĉu iu havas proponon? --Tlustulimu (diskuto) 18:46, 26 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite Ĉar neniu emis respondi mian intertempan demandon, mi ĵus okupiĝis pri la jenaj kategorioj:

La listo de kategorioj, kiuj ne sekvas la nomskemon jam sufiĉe mallongiĝis. Tamen ankoraŭ estas io farenda. --Tlustulimu (diskuto) 15:02, 27 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus denove ŝanĝis la titolon de kategorio, nome al:

Mi vidis, ke multaj aliaj vikipedioj same uzas titolon kun singularoj. --Tlustulimu (diskuto) 08:44, 28 Apr. 2014 (UTC)

Arseni Jacenjuk[redakti fonton]

Alinomu al Arsenij Jacenjuk, kiel en multaj aliaj lingvoj. Aŭ restu tiel, sed bezonatas alidirektilo.--Dima41 (diskuto) 13:40, 19 Apr. 2014 (UTC)

  1. Por Por: tamen lasante alredirektilon. --Tn4196 (diskutoj) 17:36, 19 Apr. 2014 (UTC)
  2. Por Por: krome restu alidirektilo. --Tlustulimu (diskuto) 18:05, 19 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite --Dima41 (diskuto) 07:35, 8 Maj. 2014 (UTC)

Samseksa edz(in)eco[redakti fonton]

al samseksedzeco. Diskutatas ĉe Diskuto:Samseksa edz(in)eco.--Salatonbv (diskuto) 05:03, 2 Maj. 2014 (UTC)

Alinomigita al Samseksaj edzeco kaj edzineco, vidu tiean diskuton. --KuboF (diskuto) 12:58, 6 Jul. 2014 (UTC)

Uzbekujo[redakti fonton]

Alinomigu al Uzbekio: simile estas nomataj aliaj ŝtatoj de Azio, la vorto kun "i" estas plej ofte uzata en la Vikipeido, krome jam ekzistas Kategorio:Uzbekio.--Dima41 (diskuto) 07:30, 6 Maj. 2014 (UTC)

Ne farite Ne farite La artikolo jam estis tiel alinomigita antaŭe, sed pro kontraŭo al uzata sistemo pri landonomoj alinomigita reen. Do la nomo restos Uzbekujo. --KuboF (diskuto) 10:47, 6 Maj. 2014 (UTC)
Kial oni konservu UJ-nomon, se en preskaŭ ĉiuj aliaj lokoj (kaj ankaŭ en la artikolo) estas kun I? Jen estas la sola lando kun ĉi tiu nomo.--Dima41 (diskuto) 12:30, 6 Maj. 2014 (UTC)
Mi ankaŭ aliĝas al la propono de Dima41. Kvankam mi ne havas fortan opinion pri -uj- aŭ -i-, mi volas konsekvencon. Mi ne kontraŭas al la mala alinomigo al Rusujo, Francujo, ktp pro la nuna tendenco al la originala stilo (kaj pli multa uzo de "ĥ"), dum ni eble bezonus alian baloton (Vikipedio:Baloto/Landonoma unueco).--Salatonbv (diskuto) 12:45, 6 Maj. 2014 (UTC)
Vidu Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2012/12#Mistajpo dum alinomigo. --KuboF (diskuto) 17:01, 6 Maj. 2014 (UTC)

Vikipedio:Evitindaj eŭropcentrismoj[redakti fonton]

al Vikipedio:Evitindaj lokismoj. la diskuto estas ĉe Vikipedia diskuto:Evitindaj eŭropcentrismoj.--Salatonbv (diskuto) 01:12, 21 Maj. 2014 (UTC)

Por Por: , kvankam kvazaŭ ĉiuj lokiksmoj estas eŭropcentrismoj. --Tn4196 (diskutoj) 19:00, 23 Maj. 2014 (UTC)
Dankon, Tn4196! Jen estas kelke da alilingvaj titoloj: La ĉeĥa vikipedio - "ĉeĥcentrismo"; la germana - "germanujcentrismo"; la japana - "japancentrismo", la kantona kaj ĉina - "evitindaj lokismoj".--Salatonbv (diskuto) 22:04, 23 Maj. 2014 (UTC)
✔ Farite ĉar ne estis kontraŭaĵo.--Salatonbv (diskuto) 19:46, 26 Maj. 2014 (UTC)

Birma lingvo[redakti fonton]

al Bamara lingvo. Dikutatas ĉe Diskuto:Birma lingvo.--Salatonbv (diskuto) 09:29, 21 Maj. 2014 (UTC)

Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 05:26, 29 Maj. 2014 (UTC)

Ŝablono:Rq/fushuzo[redakti fonton]

La nuna nomo estas lingve malĝusta. Indus alinomigi al Rq/fuŝa uzo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 10:27, 25 Jun. 2014 (UTC)

✔ Farite, ĉar la ŝablona titolo kun supersigno pli bone aspektas. :-) --Tlustulimu (diskuto) 10:59, 25 Jun. 2014 (UTC)
Ĉu mi eble eĉ alinomigu la tutan serion de {{rq}} inklude de la ĉefa ŝablono al pli taŭga titolo? Se jes, mi proponas kiel novan titolon Ŝablono:Korektu. Krome mi mem emas aranĝi tion, ĉar la ŝablonaro estas jam sufiĉe kompleksa. --Tlustulimu (diskuto) 11:19, 25 Jun. 2014 (UTC)
En naŭ Vikipedioj ĉi ŝablono estas titolita rq, en naŭ — multiple issues, kaj en 24 estas diversaj aliaj nomoj. Ajnakaze indas atendi proponojn kaj argumentojn de aliaj vikipedianoj. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 11:35, 25 Jun. 2014 (UTC)
Nuntempa nomo aspektas kiel hazarda kaj la dokumentado ne klarigas devenon de la nomo por povi facile ĝin rememori. Mi do konsentas kun alinomigo, sed proponas Ŝablono:Pluraj problemoj, ĉar laŭ mi pli bone priskribas la funkcion (parte ankaŭ ĉar jam ekzistas Ŝablono:Urĝe korekti, sed ankaŭ tiun eblas alinomigi). --KuboF (diskuto) 19:56, 29 Jun. 2014 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus ŝanĝis la titolon de la ĉefa ŝablono al {{Pluraj problemoj}} kaj korektis ĉiujn subŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 08:39, 6 Jul. 2014 (UTC)

Landa Asocio[redakti fonton]

Alinomenda al Landaj asocioj de UEA. La artikolo temas tute pri UEA, sed titolo "Landa asocio" temas pri ĉiuj. Malgraŭ la artikolo estas leginda, en sia nuna formo ĝi ne priskribas sian temon (mankas gravega informo pri sendependaj de UEA landaj asocioj). Tio estas kaŝita reklamo de UEA. --Dima41 (diskuto) 20:29, 14 Jul. 2014 (UTC)

Por Por: --Salatonbv (diskuto) 23:53, 14 Jul. 2014 (UTC)
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 06:38, 15 Jul. 2014 (UTC)
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 08:54, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Koko kaj koko (birdo)[redakti fonton]

Salatonbv proponis en la diskutejo de koko alinomigon jene:

Mi ne komprenas, kial la kutima termino estas uzata kun krampo. --Tlustulimu (diskuto) 09:24, 25 Jul. 2014 (UTC)

Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 09:24, 25 Jul. 2014 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu (diskuto) 07:09, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Specialaj kvartaloj[redakti fonton]

al Tokiaj specialaj kvartaloj (vidu Diskuto:Specialaj kvartaloj). Necesos administranta forigo por alinomigi.--Salatonbv (diskuto) 03:40, 4 Aŭg. 2014 (UTC)

Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 05:44, 4 Aŭg. 2014 (UTC)
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 08:49, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Blazono de Respubliko de Angolo[redakti fonton]

Jen plia artikolo kun troa "de" en la titolo: Blazono de Respubliko de Angolo. Mi proponas alinomigi ĝin al Blazono de Respubliko Angolo. --Tlustulimu (diskuto) 13:33, 15 Aŭg. 2014 (UTC)

Por Por: --Salatonbv (diskuto) 13:47, 15 Aŭg. 2014 (UTC)
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 13:22, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 01:41, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Hisaishi Ĝo[redakti fonton]

al Joe Hisaishi. Diskutu ĉe Diskuto:Hisaiŝi Ĝo.--Salatonbv (diskuto) 11:11, 17 Aŭg. 2014 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 01:36, 21 Aŭg. 2014 (UTC)

Surfingrebligaj ŝuoj[redakti fonton]

Alia uzanto proponis alinomigis Surfingrebligaj ŝuoj al Piedpintaj ŝuoj. Mi subtenas tiun proponon kaj jam skribis ion en la tiean diskutopaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 16:33, 24 Aŭg. 2014 (UTC)

Por Por: --Salatonbv (diskuto) 11:37, 25 Aŭg. 2014 (UTC)
✔ Farite --Tn4196 (diskutoj) 15:55, 1 Okt. 2014 (UTC)

JR[redakti fonton]

ĉefa diskuto estas ĉe Diskuto:Japana Fervojo (grupo de kompanioj)--Salatonbv (diskuto) 03:42, 1 Sep. 2014 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 06:46, 1 Okt. 2014 (UTC)

Enluminuro al iu nova nomo[redakti fonton]

Kopiita de la artikolo:

La novvorto enluminuro ne estas trovebla en bonaj kaj ampleksaj vortaroj, anstataŭe sufiĉus la vorto "libropentrado" --Longharulo (diskuto) 05:52, 7 Jun. 2014 (UTC)diskuto 05:49, 7 Jun. 2014 (UTC)}}

Diskutu en Diskuto:Enluminuro. --KuboF (diskuto) 20:54, 11 Okt. 2014 (UTC)

Orhara simio[redakti fonton]

Mi proponas alinomigon al scienca nomo (Rhinopithecus roxellanae) ĉar en artikolo ne estas referenco ke en Esperanto ekzistas nomo Orhara simio. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:36, 25 Dec. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Mi ĵus aldonis unu referencon. Estas kelkaj aliaj artikoloj pri la orhara simio en http://esperanto.china.org.cn/. Ne ĉiuj aliaj vikipedioj uzas la latinan nomon kaj la esperantigo estas korekta signife. Mi kontraŭus al tiaj esperantigoj kiaj *Rinopitekuso rokzelana* kaj *Goldstumpfnaseo*;)--Salatonbv (diskuto) 01:55, 26 Dec. 2014 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: Ne studinte latinan lingvon, mi preferas tuj kompreneblan nomon. --Dominik (diskuto) 09:05, 26 Dec. 2014 (UTC)
Kontraŭ Kontraŭ: Orhara simio estas kompranebla, sufiĉas mencii en la artikolo la latinan nomon.--Crosstor (diskuto) 10:03, 26 Dec. 2014 (UTC)

Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Prezidanto de Rusio kaj Konsilio pri la rusa lingvo ĉe la Registaro de Rusio[redakti fonton]

Hieraŭ mi kreis du artikolojn: Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio kaj Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio. Poste Uzanto:RG72 alinomis ilin aldoninte "la" antaŭ lingvonomo kaj postenonomo. Mi proponas rean alinomadon ĉar:

  1. antaŭa alinomado estis farita sen pridiskuto
  2. mia dekomenca varianto ne estas eraro: laŭ gramatika priskribo en Fundamento de Esperanto uzado de "la" ne estas nepra do oni rajtas ne uzi ĝin; mi mem ĝin ne uzis ĉar mi opinias ke ĝia troa uzado malfaciligas komprenon por legantoj ne sciantaj eŭropajn lingvojn kaj fakte estas Eŭropcentrismo. --Dima41 (diskuto) 08:10, 4 Dec. 2014 (UTC)
Estus bone antaŭparoli sed ne necese realinomi. "La" antaŭ lingva nomo estas tre normala kaj tradicia en Esperanto. Vikipedio ne estas loko por reklami la lingvuzon laŭ iu prefero aŭ ruscentrismo aŭ japancentrismo sen artikolo en ĝia lingvo.--Salatonbv (diskuto) 09:44, 4 Dec. 2014 (UTC)
1. Mi ne havas tempon por pridiskuti antaŭ korekti evidentajn erarojn. En Vikipedio ne ekzistas prioritata rajto de ĉefa aŭ eĉ sola kontribuanto pri iu ajn artikolo, do ĉiuj rajtas korekti iun ajn parton de la enciklopedio sen turni sin al ties kreintoj aŭ kontribuantoj. 2. En la Fundamento estas klare kaj definitive dirite: "La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilaĵon, povas en la unua tempo tute ĝin ne uzi." Do tute evidentas, ke temas nur pri portema faciligo por novuloj. Neniu rajtas inventi apartan lingvaĵon surbaze de siaj personaj opinioj aŭ preferoj. Dura lex sed lex.--RG72 (diskuto) 10:15, 4 Dec. 2014 (UTC)
1. Mi citis la unuan regulon. Kiu ne memoras ĝin legu ĉi tie (entute estas 16 reguloj, do facile memorigeblaj). La menciita ekskludo estas farita nur en la rusa kaj la franca eldonoj. 2. Mi ne komprenas kion signifas "plenumi paĝon". Mia lingvosento ĉi tie stumblas.--RG72 (diskuto) 17:06, 5 Dec. 2014 (UTC)
RG72, vi citis senfontan tekston el Vikipedio kun dubinda teksto. "Plenumi" signifas "plenigi" aŭ "fari pli plena/ampleksa". --Dima41 (diskuto) 20:15, 5 Dec. 2014 (UTC)
1. Mi ne havas tempon por serĉi nur en Interreto pruvojn, ke la definitiva artikolo estas nemalhavebla parto de Esperanto. Eble iu pli sperta gramatikisto klarigos tion. 2. PIV donas nur du difinojn: *plenumi (tr) 1 Fari plene tion, kion oni devas fari, aŭ kion oni entreprenis: plenumi oficonB, sian taskon; mono plenumas ĉiujn oficojnZ; sekretario plenumas la korespondadonZ; plenumi rolon, kantonZ; tiu plenumis nur negravajn komisiojnZ; plenumu vian laboron ekstereX; la afero estas plenumita!Z; multe komencite, malmulte plenumiteZ. 2 Efektivigi la sekvojn de io: plenumi leĝonX, instruonX, admononX; plenumi ordonon. konsilon, devon, ŝuldonZ; plenumi ies peton, dezironZ, bezonon, mendojn; se oni promesas, oni sankte plenumasZ; plenumi promesonZ, sian vortonZ; tio perfekte plenumas ĉiujn miajn revojnB; lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egaleZ; komputilo plenumas programon.

Do mi ne vidas ĉi tie eĉ etan eblecon por "plenumi paĝon". Eble denove temas pri iu enigma esperantido kun propraj reguloj.--RG72 (diskuto) 06:12, 8 Dec. 2014 (UTC)

Mi klarigis sencon de mia frazo supre. --Dima41 (diskuto) 05:24, 9 Dec. 2014 (UTC)

Mi vidas ke diskuto jam finiĝis. Administranto bonvolu fermi la temon. --Dima41 (diskuto) 15:34, 15 Dec. 2014 (UTC)

Vi ĉiam povas demeti la ŝablonon {{alinomu}} en la artikoloj, se vi pensas, ke ĝi ne plu estas necesa. Aŭ male ĉu vi ankoraŭ pensas, ke la nunaj titoloj estas maltaŭgaj por vikipediaj artikoloj el la vidpunkto de Esperanta gramatiko? En ĉi tiu kazo, oni devas ricevi pluajn voĉojn de aliaj vikipediistoj.--Salatonbv (diskuto) 20:54, 15 Dec. 2014 (UTC)
Nunaj titoloj same estas taŭgaj kiel miaj dekomencaj. Tamen mi jam ĝuste klarigis kial bezonatas reveno al unua (mia) varianto. Administranto forigu du miajn paĝojn por ke estu ebla mala alinomado. --Dima41 (diskuto) 22:13, 15 Dec. 2014 (UTC)
Oni ne devas alinomi la titolon, krom se vi povas pruvi, ke viaj titoloj estas pli taŭgaj ol la nunaj titoloj aŭ ke la nunaj titoloj estas malbonaj. Vikipedia diskutejo estas ejo por plibonigi artikolojn. Se la nunaj titoloj estas taŭgaj, oni bedaŭrinde devas fini la senliman babilon, eĉ kia interesa estas via esplorado.--Salatonbv (diskuto) 23:09, 15 Dec. 2014 (UTC)

Mi kopiis la enhavon reen. --Dima41 (diskuto) 07:34, 17 Dec. 2014 (UTC)


En alia loko Dima same senkomente malfaris la aldonon de difinita artikolo, kun simpla noto "ne bezonatas "la", kompreneblas sen ĝi". En lia diskutpaĝo mi notis, kaj mi ripetas ĉi-tie, ke tiel ne funkcias: Ne eblas memjustice forstreki ĉiun difinitan artikolon nur per argumento ke iel la enhavo ankaŭ kompreneblas sen ĝi. En Esperanto, kiu ekzistis longe antaŭ Dima41, principe uzatas la difinita artikolo "la" antaŭ lingvaj adjektivoj ("la rusa") aŭ plenaj lingvaj nomoj ("la rusa lingvo"). Komparu ekzemple la koncernan alineon de PMEG, ĉapitro 9.1.5: "La estas uzata antaŭ lingvonomoj, kiuj konsistas el A-vorto plus la vorto lingvo (ofte subkomprenata). Oni uzas la, ĉar oni rigardas la lingvojn kiel unikaĵojn." Pri aliaj uzoj de la difinita artikolo "la" same estas klarigaj priskriboj en PMEG kaj aliaj Esperanto-gramatikoj. Dima41 poste asertas ke por li PMEG kaj la aliaj konataj Esperanto-gramatikoj kaj Esperanto-vortatoj principe ne estas fidindaj fontoj, sed tiu persona esprimo tute ne konvinkas. Dima41 ŝajnas simple ignori la lingvouzon kaj laŭ propra logiko "reinventi Esperanton".

Mi kiel administranto finas la diskuton, insistante ke la artikolaj titoloj estu la versioj kun difinita artikolo, kaj lasas la sen-artikolajn versiojn kiel alidirektiloj (laŭ la logiko kaj agmaniero de Dima41 necesus tujforigi la sen-artikolajn versiojn per kodo "Ĝ1 - Sensencaĵo", sed tia tujforigo ŝajnus al mi malĝentila kaj tute ne necesa - ja alidirektiloj principe ne domaĝas). ThomasPusch (diskuto) 17:46, 19 Dec. 2014 (UTC)

Neniuj postulu al uzantoj skribi tekstojn laŭ sia kompreno pri gramatika justeco, se 1) ili ne estas evidente eraraj laŭ fundamento; 2) ili estas simplaj kaj ne malpli facile kompreneblaj ol elpensite "tradiciaj". --Dima41 (diskuto) 21:58, 19 Dec. 2014 (UTC)
Mi protektis la paĝojn por eviti redakto-militon. @Dima41:, bonvolu kompreni ke Vikipedio funkcias per interkonsento. Via agado al Uzanto:RG72 kaj Uzanto:ThomasPusch en la artikoloj ne estas per interkonsento. Plie la mensoga mesaĝo al mi por administranta laboro ankaŭ estis problema.--Salatonbv (diskuto) 22:58, 19 Dec. 2014 (UTC)
Neniu mensogo estis. Mi skribis tie: titoloj estu sen ajna artikolo, neniuj alidirektiloj estas bezonataj. --Dima41 (diskuto) 23:05, 19 Dec. 2014 (UTC)
Vidu Vikipedio:DA#Uzanto:Dima41.--Salatonbv (diskuto) 23:15, 19 Dec. 2014 (UTC)
Mi pensis, ke la diskuto jam finiĝis kun certa decido, sed jen mi vidas la paĝon Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio kun antaŭa nomo. Ĉu mi pretevidis ion?--RG72 (diskuto) 09:05, 27 Dec. 2014 (UTC)
@RG72: Realinomita.--Salatonbv (diskuto) 02:33, 29 Dec. 2014 (UTC)

Ŝablono:Ligiltabelo Listoj de francaj ministroj‎ kaj similaj[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas ŝanĝi la nomskemon de tuta serio de ŝablonoj. Temas pri ŝablonoj, kies titoloj komenciĝas per "Ligiltabelo". Tiu parto ne nur lingve strangas, sed ne estas bone pripensita, ĉar ankaŭ en informkestoj kaj aliaj navigiloj troviĝas ligiloj. Mi proponas ŝanĝon de la koncerna nomparto al "Navigilo:", ĉar tiaj ŝablonoj jam ekzistas.

Mi jam vidis sufiĉe de tiaj ŝablonoj: [8]. Tamen tiu nomparto ne estas taŭga. La saman ŝanĝon mi proponas por la rilataj kategorioj: [9]. --Tlustulimu (diskuto) 18:52, 24 Apr. 2014 (UTC)

  1. Por Por: Navigilo estas pli kutima kaj mi dirus, ke pli taŭga, ĉar montras celon de la ŝablono, ne nur manieron. --KuboF (diskuto) 18:58, 24 Apr. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Navigilo estas sinonimo de foliumilo, krozilo, kio ne estas listo de ligiloj. En la franca lingvo tio estas palestro. Jes ja temas pri ŝablonoj kun nur ligiloj, do ne kiel multaj ŝablonoj, kiuj ja havas kelkajn ligilojn sed ankaŭ multajn aliajn informojn, do "ligiltabelo" aŭ "Ligilaro" taŭgas. Eble tio fine superfluas, ni povus forigi "Navigilo" kaj "Ligiltabelo" ĉar ekzistas ankaŭ multaj nurligilaj ŝablonoj sen enkonduka vorto.--Xian (diskuto) 18:56, 7 Dec. 2014 (UTC)

Por Por: Iom malfrua respondo, sed mi plene subtenas la alinomadon de tiuj ŝablonoj al nomo sen la vorto "Ligiltabelo". Plej ofte taŭgas simple forigi tiun vorton el la nomo, kelkfoje oni eble anstataŭu ĝin per "Navigilo", kiu estas nia kutime uzata vorto por tio. (Eĉ se ĝi ankaŭ havas alian signifon, sinonimo de retumilo/foliumilo, sed tio ne ĝenas.) - Moldur (diskuto) 18:58, 17 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - escepte de tiuj en Kategorio:Ligiltabeloj pri francaj parlamentanoj, kiuj ĉiuj estas malaktualaj kaj eble tute forigendaj. (Asertas listigi "nunajn" deputitojn, sed montras tiujn de 2014, kaj preskaŭ ĉiuj ligiloj estas ruĝaj.) - Moldur (diskuto) 16:49, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kunigendaj[redakti fonton]

Parkurbo Esperanto kaj Parkstadt Esperanto[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi proponas, ke ni kunigu la artikolojn Parkurbo Esperanto kaj Parkstadt Esperanto. Sed antaŭe ni decidu pri la ĉefa titolo. Kore --Tlustulimu 13:36, 25. Nov 2008 (UTC)

Ŝajne tiutempe la germana kaj la Esperanta nomoj estis uzataj paralele. Ĉar ĉi tiu estas la Esperantlingva Vikipedio, mi proponus uzi "Parkurbo Esperanto" kiel titolon de la kunigota artikolo, kaj mencii la ankaŭ alternativan nomon "Parkstadt Esperanto" artikolkomence. Marcos 14:36, 9. Feb 2009 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 03:39, 2 Aŭg. 2013 (UTC)

Listo de urboj de Filipinoj[redakti fonton]

kaj Listo de urboj de la Filipinoj sufiĉas unu. Nun ambaŭ estas malriĉa kaj la enhavo estas la sama.--Crosstor 10:37, 7 Mar. 2011 (UTC)

✔ Farite de ThomasPusch 19:40, 15 Maj. 2013 (UTC)‎‎ (Salatonbv (diskuto) 02:15, 31 Jul. 2013 (UTC))

Procesaŭtomacia algoritmo kaj Procesaŭtomaciaj algoritmo[redakti fonton]

La artikoloj diferenciĝas nur pro robota redakto de Maksim-bot "biaso"->"bazo". Por konservi ĉiujn kontribuantojn prefere uzu kunigon de historioj. --KuboF (diskuto) 23:41, 5 Dec. 2012 (UTC)

✔ Farite la 4-an de februaro 2013 fare de Yekrats.

Nova Lingvo kaj Langue nouvelle[redakti fonton]

Iu proponis kunigi la artikolojn Nova Lingvo kaj Langue nouvelle. Bedaŭrinde li forgesis ie mencii, kiu el ambaŭ restu la ĉefa artikolo kaj kiu fariĝu alidirektilo. Do, kiun ni konservu? --Tlustulimu (diskuto) 18:39, 29 Apr. 2013 (UTC)

✔ Farite Ĉar neniu okupiĝis pri tio, mi ĵus realigis la kunigon tiel, ke la pli detala kaj pli longa artikolo Langue nouvelle ricevis kelkajn aldonojn el Nova Lingvo. Krome ĉilasta nun estas alidirektilo. Se vi pensas, ke devus esti inverse, bonvolu diskuti sur la paĝo Diskuto:Langue nouvelle, por eviti eblan ĥaoson de la artikola historio. --Tlustulimu (diskuto) 09:08, 30 Apr. 2013 (UTC)

Kategorio:Dua mondmilito minuskle kaj Kategorio:Dua Mondmilito majuskle[redakti fonton]

Vidu la koncernan diskutpaĝon. --ThomasPusch (diskuto) 21:14, 15 Maj. 2013 (UTC)

✔ Farite Kategorio:Dua Mondmilito estas tuj forigenda. --Salatonbv (diskuto) 04:26, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Wikitrans/Jean-Martin Charcot kaj Jean-Martin Charcot[redakti fonton]

La unua artikolo estas preparita per maŝintradukilo WikiTrans do bezonatas cerbumado dum kunigado. --KuboF (diskuto) 03:35, 24 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite --Salatonbv (diskuto) 00:35, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

WikiTrans:Kantona lingvo kaj Kantona lingvo[redakti fonton]

Erare duobligita artikolo pere de maŝina tradukilo. --KuboF (diskuto) 05:12, 24 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 01:00, 2 Aŭg. 2013 (UTC)

Manĝobastonetoj kaj Kvajzoj[redakti fonton]

✔ Farite diskutis en Diskuto:Manĝobastonetoj--Salatonbv (diskuto) 01:44, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

Varomarko kaj registrita marko[redakti fonton]

Ŝajne temas pri la sama afero, aŭ almenaŭ pri tiel similaj aferoj ke ne indas havi du apartajn artikoloj. Kion opinias la aliaj? Marcos 17:33, 13. Aŭg 2009 (UTC)

Bonvolu diskuti en la Diskuto:Varomarko.--Salatonbv (diskuto) 06:23, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 10:21, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Sacerdoto kaj pastro[redakti fonton]

Laŭ la alilingvaj ligiloj, aliaj Vikipedioj ne havas apartajn artikolojn por ĉi tiuj. La imagita signifo-diferenco laŭ la ReVo-artikolo pri "sacerdoto" ĉiuokaze estas problema. Marcos 18:13, 28. Feb 2010 (UTC)

Bonvolu diskuti en la Diskuto:Sacerdoto.-Salatonbv (diskuto) 00:13, 3 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite. Nun pastro.--Salatonbv (diskuto) 03:20, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Irizado kun Irizeco[redakti fonton]

Indas kunfandi la artikolojn Irizadon kaj Irizecon. Mi me tro scias kiu plej indus esti kunfandita kun la alia. (rim. Mi skribis tion en la diskutejo antaŭ scii ke ekzistas speciala paĝo por la kunigendaĵoj)
--Jean-François Clet 12:37, 3. Maj 2010 (UTC)

Bonvolu diskuti en la Diskuto:Irizado.-Salatonbv (diskuto) 00:13, 3 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite. Nun Irizeco.--Salatonbv (diskuto) 03:20, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Kampurbo kaj Opidumo[redakti fonton]

Ĉe Kampurbo opidumo estas anstataŭanta vorto.--Crosstor 07:59, 11 Jul. 2011 (UTC)

Bonvolu diskuti en la Diskuto:Kampurbo.-Salatonbv (diskuto) 00:13, 3 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 06:42, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Leda kaj la cigno[redakti fonton]

Rakonto pri Leda kaj cigno estas jam temo de Leda (mitologio). Cetere, la inter-vikia ligaro estas kaosa. En la franca Viki, "fr:Léda et le Cygne" estas pentraĵo de Leonardo da Vinci.

Vidu ankaŭ la originalan version it:Leda col cigno
--Jean-François Clet (diskuto) 19:18, 23 Jun. 2012 (UTC)

Bonvolu diskuti en la Diskuto:Leda (mitologio).--Salatonbv (diskuto) 06:23, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 10:21, 16 Aŭg. 2013 (UTC)

Granda Malordo (Rusio) kaj Tempo de perturboj[redakti fonton]

Mi rekomendas forigi la ĝermeton Tempo de perturboj (kiu entenas plurajn faktajn kaj lingvajn erarojn) kaj lasi anstataŭe la artikolon Granda Malordo (Rusio). "Tempo de perturboj" restu ties fantoma sinonimo. Sergio (diskuto) 14:47, 4 Dec. 2012 (UTC)

Vidu la koncernan diskutpaĝon.

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 06:42, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Rebo kaj Grimpoplanto[redakti fonton]

Estas tie ankaŭ problemo pri intervikioj, mi ne scias kiu nomo estas pli bona (kaj ĉu entute vere temas pri la sama afero). --KuboF (diskuto) 04:09, 24 Jun. 2013 (UTC)

Bonvolu diskuti en la Diskuto:Rebo.--Salatonbv (diskuto) 06:23, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 06:42, 18 Aŭg. 2013 (UTC)

Kategorio:Monda Heredaĵo de UNESKO kaj Kategorio:Mondaj heredaĵoj de UNESKO[redakti fonton]

Mi ne scias tiun, kiu kategorio estas pli bona por meti novan artikolon de Monda Heredaĵo.--Salatonbv (diskuto) 01:10, 25 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite oni nun atendas la tujan forigon de Kategorio:Monda Heredaĵo de UNESKO (Kategorio-Diskuto:Monda Heredaĵo de UNESKO).--Salatonbv (diskuto) 10:28, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

Senkaku-insuloj kaj Diaoyu-insuloj[redakti fonton]

Bonvolu diskuti en la Diskuto:Diaoyu-insuloj.--Salatonbv (Vidu diskuto) 01:44, 3 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite Nun Senkaku-insuloj--Salatonbv (diskuto) 03:20, 10 Aŭg. 2013 (UTC)

Kelkaj kategorioj proponitaj[redakti fonton]

✔ Farite Kategorio:NSDAP-membroj (tuj forigenda) kaj Kategorio:Membroj de NSDAP (kaj ne kreita Kategorio:Nazioj. Vidu Kategorio-Diskuto:NSDAP-membroj)
✔ Farite Kategorio:Navigilo: Francio (tuj forigenda) kaj Kategorio:Navigilo:Francio
✔ Farite Kategorio:Navigaj skatoloj por historio (tuj forigenda) kaj Kategorio:Navigilo:Historio
✔ Farite Kategorio:Teamoj de Formulo 1 (tuj forigenda) kaj Kategorio:Konstruistoj de Formulo 1--Salatonbv (diskuto) 10:28, 3 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite Kategorio:Japanaj Imperiestroj (tuj forigenda) kaj Kategorio:Japanaj imperiestroj--Salatonbv (diskuto) 04:26, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite Kategorio:Lingvistiko (tuj forigenda) kaj Kategorio:Lingvoscienco
✔ Farite Kategorio:Ĝermoj pri lingvistiko (tuj forigenda) kaj Kategorio:Ĝermoj pri lingvo
✔ Farite Kategorio:Ŝablono/Geografiaĵoj (tuj forigenda) kaj Kategorio:Ŝablono:Geografio
✔ Farite Kategorio:Ŝercistoj (tuj forigenda) kaj Kategorio:Humuristoj--Salatonbv (diskuto) 07:04, 12 Aŭg. 2013 (UTC)
✔ Farite Kategorio:Kategorio:Usona kulturo kajKategorio:Kulturo de Usono (Kategorio-Diskuto:Kulturo de Usono). --Salatonbv (diskuto) 03:22, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Kategorio:Esperanto-kluboj kun Kategorio:Esperanto-asocioj[redakti fonton]

✔ Farite Laŭ la propono de Kategorio-Diskuto:Esperanto-asocioj, mi kunigis kategoriojn jene. Kara administranto, bonvolu forigi maldekstrajn kategoriojn kontrolante malplenan enhavon.

✔ Farite --pino (diskuto) 09:42, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Dankon, Pino kaj PaulP.--Salatonbv (diskuto) 09:45, 15 Aŭg. 2013 (UTC)

Gunnar R. Fischer‎ kaj DĴ Kunar‎[redakti fonton]

Bonvolu viziti Diskuto:Gunnar R. Fischer‎.--Salatonbv (diskuto) 06:32, 27 Aŭg. 2013 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 00:12, 13 Sep. 2013 (UTC)

Nacioj de Ĉinio kaj Etnoj en Ĉinio[redakti fonton]

Bonvolu diskuti en Diskuto:Etnoj en Ĉinio.--Salatonbv (diskuto) 04:45, 13 Sep. 2013 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 05:50, 21 Sep. 2013 (UTC)

Endre Barabás (pedagogo) kaj Endre Barabás[redakti fonton]

Duplicate articles. /Jssfrk (diskuto) 18:10, 2 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 00:55, 3 Jan. 2014 (UTC)

Béla Mátray Betegh kaj Béla Mátrai[redakti fonton]

Duplicate articles. /Jssfrk (diskuto) 18:11, 2 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 11:17, 25 Jul. 2014 (UTC)

László Majtényi kaj László Majthényi[redakti fonton]

Duplicate articles. /Jssfrk (diskuto) 18:11, 2 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite --Tn4196 (diskutoj) 20:37, 6 Dec. 2014 (UTC)

György Lukács (juristo) kaj György Lukács (politikisto)[redakti fonton]

Duplicate articles. /Jssfrk (diskuto) 18:12, 2 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite --Tn4196 (diskutoj) 20:37, 6 Dec. 2014 (UTC)

Portretoj de profetoj kaj artikoloj pri tiuj versaĵoj[redakti fonton]

Mi proponas kunigi la ĉefan artikolon Portretoj de profetoj pri serio de versaĵoj kun artikoloj pri ĝiaj eroj:

Mi opinias, ke aparte tiuj ĉi artikoloj pri rusaj kaj esperantaj versaĵoj ne sufiĉe gravas por la Vikipedio, ĉar ili estas reklamaj; krome, la artikoloj havas multajn erarojn (eĉ en titoloj).--Dima41 (diskuto) 17:39, 3 Jan. 2014 (UTC)

# Por Por: ĉu vi povus kunigi ĉiun?--Salatonbv (diskuto) 07:12, 4 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite --Dima41 (diskuto) 17:06, 6 Jan. 2014 (UTC)

SEJMinfo kaj SEJMsup[redakti fonton]

Du etaj ĝermoj fakte pri unu temo. Poste indus kunigi ankaŭ aliajn artikoletojn el Kategorio:Historio de SEJM.--Dima41 (diskuto) 17:39, 3 Jan. 2014 (UTC) ✔ Farite--Dima41 (diskuto) 10:03, 5 Jan. 2014 (UTC)

Esperanto - Lingvo Arta kaj EoLA-3[redakti fonton]

Similaj artikoloj kun multaj gramatikaj eraroj. Kunigi kaj poluri.--Dima41 (diskuto) 18:00, 3 Jan. 2014 (UTC) ✔ Farite--Dima41 (diskuto) 11:11, 6 Jan. 2014 (UTC)

SEJT kaj OkSEJT[redakti fonton]

Informo pri OkSEJT preskaŭ tute troveblas en la ĉefa artikolo pri SEJT. Por ke la artikolo donu plenan komprenon de la historio, endas legi pri la evento ĝenerale.--Dima41 (diskuto) 19:35, 4 Jan. 2014 (UTC) ✔ Farite--Dima41 (diskuto) 23:09, 4 Jan. 2014 (UTC)

Komento Komento: oni diskutas la redakton ĉe la kunigo sur Diskuto:OkSEJT. Se ĝi estus konsiderata senproblema, bonvolu daŭri kunigi aliajn artikolojn.--Salatonbv (diskuto) 11:02, 5 Jan. 2014 (UTC)
✔ Farite Ne ŝajnas esti reklamacioj el administrantoj pri la procezo. Dankon,--Salatonbv (diskuto) 05:33, 15 Jan. 2014 (UTC)

Ŝotakono kaj artikoloj pri tiuj versaĵoj[redakti fonton]

Mi proponas la kunigon de ĉi tiuj artikoloj al nova granda artikolo nomota Samseksemo en Japanio. La kialoj estas 1. du aŭ pli da paĝoj pri rilataj temoj, kiuj havas grandan koincidon (K2 de Vikipedio:KUN) kaj 2. ĉiu termino estis esperantigita senfonte, do estas malfacile trovi tian inventitan titolon en enciklopedio. Kial "Ŝotakono" sed ne "Biŝoneno"? Kial "Jaojo" sed ne "Ŝonen-ajo"? Ili estus listigeblaj en unu pligranda artikolo. En la proponita titolo, oni povus aldoni pli da konceptoj kiel "shudō", "wakashū" ktp.--Salatonbv (diskuto) 23:01, 4 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite sen kontraŭaĵo. --Salatonbv (diskuto) 08:15, 12 Jan. 2014 (UTC)

Retumilo kaj TTT-legilo[redakti fonton]

Bv. diskuti en Diskuto:TTT-legilo.--Salatonbv (diskuto) 05:34, 15 Jan. 2014 (UTC)

Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 06:35, 13 Mar. 2014 (UTC)

Erzsébet Boros Konrád kaj Erzsébet Borsos Konrád[redakti fonton]

Duplicate articles. /Jssfrk (diskuto) 19:58, 2 Jan. 2014 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 00:59, 11 Apr. 2014 (UTC)

Kantonoj de Anglio kaj Angla kantono kaj Provincoj de Anglio 2014 05 05[redakti fonton]

diskutatas ĉe Diskuto:Kantonoj de Anglio.--Salatonbv (diskuto) 09:39, 5 Maj. 2014 (UTC)

Se neniu komentos, la artikoloj estos unuigata kiel Kantonoj de Anglio. La historio de Provincoj de Anglio estas plej longa. Ĉu vere la alinomigo estas ĝusta?--Salatonbv (diskuto) 11:00, 8 Maj. 2014 (UTC)
Ŝanĝado de la diskutejo al Diskuto:Provincoj de Anglio.--Salatonbv (diskuto) 19:57, 12 Maj. 2014 (UTC)
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 11:49, 13 Maj. 2014 (UTC)

Sobao kaj Fagopiraĵo 2014 05 13[redakti fonton]

Sobao estas senfonta nevvorto kaj estu alinomigata al Fagopiraĵo. Tamen, la artikolo Fagopiraĵo jam kreitis. Iru al Diskuto:Sobao--Salatonbv (diskuto) 01:19, 13 Maj. 2014 (UTC

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 22:28, 13 Jun. 2014 (UTC)

Ĝorĝtaŭno (Gujano) kaj Ĝorĝtaŭno (Kajmaninsuloj) 2014 05 16[redakti fonton]

diskuto estas ĉe Diskuto:Ĝorĝtaŭno.--Salatonbv (diskuto) 03:49, 16 Maj. 2014 (UTC)

Rami Hamdallah kaj Rami Hamd Allah 2014 06 06[redakti fonton]

same person --Steffen Löwe Gera (diskuto) 16:46, 6 Jun. 2014 (UTC)

✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 14:18, 1 Aŭg. 2014 (UTC)

Menoro kaj Menorao 2014 06 13[redakti fonton]

La artikoloj Menoro kaj Menorao estu kunigataj, tiel ke restos Menoro, ĉar ĝi estas intervikie ligata kaj la pli malnova artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 12:06, 13 Jun. 2014 (UTC)

✔ Farite (Kialo 1 de Vikipedio:KUN)--Salatonbv (diskuto) 22:27, 13 Jun. 2014 (UTC)

Duplicate articles/lists (de:Wasserburg seems to be the source for both). --Steffen Löwe Gera (diskuto) 13:04, 25 Apr. 2014 (UTC)

Komento Komento: Eble la nunaj enhavoj de ĉi tiuj artikoloj samas, sed oni povas distingi du malsamajn temojn, kiel oni distingas ĉe artikoloj Burgo kaj Kastelo. --Tn4196 (diskutoj) 13:00, 26 Feb. 2015 (UTC)
Laŭ mi "burgo" estas malofta eble superflua vorto. Oni ne povas diri, ke la angla castle kaj la hispana castillo ne estu esperante kastelo sed burgo. La artikoloj kastelo kaj burgo ankaŭ estas kunigeblaj. Por kunigi la kategoriojn, mi volas aŭdi la opinion de kreinto uzanto:Giorno2.--Salatonbv (diskuto) 13:17, 26 Feb. 2015 (UTC)

>>>>>>Por mi ankau kunigotas la du artikoloj: lau mia opinio la kreinto de Akvoburgo (post kiam "mia" Akvokastelo jam estis) simple ne atentis je la jama ekzistado de tion enhavanta artikolo. Tamen, mi ne konas la intencon de la kreinto de la posta BURGO-artikolo. --Giorno2 (diskuto)

@Giorno2: Via artikolo estis unua kaj via titolo ŝajnas esti pli bona. Sed la enhavo de Akvoburgo havas plimultajn ligilojn. Do, ĉu ni uzu la ligilojn de Akvoburgo kiam ni kunigos la du artikolojn? Sed eble vi volos aldoni aliajn kastelojn post la kunigo.--Salatonbv (diskuto) 13:14, 27 Feb. 2015 (UTC)

>>>>>>> Jes, uzu la ligilojn de AKVOBURGO. Giorno2 (diskuto) Dankon anticipe; mi ne intencas aldoni iun lokon.

✔ Farite. Pri la opinio de uzanto:Tn4196 ni diskutu aliloke. Eble mi proponos ankaŭ kunigon de Burgo kaj Kastelo.--Salatonbv (diskuto) 15:07, 27 Feb. 2015 (UTC)

Reĝoj kaj imperiestroj 2014 09 05[redakti fonton]

Kelkajn monarĥojn mi volas alinomi, por kongruigi al la reguleco de regantnomoj. Bedaŭrinde mi ne povas alinomi, ĉar en ĉiu kazo jam ekzistas alidirektilo kun la dezirata nomo kiu montras al la ĉefa artikolo mem. Jen estas kelkaj kiujn mi volas alinomi:

Mi petas forigi la alidirektilon kaj alinomi la artikolon (kun nova alidirektilo kiu montros en la malan direkton ol antaŭe). Dankon! Moldur (diskuto) 19:06, 5 Sep. 2014 (UTC) Farita, (sed mi kredas, ke oni ne bezonas rajton por alinomi se la alidirektilo havas nur unu linio). --pino (diskuto) 20:39, 5 Sep. 2014 (UTC)

Dankon! :-) Mi ja antaŭe provis alinomi mem, sed ne sukcesis. Moldur (diskuto) 20:50, 5 Sep. 2014 (UTC)

Aldono: Mi petas ankaŭ pri la jenaj:

Antaŭdankon! Moldur (diskuto) 18:58, 1 Okt. 2014 (UTC)

Farita --pino (diskuto) 16:24, 10 Okt. 2014 (UTC)
Koran dankon! :-) - Moldur (diskuto) 19:26, 10 Okt. 2014 (UTC)

Aldone mi petas:

Antaŭdankon! Moldur (diskuto) 14:13, 27 Okt. 2014 (UTC)

Plie mi petas:

Antaŭdankon! Moldur (diskuto) 22:05, 6 Jan. 2015 (UTC)

Farita --pino (diskuto) 15:19, 7 Jan. 2015 (UTC)

Koran dankon! - Moldur (diskuto) 21:06, 7 Jan. 2015 (UTC)

Aerodromo 2014 12 02[redakti fonton]

Avia dromo estas vojo; laŭ PIV dromo estas "kurejo aŭ veturejo". Do, "aerodromo" estas vojo por aviado. Ĝi ne similas flugkampon ĉar flugkampo povas havi multajn dromojn. Mi proponas alinomi la artikolon al Flugkampo (kampo por aviado kun dromoj) kaj aldoni klarigon al la artikolo. --Dima41 (diskuto) 01:51, 2 Dec. 2014 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne trovas kialon bonan sufiĉe ŝanĝi la titolon. En PIV estas "aerodromo" [10], sed ne "flugkampo". Flugkampoflugokampo estas bona sinonimo, kaj estu alidirektita al aerodromo. --Salatonbv (diskuto) 05:20, 2 Dec. 2014 (UTC)
Supre mi klarigis ke difino de "aerodromo" en PIV rompas logikon de Esperanto. PIV ne ĉiam povas esti neŭtrala fonto. --Dima41 (diskuto) 20:19, 2 Dec. 2014 (UTC)
La origina (eble antikv-greka) vorto de "aerodromo" estus disigebla al "aero" kaj "dromo". Tamen, iuj vortaroj montras, ke la radiko de la vorto estas "aerodrom/o": la vorto estas aplikita al Esperanto pro la komuna radiko en kelkaj lingvoj: aérodrome (franca), aeródromo (hispana), аэродром (rusa) ka. Tiel la vorto estas trovebla en ne nur PIV sed la reta vortaro[11], la simpla vortaro[12], ktp. "Aerodromo" estas ordinara natura vorto uzebla kiel artikoltitolo en nia Vikipedio. --Salatonbv (diskuto) 00:30, 3 Dec. 2014 (UTC)
Laŭ PIV "drom/o" estas simple alternativa neologismo por la vorto "kurejo" (PIV 1970, p. 208, la sola ekzemplo uzas ĝin kunmetite en la vorto "aŭtodromo", ne estas ekzemplo pri uzo en simpla, nekunmetita formo), dum "aerodrom/o" (PIV 1970, p. 11) estas teknika termino por aviado. Tial mi aliĝas al la opinio de Salatonbv, ke la vorto "aerodrom/o" estas unu radiko, ne kunmetita vorto (la signo "/" en PIV kaj aliaj vortaroj tute klaras), kaj tute permesebla e-lingva vorto kaj titolonomo. Aliflanke, malgraŭ la permeso de PIV uzi la neologismon "dromo" en kunmetaĵoj kiel "aŭtodromo", mi demandas min ĉu vere necesas la disvastigo de tiu laŭ PIV tolerebla neologismo (kiun PIV "tradukas al normala Esperanto" per simpla ekvacio "dromo=kurejo"). Se alinomigi, mi alinomigus la artikolon "avia dromo" al "avia kurejo" aŭ "avia vojo"... ThomasPusch (diskuto) 17:16, 19 Dec. 2014 (UTC)
  • Vi proponas "flugkampo". Kie en esperantlingvaj referencoj ekzistas "flugkampo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:23, 20 Jun. 2015 (UTC)
Ne farite Ne farite--Salatonbv (diskuto) 01:03, 21 Jun. 2015 (UTC)

Alinomi "Fondiĝoj" al "Fondoj" 2014 12 08[redakti fonton]

Estas multaj artikoloj kun "Fondoj en " kaj "Fondiĝoj en ".

Estas ankaŭ aliaj artikoloj "fondita en " kaj neniu "fondiĝinta en ".

Laŭ la paroj "Kreo en"/"kreita en ", "Detruo en "/"detruita en " mi sugestas alinomi ĉiujn "Fondiĝoj en" al "Fondoj en". —La komenton aldonis, sen subskribo, Xian (diskuto • kontribuoj) 09:36, 8 Dec. 2014‎

Por Por: Temas pri kategoriaj titoloj, ĉu ne?
  1. Kategorio:Fondoj en la 18-a jarcento, sed
  2. Kategorio:Fondoj en la 19-a jarcento (alidirektilo)-> Kategorio:Fondiĝoj en la 19-a jarcento
  3. Kategorio:Fondiĝoj laŭ tempo
La unua formo estus taŭga kaj ni listigu la alinomendajn kategoriojn kun "Kategorio:Fondiĝoj..." por peti ŝanĝon al roboto. (Pywikibotisto: Ĉu oni ankaŭ devas krei la liston por artikoloj havantaj alinomendajn kategoriojn?)--Salatonbv (diskuto) 01:20, 9 Dec. 2014 (UTC)
✔ Farite mi ŝanĝis la kategoriojn al tiuj kun "fondoj". Tamen, la ŝablono {{Kategorioj laŭ valoro}} estas uzata kun parametroj kun "fondiĝoj". Ili eble estu ŝanĝitaj per roboto.--Salatonbv (diskuto) 04:34, 23 Maj. 2015 (UTC)

Alinomado de "Atlantika Oceano" al la oficiala "Atlantiko", de "Pacifika Oceano" al la oficiala "Pacifiko" 2014 12 07[redakti fonton]

"Atlantiko" estas en la 8-a listo de la oficiala radikaro kaj en PIV. Plie, ĝi estas malpli longa ol "Atlantika oceano" do pli taŭga. La adjektiva formo "atlantika" estas komune uzata anstataŭ "atlantikoceana" en esprimoj kiaj "atlantikaj insuloj", "atlantikaj havenoj", ktp.

Mi proponas alinomadon de la paĝo "Atlantika oceano" al la pli oficiala "Atlantiko" kaj konsekvence ŝanĝojn al la paĝenhavo, kategorinomo, ligitaj paĝoj kaj kategorioj. --Xian (diskuto) 18:51, 7 Dec. 2014 (UTC)


✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 17:20, 9 Mar. 2015 (UTC)

La dua artikolo tre mallongas kaj povas eniĝi en la unuan, ĉar ĝi estas ĝia subtemo. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)

Mi pligrandigis la artikolon kaj aldonis interviki-ligilojn. --Dima41 (diskuto) 20:43, 16 Dec. 2014 (UTC)
Ne farite Ne farite pro du malsamaj temoj.--Salatonbv (diskuto) 22:42, 25 Feb. 2015 (UTC)

Kiel supre. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)

Ne farite Ne farite kiel supre.--Salatonbv (diskuto) 22:44, 25 Feb. 2015 (UTC)

Artikoloj pri sanspecaj plantoj (tio estas la sama planto). --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)

✔ Farite pro Vikipedio:KUN2--Salatonbv (diskuto) 23:04, 25 Feb. 2015 (UTC)

Artikoloj pri la sama konstruaĵo kiu samlokas. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)

✔ Farite la 13-a de januaro 2020. DidCORN (diskuto) 09:41, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Artikoloj kun nomoj kiuj sinonimas, kaj fakte ili pritraktas la saman temon. --Tn4196 (diskutoj) 17:35, 16 Dec. 2014 (UTC)

✔ Farite sed ankoraŭ polurinda.--Salatonbv (diskuto) 05:54, 21 Feb. 2016 (UTC)